|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BLUA SANGOAŭtoro: Billy Wood |
©2026 Geo
|
La falakcidento de fraŭlino Maleine kaŭzis grandan konfuzon en ”La Blua Bero”. Longeois jam centfoje vidis fali rajdiston de la ĉevalo, tio ne impresis lin, sed nun li preskaŭ ne povis regi sian trankvilecon. Li genui ĝis apud sia juna mastrino, kaj demandis kun tremanta voĉo:
– Ĉu mi vin levu, vin metu sur la ĉevalo kaj paŝe kun vi rajdu hejmen?
Ŝi kapjesis kun dolore-esprima vizaĝo, sed kiam li ŝin levis, ŝi ekkriis. Dolĉe li denove ŝin kuŝigis.
– Lasu min ĉi tie, ŝi diris, rajdu hejmen, kaj veturigu ĉi tien la aŭtomobilon … la kuŝado malpli multe min doloras.
Longeois jam estis ĉevale kaj flugrapidis tra la erikejo, dum la alia besto kviete restis en la proksimo de sia mastrino. Maleine kuŝis sur sia dekstra flanko, la pugnon premita antaŭ la buŝo pro silenta doloro. Longa, senfine longa ŝajnis al ŝi la atendado, kvankam ŝi certe sciis, ke Longeois rajdos je la plej granda rapido. Klininte super la kolo de sia ĉevalo, ĉi tiu rapidegis ĝis la rando de la erikejo. La besto memvole ektrotis, sed li ade spronis kaj bategis ĝin sur la kolo, galopis ĝis tuj antaŭ la granda barilo, kiu bonŝance estis larĝe malfermita. Dirk staris ĉe la enirejo de la garaĝo. Li saltis de la ĉevalo, ĵetis la bridojn al la knabo kaj kriis:
– Voku Eveline! La fraŭlino falis de la ĉevalo. Ŝi devas kuniri en la aŭtomobilo por ŝin helpi.
Malpli ol duonan minuton poste la granda Chrysler kun Eveline en la malantaŭa parto, veturegis sur la vojo al la erikejo. La nova ŝoforo nun profitis sian scion pri la vojoj. Kiel diablo la aŭtomobilo antaŭenflugis. Antaŭ ol li forveturis, li estis kriinta al Clement:
– Telefonu al la kuracisto. Se li venas tre rapide, tiam la fraŭlino povos esti flegita antaŭ la reveno de la barono.
Longeois dum la veturado sentis sin kaptita de fortega febro. Ĉiumomente li revidis tiun pro doloro streĉitan vizaĝon de Maleine antaŭ si. Imagu, ke tiu falo estus mortiga. Tiu penso preskaŭ frenezigis lin kaj nun en tiu ĉi momento li sentis, kion ŝi por li signifas. La Chrysler penbruis tra la profunda radsulko en la erikejo, skuis, tangis kaj tremetis kiel boato sur la ondoj, kaj Eugène signaladis por sciigi al sia mastrino, ke li alproksimiĝas.
Sed Maleine ne aŭdis lin. La doloroj iĝis tiel fortaj, ke ŝi devis barakti tutforte por ne sveni. Sed finfine ŝi ne plu povis elteni. La kapo falis malantaŭen kun fermitaj okuloj, kaj la dolorfebro pelis ŝiajn pensojn for, malproksimege for. Estis Eugène, kiu tre singarde ŝin levis kaj metis en la vasta aŭtomobilo sur kelkaj kusenoj. Li demetis sian surtuton kaj sur ĝi ripozigis la vunditan kruron.
– Ŝin tenu en viaj brakoj, li ordonis al Eveline, tio malhelpas skuadon, mi tre singarde veturos.
Estis kvazaŭ de tio dependis lia propra vivo, tiel singarde li direktis la aŭtomobilon tra la radsulko, evitante ĉiun malebenaĵon. Grandaj ŝviteroj gutetis laŭlonge de liaj tempioj, liaj okuloj ardis kaj liaj brakoj tremis ĝis en lia brusto.
– Ho, Dio, plendis Eveline, kion diros la barono?
– Ne gravas, li krudrespondis, se nur la fraŭlino ne havas tro multan doloron, la cetero estas negrava.
La veturado daŭris pli longe ol unu horon kaj dum tiu tempo Maleine kuraĝe retenis siajn dolorĝemojn, sed kiam oni ŝin elportis el la aŭtomobilo, ŝi denove svenis.
– Kie estas la kuracisto? estis ŝiaj lastaj vortoj.
Kuracisto Drom ankoraŭ ne alvenis.
– Mi iras por venigi lin, kriis Longeois kaj kuregis al la stalo. Ĉi tie lia ĉevalo ankoraŭ staris seligifa. Nudkape kaj en sia bruna sportbluzo li saltis sur ĝin, forgalopis al la vilaĝo kaj kiam li alvenis tie, li renkontis kuraciston Drom, sidanta sur motorbiciklo.
– Rapide, sinjoro, akcidento okazis al la nobelino, li jam de malproksime kriis al la kuracisto. Tiam li je la tria fojo iris en la direkto de la erikejo, por kapti la ĉevalon de sia mastrino.
Jam estis mallume, kiam li malsekege ŝvitkovrita, kun la ĉevalo ĉe la brido enrajdis tra la barilpordo. Li prizorgis la du bestojn kiel eble plej bone, sed tiam li sin faligis en angulo de la stalo sur kelkaj faskoj da pajlo. Ne la korpa, sed la anima streĉo tute eluzis liajn fortojn. Li sentis sian koron bategi en siaj pulsoj kaj Dirk, kiu envenis kun stalsitelo grimacante haltis antaŭ li:
– Ĉu vi povas elteni tiel? li demandis moktone. Nun li ne bezonis informi la baronon. Tiu mem post momento vidos, kio okazis.
Ekbruis motoro ĉe la malantaŭa perono. Longeois saltstaris, kuris tien kaj vidis, ke la kuracisto intencas forveturi.
– Doktoro … ĉu estas grave? li spiregis.
– Estas malpli grave ol mi supozis. La piedon ni devos enartikigi. Mi iras por preni kelkajn bezonaĵojn.
– Dank’al Dio, grumblis Eugène, estas do nur krurrompo.
En tiu ĉi momento la aŭtomobilo de junkro Debloux veturis tra la ĝardenbarilo. Barono d’Hainquart sidis en la malantaŭa parto de la aŭtomobilo. La pretendanto je la mano de Maleine, kiu loĝas en bieno proksime de Dieren, estis akceptinta en Velp sian estontan bopatron.
La sinjoroj gaje parolante elaŭtomobiliĝis, sed silentis, kiam ili vidis la kuraciston. La barono ne prenis la tempon por aŭskulti lin. Tuj kiam li aŭdis la vortojn: ”Akcidenteto dum ĉevalrajdado”, li lasis sian gaston en embaraso, flankenpuŝis Clement, kaj kuregis sur la peronon, tra la ĝardenĉambro al la koridoro, en kiu troviĝis la pordo de la ĉambro de Maleine. Tuj kiam li rimarkis, ke la akcidento ne estas fatala, li forlasis la ĉambron kaj iris al la subteretaĝo, ne atentante junkron Debloux, kiu lin mirigife rigardis. La barono estis pala pro kolero, kiam li faris riproĉojn al sia servistaro.
– Mi vin ĉiujn maldungas, kanajlaro. Kaj vin, Clement, vin unuavice, maljuna fripono. Ĉu por tio mi vin konfidencis? Revolucio ĉi tie regas, kiam mi forestas.
– Sed, sinjoro barono … ĝemis Clement.
– Silentu, idiotulo.
– Haltu momenton, diris la dika Hortense, kiu sin sentis la plej sendependa, ne tiel facile la afero solviĝas.
Ni havas, ĉi tie en la kuirejo, nenian rilaton kun tiu rajdekskurso.
Se vi ne deziras, ke la fraŭlino rajdu, vi tion malpermesu al ŝi aŭ vi ŝlosu la stalpordon.
– Tio estas la tasko de tiu jena maljuna sentaŭgulo, kiam li rimarkas, ke ili intencas rajdi.
– Pardonu, sinjora barono, nun diris lentuga Dirk, la fraŭlino ne plu estas infano.
La barono ne respondis, kolere sin turnis kaj kriis, surirante la ŝtuparon al la halo:
– Friponaro! Aĉularo! Clement! Venigu Eugène ĉi tien!
Clement rapidis al la telefonaparato en la malgranda salono kaj telefonis al Longeois. Kelkajn minutojn poste li staris antaŭ la barono kaj junkro Debloux.
– La fraŭlino diris al mi antaŭ momento, ke vi ne estas kulpa je tiu akcidento, sed tamen mi volas diri al vi, ke vi malsuperas miajn atendojn ĉirilate.
Junkro Debloux ankaŭ volis montri sian indignon. Li glatigis per sia maldika pala mano la malmultajn maldensajn harojn sur sia kranio, ĝustmetis sian grandan nazumon kaj kriis:
– Vi eble pensis, ke vi faris rajdekskuron kun ia kamparanino!
– Se mi nun respondus al vi maldece, al kiu la kulpo? sonis la trankvila redemando.
– Foriru, kriegis d’Hainquart kaj danku la ĉielon, ke estas ĉi tie la junkro, alie mi farus krimon al vi.
Longeois foriris kaj en ĉi tiu momento sonis la elektra sonorilo. Eveline frapetis al la salonpordo:
– Sinjoro barono, la fraŭlino vin petas veni.
La barono tuj sekvis la ĉambristinon kaj vidis, ke lia filino estis levinta sin duone en la lito:
– Paĉjo, diris Maleine, kial vi venigis Eugène?
– Estas necese, ke mi faru riproĉon al tiu junulo.
– Tion mi malpermesas al vi!
– Maleine!
– Tion mi malpermesas al vi, ĉar se tiu junulo ne estus ĉeestinta, vi certe ne estus revidinta min vivanta.
– Ha, ha! Ŝajnas, ke vi multe ŝatas tiun stalserviston?
– Jes, vi pravas.
– Vi ne koleradu kontraŭ mi, se mi rimarkigas vin, ke tiu simpatio – por nobelino d’Hainquart – estas plimalpli maldeca.
– Mi permesas al ĉiu liajn proprajn opiniojn, ankaŭ al vi.
– Maleine, diris d’Hainquart tre serioze, ĉi tie estas la loko nek la momento. por paroli pri tio plue. Kiam vi estos tute resaniĝinta, mi esperas paroli kun vi pri tio denove. Nun ankoraŭ ĉi tion: junkro Debloux venis, mi konfesas, en plej malfavora momento. Li havas por vi bukedon da bluaj rozoj. Kion mi diru al li?
– Demandu al li, ĉu li oferas tiujn florojn, kiel … kiel … amanto … aŭ kiel malsanulvizitanto. En ĉi tiu lasta kvalito li povas doni ilin al Eveline por enportigi.
La barono ne plu sciis ian respondon. Maleine havas talenton por meti iun antaŭ plena fakto …
La bluajn rozojn Eveline portis en la malsanulan ĉambron kun la salutoj de junkro Debloux kaj la mesaĝo:
– Junkro Debloux reiros al Dieren kaj restos en siaj ĉambroj, ĝis al fraŭlino d’Hainquart estos permesate forlasi la ŝiajn.
– Por tio oni devas esti sufiĉe freneza, diris Maleine al sia ĉambristino. Nu, se li restos en sia ĉambro, li almenaŭ ne ĝenos. Metu tiujn rozojn en tiu vazo … antaŭ la fenestro!
La genuo de la nobelino ree baldaŭ havis sian normalan staton, sed la enartikigo de la rompita piedo kaŭzis terurajn dolorojn. Kuraĝe ŝi suferis ilin, tiel ke la kuracisto diris: ”Multaj viroj estus svenintaj pro tio. Estas energio en tiu fraŭlino”.
Kvin semajnojn ŝi devis resti en sia ĉambro, plejparte en la lito aŭ sur la divano, kaj tio ŝin enuigis terure.
– Nun sufiĉas, ŝi diris al la kuracisto. Vi kuŝigas min, la kruron sur seĝo ĝis Sankta Neniamo. Mi resaniĝis.
Morgaŭ matene mi promenos per helpbastoneto. Vidu, kia vetero. Mi volas iri en la parkon!
– Per helpbastono? Tion mi malpermesas. Vi prenu paron da lambastonoj. Estas mi, kiu portas la respondecon, diris la barono.
– Oh, tion li diras al ĉiu. Dirk estas responda, Hortense estas responda. Vi laŭvole amasigu ĉiujn respondecojn … mi promenos.
Kaj ŝi laŭagis. La sekvantan matenon ŝi iris ĉe la brako de la kuracisto en la koridoron kaj deiris la ŝtuparon al la perono. Tie ŝi neatendite staris antaŭ Eugène. Sangondo flugis al ŝiaj vangoj, ŝi palpebrumis nerve, faris kvazaŭ ŝi ion forviŝas de sia verda robo, la malhelverda robo, roze garnita, kiun ŝi portis je la tago, kiam Longeois alvenis en ”La Blua Bero”.
Ŝajnis, ke Eugène per tiu aperaĵo estis surprizita. Li maltenis la du alzanulojn, kiuj staris antaŭ la ĉasveturilo, paŝis al la perono kaj diris, tenante la ĉapon en la mano:
– Mi kore gratulas la fraŭlinon.
– Mi vin dankas, Eugène.
Ŝi ridis al li, sed rapide sin turnis al la kuracisto:
– Bela vetero, ĉu ne?
– Jes, sed eble por vi ankoraŭ iom malvarme.
– Ne, ne estas tro varme, ŝi diris … mi volas diri … Ho, mi pensvagas.
Tion kaŭzas la ŝanĝo, diris la kuracisto.
– Nu, mi lasas vin sola. Kaj atentu, ne apogu sur la piedo.
Ŝi ne plu aŭskultis, sed rigardis al la ĉasveturilo, kiu malaperis malantaŭ grupo da koniferoj. Eugène iris por dresi la alzanulojn. Kien li iras? Ĉu al la erikejo? Ŝi ne povas toleri, ke ŝia patro estis tiel ofende kruda kontraŭ li, ĉar Eveline al ŝi rakontis, kiel Eugène freneze veturegis por laŭeble rapide ŝin helpi. Kaj la kuracisto rakontis, ke tiu bonmaniera stalservisto jam dufoje estis ĉe li por informiĝi, kiel fartas la fraŭlino.
– Afabla junulo, li diris, tiel bonkora kaj boninstruita.
De kie li venas?
– Li diras, ke li naskiĝis en Florence.
– Li similas al hispano.
– Lia patrino estis alĝerianino.
– Ha jes, pri tio mi ne miras. Mi eblus vesti lin kiel maŭran princon.
Eugène ne konjektis, ke malantaŭ tiuj altaj duoblaj fenestroj oni tiel ofte pri li parolis. Nur unufoje dum tiuj malgajaj semajnoj li dummomente vidis fraŭlinon Maleine.
Sed li vidis la bluajn rozojn kaj nun li sufiĉe sciis.
Estis junkro Debloux, kiu ilin portis, en ties manoj li ilin vidis dum tiu vespero, kiam okazis la akcidento, kaj la sekvantan tagon ili staris en vazo antaŭ la fenestro de la malsanula ĉambro. Tio lin ĝenis – terure – kaj intence li evitis iri laŭlonge de la malantaŭa perono. Sed, kion do li volas? Ĉu ne estas kompreneble, ke lia juna mastrino fianĉiniĝis? Ĉu mastrino? li demandis al si mem. Ĉu ŝi jes estas mia mastrino? Kion ŝi intencis per la vortoj:
– Mi edziniĝos, se mi volas, kun stalservisto.
– Maleine, sonis voĉo. Barono d’Hainquart staris antaŭ sia filino. Li estis tre multokupita dum la lastaj tagoj, ĉar venis grupo da sinjoroj sur la bieno, kiuj petis lian konsenton fariĝi kandidato por la membreco de la Parlamento.
Estis la unuiĝo de terposedantoj, kies prezidanto li estis, kiuj instigis lin akcepti ĉi tiun kandidatecon. Tuj kiam li eksciis, ke lia filino estas resaniĝanta, la agado de lia unuiĝo denove okupis lin. Tamen hodiaŭ estis veninta letero de Debloux, kiu anoncis sian venon je dimanĉo kaj kiu skribis sube de sia epistolo:
– Mi kore esperas, ke mi forlasos ”La Blua Bero” dum pli feliĉaj cirkonstancoj ol antaŭ kvin semajnoj.
– Mi intencas aranĝi intiman tagmanĝon.
– Estas bone, patro.
– Do, ĉu vi ne kontraŭas? la barono demandis plenespere; tio estas saĝe, mia infano. Ne forgesu: Emile Debloux estas la plej riĉa terposedanto el Gelderlando, kaj kvankam li estas multe pli aĝa ol vi …
– Ho, ĉu mi ree devas esti edzinigata? Ne parolu pri tio dum la manĝo. Lasu min dum la deserto sola kun li, tiam mi serioze kun li parolos.
– Ĉu vi vere tion faros? diris la barono gaje. Bone, ni do almenaŭ iomete progresas. Do pripensu bone tion, vi ja iam devos edziniĝi.
– Sed nun silentu, patro! Sinjoro Debloux certe ne deziras laman edzinon.
La barono sin klinis al la orelo de sia filino kaj flustris:
Inter ni … li ege enamiĝis je vi. Baldaŭ vi vidos la surprizon, kiam vi estos en la ĉambro-ĝardeno.
Kaj ŝi vidis la surprizon: ebona lambastoneto kun ora prenilo. Kromestis florkorbo kun nomkarteto ”Sinjoro Debloux al fraŭlina moŝto d’Hainquart”. Maleine ridis, la bastonon levinta.
– Vidu, kia virinaĉo mi estas!
– Ĉu vi donos la ordonojn pri la tagmanĝo por dimanĉo?
– Ĉio estos en ordo, patro.
– Do ĉu mi trankvile povas iri al Hago?
– Mi ne galopos al ”La Malnova Poŝtkorno”.
– Kaj dimanĉon proksiman, ĉu tre serioze vi parolos kun Debloux?
– Tre serioze.
Tiam la nova stalservisto, kiu ĵus revenis de la dresveturo, devis veturigi baronon d’Hainquart al Dieren.
Fariĝis ora tago. La parko donis sian plenan somerlukson.
La kaŝtanarboj etendis siajn grandajn foliojn super la ĵus razitaj gazonoj, en kiuj tie kaj tie la rozkoloraj kaj blankaj, pendbranĉaj rozoj staris kiel florfontanoj. La grandega bedo da violoj kaj rezedoj donis narkotantan odoron kaj la blankaj kolomboj malvigle serĉis la malvarmetan ombron sub la arboj. Iĝis tro varme sur la teraso.
Maleine vokis sian ĉambristinon. Ŝi volis transvesti ĝi.
Intertempe Clement metis la ripozseĝon sub la pendantaj branĉoj de la saliko. Lama Dirk kun cigaredo en la buŝo kuŝis sur la amaso da trifolio, kiun Joosten, unu el la farmistoj de d’Hainquart, ĵus estis ĵetinta antaŭ la malfermitan stalon. Li intencis profiti hodiaŭ; la barono estas for, la fraŭlino Maleine sendube nur legas en sia seĝo, Frits akrigas la tranĉilojn kaj Hortense estas en la subteretaĝo. Li nun estas mastro, ĝis kiam ”sinjoro” Eugène revenos. Tiel li titolis nuntempe Longeois. Ĉar tagon post tago kreskis en li la envio. Oni lasttempe por li aparte pretigas la tablon. La tagmanĝon Jonjo portas en granda fermita lada tortskatolo al la pavilono, kie la sinjoro havas en la ŝranko sian propran servicon. Kaj al kio li dankas tiujn privilegiojn? Al sia sinjora aspekto kaj siaj francaj manieroj. Homo, kiu restas malgranda kaj malbela kaj kiu havas kriplaĵon, ĉiam estas malpli favorata ol aliaj. Li – Dirk – sufiĉe povas trakti ĉevalojn kaj aŭtomobilon, por anstaŭigi Eugène. Certe pro tio la barono ne bezonis dungi novan stalserviston. Sep jarojn li jam estis sur la bieno, li venis kiel dek-kvar jara knabo, je unu guldeno posemajne kaj la manĝo. Ĉu fakte ne li devus loĝi en la pavilono? Kial li devas kuŝi en la subtegmentejo super la aŭtomobilejo en tia malnova spiralfera liteto? Li subite vekiĝis el sia envia meditado per blanka makulo, kiu ŝovis en la malproksimo laŭlonge de la florantaj rododendroj. Li eksidis en rekta pozo. Ĉu tiu estas fremdulo? Ĉu sinjoro Debloux? Ĉu tiu intencas tenisi?
Ne, estis fraŭlino. Eble, iu, kiu perdis la vojon. Ne estus la unua fojo en ĉi tiu grandega parko. Kiel knabo li mem iam perdis la vojon en ĝi. Li volis eksalti kaj kuri ĉirkaŭ la granda gazono al la avelarbetoj, kiam li en la malrapide moviĝanta figuro, rekonis fraŭlinon Maleine.
He, kien ŝi iros? Li stariĝis, prenis la sarkilon el la gardejo kaj ŝteliris laŭlonge de la alceoj al la densa arbetaĵo ĉe la barilo ĉirkaŭ la laŭbo. De ĉi tie li povis vidi kien fraŭlino Maleine iras. Oni ne dirus, ke ŝia piedo estis rompiĝinta. Nun ŝi estas ĉe la pavilono. Kio nun? ĉu ŝi eniras?
Dirk ekkuris. Li devis vidi, kion ŝi tie faros. Bona ideo lia, kunpreni tiun ilon. Se ŝi vidus lin, li farus kvazaŭ li rastas la vojeton, ĉirkaŭ la pavilono. Li eĉ povus genui tuj antaŭ la fenestro kaj fari kvazaŭ li eltiras la herbaĵon el la ŝtonetvojo. Maleine surhavis robon krepsilkan kun siringviola banto sur la brusto. Ŝi venas inspekti, diris Dirk al si mem, dum li kuŝante sur siaj genuoj antaŭ la fenestro, singarde spionis en la ĉambron. Maleine staris en la mezo de la ĉambro kaj ĉirkaŭrigardis. Ŝi tie staris je la unua fojo depost ok monatoj. Estis la devo de Netje zorgi, ke ĉio restu pura kaj Eugène neniam pri tio plendis. Malgraŭ tio, ŝajnis, ke io ne plaĉis al Maleine. Ŝi ĝustmetis la tablotukon, serĉis viŝtukon kaj trovinte ĝin en kana korbeto, kiu pendis apud ŝranketo sur la muro, ŝi senpolvigis la kamenbreton.
– Mi rampu malantaŭen, diris Dirk al si mem, ĉar tuj ŝi suprenŝovos la fenestron kaj senpolvigos la viŝtukon super mia kapo. Kiu tion imagus? La fraŭlino puriganta kaj eĉ en blanka robo! Se tion vidus la barono! Liaj haroj pro indigno rektiĝus!
Subite la melhundoj ekbojis. Ili aŭdis de tre malproksime la ronkadon de motoro. La aŭtomobilo rehejmiĝas.
Ŝajnis, kvazaŭ Maleine ege ektimis. Ŝi iris al la ŝranketo, rapide enigis la viŝtukon en la korbeton kaj rapidis el la ĉambro. Dirk vidis ŝin iranta laŭlonge de la bedego de akreruĝaj geranioj. Ĉi tie ŝi restis staranta malantaŭ la trunko de dika kverko kaj rigardis, nevidata de iu, al la aŭtomobilo, kiu veturis en la malproksimo, tra la alveturaleo, al la garaĝo. Dirk metis sian sarkilon trans sian ŝultron, malantaŭen puŝis sian ĉapon, gratetis sin inter la flavruĝaj haroj kaj diris:
– Atentu, la fraŭlino nin travivigos strangaĵojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.