La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro tria

”ORIENTADO”

Kiam Longeois intencis subskribi, barono d’Hainquart retenis ankoraŭ dum momento sian oran fontplumon:

– Ĉu vi bone legis, ke estas skribita: por trimonata provtempo, kiu povas esti daŭrigota de la unua subskribinto, barono Raoul d’Hainquart, ĝis duona jaro?

– Mi legis tion, sinjoro barono.

– Bone, tiam subskribu. Mi nepre deziras pagi la salajron je la fino de la kvaronjaro.

– Kiel via barona moŝto deziras. Se miaj servoj ne plaĉas al vi, mi ne deziras akcepti eĉ unu cendon.

La barono mirigite rigardis la ŝoforon:

– Bone dirite, ŝajnas, ke estas karaktero en vi – Eugène tiel estas via nomo, ĉu ne?

– Precize, sinjoro barono.

– Konsentite, kunprenu viajn instrukciojn kaj zorgu, ke mi estos kontenta pri vi.

Longeois iris al la staloj, kie Frits sin okupis pri la tualeto de la ĉevaloj. Lama Dirk tiumomente ĵetis faskon da pajlo tra la aperturo de la subtegmentejo, precize sur la kapon de la nova ŝoforo. Li ekridegis kaj ekkriis: Jen touche! Parlez vous france? (kripla franca lingvo, signifante: Trafe. Ĉu vi parolas france?) Longeois forigis la pajlerojn de la ŝultro kaj transprenis la striglilon kaj la brosilon de Frits. Li dum momento rigardis la lentugan vizaĝon de la stalknabo kaj sentis subite antipation je tiu knabo. Tiu vizaĝo memorigis lin al tiu de rano. Tiu larĝa buŝo, tiuj elorbitiĝantaj okuloj, tiu dekliva frunto … tiu vizaĝo estis ne nur malbela, ĝi estis naŭza. Kiel estas eble, ke du homoj kiel la nobelino kaj tia monstra knabaĉo povas vivi unu apud la alia?

Ŝajnis, ke la akra esploranta rigardo de Longeois ĝenis la laman Dirk, ĉar li postkriis al Frits, kiu jam foriris:

– Tian ĝentilan sinjoron ni ankoraŭ neniam havis kiel stalserviston. Oni povas moki lin, kiom oni volas, li tute ne vin komprenas!

Dirk ankaŭ ĉeestis hieraŭ posttagmeze la bravan dresadpruvon de la franca rajdservisto kaj ĵaluzo vekiĝis en li:

– Estas suspektinde, li tiam flustris, li certe ion donis al Reginald, por narkoti ĝin. Kun Reginald II li certe ne havos saman sukceson, tion oni vidos. Mi rigardos, kion li faras, antaŭ ol li elkondukos la ĉevalon.

Longeois faris sian laboron, trankvile kaj silente. Nur tiam, kiam li ne povis fari alie, li direktis sin fuŝnederlande al la stalknabo, kiu poste ĉe la aliaj lin imitis: Ikke moete den brosse en de sgonze weglekken (kripla nederlanda lingvo ”Mi devas forleki [anstataŭ ”formeti”] la brosilon kaj la spongojn”). Ha, ha, ha, leki la spongojn! Hortense, per tiu sinjoro ni ankoraŭ povas havi ĝojon! Kaj tagmeze, dum la manĝo, en la antaŭkuirejo, kiam la nova ŝoforo tie sidis kun la forko kaj la tranĉilo en siaj belaj manoj, kiel fraŭlino, tiam Dirk, devis preni sian teleron kaj ekstari ĉe la fenestro, alie li estus ekrideginta. La maljuna Clement rigardis tiel komike kaj Jonjo eĉ ne kuraĝis rigardi. La nova ŝoforo tion ĉi tre bone rimarkis, sed, en lia sublima klopodo, savi tion kio estas savebla de la vivo, tiuj gestoj tute ne impresis lin. Liaj pensoj estis aliloke. Li ankoraŭ ne liberigis sin de la penso al sia mortinta patro, kiu ankoraŭ dufoje estis parolinta pri sia pli aĝa filo, Hektor-Adolf:

– George, se iam li vin bezonas dum la vivo, memoru min. Tiam lin helpu pro via patro.

Tio estis bela. tio estis nobla! Sed la ebleco, iam revidi Hektor dum la vivo, estis tre malgranda. Jam ses jarojn li nun estis migranta kaj en tiu tempo li donis nenian signon de vivo. Li certe ie pereis dum ia batalo, eble dum duelo, aŭ eble li estas en la malliberejo, ĉar sen lukso, sen multa mono li ne povas vivi … …

– Ne, diris George al si mem, mi montros, ke estas alia vojo en la mondo! Kio ajn okazu, kiel ajn mizera mi sentos min ĉi tie, mi persistos!

Li detabliĝis kaj silente salutis la aliajn. Dirk deprenis sian ĉapon, moke subule. Longeois tion vidis kaj revenis, ekstaris tuj antaŭ la lentugulo. Li aspektis pala, sed liaj okuloj ekflamis, kiam li dum kelkaj sekundoj senparole perokule mezuris la konfuzitan knabon. Tiam li foriris kaj Hortense diris mallaŭte:

– Tiun oni ne senpune mokas.

– Atentu, Dirk, avertis Netje, tiu certe iam vin frakasos.

– Ĉu mi iel lin ĝenas?

– Vi lin turmentas.

– Kiu povas pruvi tion? Mi estas tre ĝentila al li.

– Kaj li morgaŭ aŭ postmorgaŭ tre ĝentile rompos al vi kelkajn ripojn, avertis Clement.

– Li por tio ne uzu siajn manojn, alie la barono sin miksos en la afero.

– Tio ne gravas por tia ”cowboy”! diris Frits.

– Jes, vi pravas, li precize similas filman ”cowboy”, kriis Eveline.

– Aŭdu ŝin! Jam ŝi enamiĝis, incitegis Dirk.

– Rigardu vin mem, lama rano, senpripense diris la servistino.

Dirk volis ŝin kapti. Li ruĝegiĝis, sed li sin retenis kaj pensis: Atendu, rato, pri tio vi pentos.

La sekvantan matenon Eveline ricevis la ordonon veni al la barono:

– Knabino, vi serĉesploras la leterojn de fraŭlino Maleine.

– Sed, sinjoro barono …

– Silentu, mi mem vidis! Se tio denove okazos, tiam mi vin subite maldungos!

Neniu alia ol lama Dirk povis esti la perfidinto. Tiu ĝuste preterpasis, kiam ŝi purigis la ĉambron de la fraŭlino.

Tiu Dirk estas diablo, tamen ŝi devas parolflati lin, alie ŝi ja senlaboriĝus. En sama situacio troviĝis la tuta servistaro. Ili malamis la laman stalknabon kaj tamen kaŝe ili lin timis. Escepte la cowboy (bovpaŝtisto en Ameriko), tiu ŝajnis havi la intencon rompi al li ankaŭ la alian kruron, se Dirk daŭrigos siajn incitojn. Sed ŝajnis, ke tiu ĉi estis konvertita. En la nun sekvantaj tagoj, li ne malame kondutis. Ĉu eble la inda sinteno de Eugène lin imponis? Aŭ ĉu tion kaŭzis la komplimento, kiun la barono en lia ĉeesto faris al la nova ŝoforo?

– Eugène, mi devas diri: kun neniu ŝoforo mi sidis tiel trankvile en la Chrysler, kiel kun vi.

– Mi dankas vian baronan moŝton, diris Eugène tute simple.

– Unu fakto tamen min plimalpli nervigas.

– Kaj kio estas, sinjoro barono?

– Mi devas: aŭ sidadi kun la telefonilo al la buŝo, aŭ sidiĝi je via flanko. Ke vi ne konas la vojon, estas terure.

– Se via barona moŝto bonvolas doni al mi planon de la ĉirkaŭaĵo kaj la permeson veturi kelkajn tagojn en la ĉirkaŭaĵo por orienti min, tiam vi ne plu bezonos plendi.

– Mi pripensos, diris d’Hainquart kaj supreniris la peronon.

Tuj kiam li sidis en la loĝoĉambro, li diris al Maleine:

– Eugène volas veturi kelkajn tagojn en la ĉirkaŭaĵo por orienti sin, sed mi ne volas, ke li iru sola. Kuniru kaj montru la vojon al li. Tiu malrapida veturado aŭ haltado ĉe la vojkruciĝoj, ĉar li ne scias, kien iri, ege min tedas.

– Bone, paĉjo, mi kuniros.

La sekvantan matenon, je la oka, Eugène staris kun la iom pli malnova Renault antaŭ la pordo kaj Maleine en sia malhelbruna peltmantelo kun bukedo da diantoj sur la kolumo, ĵus volis eniri la aŭtomobilon, kiam ŝi aŭdis sian patron frapeti kontraŭ la larĝa fenestra vitro de la ĉambro-ĝardeno. Ŝi postenrigardis; li faris signon, ke ŝi ree envenu:

– Ĉu vi freneziĝis?

– Kion vi aludas?

– Vi ja ne intencas sidiĝi apud li!

– Sed, paĉjo, kiel mi alie povas montri al li la vojon?

– Sidiĝu en la malantaŭa parto kaj prenu la paroltubon.

– Kaj tion vi trovis tiel maloportuna kaj ĝena.

– Vi havas malpli da zorgoj ol mi.

– Bone, paĉjo, do en la malantaŭa parto.

En la sekvanta momento la Renault malaperis malantaŭ aro da altkreskaj malhelaj koniferoj kaj rapidegis renkonte al la belega aŭtun-pejzaĝo. Longeois estis pristudinta bonege la karton, sed la bieno de barono d’Hainquart kuŝis en labirinto de vojoj, kiuj ĉiuj intersimilis.

Ankaŭ la antaŭaj ŝoforoj komence ofte pro tio spertis malfacilaĵojn. Maleine tion sciis kaj tial ŝi nun faris sian eblon, helpi ĉi tiun rimarkinde bonmanieran francon. Ŝi tenadis la aparaton en la mano kaj je ĉiu disforki ĝo de la vojo ŝi nomis la vilaĝojn, al kiuj la vojoj kondukas. Maleine bonege parolis france, sed ne ĉiam tiel pure kiel Longeois, kaj tiu ĉi modeste kaj takte, kiam Maleine lin alparolis en la staloj aŭ en la garaĝo, ĉiam ripetis ŝian malpli puran elparolon en la ĝusta tono. Maleine tuj rimarkis tion kaj pensis: tiu junulo certe estas el tre bona familio. Ankaŭ nun, en la aŭtomobilo, kiam ŝi donis indikon al li, ŝi povis rimarki laŭ lia moviĝema profilo, kiam ŝi uzis neĝustan esprimon. Ĉiufoje ŝi vidis en la mezo iomete kurbetan nazon, tiun energian mentonon kaj la iomete buklan malsupran lipon … Eugène sendube havis la plej distingan aspekton el ĉiuj ŝoforoj, kiujn ili ĝis nun dungis … Ho ve, kion ŝi nun diris al li?

”Kverkaleo al Hummels?” Tiu tute ne estas la nomo.

Ŝi evidente pensvagas.

– Ho ne, mi eraras, ŝi kriis; ne tiel ĝi nomiĝas, estas … estas … mi forgesis!

Ho, kia senutila penaĉado per tia paroltubo, … tiel estus preferinde resti hejme!

– Haltu, ŝi ordonis.

La bremsoj knaris, la veturilo haltis. Rapide ŝi paŝetis el la aŭtomobilo.

– Eugène, mi venas sidi flanke de vi. Mia patro ne ŝatas tion, sed mi kuraĝas preni sur min tiun malgrandan malobeon.

Eugène kapjesis iomete kaj tiam fikse rigardis antaŭ si. Li intencis imiti unu el la lakeoj de sia patro, junan bretonon, kiu sian servon ĉiam faris tutlaŭdeve kaj rigidmiene.

– Jen, diris Maleine post kelkaj minutoj, tiel miaj indikoj nun estos pli efikaj, tiun barilon ni poste denove preterveturos, ĉe la reveno, tiam ni estos ankoraŭ naŭ kilometrojn for de la hejmo. Tie estas tre danĝera vojkurbo, tie du aŭtomobiloj koliziis. Unu belega Chrysler estis direktata de juna fraŭlino, la alia de juna sinjoro, kiu sidis en tre malnova aŭtomobilo, ”ruino sur radoj”. Tiu aŭtomobileto tute detruiĝis kaj la Chrysler ekhavis nur malgrandan difekton al la motoro. Kaj, imagu, Eugène, tiuj ”akcidentuloj” duonan jaron poste geedziĝis. Ili loĝas tie en la erikejo en malgranda dometo, vere idilia … Ĉi tie estas la vojo kiun vi lastfoje eniris, kiam vi devis veturi al Hengelo. Atentu bone, vi devas iri maldekstren ĉirkaŭ tiu farmdomo. Ĉi tie estas tiu danĝera kurbo … Ĉu viaj gepatroj ankoraŭ vivas? ŝi subite demandis.

Longeois iomete konsternite ŝin rigardis en la okulojn:

– Ne, fraŭlino, ili mortis.

– Ho, mi pensis, estus ja terure por ili, se vin tie ĉi trafus akcidento, tiel malproksime de via hejmo, en fremda lando.

Longeois diris simple:

– Vi pravas, fraŭlino, kaj fikse denove rigardis antaŭ si, faris kvazaŭ li limigas siajn pensojn ĉe la vojo, sed liaj pensoj estis ĉe la juna fraŭlino flanke de li. Ŝi ne estas nobelino! Almenaŭ ne tia, kiajn li konis en Francujo kaj en Hispanujo, ŝi estas farita nobelino, spontanea, honesta, eksterordinare bonkora infano, kiu, nerimarkante tion, jam multe tro protekt-afabla estas por siaj servistoj.

En liaj rondoj, en la familioj, kiuj – antaŭe – venis en ”Manoir de Nemur” oni tute ne parolis kun la servistoj, oni ordonis aŭ … se la cirkonstancoj kondukis al tio, oni instruis aŭ konsolis.

– Nun enveturu la unuan, dekstran, larĝan vojon. Mia patro certe iam vin sendos tien ĉevale, ĉar tie komenci ĝas lia ĉastereno.

– Bone, fraŭlino.

– Ĉu via patro ankaŭ estis ŝoforo?

Jen denove liaj pensoj revenis al realeco kaj ŝia naiveco kvazaŭ devigis lin doni klarigon.

– Jes, antaŭe mia patro ŝoforis, fraŭlino, sed la lastajn jarojn li estis tre invalida … preskaŭ tute paralizita.

– Oh, mi kompatas … Malsaneco estas teruraĵo. Laŭ mi la plej granda puno, kiu ekzistas en la mondo … Ĉu vi ankaŭ tion opinias?

– Ĉu mi? … Jes, mi kredas … sed ĉu tio estas la plej granda puno … mi ne povas respondi pri tio per du vortoj, fraŭlino.

– Rigardu, jen la ĉastereno de mia patro; okdek hektarojn, ni iam ĉevale ĝin trairos, kiam Reginald II estos dresita kiel ĝia ĝemela frato. Nun traveturu tiun fagaleon kaj klopodu trovi tiun verd-blankan barilon, tiam vi senpene trovos la vojon hejmen … kiom da kilometroj ankoraŭ?

– Naŭ, fraŭlino.

– Bone, vi progresas.

– Pri tio mi dubas, fraŭlino, ĉar mi, laŭ la plano, tute perdis la vojon.

– Vi eble en la lernejo lernis malmulton pri la geografio.

– La ”Akterhuke(”Akterhuke” fuŝelparolita anstataŭ ”Achterhoek” [elp: Aĥterhuk’] regiono en orienta parto de Nederlando), mi en Parizo almenaŭ neniam lernis, fraŭlino.

Maleine ekridegis pro lia tipa elparolado kaj li, per ŝia rido momenton tirita el sia rolo, kunridis … Maleine rigardis lin deflanke, vidis la sendifektajn belegajn anguldentojn kaj ŝi pensis: Se tio ne estas falsa dentaro.

– Ĉu ni nun devas iri dekstren aŭ maldekstren, fraŭlino? li demandis, veturante tra larĝa aleo.

– Haltu, mi petas, ŝi diris, ni devas, … ankaŭ mi ne plu scias. Kaj ridante ŝi kriis:

– Komike, ĉu ne … Tia esplorvojaĝo tra la enaj regionoj de ”Akterhuke”. Atendu, mi demandos al jena kamparano.

Kaj trumpete ŝi metis la manojn antaŭ la buŝon:

He, amiko, ĉu ni devas iri maldekstren aŭ dekstren …?

Kaj tiam, la pugno antaŭ la buŝo: Ho, kia malsaĝa demando!

Sonis la respondo:

– Vi ĉiam en la vivo iru dekstren!

– Kie ni tiam alvenos?

– Ĉe tiu kverko vi iru maldekstren, tiam dekstren, kaj poste denove dekstren en la ŝtonetajan vojon, tiam vi venos ĉe la urbdomo de …

Longeois neniun vorton komprenis de tio, kion la maljuna viro en sia tipa dialekto kriis al ili, sed li komprenis el la mieno de la nobelino, ke estis io tre komika, ĉar ŝi returne al li kriis:

– Ĉu al la urbdomo? Mi vin dankas, tie estas tro danĝera vojkurbo!

Sed ŝi nun sciis la vojon kaj veturigis laŭ la dekstra vojo:

– He, ŝi diris, mi dum jaroj ne estis ĉi tie kaj tamen la regiono estas tiel belega. Ĉu ni morgaŭ denove iru tien ĉi?

– La fraŭlino nur bezonas ordoni.

– Mi ordonas! ŝi diris, kaj ridetis: mi opinias, ke vi povas fari tre seriozan mienon, Eugène!

Antaŭ ol la ŝoforo elmiriĝis, Maleine denove sidis malantaŭ li en la aŭtomobilo. Ili nun reiris al ”La Blua Bero” kaj dum tiu tago Eugène ne plu revidis la nobelinon.

Li decidis tiun tagmezon dresi Reginald II, sed tio kostis al li superhoman penon. Lama Dirk vidis de malproksime la klopodojn kaj en direkto de malfermita fenestro en la subteretaĝo, li kriis:

– Reginald II ne ŝatas francan blufon! Ĝi jam mordis Eugène en la brako!

Vere, la incitiĝema besto sukcesis mordi sian novan mastron en la maldekstra supra brako, kiam ĉi tiu volis surmeti la rajdselon. Eugène fikse premis la lipojn, pro la dolorego, kiun la vundo kaŭzis. Lia bruna ĉemizmaniko estis ŝirita kaj la sango tragutis. Li iris al la stalpumpilo, lavpurigis la vundon kaj petis la lentugan stalknabon, peti de Hortense pecon da tolo. Dirk demandis antaŭ la fenestro de la subteretaĝo:

– Ĉu vi ne havas tukon? Reginald II donis al Eugène kiseton, ha, ha ha!

Sammomente preterpasis fraŭlino Maleine.

– Ĉu li ege sangas? ŝi aŭdis la demandon de Hortense.

– Li senskonsciĝis, ridis Dirk.

– Kio okazis, Dirk? demandis Maleine.

– Reginald II ŝatis la maldekstran brakon de Eugène, fraŭlino, kaj mi diras, ĝi pravas, se oni min tiel regalus per la rajdbastono, mi ankaŭ mordus.

– Ĉu estas grave?

– Li havas, kion li meritas, ĉar mi ĵus diris, kiam li …

For estis fraŭlino Maleine. Li vidis ŝin rapidege supreniri la ŝtuparon al la vitra pavilono de la ĉambroĝardeno:

– Ŝi ne povas aŭdi pri sango, li kriis al la fenestro kaj lamis antaŭen al la stalo kun peco da malnova tolaĵo en sia malpura mano. Sed jen li aŭdis rapidajn paŝojn malantaŭ si. Estis Maleine kiu alvenis kuregante. Ŝi estis ŝanĝinta siajn vestojn, ĉar ŝi intencis fari promenon kun la du melhundoj. Ŝi portis helverdan glatan robon, borderitan per helgriza peltaĵo, kaj surhavis nigre-veluran bireton:

– For tiu ĉifono! ŝi kriis, kaj fortiris la tolaĵon el la manoj de Dirk, vi al li kaŭzus infekton.

Ŝi havis en la mano malgrandan bandaĝujon, metis tiun sur la fenestro-breto kaj eniris la stalon:

– Bonvolu veni eksteren, Eugène.

La stalservisto staris antaŭ ŝi kaj ŝi ektimis:

– Ho, kiel terura! Ĉu ĝi multe doloras?

Li estis pala, sed ridis:

– Iomete, fraŭlino!

– Ĉu mi telefonu la kuraciston?

– Ne, fraŭlino, tion mi tute ne volas.

– Tiam mi mem ĝin bandaĝos.

– Sed, fraŭlino!

– La fraŭlino ordonas! Kaj mi antaŭe ĝin desinfektos per permanganato.

Pli lerte ol Eugène je ŝi supozis, ŝi purigis la vundon per la desinfekta violkolora fluidaĵo, bandaĝis la brakon kaj tiam iris al Reginald Il.

– Abomena, aĉa besto!

– Tia estas karaktero de ĉevalo, fraŭlino, kriis Dirk, se beston oni batas, ĝi mordas!

– Foriru vi! Okupu vin per viaj fojno kaj pajlo!

– Tion mi faros, fraŭlino, diris la kripla knabaĉo kaj surgrimpis la ŝtupetaron. Supre, inter du faskoj da fojno li kaŝaŭskultis post la ete malfermita klapluko la lastan parton de la interparolado.

– Nun vi certe morgaŭ matenon ne povos ŝofori, ĉu jes?

– Jes, tamen, fraŭlino.

– Ho ne, la brako estos ŝvelinta kaj rigida, sendube …

– Mi certigas al vi, ke morgaŭ mi ŝoforos, fraŭlino!

– Kaj mi certigas vin, ke mi tion malpermesas.

– Kiel la fraŭlino …

Sed, la lastan vorton li retenis; pro la komika esprimo en ŝia rigardo.

La sekvantan matenon, kiam Eugène venis kun la Renault,

Clement diris al li, ke li envenu:

– La barono demandis pri vi.

La sekvantan momenton Eugène staris en la laborĉambro de la barono:

– Eugène, vi volas ŝofori, ĉu ne?

– Kompreneble, sinjoro barono.

– Sed, ĉu vi do tute freneziĝis? Per malsana brako …

– Mi preskaŭ ne sentas rigidecon en la muskoloj, sinjoro barono.

– Sed vi riskas mian filinon, nobelinon. Ĉu vi aŭdas, kion mi diras?

– Mi aŭdas, sinjoro barono.

– Ŝajnas, ke vi, burĝuloj, ne povas kompreni, ke oni ne amase trovas la nobelaron en la strato.

– Bedaŭrinde jes, sinjoro barono.

– Nu, kial do vi volas per tiu rigida brakaĉo la fraŭlinon … .

– Paĉjo, subite sonis la voĉo de Maleine, mi jam trovis solvon … mi mem ŝoforos!

– Ne, Maleine, mi petas, faru plezuron al mi kaj ne enpraktikigu tiujn emancipajn ideojn. Nobelino ne mem ŝoforos! Ne urĝas tiu orientado de la ĉirkaŭaĵo. Eugène iru al sia ĉambro kaj vi, telefonvoku la kuraciston Drom; mi volas oficiale aŭdi el la buŝo de kuracisto, kiam ni ree povas konfidi nin al jena viro.

Longeois riverencis kaj foriris kaj Maleine treege malĝoje rigardis. Ŝi iris al sia malgranda buduaro, telefonis de tie al la kuracisto de Groenlo kaj tiam sidiĝis antaŭ sia skribtablo, antaŭ la malfermita fenestro, tra kiu la aŭtuna sunlumo enfalis kaj formis oran strion sur la blua tapiŝo. Ŝi vidis la Renault forveturi kaj momenton poste, Eugène Longeois preterpasis sub ŝia fenestro.

Ŝi aŭdis lian paŝon sur la ŝtonetaĵo kaj subite vidis lian vizaĝon antaŭ si, kiam ŝi estis bandaĝanta lian vundon.

Li aspektis ruĝega. Ĉu li do havas tiom da doloro? Ŝi do agis tro krude. Ekstere antaŭ la ĉambro-ĝardeno bojis la du melhundoj, kiujn Dirk ellasis el la hundejo. Ili sciis, ke ili eliros kun sia mastrino kaj ekbojis blekante. Maleine sin klinis el la fenestro: Dirk! Dirk!

– Jes, fraŭlino!

– Rekonduku Fred kaj Manda. Mi ne eliros!

Kaj Dirk grumblis:

– Tio estas nekomprenebla dum la lastaj tagoj.

Maleine ĵetis sian bireton sur la divanon. Kio do al ŝi estas. Ĉu estas tiel grave, ke ŝi ne ricevis permeson mem ŝofori? Tion paĉjo ja ankaŭ antaŭe ne permesis. Estis tre agrable hieraŭmatene kaj ĉar tio nun ne okazos laŭ ŝia deziro, ŝi silente koleretas: He, ege malsagace!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.