La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro unua

EN LA BIENO ”LA BLUA BERO”

Iun vesperon troviĝis en la francaj ĵurnaloj la sekvan ta anonco:

”Oni serĉas por Nederlando spertan ŝoforon, devas esti samtempe bona rajdisto kaj havi scion pri ĉevaloj, preta plenumi stallaboron. Ofertoj nur skribe.

Librejo Meiningen en Groenlo”.

Dum ses tagoj, matene kaj vespere aperis tiu anonco en la gazetoj, sed la libristo en Groenlo povis enmanigi al sia bela, juna klientino, kiu aperis ĉevale antaŭ lia butiko, nur kvar leterojn: ”Ne estas multaj, nobela fraŭlino”.

– Ĉu kvar? Estas nur malmulte. Nu, eble estas iu tre bona inter ili. Ni vidos.

Ŝi metis, helpate de la maljuna, kalva libristo, la leterojn en brunledan sakon, kiu maldekstre estis fiksita al la antaŭa flanko de ŝia selo kaj trotis kviete tra la silenta vilaĝeto al la larĝa, polva vojo. Ĉi tie, en la radsulko, ŝi ekpikis sian ĉevalon per la sprono kaj galopis laŭlonge de la vojo, la rajdbastonon elegante kun la banto sur la nuko de la gracia besto, tre trankvila, kantetante laŭtakte de la galopiro. Hodiaŭ ŝi iom malfruis: eble paĉjo jam sidas ĉetable kaj tion ŝi ne tre ŝatus. Barono d’Hainquart nepre deziris, ke lia filino kun la du servistoj lin atendu en la manĝsalono, kiam li venas por tagmanĝi.

– Nu, ni momenton elportu malkontentan mienon, ŝi diris al si, tamen la leterojn mi antaŭe devis ricevpeti.

Ŝi proksimume dek minutojn galopis, tiam ŝi transigis sian ĉevalon en trotadon, turnis dekstren en larĝan aleon, en kiu staris du duoblaj vicoj da altaj fagoj. Duonvoje tiu ĉi aleo estis apartigita de malpli larĝa vojo per verd-blank-kolorigita barilo. Ĉi tie ŝi prenis nikelan fajfilon el la supra poŝo de sia amazona jaketo kaj fajfis akresonan tonon. Du hundoj bojis en la malproksimo.

Oni do aŭdis ŝin hejme. Se oni nun kelkajn minutojn volas prokrasti la alportadon de la manĝajoj! Ŝi ne kura ĝis troti ĉi tie. Paĉjo ne ŝatas, ke ”Fanny” revenu tiel ŝvitkovrita en la stalon. Ŝi rajdis tra la aperturo inter la barilo kaj la fosto al la longfoso, vokis de malproksime al la du melhundoj, kiuj rapidanserirante alkuris kun svingantaj oreloj, kaj blek-bojante saltis al la buŝo de la ĉevalo.

– Kviete, kviete Manda, kaj ankaŭ vi, Fred … Fanny estas tro laca por ludi.

Ĉe la fino de la mallarĝa aleo malgranda, lama kamparanknabo malfermis la grandan latbarilon.

– Ĉu paĉjo jam estas ĉetable, Dirk?

– Mi tute ne scias, fraŭlino.

Lama Dirk aspektis tre malgaja.

– Kio estas al vi, Dirk?

– Nenio, fraŭlino, nenio … nur ke la ŝoforo foriris!

– Kio! Kaj li estis forironta post dekkvar tagoj!

– Jes, sed li hodiaŭ matene rompfinis la laboron, kaj nun ankaŭ mi ne plu povas fari ion bonan ĉe la barono.

La fraŭlino silentis. Ŝi suprenkuregis al la ĉambroĝardeno kun la kvar leteroj en unu kaj la rajdbastono en la alia mano. Ŝi sciis, ke ŝia patro tie ĉiam konsumas sian ”apetitigilon”. Tion li jam dum jaroj faris: ŝia mortinta patrino tion kutimigis al li, kiam ili ankoraŭ loĝis en sia kastelo en la Ardenoj. Ŝi nun komprenas, kial ŝia patrino enkondukis tiun kutimon; ŝi volis per tio estigi la baronon dum momento tute sola, ĉar lia humoro dum la lastaj jaroj fariĝis neelportebla. Ŝi ankoraŭ ne estis sur la sojlo, kiam ŝi jam aŭdis sian patron furiozi kontraŭ unu el la servistoj:

– Ne, ne dekstre tiu plado: maldekstre, azeno, vi! Ĉu Clement por tio instruis vin dum tri monatoj la tabloservadon?

– Pardonu, via barona moŝto, mi opiniis, ke vi maldekstre …

– Opinii, opinii? Vi ne bezonas opinii ĉi tie, vi devas fari vian devon. Ĉu la fraŭlino ankoraŭ ne estas hejme?

– Jen estas la fraŭlino, sonis la voĉo de lia filino.

La barono faris signon al la servisto, ke li foriru kaj turnis sin tiam al sia filino:

– Maleine, tiu laŭvola tagdivido via min ĝenas terure.

Tio de nun devas esti absolute finita. Mi ne toleras revolucion en mia domo. Estas kvarono antaŭ la sepa kaj vi scias, ke mi ordonis alporti la manĝon precize je la sesa kaj duono. Se vi denove agos kontraŭ la mastruma regulado, fiksita de via patro, mi devos fari severajn aranĝojn.

– Paĉjo, vi pravas, pravegas …

– Ho, tion ankaŭ mi pensis.

– Sed mi volis al vi enmanigi antaŭ via vojaĝo la leterojn, kiuj alvenis pro nia anonco.

– O, jes … jes … la sinjoroj ŝoforoj! Vi nepre memorigu min pri tio, antaŭ ol mi tagmanĝos, tiam mia apetito estos tute for! Tiu kara bruselano hodiaŭ matene enpakis sian kofron kaj forveturis per la nova Chrysler al Almelo. La polico telegrafis al mi, ke la aŭtomobilo staras negardita antaŭ la pakaĵejo. Garaĝisto veturigis la aŭtomobilon ĉi tien. Kanajlaro ili estas! Friponaro! Ĉio, kio kontaktas kun motoroj kaj benzino!

– Nu, paĉjo, tiam feliĉe estas, ke anoncis sin kvar interesatoj.

– Ho, kvar leteroj por dekdu anoncoj en ok gazetoj! Ili estas tre favoraj, tre inklinaj, tiuj sinjoroj ŝoforoj. Pro tio mi donas al ili aparte starantan domon, uniformon kaj mil ducent guldenojn!

Kaj barono d’Hainquart per kolera ektiro tranĉis sian kroketon.

– Nu, paĉjo, ni ne pli turmentu nin ol estas nepre necese. Precipe vi, ĉar vi scias, ke tio estas tre malbona por via stomako. Permesu al mi, ke mi ŝanĝu miajn vestojn.

Mi petas nur tri minutojn … Clement konservos mian kroketon varma, tion mi scias certe. Kaj vi ricevos vian preferatan saŭcon … Béarnaise, kaj, aŭskultu: sinjoro van Swenderen vin notis por kapreolo ĉirkaŭ decembro.

Al li estos sendata duona dekduo el Germanujo.

– Hm … germanaj kapreoloj, grumblis barono d’Hainquart.

– Nu, tion vi certe ne gustumos, paĉjo, diris Maleine ridante. Unu minuton.

Kaj ŝi paŝetis el la manĝosalono, afable postrigardata de la tablo-servisto, kiu konsideris ŝin kiel fulmoforigilon kontraŭ la malbona humoro de sia mastro.

Unu minuto iĝis ses minutoj. Tiam aperis Maleine en malhelverda, roze-borderita robo, kaj denove servis al sia patro la kroketojn. Ŝi sciis, ke ŝi povas rekonduki lin en lian bonhumoron per bongustaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj lerte profitis tion. Feliĉe la manĝaĵoj estas hodiaŭ neordinare delikataj, kaj kiam la likvoro post la kafo estis servita en la ĉambroĝardeno, ŝi montris la leterojn.

– Ĉu vi ne volas legi ilin, paĉjo? ŝi demandis.

Barono d’Hainquart indiferente akceptis la koverton, malfermis la leterojn unu post la alia, sed montris nenian intereson. Nur la lasta ŝajnis lin forte interesi.

– Ĉu ĝi enhavas ion bonan? demandis Maleine.

– Ĝi estas de grafo de Verd’Ile, kiu oficpetas por sia ŝoforo. Legu, tio estas tre interesa, li diris, kaj transdonis al sia filino la leteron, dirante:

– Bonvolu laŭtlegi.

Grafo de Verd’Ile skribis mallongan, sed signifoplenan letereton:

Sinjoro,

Vi serĉas spertan ŝoforon, kiu samtempe estas rajdisto kaj kiu povas plenumi stallaboron. Mi volas cedi al vi la mian. Tiu ĉi baldaŭ eksiĝos kaj tio min ĉagrenas. Mi estas suferanta pro grava malsano. Al mi ne estas permesate veturi aŭtomobilon, nek rajdi ĉevale, kaj mi sentas, ke miaj tagoj estas limigitaj. Mi garantias – kiel nobelulo –  por tiu, kiun mi al vi rekomendas. Se vi lin en vian servon akceptas, mi povas gratuli vin kore. Lia adreso:

Sinjoro Eugène Longeois, rue de Ninove 39, III.

– Paĉjo, diris Maleine, tio estas bonŝanco. Vi nun scias certe, ke vi povas akiri iun, kiu servis ĉe nobelulo. Ĉu vi konas la nomon de Verd’Ile?

– Atendu, diris d’Hainquart, mi kredas, ke mi memoras tiun nomon. Mi kredas, ke iam mi legis, ke lia filo mortis akcidente dum la ĉasado aŭ ion tian, kaj ke nun per tio formortos post lia morto la tuta generacio de Verd’Ile.

– Ĉu vi intencas venigi lin ĉi tien por paroli kun li persone?

– Tio estos necesa, mi ne plu deziras nederlandanon aŭ belgon, kaj la tri aliaj leteroj ne promesas ion bonan al mi. Rigardu, kia skribo: aspektas ja, kvazaŭ skribita per alumeto tiel maleleganta kaj malklara. Respondu al tiu grafo de Verd’Ile, ke lia protektato povas sin prezenti ĝi proksiman lundon – je miaj kostoj, sen ia devigo mia- aŭ siaflanke.

– Ĉu vi venigus lin jam lunde? Vi ne antaŭ dimanĉvespere revenos el Edinburgh.

– Proponu, ke li venu mardon, kaj skribu en la letero al tiu Longeois, ke li devas prepari sin resti tie ĉi definitive, se li plaĉos al mi. Mi scias, ke oni en Eikershof kaj ĉe moŝto de Riemer kaŝridas, ĉar mi denove estas sen ŝoforo.

La sekvantan tagon kaj ankoraŭ kelkajn tagojn estis festo en la bieno ”La Blua Bero”, ĉar la barono estis foririnta por kvar tagoj al Skotlando. Clement, la maljuna servisto, estis nun la mastro kaj preskaŭ ne sukcesis mallaŭtigi la bruon de la cetera servistaro. La kuiristino, la du ĉambristinoj, la pli juna tablo-servisto kaj la lama Dirk … ili kantis kaj dancis kaj petolis tiel tumulte en la subteretaĝo, ke Clement riproĉe diris:

– Hontu vi, por la moŝta fraŭlino!

– Ĉu la fraŭlino? kriis Dirk, ŝi dankas la ĉielon eĉ pli kore ol ni, ĉar ŝi estas liberigita dum kvar tagoj el la purgatorio. Ĉu vi eksciis?

– Ne, kion?

– Venos alia ŝoforo … el Parizo!

– Rakontu novaĵon, diris Hortense, la kuiristino … tiu estos numero kvar, ne, kvin dum unu jaro. Kiel vi scias tion?

– Mi aŭdis la fraŭlinon tion rakonti al Clement. La loĝejo de la ŝoforo devas esti bonege purigata. Eveline kaj Jonjo devas ĝin purigi.

– Denove por kelkaj tagoj, kriis Eveline, ĉar li certe baldaŭ forkuregos ankaŭ!

– Li ja pravos, diris Hortense, se mi havus ĉi tie en la kuirejo dum la tuta tago la baronon ĉirkaŭ mi, tiam mi metus al li la supkuleron en la fingrojn. Domaĝe por la fraŭlino, ŝi mallaŭte diris. Kaj tion ĉiuj opiniis kun ŝi.

– La fraŭlino … karulineto! diris Clement.

– Aŭdu tiun maljunulon, mokis Jonjo.

– Li estas tute enamiĝinta.

– Se mi estus juna, kaj se mi estus nobelulo, kaj se mi havus monon … kiel buldogo mi kuŝiĝus antaŭ ŝia pordo; nun eble estos al mi permesate verŝi la vinon kiam ŝi edziniĝos, diris Clement, kaj tio jam plene sufiĉas por sesdek-unu-jara maljunulo.

Lama Dirk sidis sur la kuireja tablo kaj svingis sian bulkriplan piedon, dum li incitetis Jonjon.

– Vi ankaŭ havas malhelbrunajn okulojn same kiel la nobelulino, sed via buŝo estas kiel fojnejo kaj via suprenpinta nazo estas kiel kalkanumo de sinjorina ŝuo, sed … el mastiko. Se vi ne havus tiujn, vi bonege similus la fraŭlinon! Hi, hi, ha, ha, ha! li ridegis.

– Ĉu vi iam bone rigardis vin en la spegulo … lentugulo! reinsultis Jonjo. Kaj samtempe ŝi ekpuŝis lin, tiel ke li venis dorsen en malplenan profundan korbon. Dirk restariĝis kaj lamis al Jonjo, ekkaptis ŝin en angulo de la kuirejo kaj intencis puŝi ŝian vizaĝon en la karbujon.

Sed Jonjo sin defendis. Estis kriega kaj ridega petolado, ĝis kiam subite la kuirejpordo malfermiĝis kaj eniris fraŭlino Maleine.

Tiam Clement kredis, ke li devas montri sian aŭtoritaton:

– Dirk, vi al la stalo! Jonjo, vi supren kaj se tio denove okazos … .

– Infanoj ili estas, plendis Hortense, ili meritus batojn.

Fraŭlino Maleine dum momento tre serioze rigardis, dirante:

– Mi bone povas kompreni, ke vi faras ekscesojn, ĉar la barono forestas, sed tio jam daŭras tri tagojn. Nun sufiĉas! Zorgu nun, ke paĉjo ne havos kialojn por plendi, kiam li revenos. Hodiaŭ vespere revenos paĉjo kaj la ŝoforloĝejo ankoraŭ ne estas preta. Mi ne foriros, antaŭ ol vi promesis al mi, ke tiu loĝejo estos purigita.

– Fraŭlino, diris Clement, eĉ se ni sesope devus laboregi dum la tuta nokto … kiam tiu nova ŝoforo venos morgaŭ, tiam la tuta domo estos pura de la malsupro ĝis la supro!

Fraŭlino Maleine iris supren, al la marmora halo. Ĵus alveninte, ŝi vidis tra la vitra pordo de la teraso alproksimi ĝi bicikliston. Estis telegram-portisto. Ŝia patro telegrafis:

Tre nebulegas super Londono. Atendu min morgaŭ”.

Ke ŝia patro ne riskis la transiron en tia nebulego ŝi trovis tre ŝaĝe, sed nun ŝi sole devos akcepti morgaŭ la novan ŝoforon. Ŝi vokigis la duan tablo-serviston, kiu servis kiel helpservisto en la kaleŝejo.

– Frits, ne necesas jungi la ĉevalojn hodiaŭ vespere, la barono venos morgaŭ.

Sed barono d’Hainquart ne venis la sekvantan tagon kaj proksimume je la dua alvenis Eugène Longeois. Maleine ordonis al Clement enirigi lin en la malgrandan salonon kaj iris viziti lin tie. Longeois sidis sur seĝo kun sia valizeto apud si sur la planko. Li estis vestita en mallonga, griza drapkitelo kun malhelgriza peltkolumo kaj li havis nigran rajdistan pantalonon kun brunaj tiblingoj.

Tuj kiam li vidis enveni la nobelan fraŭlinon, li ekstaris, deprenis sian malhelbrunan ledan ĉapon kaj diris ete riverencante:

– Longeois, el Parizo.

– La nova ŝoforo, ĉu ne?

– Jes, fraŭlino.

– Ĉu vi estas la antaŭa ŝoforo de grafo de Verd’Ile?

– Ankoraŭ mi tio estas, fraŭlino … tiom longe, kiom la grafo vivos … Mi kunportis leteron de lia moŝto por la barono. Jen. Ĉu estas permesate ĝin enmanigi al vi?

– Ĉu la fraŭlino deziras lumon? modeste demandis Clement envenante (ĉar la ĉambro estis sufiĉe malluma), kaj samtempe li metis grandan antikvan lustron kun brulantaj kandeloj sur la larĝan kamenkadron. Maleine nun pli klare vidis la larĝan figuron de la juna viro antaŭ si. Li havis tre malhelan vizaĝkoloron kaj paron da karbonigraj okuloj, kaj la blanko ĉirkaŭ la pupiloj estis bluete brila. Lia nazo estis kurba kaj lia vizaĝo havis energian esprimon. La drapokitelo kun tiu peltaĵo donis ion intense nederlandan al tiu suda tipo. Maleine tuj komprenis tion kaj tial ŝi demandis:

– Ĉu vi naskiĝis franco?

– Jes, nobela fraŭlino. Mi naskiĝis en Provence, sed miaj gepatroj loĝis longan tempon en Alĝerio. Mia patrino estis purrasa alĝerianino.

– Ĉu vi estas bona rajdisto?

Longeois ridetis kaj kapjesis:

– Tio mi estas, fraŭlino.

– Ĉu vi povus lernigi la saltadon al obstina ĉevalo?

– Tion mi povas al ĉiu ĉevalo … se … estas sango en ĝi.

– Kaj ĉu la aŭtomobilo?

– Mi trifoje faris vojaĝon tra la Alĝeria Saharo.

– Ho, sed tiam vi ne timos la kavaĵojn en niaj kamparaj sablovojoj.

– Mi kredas, ke ne, fraŭlino.

– Mi bedaŭras, ke mi ne povas definitive decidi. La nebulo retenas mian patron en Anglujo. Vi do devas atendi, ĝis mia patro estos hejme. Ĉu tio ne estas malfacilajo por vi?

– Mi min preparis resti ĉi tie por ĉiam, li simple diris.

– Nu, tiam vi klopodu trovi temppasigon dum la foresto de mia patro. Vi intertempe povas orientiĝi en la garaĝo kaj en la staloj.

Ŝi sonorilvokis Clement kaj diris:

– Clement, bonvolu konduki sinjoron Longeois al la ŝoforloĝejo kaj doni al li la necesajn informojn. Ho, jes, ne forgesu! Ni vespermanĝos ne antaŭ la sepa kaj duono.

Estas eble, ke mia patro venos hejmen je la sepa. Ĉu mi antaŭe ian manĝon alportigu al vi en la kuirejo?

– Dankon, mi vere ne malsatas.

Fraŭlino Maleine foriris kaj Longeois sekvis Clement al la parko, kie situis la staloj kaj la garaĝo. Malantaŭ tiuj, en malgranda svisa pavilono, konstruita duone el briko, duone el dika, malhela ligno, estis la ĉambroj, destinitaj por la ŝoforo. Tuj malantaŭ ĝi troviĝis kvadrata konstruajo, el armita cemento, kiu donis eniron per fera pordo al la laborejo de la pavilono. Ĝi estis la gardejo por benzino.

Clement kapjesis signifoplene, kiam la fraŭlino ordonis al li gvidi la novulon. La ĉambroj en la pavilono aspektis belaj. Hieraŭ vespere je la dekunua oni ankoraŭ laboris tie, ĉar la bruselano, kiu foriris dum kolera kaprico, ĝin forlasis kiel bestostalon. La kurtenoj estis nigraj pro tabakfumo, la tapiŝo estis makulkovrita. Feliĉe, ke la barono ne tion vidis, ĉar tiam li ree estus dirinta: Mi ne volas fraŭlan ŝoforon. Kaj por la edzinoj estus ankoraŭ pli malfacile akordi kun la postulema barono. Longeois eĉ ne rigardis ĉirkaŭen. Malmulte min interesas, li diris, kie mi kuŝos, al mi pli multe interesas la staloj, kaj la garaĝo. Kiom da ĉevaloj estas?

– Tri. Du belegaj alzanuloj, kiujn oni ankaŭ povas surrajdi – mi diras ”povas”, sed ĝis nun neniu tion riskis, kaj unu rajdĉevalo de la fraŭlino; ĝi estas obeema besto kompare kun la du petoluloj, kiuj tie staras en la stalo.

Iru kun mi kaj rigardu.

Li kontaktigis la elektran lumon kaj nun Longeois vidis paron da belegaj alzanuloj, cinamkoloraj kun blankega vosto. Li tuj vidis, ke tie staras multekosta, maloftega duo kaj demandis:

– Ĉu la barono mem tiujn surrajdas?

– Ne kun selo, tio ankoraŭ sukcesis al neniu, eĉ ne al la ĉevaldresisto el Amersfoort.

– Do ĉu li rajdas ilin, sidante sur la konduksido?

– Ĉiam antaŭ la ĉasveturilo, jes. Sed ili tiras al li la brakojn el la korpo, eĉ se li almetas la kaplevigilon.

– Ĉu estas tiuj du, kiuj devas lerni la saltadon?

– Jes, sed tio neniam okazos. Tial la barono volas ilin vendi kontraŭ la volo de la fraŭlino.

– Demandu al la fraŭlino, ĉu ŝi permesas al mi meti sur tiun ĉi la rajdselon.

– Vi estu pli saĝa; ne rompu vian nukon antaŭ ol oni vin dungis ĉi tie!

– Ankaŭ tiam ne multo estus perdita. Iru kaj petu rajdbastonon.

– Se vi nepre volas … Sed tiam unue provu la alian, tiu estas malpli obstina.

– Iru, amiko, sed baldaŭ, alie mallumiĝos. Ankaŭ demandu, ĉu al mi estas permesata rajdi sur tiu herbejo.

La maljuna Clement foriris kaj trairante la subteretaĝon, li vokis al la servistinoj en la kuirejo:

– Jen iu volas nepre rompi al si la ripojn, li surrajdos la alzanulojn! Ankaŭ frenezuloj estas homoj. Li prefere rampu en la benzinejon!

Fraŭlino Maleine estis respondanta kelkajn al sia patro senditajn leterojn. Ŝi tuj ĉesis, kiam Clement raportis la peton de la nova ŝoforo:

– Nu, certe, mi permesas tion al li, sed avertu lin serioze, ĉar vi scias, kio okazis aI la ĉevaldresisto el Amersfoort.

Clement reiris, sed la averto de la nobelino Maleine estis superflua. Longeois estis deĵetinta sian ĉapon, demetinta sian surtuton kaj nun iris nudkape en hel-bruna superĉemizo, apud unu el la ĉevaloj, kiun li, kun la enbuŝaĵo kaj kun simpla ĉevaltuko sur la dorso, estis elkondukinta el la stalo. Clement transdonis al li la rajdbastonon kaj samtempe la alzanulo malantaŭen saltis, kapskuante ektiris la bridon kaj ekstaris sur la postaj kruroj, Jen la spektaklo komenciĝis!

Clement enkuregis la kaleŝejon, ĉar tiu bela Reginald I jam antaŭe iam mordis lin en la supra parto de la brako.

Longeois kviete ellasis la bridon, turnis sin ĉirkaŭ la alzanulo, devigis ĝin paŝi malantaŭen al la vasta herbejo antaŭ la postteraso de la bieno. Kaj tie supre, malantaŭ la altaj duoblaj balkonpordoj staris Maleine kaj sekvis atentege la movojn de la nova ŝoforo, tiel ke tiu ĉi ne povis ŝin vidi. Ŝi volis eviti, ke li hontus, se la eksperimento malsukcesus, kaj tio nepre malsukcesos. La kavalerio-adjutanto el Amersfoort insiste diris tion:

– Fraŭlino, neniam plu faru tion, ĉar okazos plej gravaj akcidentoj.

Sed jen kio? La juna franco jam sidis sur la ĉevalo. Tio ŝajnis miraklo, sed la obstina besto ne facile tion toleris.

Ĝi saltis alten per la kvar piedoj samtempe, batis kaj mordis ĉirkaŭen, sed Longeois sidis kvazaŭ ligita sur la ĉabrako, la longaj, graciaj kruroj premitaj kontraŭ la flankoj. La alzanulo ekrapidegis antaŭen, tiel ke la dorso de la rajdanto skuiĝis sur la lumbo de la besto, sed Longeois sidis kaj restis sidanta, sin malrapide levis dum la rajdado kaj denove rekte sidis, kiam Reginald abrupte ekhaltis por deĵeti sian rajdanton trans la kapon. Maleine ektimis pro tiu perfida movo. Tiel la ĉevaldresisto estis ĵetita teren kaj lia maldekstra ŝultro grave elartikiĝis. Al Longeois tiu ĉi ekmovo kaŭzis nur antaŭenklinon de la brunigita kapo, lia korpo restis neŝancelebla. Jen Reginald denove staris sur siaj postaj kruroj. La besto estis kvazaŭ furioza pro la pezo, kiu restis premanta en ĝia postkolo kaj kiun ĝi ne povis deĵeti. Tial ĝi provis sin levi tiel alten, ke la rajdanto devus gliti teren. Longeois nun metis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de la besto.

Tiam … Maleine ekkriis, ŝi metis siajn manojn antaŭ la vizaĝon: Reginald sin ĵetis sur la dorson por frakasi la rajdanton inter sia peza korpo kaj la tero. Ŝi enkuris sian ĉambron, ne plu kuraĝis reiri al la balkonpordoj, sed tie ŝi subite aŭdis: Bravo! Bravo! ŝi rapidis al la balkono kaj tirmalfermis la pordojn. Longeois faligis sin fulmrapide flanken kaj, antaŭ ol Reginald estis stariĝinta, li denove sidis sur la ĉevalo kaj rapidis en furioza galopo sur la herbejo. Malsupre apud la postteraso staris Frits kaj Clement kaj la servistinoj kaj Dirk. Ili aplaŭdis. Kaj nun ankaŭ Maleine kriis de sur sia balkono: ”Belege, belege, sinjoro Longeois!”

Sed Longeois ŝin ne aŭdis, li turnis sin kun la turnanta ĉevalo, returnis laŭdekstre, galopis ĉirkaŭ aro da bestoj kaj malaperis eksterviden.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.