La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro deka

KONFESO

La barono tiun vesperon tre malfrue rehejmiĝis. Dirk restis vestita sur la lito kaj atendis, ĝis kiam li aŭdis de malproksime la aŭtomobilon. Frits estis akceptinta sian mastron per la aŭtomobilo ĉe la tramhaltejo kaj nun singarde veturis tra la parko. Tuj kiam Dirk aŭdis, ke la aŭtomobilo estas en la parko, li sin levis kaj stariĝis en la ombro de arbetaro apud la malantaŭa perono kaj atendis ĝis la aŭtomobilo estis veturinta al la garaĝo.

Tiam li aperis, suriris la ŝtuparon, eniris la halon, kie Clement ĵus estis formetanta la surtuton, ĉapelon kaj paperujon de sia mastro. Netje havis la ordonon ne enliti ĝi, ĉar ŝi devis prizorgi la malvarman vespermanĝon por la barono kaj ĝin servi en la malgranda manĝosalono.

– Clement, mi nepre devas paroli kun la barono pri personaj, sekretaj aferoj, diris Dirk.

– Ĉu pri personaj, sekretaj aferoj? Vi ĉiam havas personaĵojn kaj sekretaĵojn. Sed vi certe konsentos, ke antaŭe la barono manĝas, ĉu ne?

– Tion mi konsentas. Se vi jam nun volas anonci min, alie li havos tro multan dormon por paroli kun mi.

– Revenu post duona horo.

– Ne, mi restos ĉi tie atendante en la akceptejo. Mi nenion malpurigos.

Clement nenion plu diris. Ĉiu en la domo sin gardas por Dirk. La barono jam tro multe sin enfluigis de li. Eĉ Clement devis atenti pri tio. Tial li oficiale anoncis Dirk.

– Ĉu Dirk? demandis la barono, ĉu li ankoraŭ venas por tedi min? Jam estas la dekunua kaj duono.

– Li diris, ke li devas priparoli kun vi personajn kaj sekretajn aferojn.

La barono tede levis la ŝultrojn. Multvaloros tiuj sekretaj aferoj!!! Nu, li atendu.

Sed kvaronhoron poste tiun tedon anstataŭis granda streĉeco, ĉar Dirk komencis zorge kaj precize fari siajn kalkulojn por atingi sian celon:

– Mi estas eble tre malfrua, sinjoro barono, sed miaj komunikoj ne povas esti prokrastataj. Ĉu vi iam havis plendojn pri miaj laboro aŭ honesteco?

– Ne, kion vi deziras?

– Ĉu vi ne kvarfoje preteris min, kiam vi devis dungi ŝoforon?

– Preteri ne estas la taŭga vorto, sed … nu, jes!

– Denove vi havas okazon por montri, ke miaj servoj plaĉas al vi. Vi denove serĉas alian ŝoforon, ĉar Frits estas tro nervema. Kun li vi ne kviete veturas.

– Jes, tiel estas, Rapidu. Estas preskaŭ noktmezo, mi estas laca.

– Mi venas por komuniki ion plej gravan al vi, kun la skriba pruvo, ke mi diras la veron.

– Ho, tiu via klaĉado …

– Sinjoro barono, tiu klaĉado koncernas vian feliĉon kaj tiun de la fraŭlino, precipe vian. Se mi parolas, vi estos perpleksa kaj ĉio pri la ŝtelo kaj la murdo fariĝos klara.

– Nu parolu, diris la barono, nun tre atente aŭskultante, ĉu vi ion scias pri Longeois?

– Jes, sinjoro barono.

– Parolu.

– Barono, mi havas malgrandan kondiĉon. Mi jam dum tri jaroj spertis, ke mi ĉi tie ne povas promocii. La salajron, kiun mi ĉi tie perlaboras, mi povas ankaŭ ricevi ĉe alia mastro. Tial: se vi promesas al mi, je via honoro, ke mi almenaŭ dum kvin jaroj povas servi kiel ŝoforo kaj loĝi en la pavilono, tiam mi tuj parolos.

– Sed, sed … ĉu vi devigas min? Mi ne toleras ĉanta ĝon en mia domo. Mi povas per la polico devigi vin tuj paroli.

– Sinjoro barono, ni estas sen atestantoj. Se vi nun vokas la policon, tiam mi scias nenion, mi estas muta, mi antaŭe vin avertas. Kaj bela okazo forestos, por fari vian profiton per tio, kion mi estus dirinta … Nu, sinjoro barono, ne multe gravas, ke mi estas lama aŭ malbela.

Kiam mi sidas en la aŭtomobilo, neniu tion rimarkas.

– Vi estas fripono!

– Vi ne insultu min, sinjoro. Ĉu mi diru kelkajn vortojn pri tio, kion mi scias? Mi precize scias, kial la fraŭlino ne volas edziniĝi kun junkro Debloux.

– Ĉu ankaŭ pri tio oni klaĉis en la kuirejo?

– Tion scias ĉiu. Sed mi scias, kial la fraŭlino ne volas.

– Parolu!

– Ĉar ŝi amas iun alian!

– Kiu estas tiu alia?

– Jes … nun estas la parolo al vi. Servo postulas reservon.

Ĉu mi petas tro multe? Mi havas mian ŝoforan diplomon.

Mia kripla kruro estas sufiĉe forta por premi la piedbremson …

La barono estis tiel ekscitita, ke li tien kaj reen iris en la malgranda manĝosalono. Subite li diris:

– Nu, mi promesas al vi tiun oficon … por tri jaroj.

– Konsentite, diris Dirk. Kiam vi konos mian ŝoforan kapablecon, vi certe ne plu deziros alian … ne forgesu, mi havas vian honorvorton, la honoro de barono! … jen, bonvolu legi. Ĝi hodiaŭ matene falis el la ĉapo de la servisto de kuracisto Drom en pluvflakon. Tio kaŭzis, ke la koverto malfermiĝis, alie mi certe ne estus leginta tiun leteron, tion mi ĵuras!

Barono d’Hainquart ne plu aŭskultis. Dirk ne troigis, kiam li antaŭdiris, ke la barono estos perpleksa, se li ĉion scios.

– Tio estas … tio estas io absurda, io netolerebla, io freneza, raŭke kaj balbutante li eligis. La fraŭlino kaj … kaj … tiu … tiu fripono. Ĉu mi freneziĝis! Estas pli ofenda ol frapo sur mia kapo! Kie kaj je kioma horo tiu letero venis en viaj manoj?

Kaj Dirk detale rakontis pri tiu mateno. Ke li malgraŭ la pluvo senĉese laboris, ke li ligis ŝnuron al la betultrunko por scii, ĝis kie li branĉotranĉis kaj ke tiu stultulo bicikle alvenis sur la heĝvoĵeto.

– Mi rekonis la skribon de Longeois, kiam la letero kuŝis en la flako kaj tuj mi pensis: Estas mia devo doni tiun leteron al la barono.

La barono dum la parolado de la stalknabo falsidiĝis, la leteron en la mano. Tiam li subite ekstaris dirante:

Sufiĉas, iru liten!

– Ĉu sinjoro barono estas kontenta?

– Foriru, mi diras, pri tio ni poste parolu.

– Mi havas la honorvorton de sinjoro barono.

– Foriru!

Ŝtelirante, kiel punito, lama Dirk eliris la ĉambron.

Barono d’Haiquart iris tra la komunikiga pordo al sia ĉambro. Ĉi tie li sin batis kontraŭ la frunto, kaj laŭtvoĉe parolis al si mem:

– Kio nun? Kio nun? Tio estas la plej granda skandalo, kiu povas makuli mian nomon. Ĉion mi povis atendi, sed ne tion! Kaj tamen: estis kvazaŭ mi ion konjektis.

Ŝi ĉiuokaze defendis tiun mizerulon, ŝi eĉ petis lin ne eksiĝi. Blinda mi estis, blinda! Kial mi ne pli frue tion malhelpis. Kaj por tia fripono ŝi rifuzas Debloux! Tio estas freneziga, tio estas …

Barono d’Hainquart sin ambaŭmane gratis en la haroj kaj plorĝemis:

– Se tio diskonatiĝos – kaj tio okazos, eble jam okazis – tiam mi estos kompromitita dum mia tuta vivo.

Fraŭlino d’Hainquart enamiĝis je sia … ŝoforo!

Senpotenca kolero ekkaptis d’Hainquart. Li ambaŭmane prenis seĝon ĉe la apogilo kaj ĝin forĵetegis.

– Kaj kiel tiu skandalo koncernas la kuraciston Drom?

Ĉu ankaŭ li kunkomplotis? Mi tuj volas ekscii, kio okazas ĉirkaŭ mi, kontraŭ mi kaj sen mia scio. Nenion mi pli abomenas ol travivi tian skandalon!

Li sonorigis. Kaj Clement, dormeme, trensupreniris la ŝtuparon de la subteretaĝo. Kiel maltrankvila estas la barono! Minacas danĝero!

– Venpetu la fraŭlinon, ordonis d’Hainquart. Clement mirigite rigardis:

– Ĉu la fraŭlinon? Sed, barono, ŝi jam delonge enliti ĝis.

– Tiam ŝi devas ellitiĝi! Mi volas tuj paroli kun ŝi.

Clement riverencis kaj foriris. Maleine tamen ne estis en sia lito. Ŝi tiun tagon neniun volis akcepti, ĉar ŝi volis esti sola kun la libro, kiun Neeltje, la simpla kamparanino, al ŝi alportis, dirante:

– Jen, fraŭlino, tion mi trovis sub la matraco de la ŝoforo.

Estas skribita libro kaj tia stranga skribo, ke oni preskaŭ ne povas ĝin legi.

Estis la libro, kiun ŝi iam trovis kaj en kiu ŝi jam tiam legis kelkajn frazojn. Nun ŝi rigardis ĉiun vorton tre atente. Ĉu ordinara, banala homo kapablus skribi tian belan prozon? Ĉiu paĝo enhavas trezoron da pensoj kaj rimarkoj. La libro estis ĉiutage enskribita ĝis la tago antaŭ tiu bela vespero, kiam ŝi konfesis al li sian amon. Ĝi finis per la sopirĝemo:

– Kio nun okazos, tion nur Dio scias … Mi ŝin amas.

Kaj estas nur unu vojo: adiaŭo por ĉiam, alie mi perfidos min, nun aŭ poste …

Longajn horojn Maleine meditis pri tiuj vortoj:

– Kio nun okazos, tion nur Dio scias. Ĉu tio koncernas la murdon? ”Alie mi perfidos min”. Kion li aludas per tio? Perfidi sian reciprokan amon? Sed li ja tuj ĝin al ŝi konfesis. Ĉu li eble ion kaŝis por ŝi? …

Mallaŭte oni frapis sur la ĉambropordo.

– Kiu estas?

– La barono petas la fraŭlinon tuj veni.

– Mi venos, Clement.

Ŝi zorge forŝlosis la libron kaj iris malsupren. Tuj ŝi vidis laŭ la trajtoj de sia patro, ke li estas furioza.

– Sidiĝu tie, li diris mansignante al seĝo, kaj dum li senparole iris al la alia flanko de la ĉambro, Maleine sidiĝis.

Lia voĉo tremis pro kolero, kiam li diris:

– Vi scias, ke mi ne ŝatas ĵongladon per vortoj kaj tial mi petas al vi respondi same mallonge kaj koncize kiel mi demandos. Ĉu vi malakceptis la edziĝan proponon de Debloux?

– Jes.

– Kial vi faris tion?

– Ĉar mi ne amas lin.

– Tio min ege ĉagrenas, sed tiu ago montras karakteron.

Mi konfidas, ke en viaj sekvantaj respondoj vi ankaŭ montros tian karakteron.

– Ĉu vi amas alian?

– Jes.

– Ĉu via patro rajtas scii, kiu li estas?

– Tiun rajton vi havas, sed vi ne rajtas misuzi ĝin.

– Nomu al mi lian nomon.

– Eugène Longeois! d’Hainquart eksaltis al sia filino kun etenditaj manoj, kvazaŭ li volis ŝin ekkapti ĉe la gorĝo. Liaj fingroj tremante restis sub ŝiaj okuloj kaj lia vizaĝo ŝvelis violruĝa.

Li eĉ ne unu vorton kapablis diri. Kolero, senpovo kaj doloro, ĉio samtempe plenigis lian gorĝon kaj minacis sufoki lin. Fine li eligis sian malbenon:

– Knabinaĉo! Ho, se mi anstataŭ vi havus filon!

Li levis la brakojn, serĉis apogon, falsidigis sin sur seĝon kaj plorante pro kolero diris:

– Vi … vi … nun vi sciu, ke neniam mi vin amis!

Mallongan momenton poste ŝia voĉo sonis:

– Tion vi ne bezonis diri al mi, patro. Tion mi sentas depost la momento, kiam mi sciis, ke vi estas mia patro.

Vi estis por mi antaŭ ĉio ”barono” kaj plej lastloke ”patro”.

– Fraŭlino d’Hainquart, la amatino de … ŝtelisto, de murdisto …

– Tio estas mensogo!

– Silentu! li kriegis al ŝi.

– Neniam mi silentos, kiam iu ajn estas akuzata, sen la plej eta pruvo. Longeois estas unu el la plej noblaj homoj, kiuj iam loĝis aŭ loĝos en nia bieno.

– Sed mia Dio, kiajn pruvojn vi pri tio havas? Li estas bona ŝoforo, deca stalservisto, bona ĉevaldresisto, se vi preferas, jen ĉio! Mi ĉiam opiniis, ke fraŭlino d’Hainquart povis regi siajn sentojn dum la plej kritikaj momentoj, sed vi estas eĉ pli enamiĝema ol iu ajn knabinaĉo el popolkvartalo.

Regis prema silento, longe kaj minace. Subite barono d’Hainquart paŝis al sia filino, prenis ambaŭmane ŝian manon kaj petegis:

– Maleine, diru al mi, per la volo de Dio, ke estis nur kaprico via, ke vi ĉion faros por forigi de vi tiun korinklinon, kiun mi sentas kiel krimon.

Maleine malgaje kapneis:

– Kaprico!

– Petu min, kion vi volas, kaj mi klopodos eĉ la neeblecon por plenumi vian deziron, se vi nur promesas …

– Kiel mi povus ion promesi, antaŭsciante, ke mi ne povas ĝin plenumi?

– Sed, ĉu vi do tute freneziĝis? Pripensu, kiam oni lin arestos, kaj kiam mi kaj ankaŭ vi devos ĵuratesti, kiam oni demandos pri via rilato kun tiu … suspektulo … kion vi tiam respondos?

– La veron.

– Maleine!

Li denove minace al ŝi paŝis:

– Se vi tion faros … tio min terenbatos, tio min murdos!

Kaj kiel ofendita infano li komencis plendi:

– Ĉiu en la domo estas kontraŭ mi. Vi ĉiuj min kontraŭagas.

Eĉ sinjoro Drom, kiu jam dudek jarojn estas mia familia kuracisto, komplotas kun mia servistaro. Jen: letero por vi, kiun li volis transdoni al vi per sia servisto, sen mia scio.

Maleine volis ekkapti la leteron, sed ŝia patro retiris sian manon:

– Tiun leteron mi ne transdonas.

– Ĝi estas adresita al mi, vi diris! respondis Maleine kun pro indigno brilantaj okuloj.

– Leterojn adresitajn, je tia trompa maniero, al neplena ĝa filino, mi ne transdonas!

– Patro!

Maleine paliĝis. Ŝi fikse premis la lipojn, ĉar ŝi tuj rekonis la skribon de Longeois. Kiajn multvalorajn komunikojn li eble skribis en tiu letero? Tial ŝi subite ekstaris kaj kaptis la brakon de sia patro:

– Vi ne rajtas ĝin reteni; vi kiel patro rajtas scii la enhavon, tiun vi jam konas, ĉar la letero estas malfermita, sed ĝi apartenas al mi!

– Maleine, pripensu kion vi faras! Lasu min!

Minace li levis sian pugnon, sed Maleine ne maltenis.

Ŝiaj nervoj tute ŝin perfortis. Ŝi ne plu sciis, kion ŝi faras.

Ŝi sentis, ke Longeois volis sciigi ion gravan al ŝi, lastfoje, kaj ŝi volis nepre scii la enhavon de lia skribaĵo. Sed barono d’Hainquart ne cedis. Li sentis sin treege ofendita kiel patro – eĉ pli: kiel mastro en sia propra domo.

Kaj per fortega ekmovo li forpuŝis Maleine. Ŝi dorsen falis la kapon puŝegante kontraŭ la alta kverka apogilo de la seĝo. Kaj tiam, en eksceso de kolero kaj senpovo, barono d’Hainquart disŝiris la leteron je malgrandaj pecoj, malfermis la fenestron kaj ilin ĵetis eksteren, kie ventpuŝo ilin dispelis:

– Jen! Kaj tiel mi ankaŭ agos je vi, se fariĝos batalo ĝisfina. Mi devas elekti inter mia nomo, mia honoro, mia vivo kaj vi. Mi elektas la unuan kaj mi tuj postulas, ke vi ĵuru al mi forigi el vi ĉiun penson pri Longeois. Mi postulas, ke vi respondu al tiu letero kaj skribu, ke ĉiu simpatia vorto, kiun vi parolis kun li … estis mensoga.

– Neniam mi tion faros!

– Ĉu vi rifuzas?

– Jes, absolute.

– Mi ne sendos tiun leteron al li, se li estos arestata aŭ se mi iam ekscios lian adreson. Mi ĝin gardos por la okazo, kiam li volus valorigi siajn rajtojn je via promeso. Tia rafinita fripono ĉion kapablas!

– Tion li ne faros, li estas pli nobla ol vi en via kolero povas juĝi.

– Sed ĉu vi ne komprenas, ke mi per tiu letero volas rehonorigi vin kontraŭ Debloux, kontraŭ miaj amikoj?

– Mensogo rehonorigas neniun … Mi lin amas kaj mi kontraŭ neniu tion neas, pri tio mi fieras.

– Ĉu vi ankoraŭ lin amos, kiam estos pruvita, ke li estas murdinto?

– Jes, ankaŭ tiam.

– Ĉu tio estas via lasta vorto?

– Sed, paĉjo, ĉu vi ne havas koron? Ĉu vi do eĉ ne unu minuton povas imagi …?

– Ne, tion mi ne povas, nek permesas, nek volas. En tiu kazo Maleine d’Hainquart ne plu por mi ekzistas. Vi devas elekti inter via patro kaj … tiu fripono … ĉu vi ne rezignas lin?

Maleine malgaje kapneis:

– Tio estus senkaraktera.

– Nu, vi same montru karakteron decidante kaj foriru!

– Ĉu vi tion nepre volas?

– Tion mi postulas.

– Tiam mi iros … jam morgaŭ!

– Vi per tio faros grandan servon al la memoro de via patrino, al nia nomo kaj al vi mem.

Post ĉi tiuj vortoj la barono eliris la ĉambron, batfermis la pordon post si, kaj Maleine restis sola en la nokta silento kaj kun sia profunda doloro. Ŝia koro bategis, ŝiaj tempioj brulegis; estis kvazaŭ oni ŝraŭbfermis ŝian gorĝon. Ŝi iam legis, ke amo kaj sufero estas sinonimaj, ŝi tiam ridis pri tio, sed nun ŝi sentas la veron de tiu esprimo.

Kiel multe pli facile estus por ŝi, se ŝi estus akceptinta la edziĝproponon de Debloux iom pli simpatie.

Tiam ŝia estonto estus: Sinjorina moŝto Debloux d’Hainquart … somere loĝi en kastelo apud Velp … vintre en vilao en la sudo de Francujo! Sen ia bedaŭro ŝi tion pripensis. Ŝi povis vivi sen kastelo, sen bieno, sen ”La Blua Bero”. Ŝia patro ŝin forpelis el la domo, bone, ŝi iros. Ŝi ne timis la vivon. Ekzistas junaj fraŭlinoj samaĝaj kaj multe pli altdevenaj kaj pli nobelaj ol ŝi, kiuj devas perlabori, sian propran panon. Ŝi ne estis tro kompatinda.

Ŝi stariĝis, malrapide, kiel dum sonĝo, eliris la ĉambron, tra la halon, supreniris la ŝtuparon al sia dormoĉambro.

Ŝi sidiĝis antaŭ sia skribtablo, malfermis la tirkeston, prenis la libron, la taglibron, kiun ŝi tiel zorge estis forŝlosinta, ĝin malfermis, kaj legis: Sen batalo kaj sufero oni nenion povas atingi en ĉi tiu vivo.

Ŝi klinis la kapon, kiu malrapide malleviĝis sur la paĝon kaj mallaŭte ploris. Tiam ŝi vestita kuŝiĝis sur la liton – la lastan nokton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.