La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro dua

LA EKZAMENO

Dekkvar tagojn antaŭ la foriro de Eugène Longeois al Nederlando apopleksio atakis por la dua fojo la maljunan grafon Hektor de Verd’Ile en lia malnova malgaja-kaduka bieno ”Manoir de Nemur”. Li sidis en sia brakseĝo antaŭ la malfermita fenestro el vitroj en plumbo de la antaŭe tiel belega ”Kemenade”, la restadejo por la virinaj anoj de sia prageneracio. Li sidis tute sola apud la tablo, sur kiu kuŝis kelkaj libroj kaj en la atingdistanco de lia dekstra mano staris sonorilo. Li rigardis de sur la alteco, sur kiu situis lia bieno, trans la sunaj iomete deklivaj kampoj, el kiuj li eĉ ne unu kvadratan metron povis nomi sia propraĵo. La fino estis – ĉiurilate – tre proksima. Grafo de Verd’Ile ne plu posedis teron, ne plu monon, eĉ ne plu … domon. La ”Manoir de Nemur” iama propraĵo de la posteuloj de la fiera duko de Nemur, kiu vivis dum la tirana, fanatika Louis XI, antaŭe multe hipotekita, nun estis vendita! De Verd’Ile havis multajn ŝuldojn kaj nur pro favoro de la nova posedanto, la daŭre malsana grafo en tiu malnova kastelo povis ĝisatendi la morton. Unu servisto kaj unu malsaĝa, kampara servistino promesis – kompate – resti ĉe li ĝis lia morto. Tiu ĉi estis tre proksima kaj de Verd’Ile ĝojis pro tio.

Nur sian dekstran brakon li ankoraŭ povis movi. Sed la zorgo ankoraŭ vivis, la zorgo por lia pli juna filo George.

Kia estos lia sorto, se eĉ ne plu estas mono por vivteni, male, nur ŝuldoj?

– Nu, paĉjo, ĉi tiu lin konsolis, ne havu zorgojn pro mia estonto. Mi scipovas miajn lingvojn: angla, hispana, alĝera, mi certe gajnos mian panon.

Sed la maljuna grafo estis altgrade, necedeble fiera kaj li ĝis nun malaprobis, ke George akceptus subulan oficon.

La lasta ido el la generacio de Verd’Ile akcepti burĝan oficon! Tion li nur tiam tolerus, se lia filo forlasus Francujon.

George ne volis aludi la foriron al eksterlando, por ne ŝiri malnovan vundon, ĉar la pli aĝa filo Hektor-Adolf, la karulo de sia patro, ankaŭ forlasis Francujon sub la plej malĝojaj cirkonstancoj antaŭ du jaroj. Hektor-Adolf per hazardludado kaj ŝuld-farado perdigis al sia patro la malmulton, kiun ĉi tiu ankoraŭ posedis. Estis li, kiu ekkaptis kaj vendis la juvelojn de sia mortinta patrino, estis li, kiu devigis sian patron kontrakti lastan mon-prunton ĉe procentegisto, kies postulego kaj procentego la patron ankoraŭ nun premegas. Kaj estis li, kiu finfine donis finigan baton al la patro, farante krimon kontraŭ aliula mono. La lastaj personoj el la generacio de Verd’Ile falegis en kapturniga rapideco al la abismo. La hipotekrentumo ne plu estis pagata, la servistoj ne plu ricevis sian salajron … venis eĉ panmanko.

Tiam io devis okazi. La ĉielo ĝin okazigis, kondukis la maljunan grafon en rekta kontakto kun la morto kaj George decidis forlasi Francujon por serĉi en fremda lando vivrimedon. La anonco de la libristo en Groenlo troviĝis en la gazetoj. Tiun ĉi okazon George ne povis preterlasi. Li ĝin proponis al sia patro kaj tiu ĉi plorĝemante ĉirkaŭbrakis sian filon per la ununura, ankoraŭ sendifekta brako.

– Iru, li diris, laboru, sed ĉiam pripensu, ke vi estas unu el la plej pursangaj nobeloj de Francujo. Promesu al mi, ke vi laboros sub alia nomo, tion mi postulas! Mi konfesas, ke tio ŝajnas malkuraĝo kaj malsaĝo, sed mi ne povas liberigi min de la penso, ke, per mia financa pereo, la lasta ido el nia generacio devas plenumi man-laboron.

Laboru, sed sekretu absolute pri via deveno, tiel longe, kiel vi ne havas rimedojn por vivi en Francujo kiel nobelulo el tiu ĉi generacio. Donu al mi vian manon kiel promeson.

George kisis sian patron sur la frunto:

– Se mia certigo vin plifeliĉigas, tiam vi povas morti kvieta.

Grafo de Verd’Ile skribis tiam propramane la ofic-petan leteron kaj kiam li indikis la neveran nomon, li diris al si mem: Se la redaktinto de tiu ĉi alvoko estas nobelo, li pardonos tiun ĉi bonvolan mensogon al mi. Li indikis la Parizan adreson de George. Tiu ĉi loĝis en Parizo kiel gasto kune kun malnova studamiko. Kiam tamen al lia patro trafis je la dua fojo apopleksio, li reiris al Normandio kaj restis tie ĝis ties morto. La lastaj vortoj de la patro estis: ”Vivi pli longe estus granda ĝeno por ni ambaŭ”. Kaj tuj post la enterigo de sia patro, George de Verd’Ile forlasis la bienon, en kiu li naskiĝis. Li postlasis leteron al la notario, en kiu li komunikis, ke kvankam li mem ne scias, kiel akiri en la estonto vivsubtenadon, li sin sentas responda pri la ŝuldoj, kiujn postlasis lia patro kaj ke li, kiel nobelo ne ripozos antaŭ ol li estos paginta tiujn ĝis la lasta franko.

Kaj la riĉega barono d’Hainquart, kiu antaŭe edziĝis kun filino de Amsterdama komercisto, havante preskaŭ duonan miljonon da guldenoj, tutege ne konjektis, kian serviston li intencas dungi. Ĉar, ke la nova ŝoforo restos, tio jam estis certa. Maleine estis ravita pri tio, kion ŝi vidis kaj tuj vokigis Longeois.

– Mi vin gratulas, ŝi plenadmire diris, tio estis riska, sed brava ago. Al mi estus agrable, se mia patro baldaŭ venus hejmen, sed mi dubas, ĉar, rigardu, kia nebulo denove venas. Antaŭ kvin minutoj ni ankoraŭ neniom el ĝi vidis.

– Se vi konsentas, diris Longeois, mi iros al la ŝoforlo ĝejo kaj mi tie restos je via dispono.

– Ĉu sen ia manĝajo! ŝi demandis.

– Al mi estus neeble manĝi.

– Nu, tie estas telefon-aparato. Vi ankaŭ poste ion povas pretigi … Mia patro ĉiam aranĝas, ke la ŝoforo manĝu en la kuirejo, por faciligi la laboron al Hortense, nia kuiristino. Mi esperas, ke tio vin ne ĝenos.

– Tute ne, fraŭlino … mi … mi kutimas tion.

Kaj, kiam li staris sur la sojlo de ŝia ĉambro, ŝi diris:

– Ĉu vi pensas, ke vi ankaŭ la alian alzanulon povos obeigi?

– Mi garantias al vi, ke ambaŭ post dekkvar tagoj povos esti rajdataj sendanĝere. Clement certigis al mi, ke la du Reginaldoj estas miksrasaj ĉevaloj, sed en tio li certe eraras. Estas hungaraj purrasuloj, tiuj postulas specialan dresadon. Tiuj tuj sentas, ĉu ili estas rajdataj de majstro kaj se tio ne estas la kazo, tiam ili por ĉiam restas nemastreblaj.

– Ĉu … Grafo de Verd’Ile ankaŭ havis pursangajn ĉevalojn?

– Li kompletan ĉevalbredejon … havis. Mi dum multaj jaroj nur tiajn surrajdis.

Subite eksonis signalo de aŭtomobilo …

– Jen mia patro, diris Maleine … bonvolu malsupreniri en la malgrandan akceptejon.

Longeois foriris al la saloneto, en kiu lumis la kandeloj en la granda lustro, pendanta de la plafono. Starante, li dum momento atendis la baronon, sed kiam ĉi tiu post duona horo ankoraŭ ne venis, li sidiĝis kaj rigardis la internon de la saloneto, kiu estis meblita tre elegante.

Barono d’Hainquart unue volis, trinkante sian apetitigilon en la ĉambroĝardeno, legi siajn gazetojn, poste vespermanĝi, kaj tiam ripozi duonhoron, antaŭ ol paroli kun sia nova servisto. Maleine tamen jam plene lin informis pri ĉio.

– Ŝajnas esti bonmaniera junulo, paĉjo, kaj li rajdis sur Reginald I tra la parko.

– Kio? Sur Reginald I, sen rompitaj brakoj aŭ kruroj!

Tiam tiu junulo estas fenomeno. Mi post momento lin ekzamenos. Mi esperas nur, ke li la francan lingvon ne parolas kun ia dialekto. Dialekto estas abomenindaĵo.

– Li parolas pur-france, paĉjo.

– Feliĉe, ĉar tia dialekto min nervigas terure. Mi pro tio lin certe forsendus.

Intertempe la atendado treege tentis la paciencon de Longeois. Je la sepa, la sunmalleviĝo, la barono estis reveninta, kaj, je kvarono post la naŭa, li ankoraŭ sidis en la malgranda salono. Ofte la elektraj sonoriloj sonis, la servistaro rapidegis supren kaj malsupren, preter-pasante unu al la alia flustris ion en la orelo kaj poste silento regis en la grandaj ĉambroj: la barono dormetis.

Fine venis Clement komisiante, ke la barono ne sentas sin dispona por paroli pri la kondiĉoj de enoficiĝo.

Krom tio jam tro mallumiĝis por ekskursi tra la parko al la staloj kaj al la garaĝo. Li petigas al sinjoro Longeois enlitiĝi. Se la barono morgaŭmatene deziros paroli kun li, tiam li vokigos lin.

Aŭdante tiun ĉi mesaĝon, Longeois mordis al si la lipojn.

Kaj forirante, li diris moke al si mem:

– Bonŝance, ke vi prenis la noktvagonaron el Parizo, alie vi estus veninta tro malfrue.

Clement lin kondukis al la pavilono, sed li ne volis, ke la maljunulo iru kun li ĝis tie.

– Mi konas la vojon kaj la ŝlosilojn mi de vi ricevis.

Iru, mi kutimas helpi min mem.

En la sekvanta momento li meditante sidis en la leda seĝo apud la malgranda sonda tablo en la loĝĉambro de la pavilono, li … grafo George de Verd’Ile … stalservisto de nobelulo, kies blazono ankoraŭ en tiu ĉi jarcento estis projektita kaj farita. Ĉar barono d’Hainquart ne estis franco. Li naskiĝis en la Ardenoj, en la sudo de Belgujo, mallongtempe post la disiĝo de la nordaj kaj sudaj Nederlandoj.

Lia patro, artileria kapitano, sukcesis sin rimarkigi ĉe la provizora belga registaro dum la militistaj movoj, kiuj kaŭzis la konflikton inter Norda kaj Suda Nederlandoj, tiel ke sub la regado de Leopold I, li estis proponata por la nobeliĝo, kondiĉe, ke liaj viraj posteuloj tiom longe, kiom ili restados sur la belga teritorio, povos porti la titolon de barono. d’Hainquart estis je tiu titolo freneze fiera. Ve al tiu, kiu ne skribis al li: Lia barono moŝto, aŭ lin ne alparolis per sinjoro barono. Rekte aŭ ne rekte oni pro tio pentos.

La longtempa atendado je la interparolado kun la barono estis antaŭe pripensita. Per tio Longeois devis senti la gravecon de la mastro, ĉe kiu li enoficiĝos.

Estis vera fajroprovo, kiun li devis elteni. Li enpense sidis en Francujo, en Normandio en ”Manoir (kastelo) de Nemur”.

Dum dudek unu jaroj li tie vivis kun sia juna patrino, la belega alĝerianino, kun sia ĉambristo kaj sia rajdservisto, kiuj ade devis resti je lia dispono. Li havis en sia blazono, sur triangula ora fono, la bluan lilion kaj la nigran glavon. Pli belega kaj pli fiera emblemo ne estis elpensebla. Kaj nun li sidis tie ĉi kun senpagaj manĝo kaj loĝado, kiel … stalservisto. De kie li akiros la forton daŭrigi tiun rolon? Ĉu la promeso al lia mortinta patro? Certe, li sentis tion kiel ĵuron, sed ĉu lia sango, malgraŭ li mem, ne iam lin perfidos? Kaj kiom longe tio ankoraŭ daŭros. Li sidis, ĉe la lumo de la malgranda elektra lampeto, profunde en la seĝo, dum lia valizo ankoraŭ staris neelpakita apud li sur la planko. Li nenion povis fari ol enlitiĝi.

En la malgranda ĉambreto staris malgranda angla lito, ŝranko kaj lavtableto nun korodita de akvo kaj sapo, malbone kolorigita plato. La ununura bonkvalito de tiu ĉi vere burĝa interno estis la pureco. Tial li pensis elteni ĉi tie. Malpureco lin malsanigus. Li elpoŝigis sian paperujon, metis la paperojn unu post la alia antaŭ si sur la tablon: sian pasporton, sian falsan pasporton, kiun pretigis lia studamiko en la strato de Ninove, portreton de sia patrino kaj de sia patro, kelkajn leterojn de la notario kaj iom da francaj bankbiletoj. La atestoj, skribitaj de lia antaŭa ”mastro” grafo de Verd’Ile, jam estis en la manoj de la fraŭlino. Kiun salajron li perlaboros? Tio ne interesis lin. Kion li farus tie ĉi en Nederlando per salajro?

Li dum la unua jaro ne intencis iri ekster la bieno, almenaŭ se oni ne lin ien sendos.

Li senvestiĝis, post kiam li estis metinta la enhavon de sia valizo sur la bretojn en la ŝranko, sed la dormo ne volis veni. Tiktakadis vekhorloĝo sur la kamenbreto en la loĝĉambro, kaj ĉiufoje, kiam li inkandeskigis la ampoleton por rigardi sur ĝin, li vidis, ke estas kvazaŭ la horoj nur rampis antaŭen. Fine, en la frua mateno, li profundege ekdormis. La trolaciĝo de la lastaj noktoj antaŭ lia forveturo, dum kiuj li dormis maksimume unu aŭ du horojn, sin nun duoble sentigis … Kiam, je la sesa kaj duono la telefonsonorilo tintadis, li kuŝis en profundega dormo, kaj finfine li vekiĝis per la fortega frapegado ekstere sur la fenestrokovrilo, sekvata de sonorado de la telefono. Li saltis el la lito, kaptis la aŭdilon kaj aŭskultis.

Estis Clement, kiu tute konsternite informis pri la kaŭzo, kial ne venis respondo.

– Sinjoro Longeois, venu rapide, la barono tre malbonhumoras.

Li jam iras tien kaj reen en la koridoro kaj forsendis la stalknabon por frapveki vin.

Longeois vestis sin rapidege, sed per tio denove pasis kelkaj minutoj. La barono akceptis lin en la halo kaj restis staranta antaŭ li kun krucigitaj brakoj.

– Ha, ĉu vi fine estas ĉi tie? Mi devas diri, vi bone povas atendigi viajn superulojn, ĉu tio estas via kutimo?

– Mi prezentas al vi mian bedaŭresprimon, sinjoro barono, sed la trolaciĝo …

– Trolaciĝo? Ne, tiu estas grandioza! Kaj vi dum la lastaj tagoj nenion faris. Aŭ ĉu vi eble tro multe streĉis vin dum tiu ekskurseto kun la alzanulo? En tiu kazo vi ne taŭgas kiel rajdservisto. Kaj tio tute ne akordas kun la skribitaj atestoj, kiujn grafo de Verd’Ile pri vi alsendis kaj kiel tio do estas klarigebla? Nobelo, kiu mensogas, tio estus novaĵo.

Barono d’Hainquart bluiĝis pro indigno dum la rapida parolado. Ŝajnis, ke li ne povis subpremi la ofendon, ke, li, barono devis atendi je stalservisto. Longeois silentis.

Li tuj rimarkis, ke kun viro, kiu estas tiel ekscitiĝema, rezonado en tiu momento ne estas ebla. Cetere lia nova mastro ne lasis al li la tempon por ion diri, sed nerverapide daŭrigis:

– Mi devas diri, tio estas tre malbona unua impreso kaj vi ŝuldas nur al via antaŭa mastro, ke mi ankoraŭ prenas la penon atenti vian reflekton. Sekvu min!

Li preterpasis vitran pordon, malfermis duan pordon kontraŭan, trairis koridoron al pordo ĉe la fino. Post tiu ĉi situis lia laborĉambro. Tie staris belege skulptita skribotablo kaj super tiu pendis tre granda kaj en akraj koloroj, la blazono de d’Hainquart: fortikaĵmuro kaj du bastionturoj, super kiuj kasko kun tri plumoj.

– Vi sidiĝu, li diris.

Longeois sidiĝis kaj d’Hainquart daŭrigis:

– Mi ne volas fari al vi pluajn demandojn; la vorto de grafo de Verd’Ile, kun kiu mia patro vivis en tre amika harmonio, al mi sufiĉas. Mi tuj skribos al lia moŝto, ke mi vin …

– Permesu, ke mi interrompu, sinjoro barono. Grafo de Verd’Ile jam mortis la sesan de septembro.

– Kio? ĉu mort … La intima amiko de mia patro? …

Ho, mi tre bedaŭras, ke mi ankoraŭ ne indikis al li mian novan adreson.

Longeois en plej granda miro fikse rigardis la baronon, ĉu lia patro la intima amiko de lia? Tio estis granda mensogo. La familio d’Hainquart estis tute ne konata en ”Manoir de Nemur”. Unu el ambaŭ: aŭ la barono treege eraras aŭ … li estas viro kun kompatinde malgranda animo.

– Nu, pasintaj aferoj ne ŝanĝiĝas, tiu ĉi daŭrigis, ni estu do praktikaj. Vi ricevos tie ĉi senpagajn loĝejon, varmigon, lumon, lavadon, uniformon dum la servo, kaj salajron de mil ducent guldenoj. Ĉu vi kontentas pri tio?

– Jes, sinjoro barono.

– Vi devas esti disponebla tage kaj nokte ankaŭ kiel rajdservisto kaj stalservisto. La fraŭlino jam komunikis ion al mi pri via ĉevaldresado. Vi kiel ŝoforo ne konas ĉi tie la vojojn kaj, kio estas pli grava, ankaŭ la lingvon vi ne scias. Mi postulas, ke vi kiel eble plej baldaŭ penu, lerni ilin ambaŭ.

– Tion mi promesas al vi, sinjoro barono.

– Bone, nun ni iru por inspekti la garaĝon kaj la stalojn.

Kiam Longeois ĝis tie sekvis sian estontan mastron, li vidis starantaj en vico Clement kaj Frits kaj laman Dirk, kiel dum parado, kaj la barono diris al la help-rajdservisto:

– Frits, rakontu al la novulo, kiel oni laŭ mia ordono devas prizorgi la aferojn.

Frits, monotone recitis siajn instrukciojn kaj Clement ilin tradukis por li en la francan lingvon. Longeois plenmire aŭskultis; se li tiujn ordonojn devos plenumi laŭvorte, tiam li ne estos rajdservisto, sed sklavo en uniformo. Tiu ”sinjoro barono” estas frenezulo, aroganta frenezulo kaj li havis la konvinkon, ke lia mortinta patro, la pur-sanga nobelo, aŭdinte, tiujn ordonojn ekridegus.

– Ĉu vi bone aŭdis tiujn ordonojn? demandis d’Hainquart.

– Jes, sinjoro barono.

– Ĉu la signifon vi bone komprenis?

– Jes, sinjoro barono.

– Tiam vi sciu, ke en ĉiu ejo, je kio vi estas responda, pendas sur la muro listo kun tiuj ordonoj, kaj ke ilin vi devas subskribi antaŭ via enoficiĝo. Tio por eviti, ke oni poste ĝenos min per ”tion mi ne sciis”. Iru nun al la garaĝo, tie staras du aŭtomobiloj, la plej nova Chrysler kaj la Renault. Veturigu la unuan eksteren kaj montru, kion vi povas.

Longeois en la sekvanta momento sidis malantaŭ la direktilrado de la Chrysler, aŭtomobilo, kiun li konis interne kaj ekstere, veturigis ĝin el la garaĝo kaj tuj rapidegis en la veturaleon, cirkle turnis antaŭ la teraso en mallonga arko, haltis subite en granda rapideco precize antaŭ arbo kaj demandis:

– Ĉu mi fermu la poŝhorloĝon de via barona moŝto per la antaŭrado?

– Mi dankas, estis la respondo, mi jam sufiĉe vidis.

Sed mi atentigas vin, ke ni ne kutimas malpurigi la piedbreton.

Sub la malantaŭa sidloko maldekstre kuŝas granda ŝamleda tuko, tiun ni je malbona vetero antaŭe sternu, sur la piedbreton kaj ni ne kutimas falsidiĝi en nian sidlokon, kiel vi faris. Chrysler-aŭtomobilo ne estas naĝbaseno! Reveturigu la aŭtomobilon en la garaĝon kaj venu poste en mian laborĉambron por subskribi nian kontrakton.

Longeois obeis, sed li pensis: Ne, mi ŝparu al mi la penon, subskribi. Mi certe ne tion eltenos. Tiu ne estas barono, tiu estas avara spicisto, tiu viro min frenezigus!

Je tiu momento sonis la voĉo de fraŭlino Maleine.

– Sinjoro Longeois, mi tre ĝojas, ke mia patro akceptis vin. Pardonu al li, se li estas iom skrupulema … por … plezuri min, ŝi diris hezitante.

Longeois dum momento ŝin fikse rigardis kaj poste diris:

– Bone do, por … plezuri vin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.