La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro kvara

”GALOPO”

La tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis en la bieno ”La Blua Bero”, kiel antaŭe. Ekstere neniu ŝanĝo montri ĝis en la vivmaniero de la posedanto kaj lia filino kaj de la servisto. Barono d’Hainquart kontraŭ la nova ŝoforo restis same fiera, aroganta kaj kaprica kiel kontraŭ la tri antaŭuloj, kiuj forkuris el la bieno kiel el purgatorio.

Se eble, li kondutis kontraŭ Eugène Longeois eĉ pli netolereble. Ĉar ĉe la franco li ĉiam denove rimarkis ecojn, kiujn eĉ alia ŝoforo oni vane serĉus. Eugène parolis flue angle, france kaj hispane, ŝakludis kaj skermis, kaj pli multe el tiuj fakoj barono d’Hainquart scipovis nenion …

– Nun vi vidas, li diris al Maleine, kiel ordinara homo fariĝas bonmaniera per interrilato kun la nobelaro.

– Jes, respondis Maleine, kaj li estas tiel modesta, kvazaŭ li hontas rimarkigi al la aliaj servistoj sian plialtan inteligentecon. Ĉu vi scias, ke li verkas?

– Ĉu leterojn? Jes, tion li faras, mi scias. Sen eraroj lingvaj kaj tre legeble.

– Ne, ne, tion mi ne aludas, li verkas poemojn aŭ rakontaĵojn aŭ ion similan, ĉar, kiam ni la unuan fojon elrajdis sur Reginald, li perdis sian taglibron, en kiu li estis skribinta per krajono tutajn paĝojn. Mi ĝin trovis hazarde kaj mi ne sciis, ke ĝi apartenas al li. Kaj kiel li ruĝiĝis, kiam mi ĝin redonis al li! Ĉu vi scias, kie mortis lia patrino? En Alĝerio. Mi opinias, ke li havas beltipan aspekton, ĉu ne?

– Nu, Maleine mi ne kutimas pristudi la fizionomion de mia stalservisto kaj mi atendas de nobelino d’Hainquart precize la saman. Tiuj rimarkoj …

– Sed, paĉjo, li ja ne aŭdas tion.

– Feliĉe ne!

En la malgrandan animon de la granda barono envenis la ĵaluzo. Li ne povis toleri, ke oni entuziasmiĝas pri aliaj, eĉ se multrilate ekzistas kaŭzo por tio. Kaj pli malmulte li tion toleris ĉe sia filino. Lia filino estis en la mondo per, por kaj pro li. Kaj la laŭdo kiun Maleine esprimis pri la nova stalservisto lin ĝenis terure. Kaj se li ne estus tiom fanfaroninta ĉe siaj malmultaj konatuloj en Hago kaj Dieren pri la nova rajdservsito de Maleine, li certe jam nun serĉus pretekston por liberigi sin de tiu sinjoro-ŝoforo! Tiam tamen ree komenciĝus serĉado kaj anoncado por akiri novan. Tiun ĝenon li volis eviti. Sed tio estas certa: se li iros la sekvontan semajnon al Parizo por ĉeesti la kunvenon de la akciuloj de la ”Societé Ceramique”, li bonege ĉion atentos kaj informos pri alia ŝoforo.

Kaj Euĝne … malrapide, tre malrapide li akomodiĝis al sia nova medio. ”Fari seriozegan mienon”, kiel Maleine tion kelkfoje diris, ne tio al li kaŭzis grandan penon, sed la persistado, la energia alcelado, tio superforte lin streĉis. Kie nun estas liaj bone prizorgitaj manoj? … Se la juna baronino de Serrieul, kiu antaŭ unu jaro havis por li tiom da afabla atento, se ŝi lin nun vidus, ŝi malestime levus la nazon pri la nepuraj kaŭĉukaj kolumoj, kiujn li laŭ ordono de la barono devas porti sub sia livreo.

La maljuna markizino d’Ivry simple ne juĝus lin inda je sia rigardo. Kaj ĉiuj servistoj, tiu naŭza stalknabo, tiu malloga tipo, kiu ade lin spionas por neatendite lin ataki, pro kio do tiu monstra knabaĉo estas kontraŭ li?

Kvar monatojn post sia alveno en ”La Blua Bero” li demandis sin mem: Ĉu mi sukcesos? Ĉu mi povos persisti?

Ĉion, laŭvorte ĉion, li antipatiis. Ĉiun tagon li batalis kun si mem, ĝis kiam iun matenon li diris:

– Mi cedas. Mi ne povas vivi sen iu, kiu kun mi parolas; iu, kiu scias, kion mi volas; iu, kiu scias mian batalon, la malegalan batalon de ĉiuj vivantoj kaj eĉ de la senvivaj aĵoj kontraŭ unu homo. Mi hodiaŭ tagmeze diros al la fraŭlino, ke mi foriros en julio …

Sed li prokrastis sian komunikon de tago al tago, ĝis kiam barono d’Hainquart iun matenon kontraŭ li furiozis. La fosaĵeto ĉirkaŭ la ĉevalsterkejo estis tro profunde elfosita.

– Kian sterkon ni povos akiri per ĝi, tro malsekan, tro malsekan! Vi estas tro sinjoreca vi havas la saman malsanon de ĉiuj, kiuj longtempe kontaktis kun la nobelaro; altrangec-manion!

– Barono, tian laboron antaŭe mi neniam faris.

– Tion vi ja ne bezonas diri al mi, tion vidas eĉ infano, vi ne estas servisto, vi estas fraŭlino!

Longeois fariĝis kretpala: liaj lipoj tremis, kaj liaj okuloj malgaje ardis. Ankoraŭ unu vorton, kaj la barono estus sentinta ĉirkaŭ la gorĝo la manegon de sia nova ŝoforo. Sed d’Hainquart kolere sin turnis kaj iris renkonte al sia filino, kiu lin venpetis por la vizito, kiu ĵus estis alveninta. Per unu rigardo Maleine vidis, kio okazis, kaj dum ŝia patro kuris al la verando, ŝi restis staranta antaŭ la servisto:

– Ĉu denove la sama afero? … Eugène, pardonu paĉjon, estas malsano lia.

– Fraŭlino, mi foriros je la fino de la monato.

– Kion vi diras?

– Petu al via patro, ke mi parolu kun li, kiam li estos rekvietiĝinta.

– Kial?

– Mi volas persone diri al li, ke mi foriros.

– Tion vi ne faros!

– Kaj kiu malebligus tion al mi?

– Mi.

– Ĉu vi? Kian intereson vi havas tenante min ĉi tie, kontraŭ mia volo?

– Nenian intereson, sed vi ne foriros, pri tio mi estas certa. Ne faru tion. Mi trovus tion tre malagrabla.

Kion li nun vidas? Ĉu ŝi estas malĝoja? Ne, tio estas neeble, tio estus nekompreneble … Dum li enpense serĉis taŭgan vorton, venis Clement por diri:

– Fraŭlino, la barono deziras tuj vidi vin, tuj.

– Jes, bone, diru al la barono, ke mi jam tiel ofte ion deziris, kio ne tuj plenumiĝis.

Clement foriris kaj tiam ŝi diris preskaŭ ordone:

– Kiam vi morgaŭ estos veturiginta paĉjon al la stacio, ni faros grandan ekskurson sur la Reginaldoj.

Eugène riverencis kaj reiris al sia laboro. Sed depost tiu ĉi momento io en lia animo vekiĝis, kio lin feliĉigis kaj samtempe lin malkvietigis. La fraŭlino defendis la novan ŝoforon kontraŭ sia severa patro. ”Ne foriru, tion mi trovus malagrabla”, ŝi diris al li kaj ŝiaj okuloj estis malseketaj, ŝiaj lipoj tremis. Kiuj pensoj okupas tiun knabinon? Ĉu ŝi eltrovis lian sekreton? Ĉu ŝi eble konjektis lian devenon? Ne, tio estis absolute neeble. Sed tiam ŝi ekludas tre danĝeran ludon, ludon kun fajro! Nobelino, kiu prenas la partion de sia rajdservisto kaj al li petas pardoni ŝian patron, ĉar liaj senmotivaj koleraj kapricoj estas sekvo de malsano.

Li reiris al siaj kutimaj okupoj, klopodis forgesi … pro ŝi, la ofendojn ĵetitajn en lia vizaĝo. Pri mem-eksiĝo li nun ne plu pensis. Kiam li estis fininta sian laboron, li iris al sia ĉambro, sidiĝis en seĝon kaj pripensis, ĉu li devas sin kulpigi pri malmodesteco, – je la filino de sia mastro? Ne, la konfidenceco, je kiu ŝi parolis kun li, neniel estis ellogita de li. Ĉu li sentas pri ŝi ian korinklinon?

Li apogis la vizaĝon en la mano kaj fikse rigardis antaŭ si …

”Estu honesta, George,” li avertis sin mem, kaj tiam li devis konfesi: Jes, tiu simpla, spontanea infano tre forte lin altiras. Se li estus renkontinta ŝin antaŭ multaj jaroj, li estus konfesinta al ŝi malkaŝe sian simpation, sed nun … ne, eĉ se oni metus pistolon sur lia brusto … neniam li forgesus, ke ŝi estas la mastrino, kaj li la servisto.

– La promeson, kiun mi faris al mia patro, mi plenumos, mi silentos ĝis mia morto. La generacio de Verd’Ile ne havu serviston inter siaj posteuloj.

Tiun tagon li ne vidis la baronon, nek ties filinon. Li ĉetabliĝis kontraŭvole, ĉar la lama Dick ankoraŭ ne dekutimi ĝis de siaj kaŝmalicaj turmentoj. Li nenion povis certe konstati, sed ke ili ripete mokridas pro li, tio estis evidenta. Estis la lentugulo, kiu tion ĉefis, similante seriozecon kaj troan subulecon. Sed ripetfoje li vidis, ke Frits aŭ Netje foriras por rideksplodi en la lavkuirejo.

Nur Eveline ne ridis, eĉ malkaŝe prenis partion por li kaj riproĉis:

– Ĉesu do tiujn malspritaĵojn. Vi hontu!

Ŝajnas, ke ŝi jam tiun saman vesperon ĉion rakontis al la fraŭlino, ĉar kiam Eugène la sekvantan matenon sola per la aŭtomobilo revenis de la stacio, Clement petis lin iri al la loĝoĉambro, kie la fraŭlino ion volas diri al li:

– Eugène, mi ordonis, ke oni estonte pretigu la tablon en la ŝoforloĝejo.

– Se vi tion deziras, fraŭlino …

– Vi ja ankaŭ tion deziras, ĉu ne?

– Sincere dirite, jes, fraŭlino, sed ĉu tio ne ŝokos la aliajn?

– Kiu ŝokis unue?

Eugène silentis …

– Ĉu la Reginaldoj estas seligitaj?

– Post kvaronhoro, fraŭlino.

– Konduku ilin tiam antaŭ la pordon. Intertempe mi transvestiĝos.

Eugène forlasis la ĉambron kaj kiam li venis en la marmora halo, Clement staris atendante lin kun serioza mieno.

– Diru, ĉu la barono scias, ke la fraŭlino kaj vi elrajdos sur la alzanuloj?

– Pri tio mi ne demandis. Mi faras, kion la fraŭlino al mi ordonas.

– Provu malkonsili tion al ŝi.

– Kial?

– Por tio mi havas specialan motivon.

– Faru al mi plezuron kaj ne estu tiel mistera. Se mi devas malkonsili al la fraŭlino tiun ĉi rajdadon, mi ja devas diri al ŝi la kialon.

– Diru, ke la barono tion ne ŝatas.

– Tio estas al ŝi tute indiferenta.

– Nu jes, sed precize hodiaŭ.

– Pro kio ne hodiaŭ? Estis hodiaŭ tago kiel ĉiuj aliaj.

– Ne vere. Mi ne ŝatus, ke hodiaŭ la nobelino tre laciĝus kaj tio certe okazos pro Reginald II … Eĉ al vi ĝi kaŭzas multan penon.

Eugène koleriĝis kaj diris:

– Nu do, rakontu, kio okazos hodiaŭ!

– Hiodiaŭ vesperon venos vizito … Junkro Debloux!

– Bone, tiu vizito povas veni.

– Jes, sed, komprenu min bone, tio ne estas ordinara vizito, tiu junkro estas bona konatulo de la barono kaj li venos … ĉe tiuj ĉi vortoj li ĉirkaŭrigardis, ĉu neniu lin aŭdas, – tiu venos speciale por la fraŭlino … Eble hodiaŭ vespere efektiviĝos.

– Efektiviĝos? Kio?

– La fianĉiĝo! Sed vi silentu! Vi ne parolu pri tio al Hortense nek al Eveline, ĉar tiam la barono furioziĝos.

Eugène momenton silente rigardis antaŭ si, tial Clement demandis:

– Ĉu vi ne min komprenas?

– O, jes, jes … la fraŭlino fianĉiniĝos, vi diris.

– Eble, tre eble, mi diris, komprenu min bone, nur se la junkro ŝin deziras.

– Kaj ĉu pri tio oni hodiaŭ vespere decidos?

– Tre verŝajne. La barono nun estas en Velp por paroli kun lia onklino pri tio. Li ĉion rakontis al mi postulante silentadon. Kaj mi tute ne estus aludinta pri tio, se ne la fraŭlino intencus fari tian danĝeran ekskurson. Ĉar hodiaŭ vespere mi certe devos enkasigi akran riproĉon de la barono.

– Ĉu la fraŭlino do mem ne scias, ke ŝia adoranto hodiaŭ vespere venos?

– Tion mi ne scias.

– Nu, demandu al ŝi.

– Kio? Ĉu vi freneziĝis? Tion mi ne farus eĉ por dudek kvin guldenoj. Se la barono volas tion sekreti antaŭ ŝi …

Ne, prefere vi diru, ke vi malkonsilas rajdi sur Reginald II. Reiru: ŝi estas ankoraŭ en la familia ĉambro.

– Bone, diris Eugène kaj frapetis sur la pordo, tra kiu li ĵus estis elveninta.

– Fraŭlino, li diris, mi ankoraŭ pripensis kaj nun mi sentas skrupulon pri mia respondeco, se vi sur Reginald …

– Diru, Eugène, kiu tiun mesaĝon inspiris al vi?

– Ĉu inspiris?

– Nu, ne estu tiel infanaĵa, ni iros! Kaj mi revenos sendifekta.

Rapidu iom.

Eugène sentis, ke li ruĝiĝas, riverencis kaj forlasis la ĉambron. Malsupre ĉe la ŝtuparo staris Clement atendante lin:

– Ĉu vi sukcesis?

– Ŝi min mokridas.

– Nu, estu. La junkro do fianĉiĝu kun parto de la fraŭlino, mi faris, kion mi povis.

Post kvaronhoro venis Eugène kun la du alzanuloj, tenante ilin ĉe la brido, ĉe la malantaŭa perono. Reginald II eĉ ne unu minuton staris senmove. Ĝi hufbatis truojn en la karbogruzo, blekis kaj batis malantaŭen. Kaj Clement, kiu observis post palmo en la ĉambroĝardeno tiun spektaklon grumblis:

– Ili venos hejmen hodiaŭ vespere kun rompitaj ripoj, tion ni vidos! Se ŝi estus mia filino … Vidu nun tiujn ĉevalojn, kiel ili piedfrapas Ia gazon-randojn. Kaj Reginald II kontraŭ arbo frote forpuŝos la fraŭlinon de sia dorso.

Ke la nobelaro faras tiajn kapricojn, tio estas komprenebla, sed tiu burĝa knabo devus diri: mi ne riskas tion kaj tiam ankaŭ ŝi devus resti hejme.

La du rajdantoj jam ne estis videblaj. Longeois rajdis je distanco de kelkaj paŝoj post fraŭlino Maleine, sed tiu ĉi vokis:

– Venu! Kie vi estas?

– La barono skribis en mia instrukcio …

– Ho, la instrukcio. Rajdu flanke de mi. Mi tute ne timas, sed, kiam Reginald ekkaptas la ideon forgalopi kun mi, tiam la paĉja instrukcio ne ĝin haltigos.

Eugène spronis sian ĉevalon kaj trotis ĉe la dekstra flanko de la amazono. Maleine abomenis la modernan amerikan rajdmanieron. Praktika – mi pravigas, ŝi kutimis diri, sed plivole nepraktika, ol … malbela. Ŝi aspektis tre bela kaj tre ĉarma per sia amazona ĉapelo, per sia longa, nigra jupo kaj per siaj lakbotoj. La du melhundoj bojante ŝin postkuris kaj lama Dirk, kiu devis ilin sekvi ĝis la granda barilo, brue furiozis:

– Tion ekscios la barono, mi certigas.

La kamparanoj kiuj laboris sur la kampo, vidis pretertroti la duon kaj unu al la alia kriis siajn rimarkojn. La baronon ili ne ŝatis, sed la fraŭlino estis treege bonkora infano, tute ne fiera.

Longeois estis tre lerta rajdisto. Jam estante sesjara knabo li saltigis sian ĉevalon trans barojn, antaŭ kiuj plenkreskaj rajdistoj ofte haltigis pro timo. Kaj estis, kvazaŭ Maleine sentis sin en lia ĉeesto tute eksterdanĝera.

Ili trotis seninterrompe pli ol tri kvaronhorojn, neparolante eĉ unu vorton, ĉar ili bezonis ĉiun atenton por regi siajn ĉevalojn.

Reginald II precipe estis ĝenema. Se ĝi ne povis iri laŭplaĉe ĝi ĵetis la kapon laŭeble plej alten por per tio trafi sian rajdantinon, sed apenaŭ Eugène vidis tiun ĉi danĝeran kutimon, li haltigis la ĉevalojn, prenis el sia poŝo mallarĝan rimenon kaj ĝin fiksis al la mentonrimeno kaj al la brustjungilaro.

– Nu, li diris, nun vi almenaŭ estas antaŭgardita por danĝera kontakta. Jen la erikejo!

Nun komenciĝis rajdado, kiun Maleine neniam forgesos.

Ŝi ne volis cedi al sia rajdservisto, ĉar ŝi estis rakontinta, ke dum du jaroj la Amersfort’a ĉevaldresisto instruis al ŝi ĉevalrajdon. Post mallonga paŭzo Longeois proponis per kvieta galopo transiri la erikejon.

Belege estis. La forte spirantaj kaj anhelantaj ĉevaloj volis konkuri en rapideco, sed Longeois ĉiufoje avertis: ”retenu, retenu”. La ekscititeco de Reginald lin maltrankviligis.

La besto tro longe restis en la stalo. Preferinde estus ĝin teni proksime de la hejmo; la spaco, la alta ĉielo, la incitanta aero ĝin troinstigis.

– Ho, kriis Maleine, kiel agrablege! Nun mi rajdante povas forigi ĉiujn indignojn de la lastaj tagoj! Tie, post tiu barilo, ĉe la fino de la erikejo situas ”La Malnova Poŝtkorno”. Tie ni momenton ripozos!

Eugène devigis sian ĉevalon resti ĉe la ŝia. Singardo estis necesa, ĉar la erikejo estas plena je malebenaĵoj. Kaj post kvaronhora galopado ili alvenis ĉe ”La Malnova Poŝtkorno”.

– Rigardu, diris Maleine, jen jam floranta pomarbo!

Kia belega rozruĝa nubo da floroj!

Li ŝin helpis deĉevaliĝi, ĉe la brido kunprenis la du ĉevalojn al la veturilejo kaj ilin ligis al ringo en la muro, tiam li iris al la verando, prenis el ĝi kanan seĝon kaj tableton, metis tiujn sub la florantan arbon:

– Eble vi preferas sidi ĉi tie, fraŭlino, ĉu ne?

– Ho, jes. volontege.

Li modeste foriris, avertis la kelneron kaj poste promenis en la legomĝardenon, kiu troviĝas je kelka distanco de la domo. Sed en malpli ol unu minuto Maleine aperis malantaŭ la domo:

– Eugène!

– Fraŭlino?

– Unuope estas tie ĉi sufiĉe enuige. Mi deziras iom paroli kun vi. Rakontu al mi iom pri la Alĝeria dezerto.

– Kiel la fraŭlino … Li retenis la vorton kaj ili ambaŭ ekridis:

– Ŝajnas, kvazaŭ vi lernis vian lecionon parkere! ŝi ridis, prenu tiun alian kanan seĝon kaj rakontu ion al mi.

– Fraŭlino, tio ne estas facile. Mi pensis pri ĉio, escepte pri la Alĝeria dezerto.

– Bonvolu rakonti, kion vi pensis.

– Tio eĉ pli malfacile estas, fraŭlino.

– Tiam mi diros, kion vi pensis. Vi pensis: Kiam post kelka tempo la barono rehejmiĝos, tiam la spektaklo rekomenciĝos. Tiam mi devos rakonti, kion mi faris, kie mi estis – ĉar tio estas unu el la punktoj el mia instrukcio – , kaj tiam sekvos riproĉoj … ĉio pro la fraŭlino. Ĉu ne estas tiel?

– Tiel estas, fraŭlino. Mensogi mi ne povas kaj tamen devas: pro vi.

– Ne, ne, ni malkaŝe diros la veron. Ni elrajdis – vi ĉe mia flanko – ni sidis kune sub floranta arbo, trinkante frambolimonadon kaj manĝante biskvitojn. Jen, la kelnero jam ĝin alportas!

Longeois silentis momenton, ĝis kiam la fremda viro estis foririnta kaj tiam li diris:

– Ŝajnas, ke la fraŭlino negravaj taksas la malgrandajn malfacilaĵojn de la vivo.

– Jes, tion faras la fraŭlino, kaj tion ŝi ankaŭ faras pri la grandaj.

– Mi plej kore esperas, ke tiajn vi ne jam renkontis.

– Ho, jes, ofte, paĉjo jam du fojojn klopodis edzinigi min kaj hodiaŭ vespere li tion faros por la tria fojo …

Longeois ŝin mire rigardis.

– Fraŭlino, senkulpigu min, vi min honoras per la konfido, kiun vi al mi donas, sed ne decas al stalservisto.

– Estas tre vere, kion vi diras, sed tamen laŭ mi estas sensencaĵo. Vi tute ne similas al stalservisto. Se mi ne pli bone scius, mi dirus, ke vi estas studento. Vi estas la ununura persono el mia tuta rondo, kun kiu mi povas dece paroli.

– Sed via patro, fraŭlino, decas, ke tiu estas la unua, kun kiu vi …

– Ho, mia patro. Naŭdek procente li estas barono kaj nur dek procente patro. Ĉu vi volas kredi, ke mi serioze pripensas akcepti hodiaŭ vespere la edziniĝan proponon, kiun oni por mi pretigis?

– Sed fraŭlino!

– Jes, ŝi diris, mi ne estus la unua nobelino, kiu tiamaniere estas kondukata ĉe la mano de sia patro al sia destino!

– Kaj kiel vi pensas …

– Mi simple decidis edziniĝi kun tiu, kiun mi volas, estu li stalservisto. Pardonu, mi ne intencis ofendi vin.

Stalservisto povas en sia speco …

– Esti sinjoro, kompletigis Longeois mokete.

– Nepre bezonata li povas esti, certe, kaj ankaŭ li povas veki admiron. Kiam mi vidis vin pasintan aŭtunon, dresanta Reginald I … kiam ĝi vin preskaŭ frakasis … kaj nun denove dum tiu ĉi rajdado … ĉar mi sincere diras: mi dum momento estis en angoro, kvankam mi kaŝis tion.

– Do, ni poste tre trankvile returne rajdos, ĉu ne?

– Ne, ni galopos. Mi ne volas ridindigi min flanke de dezertrajdisto.

Kelkajn momentojn poste ambaŭ denove sidis sur la seloj kaj rajdinte kelkajn centojn da metroj paŝe, Maleine galopigis sian ĉevalon. Ili nun parolis neniun vorton.

Ĉiun atenton postulis la rajdado. Kaj subite, senbrue, sen ekkrio, Maleine kun sia ĉevalo falis, sen vorto pro teruriĝo, teren, meze de la erikejo. Fortega estas la bato!

Reginald tuj stariĝis denove sur la antaŭkruroj, sed Maleine restis kuŝanta. La tuta pezo de la besto falis sur ŝia maldekstra kruro. En plena galopo Longeois saltis de sia ĉevalo, ĵetis la bridojn al la besto, kaj returne kuregis. La ĉevalo de Maleine ree staris sur siaj piedoj, sin skuis, sed ĝia rajdantino kuŝis sur sia maldekstra flanko … apogante per la mano sur la tero, la amazonan ĉapelon malproksime de ŝi, la rajdbastonon rompita en du pecoj. Ŝia vizaĝo pro doloro konvulsiis kaj ŝi aspektis mortpala.

– Fraŭlino, Longeois kriis tute terurigite, ĉu vi havas doloron?

– Jes, ŝi ĝemis, dum ŝia kapo falis malantaŭen, tre multan doloron!

Li donis al ŝi ambaŭ manojn:

– Ĉu vi povas ekstari?

– Mi klopodos … ne, ne, ne povas … io rompiĝis, mia genuo, kaj mia … piedo. Kaj malgraŭ la plej fortega doloro, ŝi ridetis:

– Kaj tio ja estas tre grave – en la tago de mia fianĉini ĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.