La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
BRULANTA SEKRETOAŭtoro: Stefan Zweig |
©2024 Geo |
Tio estis okazinta jene: oni jam delonge serĉis kaj atendis lin ĉi tie. Lia patrino, malgraŭ sia kolero, terurigita de la furioza forrapido de la ekscitita infano, igis lin serĉi sur la Semmering-monto. Jam ĉiu estis en pleja ekscito kaj plena de dangeraj antaŭsentoj, kiam sinjoro venis kun la sciigo, ke li vidis la infanon ĉirkaŭ la tria horo ĉe la fervoja giĉeto. Tie oni rapide konstatis, ke Edgar prenis bileton al Baden, kaj senhezite ŝi tuj postveturis lin. Telegramoj al Baden kaj al lia patro en Vieno antaŭkuris ŝin, disvastigante eksciton, kaj de du horoj ĉio estis en movado post la fuĝinto.
Nun ili firmtenis lin, sed sen perforto. En retenita triumfo li estis kondukita en la ĉambron; sed strange, li ne sentis ĉiujn tiujn severajn riproĉojn, kiujn ili diris al li, ĉar li tamen vidis en iliaj okuloj ĝojon kaj amon. Kaj eĉ tiu ŝajnigo, tiu afektita ĉagreno, daŭris nur unu momenton. Poste la avino ree ĉirkaŭbrakis lin kun larmoj, neniu plu parolis pri lia kulpo, kaj li sentis sin ĉirkaŭita de mirinda prizorgo. Jen la servistino deprenis de li la jakon kaj alportis pli varman, jen la avino demandis lin, ĉu li estas malsata aŭ volas ion ajn; ili demandis kaj torturis lin en dorlota zorgemo, kaj kiam ili vidis lian ĝenon, ili ĉesis demandi. Volupte li ree ĝuis la senton, la tiel malestimitan kaj tamen prisopiritan senton esti nur infano; kaj honto ekregis lin pro la arogeco de la lastaj tagoj, kiam li volis malhavi ĉion tion, interŝanĝi ĝin por la trompa plezuro de propra soleco.
Apude sonoris la telefono. Li aŭdis la voĉon de sia patrino, aŭdis unuopajn vortojn: ”Edgar… returnis… venis ĉi tien… lasta trajno,” kaj miris, ke ŝi antaŭe ne bruske alkriis lin, nur ĉirkaŭprenis lin per tia strange retena rigardo. Pli kaj pli arda estiĝis en li la pento, kaj plej ŝate li estus eltordinta sin el tiu prizorgo de avino kaj onklinoj, kaj estus enirinta, por pardonpeti ŝin, por tute humile diri al ŝi, al ŝi tute sola, ke li denove volus esti infano kaj obei. Sed kiam li nun mallaŭte ekstaris, la avino diris en eta teruro:
”Kien vi volas?”
Tiam li staris konfuzite. Ili jam timis pro li, kiam li moviĝis.
Li estis teruriginta ilin ĉiujn, nun ili timis, ke li volas denove forkuri. Kiel ili povus kompreni, ke neniu pli pentis pro tiu fuĝo ol li mem!
La tablo estis pretigita, kaj oni alportis por li improvizitan vespermanĝon. La avino sidis apud li kaj ne deturnis la rigardon.
Ŝi kaj la onklino kaj la servistino enfermis lin en silentan cirklon, kaj li sentis sin mire kvietigita de tiu varmeco.
Embarasis lin nur, ke lia patrino ne eniris la ĉambron. Se ŝi povus senti, kiel humila li estas, ŝi certe venus!
Jen bruis ekstere veturilo kaj haltis antaŭ la domo. La aliaj tiel ektimis, ke ankaŭ Edgar malkvietiĝis. La avino iris eksteren, voĉoj laŭte flugis tien kaj reen tra la mallumo, kaj subite li sciis, ke lia patro estis veninta. Time Edgar rimarkis, ke li nun ree staras sola en la ĉambro, kaj eĉ tiu maldaŭra soleco konfuzis lin. Lia patro estis severa, estis la sola, kiun li vere timis. Edgar aŭskultis eksteren, lia patro ŝajne estis ekscitita, li parolis laŭte kaj kolere. Dume sonis kvietige la voĉoj de lia avino kaj patrino; evidente ili volis mildigi lin. Sed lia voĉo restis firma, samkiel la paŝoj, kiuj nun venis pli kaj pli proksimen, jam estis en la apuda ĉambro, tuj antaŭ la pordo, kiu nun estis brue malfermita.
Lia patro estis tre granda. Kaj Edgar sentis sin nedireble malgranda antaŭ li, kiam li nun envenis, nervoza kaj ŝajne vere kolera.
”Kio igis vin forkuri, friponeto? Kiel vi povis tiel terurigi vian patrinon?”
Lia voĉo estis kolera kaj en la manoj sovaĝa movado. Malantaŭ li, la patrino nun estis enirinta per mallaŭta paŝo. Ŝia vizaĝo estis en ombro.
Edgar ne respondis. Li havis la senton, ke li devus defendi sin; sed kiel li rakontu, ke oni trompis kaj batis lin? Ĉu la patro komprenus tion?
”Nu, ĉu vi ne povas paroli? Kio okazis? Vi povas trankvile diri tion! Ĉu io ne plaĉis al vi? Oni ja devas havi kaŭzon, kiam oni forkuras! Ĉu iu afliktis vin?” Edgar hezitis. La rememoro ree faris lin kolera, jam li volis akuzi. Jen li vidis – kaj lia koro ĉesis bati je tio – kiel lia patrino faris strangan movon malantaŭ la dorso de la patro. Movon, kiun li unue ne komprenis.
Sed nun ŝi alrigardis lin, en ŝiaj okuloj estis urĝa peto. Kaj mallaŭte, tute mallaŭte, ŝi levis la fingron al la buŝo en signo de silentado.
Jen ekmoviĝis – la infano sentis tion – iu varma, iu grandege arda raviteco tra lia tuta korpo. Li komprenis, ke ŝi donas la sekreton en lian gardon, ke de liaj etaj infanlipoj dependas ies sorto. Kaj sovaĝa, ĝojega fiero plenigis lin, ke ŝi fidis al li; rapidege ekregis lin sinoferemo, la volo, ankoraŭ pligrandigi sian propran kulpon, por montri, kiom li jam estas viro. Li rektiĝis:
”Ne, ne… ne estis iu ajn kialo. Panjo estis tre bona al mi, sed mi estis malobeema, mi kondutis malbone… kaj tiam… tiam mi forkuris, ĉar mi timis.”
Lia patro alrigardis lin konsternite. Li estis atendinta ĉion alian, nur ne tian konfeson. La kolero estis malarmita.
”Nu, se vi bedaŭras ĝin, jam sufiĉas. Tiukaze mi ne volas plu priparoli ĝin hodiaŭ. Mi kredas, ke alian fojon vi do pripensos ĝin! Tio ne okazu ree!”
Li haltis kaj alrigardis lin. Lia voĉo nun mildiĝis: ”Kiel pala vi aspektas. Sed ŝajnas al mi, ke vi jam denove fariĝis pli granda.
Mi esperas, ke vi ne plu agos tiel infane; vi ja vere ne plu estas knabo kaj povus jam esti saĝa!”
Dum la tuta tempo Edgar rigardis nur al sia patrino. Estis al li, kvazaŭ io brilegis en ŝiaj okuloj. Aŭ ĉu estis nur la rebrilo de la flamo? Ne, brilis io tie, malsekete kaj hele, kaj ĉirkaŭ ŝia buŝo estis rideto, kiu dankis al li. Oni nun sendis lin enliten; sed li ne malgajis pro tio, ke ili lasis lin sola. Li ja devis pripensi tiel multon, tiel multon koloran kaj riĉan. La tuta doloro de la lastaj tagoj nuliĝis en la potenca sento de la unua travivaĵo; li sentis sin feliĉa en mistera antaŭsento de estontaj okazaĵoj. Ekstere la arboj murmuris en la malluma nokto, sed li ne plu konis ian timeton. Li estis perdinta ĉian malpaciencon pri la vivo, de kiam li sciis, kiel riĉa ĝi estas. Ŝajnis al li, kvazaŭ hodiaŭ li vidis ĝin unuafoje nuda, ne plu kaŝita per mil mensogoj de la infaneco, sed en ĝia tuta volupta, danĝera beleco. Li neniam estis pensinta, ke tagoj povas esti tiel dense plenaj je multvariaj nuancoj de doloro kaj ĝojo; kaj feliĉigis lin la penso, ke atendos lin ankoraŭ multaj tiaj tagoj, tuta vivo, por senvualigi al li sian sekreton. Unua scieto pri la multvarieco de la vivo ekregis lin, unuafoje li kredis, ke li komprenas la esencon de la homoj, ke ili bezonas unu la alian, eĉ kiam ili ŝajnas esti malamikaj, kaj ke estas tre dolĉe esti amata de ili. Li ne kapablis pensi pri iu ajn aŭ pri io ajn malame, li pentis pri nenio, kaj eĉ por la barono, la deloginto, sia plej grava malamiko, li trovis novan senton de dankemo, ke li malfermis por li la pordon al tiu mondo de la unuaj emocioj.
Estis tre dolĉe kaj flate nun pripensi ĉion tion en la mallumo, iomete jam miksita kun bildoj el sonĝoj, kaj preskaŭ ĝi jam estis dormo. Jen estis al li, kvazaŭ la pordo subite movi ĝas kaj mallaŭte io venas. Li ne estis tute certa, ankaŭ jam estis tro dormema por malfermi la okulojn. Li sentis super si, spirantan vizaĝon malvarme kaj milde tuŝeti la lian, kaj sciis, ke tio estas lia patrino, kiu nun kisas lin kaj permane karesas liajn harojn. Li sentis la kisojn kaj sentis la larmojn, milde reciprokis la kareson, kaj komprenis ĝin nur kiel repaciĝon, kiel dankemon pro sia silentado. Nur pli poste, multajn jarojn poste, li ekkonis en tiuj mutaj larmoj ĵurpromeson de la maljuni ĝinta virino, ke ŝi de nun volos aparteni nur al li, al sia infano, rezignon pro aventuroj, adiaŭon al ĉiuj propraj avidoj.
Li ne sciis, ke ŝi estas dankema al li ankaŭ, ĉar li savis ŝin de sensenca aventuro, kaj ke nun per ĉi tiu ĉirkaŭbrako ŝi transdonis al li – kiel heredaĵon por lia estonta vivo – la amardolĉan pezon de la amo. Ĉion tion la infano tiam ne komprenis; sed li sentis, ke estas tre feliĉige esti amata tiel, kaj ke per tiu amo li jam estis implikita en la granda sekreto de la mondo.
Kiam ŝi poste deprenis de li la manon, la lipoj deiĝis de liaj kaj la silenta figuro susuris eksteren, restis ankoraŭ io varma, iu spireto super liaj lipoj. Kaj flate alflugis lin la sopiro, ankoraŭ ofte senti tiajn molajn lipojn kaj esti ĉirkaŭbrakita tiel karese; sed tiu antaŭsento de sekreto tiel prisopirita estis jam vualita de dorma ombro. Ankoraŭfoje ĉiuj bildoj de la lastaj horoj kalejdoskope preterpasis, ankoraŭfoje la libro de lia juneco alloge disfoliiĝis. Poste la infano ekdormis kaj komenci ĝis la pli profunda sonĝo de lia vivo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.