La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRULANTA SEKRETO

Aŭtoro: Stefan Zweig

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

EMBARASA MALLUMO

Sed poste en Baden, kiam la vagonaro haltis kaj Edgar troviĝis sola sur la kajo, kie la lampoj jam estis lumigitaj kaj la signaloj brilis verdaj kaj ruĝaj en la malproksimo, jen ligiĝis kun tiu multkolora aspekto iu subita timeto antaŭ la venonta nokto. Dumtage li sentis sin ankoraŭ sekura, ĉar ĉirkaŭe ja estis homoj, oni povis ripozi, sidiĝi sur benko aŭ rigardi en la butikfenestrojn. Sed kiel li povos toleri tion, kiam la homoj perdiĝos en la domojn, ĉiu havos liton, konversacion kaj poste kvietan nokton, dum li – sentante sian kulpon – devos ĉirkaŭvagi forlasita en fremda soleco. Ho, nur baldaŭ havi tegmenton super si, ne unu minuton pli stari sub fremda libera ĉielo; tio estis lia sola klara sento.

Rapide li laŭiris la bone konatan vojon, nerigardante dekstren aŭ maldekstren, ĝis kiam li fine alvenis antaŭ la vilaon, en kiu lia avino loĝis. Ĝi situis bele ĉe larĝa strato; ne libere prezentita al la rigardoj, sed malantaŭ grimpantaj plantoj kaj hedero de bone flegita ĝardeno, brila malantaŭ nubo de verdaĵo, blanka, prapatre ĉarma domo. Edgar kaŝrigardis tra la krado kiel fremdulo. Interne nenio moviĝis; la fenestroj estis fermitaj, evidente ĉiuj estis kun gastoj malantaŭe en la ĝardeno.

Jam li tuŝis la malvarmetan anson, kiam io stranga okazis: subite ŝajnis al li neebla tio, kion li de du horoj opiniis tiel facila, tiel memkomprenebla. Kiamaniere li eniru, kiel li salutu ilin, kiel li povos toleri tiujn demandojn kaj kiel ilin respondi? Kiel elteni tiun unuan rigardon, kiam li devos raporti, ke li kaŝe fuĝis de sia patrino? Kaj kiel eĉ klarigi sian teruran agon, kiun li mem jam ne komprenis! Interne nun moviĝis pordo. Subite, stulta timo kaptis lin, ke eble iu venos, kaj li kuris for, nesciante kien.

Antaŭ la ĝardeno de la kazino li haltis, ĉar tie li vidis mallumon kaj ne supozis homojn. Tie li eble povus sidiĝi kaj finfine mediti en kvieto, ripozi kaj klariĝi pri sia sorto. Time li eniris. En la antaŭa parto kelkaj lanternoj lumis kaj donis al la ankoraŭ junaj folioj fantoman akvobrilon de travidebla verdeco; sed pli malantaŭe, kie li devis malsupreniri la monteton, ĉio kuŝis kiel unu sola, obtuza, nigra, fermenta amaso en la embarasa mallumo de trofrua printempa nokto. Edgar timete ŝteliris preter la malmultaj homoj, kiuj ĉi tie sidis babilante kaj legante sub la lumocirklo de la lanternoj: li volis esti sola. Sed ankaŭ supre en la ombra malhelo de la mallumigitaj irejoj estis neniu trankvilo. Ĉio tie estis plenigita da mallaŭta, lumevita murmurado kaj flustrado, kiu estis multvarie miksita kun la spiro de la vento inter la flekseblaj folioj, la frotbruo de foraj paŝoj, la flustrado de retenitaj voĉoj, kun iu volupta, time ĝemplenda sonado, kiu povus samtempe deveni de homoj kaj bestoj kaj la malpace dormanta naturo. Estis danĝera malkvieto, kaŭra, kaŝa kaj timige mistera, kiu tie spiris, iu subtera agado en la arbaro, kiu eble rezultis nur el la printempo, tamen strange timigis la senkonsilan infanon.

Li premis sin tute malgranda sur benkon en tiu abisma mallumo kaj provis nun pripensi, kion li hejme rakontu. Sed la pensoj glite eskapis de li, antaŭ ol li povis kapti ilin; kontraŭvole li devis ĉiam nur aŭskulti kaj aŭskulti al la duonlaŭta sonado, al la misteraj voĉoj de la mallumo. Kiel terura tiu mallumo estis, kiel embarasa kaj tamen kiel mistere bela! Ĉu estis bestoj aŭ homoj aŭ nur la fantoma mano de la vento, kiu kunteksis ĉiun tiun susuradon kaj kraketadon, tiun zumadon kaj logadon? Li aŭskultis. Estis la vento, kiu malkviete ŝteliĝis tra la arboj, sed – nun li vidis tion klare – ankaŭ homoj, enbraki ĝintaj paroj, kiuj altenvenis de malsupre, de la hela urbo, kaj vivigis la mallumon per sia enigma ĉeesto. Kion ili volis?

Li ne povis kompreni tion. Ili ne konversaciis; ĉar li ne aŭdis iujn voĉojn, nur la paŝoj grincis malkviete sur la ŝtonetoj; kaj tie kaj tie, en senarbejo, li vidis iliajn figurojn preterŝvebi paseme kiel ombroj, sed ĉiam same interplektitaj, kiel li tiam vidis sian patrinon kun la barono. Tiu sekreto, la granda, brila kaj fatala, ĝi do estis ankaŭ ĉi tie. Pli kaj pli proksimen li aŭdis nun veni paŝojn kaj jam ankaŭ retenitan ridadon. Ekkaptis lin timo, ke la alproksimiĝantoj povus trovi lin ĉi tie, kaj li premis sin ankoraŭ pli profunden en la mallumon. Sed la du, kiuj nun tra la nepenetrebla mallumo palpe supreniris la vojon, ne vidis lin. Interplektitaj ili preteriris, jam Edgar ekspiris libere, kiam subite iliaj paŝoj haltis, proksimege antaŭ lia benko.

Ili kunpremis la vizaĝojn, Edgar ne povis vidi ion klare, li aŭdis nur, ke ĝemado eliĝis el la buŝo de la virino, ke la viro balbutis ardajn, frenezajn vortojn, kaj ia sufoka antaŭsento trapenetris lian timon en volupta ektremo. Unu minuton ili restis tiel, poste la ŝtonetoj ree grincis sub iliaj foriraj paŝoj, kiuj baldaŭ perdiĝis en la mallumo.

Edgar ektremetis. La sango ree fluegis en liajn vejnojn, pli varmege kaj arde ol antaŭe. Kaj subite li sentis sin netolereble soleca en tiu embarasa mallumo; potencege ekkaptis lin la bezono je iu amikeca voĉo, je ĉirkaŭbrako, je hela ĉambro, je homoj, kiujn li amis. Estis al li, kvazaŭ la tuta senkonsiliga malheleco de tiu embarasa nokto nun estus enfluinta en lin kaj krevigus lian bruston.

Li eksaltis. Nur hejmen, hejmen, nur esti dome ie en varma, en hela ĉambro, en iu kontakto kun homoj. Kio do povus okazi al li? Oni batu aŭ insultu lin, li ne plu timis ion ajn, de kiam li estis sentinta tiun mallumon kaj la timon antaŭ la soleco.

Senkonscie li estis pelita antaŭen, kaj subite li ree staris antaŭ la vilao, kun la mano denove sur la malvarmeta anso.

Li vidis, kiel nun la heligitaj fenestroj lumetis tra la verdaĵo, image vidis malantaŭ ĉiu hela vitraĵo la konatan ĉambron kun ĝiaj homoj interne. Jam tiu najbareco feliĉigis lin, jam tiu unua kvietiga sento, esti proksima al homoj, de kiuj li sciis sin amata. Kaj se li ankoraŭ hezitis, tio estis nur, por pli intense ĝui tiun antaŭsenton.

Jen kriis malantaŭ li voĉo en laŭta ektimo:

”Edgar, tie li ja estas!”

La servistino de lia avino estis vidinta lin, rapidegis al li kaj kaptis lin ĉe la mano. Interne la pordo estis brue malfermita, hundo boje suprensaltis lin, el la domo oni venis kun kandeloj, li aŭdis voĉojn voki en ĝojego kaj teruro: gaja tumulto de krioj kaj paŝoj alproksimiĝantaj, figuroj, kiujn li nun ekkonis.

Unue lia avino kun etenditaj brakoj kaj malantaŭ ŝi – li pensis sonĝi – lia patrino. Kun ploraj okuloj, treme kaj timigite, li mem staris meze de tiu arda eksplodo de troemociaj sentoj, nedecida, kion li faru, kaj eĉ necerta, kion li sentas: timon aŭ feliĉon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.