La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRULANTA SEKRETO

Aŭtoro: Stefan Zweig

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SILENTO

Nun Edgar ne plu estis malkvieta. Fine li ĝuis puran, klaran senton: malamon kaj nekaŝan malamikecon. Nun, kiam li estis certa ĝeni ilin, la kunesto fariĝis al li kruele komplika volupto. Li ĝojis pensante, ke li malhelpas ilin, ke li nun fine povos kontraŭi ilin kun la tuta kompakta forto de sia malamikeco. Unue li montris la dentojn al la barono. Kiam tiu venis malsupren en la mateno kaj preterpasante kore salutis lin ”Hola, Eĉjo,” tiam Edgar restis sidanta en la apogseĝo, ne alrigardis lin kaj grumblis nur malĝentilan ”Matenon.” ”Ĉu la patrino jam estas malsupre?” Edgar enrigardis la gazeton:

”Mi ne scias.” La barono ekmiris. Kion signifas tio? ”Malbone dorminta, Edgar, ĉu?” Kiel ĉiam, ŝerco devus savi la situacion.

Sed Edgar nur ree ĵetis al li malestiman ”Ne” kaj denove enprofundiĝis en la gazeto. ”Stulta bubo,” murmuris la barono, skuetis la ŝultrojn kaj iris pluen. La malamikeco estis deklarita.

Kontraŭ sia patrino Edgar estis same indiferenta kaj ĝentila.

Mallertan provon sendi lin al la tenisludejo li rifuzis trankvile.

Lia rideto, apenaŭ videbla ĉe la lipoj kaj iomete krispa pro amariĝo, pruvis, ke li ne plu estas trompebla. ”Mi prefere promenas kun vi, panjo,” li diris en hipokrita afableco kaj rigardis en ŝiajn okulojn. La respondo evidente estis malagrabla al ŝi. Ŝi hezitis kaj ŝajne serĉis ion. ”Atendu min ĉi tie,” ŝi decidis fine kaj iris al la matenmanĝo.

Edgar atendis. Sed lia malfido estis vigla. Malkvieta instinkto ellaboris nun sekretan intencon malamikan el ĉiuj iliaj vortoj. La suspektemo nun kelkfoje havigis al li strangan klarvidon de decidoj. Kaj anstataŭ, laŭ ordono, atendi en la halo, Edgar preferis ekposteni en la strato, kie li povis prigardi ne nur la ĉefpordon sed ĉiujn enirejojn. Io en li suspektis trompon.

Sed ili ne plu forkuru de li! En la strato li premis sin – kiel li estis leginta en siaj indianolibroj – malantaŭ ŝtiparon.

Kaj li nur ridetis kontente, kiam fakte post duonhoro li vidis sian patrinon eliri el la flanka pordo, kun bukedo de belegaj rozoj en la mano kaj sekvata de la barono, la perfidulo.

Ambaŭ ŝajne estis tre petolaj. Ĉu ili jam liberspiris, ĉar ili sukcesis fuĝi de li kaj esti solaj por sia sekreto? Ili ridis dum la konversacio kaj volis ekiri malsupren laŭ la arbarvojo.

Jen la ĝusta momento! Kvazaŭ hazardo alvenigis lin, Edgar vagis sencele de malantaŭ la ŝtiparo. Tre tre kviete li alpaŝis ilin, ne rapidis, tute ne rapidis, por intense ĝui ilian surprizon.

La du konsterniĝis kaj frapite interŝanĝis rigardojn. Malrapide, kun ludita natureco, la infano alvenis kaj ne forturnis de ili sian mokan rigardon. ”Ho, jen vi estas, Eĉjo, ni jam serĉis vin interne,” fine diris la patrino. Kiel senhonte ŝi mensogas, pensis la infano. Sed la lipoj restis malmolaj. Ili tenis la sekreton de malamo post la dentoj.

Sendecide ĉiuj tri staris. Unu subrigardis al la alia. ”Ni iru do,” diris rezigne la ĉagrenita virino kaj taŭzis unu el la belaj rozoj. Ree tiu subtila tremo ĉirkaŭ la nazaloj, kiu je ŝi malkaŝis koleron. Edgar restis staranta, kvazaŭ tio ne koncernas lin, rigardis en la nenion, atendis ĝis kiam ili iris, kaj poste eksekvis ilin. La barono faris ankoraŭ unu lastan provon: ”Hodiaŭ estas tenis-turniro, ĉu vi jam iam vidis tian?” Edgar nur alrigardis lin malestime. Li ne plu respondis al li, nur kurbigis la lipojn, kvazaŭ li volus fajfi. Tio estis lia respondo. Lia malamo malkaŝe montris la dentojn.

Kiel inkubo pezis nun lia maldezirata ĉeesto sur la du aliaj.

Tiamaniere malliberuloj iras post la gardisto, kun kaŝe pugnigitaj manoj. Verdire la infano faris nenion kaj tamen en ĉiu minuto estiĝis pli netolerebla al ili pro siaj subatendaj rigardoj, kiuj estis malseketaj de retenitaj larmoj, pro sia incitita malbonhumoro, kiu forgrumblis ĉiajn alproksimiĝ-provojn.

”Iru antaŭe,” la patrino diris furioze, tedita de lia daŭra subaŭskultado.

”Ne dancu ĉiam malantaŭ miaj piedoj, ĝi nervozigas min!” Edgar obeis, sed ĉiam post kelkaj paŝoj li turnis sin, haltis atende, kiam ili postrestis, rondiris ĉirkaŭ ili per sia rigardo mefistofele kiel nigra pudelo kaj enteksis ilin en fajran reton de malamo, en kiu ili sentis sin neeviteble kaptitaj.

Lia malica silentado ruinigis kiel acido ilian bonan humoron, lia rigardo amarigis al ili la konversacion. La barono ne plu riskis eĉ unu varban vorton; kolere li sentis, ke tiu virino ree forglitis de li, ke ŝia pene instigita pasieco nun malvarmeti ĝis pro timo antaŭ tiu ĝena antipatia infano. Ree kaj ree ili provis paroli, ree kaj ree ilia konversacio abrupte finiĝis.

Fine ĉiuj tri iris silente sur la vojo, aŭdis nur la arbojn, kiuj flustre frapis unuj kontraŭ la aliaj, kaj sian propran malgajan paŝon. La infano estis strangolinta ilian interparolon.

Nun en ĉiuj tri estis tiu incitita malamikeco. Volupte sentis la perfidita infano, kiel ilia furiozo vane amasiĝis kontraŭ lia malestimata ekzistado. Per moke palpebra rigardo li tuŝetis jen kaj jen la streĉan vizaĝon de la barono. Li vidis, kiel tiu grince formis insultvortojn inter la dentoj kaj devis reteni sin por ne elkraĉi ilin kontraŭ li; samtempe li ekkonis en diabla ĝojo la ekan koleron de sia patrino, kaj ke ambaŭ nur sopirdeziris kaŭzon, por ĵeti sin sur lin, forŝovi lin aŭ fari lin malĝena. Sed li ne ofertis iun ŝancon; lia malamo estis antaŭkakulita en longaj horoj kaj ne montris iujn malfortajn flankojn.

”Ni iru reen,” diris subite la patrino. Ŝi sentis, ke ŝi ne povas pli longe reteni sin, ke ŝi devus fari ion, almenaŭ ekkrii sub tiu torturo. ”Kiel domaĝe,” diris Edgar trankvile, ”estas tiel bele.”

Ambaŭ sentis, ke la infano mokas ilin. Sed ili ne riskis ion diri; en du tagoj tiu tirano ja mirige lernis regi sin. Neniu moveto en la vizaĝo malkaŝis la tranĉan ironion. Senvorte ili reiris la longan vojon hejmen. En ŝi la ekscitiĝo ankoraŭ postflagris, kiam ili ambaŭ nun estis solaj en la ĉambro. Kolere ŝi forĵetis la sunombrelon kaj siajn gantojn. Edgar tuj eksciis, ke ŝiaj nervoj estis ekscititaj kaj postulis malŝargon, sed li celis eksplodon kaj intence restis en la ĉambro, por inciti ŝin. Ŝi iris tien kaj reen, denove eksidis, ŝiaj fingroj tamburis sur la tablo, poste ŝi ree suprensaltis. ”Kiel taŭzita vi estas, kiel malpura vi aspektas! Estas skandalo antaŭ la homoj. Ĉu vi ne hontas en via aĝo?” Sen vorto de kontraŭparolo la infano iris kaj kombis sin. Tiu silentado, kun la tremo de moko sur la lipoj, furiozigis ŝin. Prefere ŝi estus bateginta lin. ”Iru en vian ĉambron,” ŝi alkriis lin. Ŝi ne plu povis toleri lian ĉeeston. Edgar ridetis kaj eliris.

Kiel ili ambaŭ nun tremis pro li; kiel ili, la barono kaj ŝi, timis ĉiun horon de kunesto, timis la senkompate rigoran firmtenon de liaj okuloj! Ju pli malagrablaj ili sentis sin, en des pli sata bonfarto brilis lia rigardo, des pli aroga fariĝis lia ĝojo.

Edgar torturis nun la sendefendajn kun la tuta preskaŭ besta krueleco de infanoj. La barono kapablis ankoraŭ regi sian koleron, ĉar – pensante nur pri sia celo – li ĉiam esperis iel superruzi la bubon. Sed la patrino ĉiam denove perdis la memregon. Por ŝi estis malŝarĝo, kiam ŝi povis alkrii lin. ”Ne ludu per la forko!” ŝi bruske mallaŭdis lin ĉetable. ”Vi estas maledukita junulaĉo; vi ankoraŭ ne meritas, sidi inter plenkreskuloj.”

Edgar ĉiam nur ridetis, ridetis, tenante la kapon iom flanken. Li sciis, ke tiu kriado estis malespero, kaj sentis fieron, ke ili tiel malkaŝis sin. Li havis nun tute trankvilan rigardon, kvazaŭ kuracistan. Antaŭe li eble estis malica, por ĉagreni ŝin, sed en malamo oni lernas multon kaj rapide. Nun li nur silentis, silentadis, ĝis kiam ili komencis krii sub la premo de lia silentado.

Lia patrino ne plu povis toleri tion. Kiam ili nun ekstaris post la manĝo kaj Edgar denove volis sekvi ilin kun tiu natura fideleco, ŝi forgesis ĉian indulgon. En subita erupcio ŝi elkraĉis la veron. Torturita de lia daŭra ĉeesto, ŝi ribelis kiel ĉevalo turmentita de muŝoj. ”Kial vi ĉiam postkuras min kiel trijara infano? Mi ne volas havi vin ĉiam proksime! Infanoj ne estu kun plenkreskuloj! Notu tion! Do okupu vin iel pri vi mem dum unu horo! Legu ion aŭ faru, kion vi volas. Lasu min trankvila! Vi faras min nervoza per via ŝtelirado, via naŭza malgajeco.”

Fine li estis eltirinta ĝin de ŝi, la konfeson! Edgar ridetis, dum la barono kaj ŝi nun ŝajnis esti embarasitaj. Ŝi turnis sin kaj volis foriri, furioza pri si mem, ke ŝi konfesis sian malplaĉon al la infano. Sed Edgar nur diris senpasie: ”Patro ne volas, ke mi iru ĉi tie sola. Patro igis min promesi, ke mi ne estos malsingarda kaj ke mi restos kun vi.”

Li emfazis la vorton ”Patro,” ĉar li jam antaŭe rimarkis, ke ĝi kaŭzis certan paralizan efikon al ili. Ankaŭ lia patro do estis envolvita en tiu arda sekreto. Patro certe havis iun sekretan potencon super la du, kiun li ne konis, ĉar iam la mencio de lia nomo evidente havigis al ili timon kaj malagrablon. Ankaŭ ĉi foje ili respondis nenion. Ili demetis la armilojn. La patrino iris antaŭen, la barono kun ŝi. Malantaŭ ili venis Edgar, ne humila kiel servisto, sed severa kaj senkompata kiel gardisto.

Nevideble li tintetis per la ĉeno, kiun ili ekskuis kaj kiu ne estis frakesebla. La malamo estis hardinta lian infanan forton; li, la nescianto, estis pli forta ol ili ambaŭ, al kiuj la sekreto ligis la manojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.