La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
BRULANTA SEKRETOAŭtoro: Stefan Zweig |
©2024 Geo |
Plenspire Edgar repaŝis de la fenestro; terurtremo skuis lin. Neniam antaŭe en sia vivo li estis tiel proksima al io simile mistera. Laŭ lia percepto, la mondo de ekscitoj, de streĉaj aventuroj, tiu mondo de murdo kaj trompo, ĉiam situis samloke kiel la fabeloj, tuj malantaŭ la sonĝoj, en sfero nereala kaj neatingebla. Nun subite li ŝajne troviĝis rekte en ĝi, en tiu terura mondo, kaj lia tuta estaĵo estis febre skuita de tia neatendita renkonto. Kiu estas tiu mistera homo, kiu subite venis en ilian trankvilan vivon? Ĉu li vere estas murdisto, ke li ĉiam serĉas la solecon kaj volas fortreni lian patrinon tien, kie estas mallume? Io terura ŝajne minacis. Li ne sciis, kion fari. Morgaŭ, tio estis certa, li skribos al la patro aŭ telegrafos.
Sed ĉu tio ne povus okazi jam nun, ĉi-nokte? Ankoraŭ ja lia patrino ne estis en sia ĉambro, ankoraŭ ŝi estis kun tiu abomena, malamata fremda homo. Inter la interna pordo kaj la ekstera facile movebla tapetopordo estis mallarĝa interspaco, ne pli granda ol la interno de vestoŝranko. Tien, en tiun manlarĝon da mallumo, li enpremis sin, por subaŭskulti ŝiajn paŝojn en la koridoro. Ĉar li decidis, ke eĉ unu momenton li ne volas lasi ŝin sola. La koridoro estis nun, noktmeze, malplena kaj nur malbrile heligita de unu soleca flamo.
Fine – la minutoj longiĝis terure por li – li aŭdis singardajn paŝojn suprenveni. Streĉe li aŭskultis. Ne estis iu rapida paŝado, kvazaŭ iu volas rekte en sian ĉambron, sed trenaj, hezitaj, tre malrapidigitaj paŝoj kvazaŭ suprenirantaj senfine malfacilan kaj krutan vojon. Intertempe ĉiam denove flustrado kaj haltado. Edgar tremis pro ekscitiĝo. Ĉu eble estis ambaŭ, ĉu li ankoraŭ restis kun ŝi? La flustrado estis tro malproksima.
Sed la paŝoj, kvankam ankoraŭ hezitaj, pli kaj pli alproksimiĝis. Kaj nun subite li aŭdis la malamatan voĉon de la barono diri ion mallaŭte kaj raŭke, kion li ne komprenis, kaj tuj poste tiun de sia patrino en rapida sindefendo: ”Ne, ne hodiaŭ! Ne.”
Edgar tremis, ili proksimiĝis kaj li devis aŭdi ĉion. Ĉiu paŝo, kiom mallaŭta ĝi estis, dolorigis lin en la brusto. Kaj la voĉo, kiel malbela ĝi ŝajnis al li, tiu avide varbanta, naŭza voĉo de la malamato! ”Ne estu kruela. Vi estis tiel bela ĉi tiun vesperon.”
Kaj ree la alia: ”Ne, mi ne estas permesata, mi ne povas, lasu min.”
Estis tiom da timo en la voĉo de lia patrino, ke la infano teruriĝis. Kion alian li ankoraŭ volis de ŝi? Kial ŝi sentis timon?
Pli kaj pli ili alproksimiĝis kaj certe jam estis nun antaŭ lia pordo. Densege malantaŭ ili staris li, tremanta kaj nevidebla, en distanco de nur unu manlarĝo, ŝirmita nur per la maldika tavolo de tapeto. La voĉoj estis nun proksimegaj.
”Venu do, Matilde, venu!” Ree li aŭdas sian patrinon ĝemi, pli malforte nun, en laciĝanta rezisto.
Sed kio estis tio? Ili iris ja pluen en la mallumo. Lia patrino ne eniris sian ĉambron, sed preterpasis ĝin! Kien li trenas ŝin? Kial ŝi ne plu parolas? Ĉu li premegis ŝtopilon en ŝian buŝon? Ĉu li strangole fermas al ŝi la gorĝon?
Tiuj pensoj furiozigas lin. Per trema mano li puŝe malfermas la pordon iomete. Nun li vidas la du en la malhela koridoro.
La barono brake ĉirkaŭplektas la kokson de lia patrino kaj mallaŭte forkondukas ŝin, kiu ŝajne jam cedas. Nun li haltas antaŭ sia ĉambro. ”Li volas fortreni ŝin,” ektimas la infano, ”nun li volas fari la teruran.”
Sovaĝa ekpuŝo, li brufermas la pordon kaj elrapidas sekvante la du. Lia patrino ekkrias, kiam nun el la mallumo subite io saltas kontraŭe al ili, ŝajne ŝi svenas, nur pene tenata de la barono. Sed tiu sammomente sentas en sia vizaĝo etan, malfortan pugnon, kiu rigore frapas liajn lipojn kontraŭ la dentoj, sentas ion, kio katsimile alkroĉiĝas al lia korpo. Li lasas la timigitan virinon, kiu rapide eskapas, kaj blinde rebatas per la pugno, antaŭ ol li scias, kontraŭ kiu li defendas sin.
La knabo scias, ke li estas la malpli forta, sed li ne cedas. Fine, fine ja venis la momento longe prisopirita, por pasie elŝarĝi la tutan perfiditan amon, la amasigitan malamon. Blinde li marteladas per siaj etaj pugnoj, mordante la lipojn en febra, sensenca ekscitiĝo. La barono nun ankaŭ ekkonis lin, ankaŭ li estas plena de malamo kontraŭ tiu kaŝa spiono, kiu amarigis al li la lastajn tagojn kaj fuŝis la ludon; energie li rebatas, kien ajn li trafas. Edgar ekĝemas, sed ne ĉesas kaj ne vokas pro helpo. Dum unu minuto ili luktas mute kaj persiste en la noktomeza koridoro. Iom post iom la barono konsciiĝas pri la ridindeco de sia batalo kun malmatura bubo, li firme ekkaptas lin, por lin forĵetegi. Sed la infano nun sentas siajn muskolojn malfortiĝi kaj scias, ke en la venonta sekundo li estos venkita, batita; en senbrida furiozo li ekmordas tiun fortan, firman manon, kiu volas kapti lin en la nuko. Kontraŭvole la mordito eligas obtuzan krion kaj maltenas por sekundo, kiun la infano profitas, por eskapi en la ĉambron kaj antaŭŝovi la riglilon.
Nur unu minuton daŭris tiu noktomeza batalo. Neniu dekstre kaj maldekstre aŭdis ĝin. Ĉio estas kvieta, ĉio ŝajnas droninta en dormo. La barono viŝas la sangan manon per poŝtuko, rigardas malkviete en la mallumon.
Neniu subaŭskultis. Nur supre briletas – al li ŝajnas: moke – unu lasta maltrankvila lumo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.