La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
BRULANTA SEKRETOAŭtoro: Stefan Zweig |
©2024 Geo |
Kiam la barono la sekvantan matenon eniris la halon, li vidis la infanon de la nekonata belulino tie en vigla konversacio kun du liftbuboj, al kiuj li montris bildojn en iu libro.
Lia patrino ne ĉeestis, evidente ankoraŭ okupita pri la tualeto.
Nur nun la barono atente rigardis la knabon. Li estis timema, neevoluinta, nervoza junulo de eble dek du jaroj, kun mallertaj movoj kaj malhel-vagantaj okuloj. Same kiel multaj infanoj en tiu aĝo, li faris timigitan impreson, kvazaŭ oni ĵus tiris lin el dormo kaj starigis lin en fremdan ĉirkaŭaĵon. Lia vizaĝo ne estis malbela, sed ankoraŭ tute nefiksita; la batalo inter la vireca kaj la infaneca ŝajne nur nun ekestis, ankoraŭ ĉio en ĝi estis nur kvazaŭ knedita kaj ne jam formita; nenio estis klarlinie esprimita, ĉio nur pale kaj malcerte miksita. Krome, li estis ĝuste en tiu malfavora aĝo, en kiu infanoj neniam adapti ĝas al siaj vestoj, manikoj kaj pantalonoj faldpendas nestreĉe ĉirkaŭ la maldikaj artikoj, kaj ankoraŭ neniu interna vanteco admonas ilin priatenti sian eksteraĵon.
La knabo sendecide vaganta faris ĉi tie iom kompatindan impreson. Verdire li malhelpis ĉiujn. Jen flankenŝovis lin la pordisto, kiun li videble ĝenis per ĉiuspecaj demandoj, jen li malhelpis ĉe la enirpordo; evidente mankis al li amikaj rilatoj.
Tial li provis en sia infana babilemo alproksimiĝi al la servistoj de la hotelo; kiam ili ĵus havis tempon, ili respondis, sed tuj maldaŭrigis la konversacion, kiam plenkreskuloj vidiĝis aŭ iu vera laboro estis farota. Ridete kaj kun intereso la barono observis la malfeliĉan knabon, kiu rigardis ĉion scivole kaj kiun ĉiu malafable evitis. Unufoje li firmkaptis unu el tiuj scivolemaj rigardoj; sed la nigraj okuloj tuj time retiriĝis, kiam li ektrovis ilin dum la serĉado, kaj ekkaŭris post mallevitaj palpebroj. Tio amuzis la baronon. La knabo ekinteresis lin; li demandis sin, ĉu tiu infano – kiu evidente izoliĝis nur pro timo – ne povus servi al li kiel plej rapida peranto de alproksimi ĝo. Certe li volis provi ĝin. Nerimarkite li sekvis la knabon, kiu ĵus ree elpendolis tra la pordo. En sia infana dorlotemo li karesis la rozkolorajn naztruojn de blankĉevalo, ĝis kiam – li vere ne havis feliĉon – ankaŭ tie la veturigisto iom malĝentile foririgis lin. En aflikto kaj enuo li nun denove staradis tie, kun sia malplena kaj iom malgaja rigardo. Jen la barono alparolis lin. ”Nu, junulo, kiel plaĉas al vi ĉi loke?” li diris subite, klopodante fari la alparolon kiel eble plej bonhumora.
La infano fariĝis fajroruĝa kaj time rigardis supren. Li altiris iel la manon en timo kaj turnis sin tien kaj reen pro embaraso.
Okazis al li unuafoje, ke fremda sinjoro komencis konversacion kun li.
”Mi dankas, bone,” li povis ankoraŭ balbuti. La lasta vorto estis jam pli flustrita ol parolita.
”Tio mirigas min,” diris la barono ridete, ”la loko estas ja fakte malamuza, precipe por junulo kiel vi. Kion vi do faras dum la tuta tago?”
La knabo estis ankoraŭ tro embarasita por respondi rapide.
Ĉu vere estis eble, ke ĉi tiu fremda eleganta sinjoro serĉis konversacion kun li, kiun alifoje neniu priatentis? Tiu penso faris lin timema kaj fiera samtempe. Nur pene li koncentriĝis.
”Mi legas, kaj krome ni multe promenas. Kelkfoje ni ankaŭ veturas en kaleŝo, la patrino kaj mi. Mi devas ĉi tie refreŝiĝi, mi estis malsana. Tial mi ankaŭ sidu multe en la suno, la kuracisto konsilis tion.”
La lastajn vortojn li diris jam iom firme. Infanoj ĉiam fieras pri malsano, ĉar ili scias, ke danĝero faras ilin duoble gravaj al iliaj parencoj.
”Jes, la suno estas ja bona por junaj sinjoroj kiel vi, ĝi certe brunigos vin. Tamen vi ne devus dum la tuta tago nur sidadi.
Junulo kiel vi devus ĉirkaŭkuri, petoli kaj ankaŭ iom friponeti. Ŝajnas al mi, ke vi estas tro ĝentila, vi ja ankaŭ aspektas kiel enĉambrulo kun via dika libro subbrake. Se mi pensas, kia friponeto mi estis en via aĝo! Ĉiun vesperon mi venis hejmen kun disŝirita pantalono. Do, ne estu tro bonkonduta!”
Senvole la infano devis rideti, kaj tio forprenis de li la timon.
Li ŝatus respondi ion, sed ĉio ŝajnis al li tro malrespekta, tro aroga antaŭ tiu kara fremda sinjoro, kiu tiel afable parolis kun li. Li neniam estis interbabilema kaj ĉiam ete senkonsila, kaj tial li nun tute konfuziĝis pro feliĉo kaj honto. Li tiel ŝatus daŭrigi la konversacion, sed neniu ideo ekvenis. Bonŝance, la granda flava sanktbernarda hundo de la hotelo ĝuste nun pretervenis, flaresploris ilin ambaŭ kaj volonte lasis karesi sin.
”Ĉu vi ŝatas hundojn?” demandis la barono.
”Ho tre, mia avino havas hundon en sia vilao en Baden, kaj kiam ni loĝas tie, ĝi estas ĉiam dum la tuta tago kun mi. Sed tio estas nur en somero, kiam ni estas tie vizite.”
”Ni havas hejme en nia bieno, mi pensas, du dekduojn. Se vi estas brava ĉi tie, mi donacos unu al vi. Brunan kun blankaj oreloj, tute junan. Ĉu vi volas?”
La infano ruĝiĝis pro plezuro.
”Ho jes.”
Tio eliĝis el lia buŝo arde kaj avide. Sed tuj poste sekvis falete tima skrupulo.
”Sed panjo ne permesos ĝin. Ŝi diras, ke ŝi ne toleros hundon en la domo. Ili kaŭzas tro multe da ĝeno.”
La barono ridetis. Fine la konversacio haltis ĉe la patrino.
”Ĉu la patrino estas tiel severa?”
La infano meditis dum sekundo, suprenrigardis al li kvazaŭ demande, ĉu oni jam povus fidi al tiu fremda sinjoro. La respondo restis singarda.
”Ne, severa la patrino ne estas. Nun, ĉar mi estis malsana, ŝi permesas al mi ĉion. Eble ŝi permesos eĉ hundon.”
”Ĉu mi petu ŝin pri tio?”
”Jes, bonvolu fari tion,” ĝojegis la knabo. ”Tiukaze la patrino certe permesos ĝin. Kaj kiel ĝi aspektas? Blankajn orelojn ĝi havas, ĉu ne? Ĉu ĝi povas alporti perditajn objektojn?”
”Jes, ĝi povas ĉion.” La barono devis rideti pri la ardaj fajreroj, kiujn li aperigis tiel facile en la okuloj de la infano. Subite la komenca sinĝeno estis venkita kaj la pasio, antaŭe retenita de timo, superŝprucis. En fulmrapida ŝanĝo, la timema malkuraĝa infano de antaŭe fariĝis petola knabo. Se la patrino nur estus sama, la barono pensis nevole, same arda malantaŭ sia timo! Sed jam la knabo suprensaltis al li kun dudek demandoj:
”Kiel nomiĝas la hundo?”
”Karo.”
”Karo,” ĝojkriis la infano. Li devis iel ridi kaj triumfi pri ĉiu vorto, tute ebria pro la neatendita okazaĵo, ke iu tiel afable interesiĝas pri li. La barono mem miris pri sia rapida sukceso kaj decidis forĝi la varmegan fajron. Li invitis la knabon iomete promeni kun li, kaj la bedaŭrinda infano – soifinta de post semajnoj al societa kunesto – estis ravita de tiu propono.
Malprudente li elbabilis ĉion, kion lia nova amiko volis ellogi el li per etaj, ŝajne hazardaj demandoj. Baldaŭ la barono sciis ĉion pri la familio, precipe ke Edgar estas la sola filo de Viena advokato, evidente el la monhava juda burĝaro. Kaj per lerta esploro li rapide eksciis, ke la patrino tute ne estis entuziasma pri la restado sur Semmering kaj jam plendis pro manko de simpatia societo. Ja li eĉ konjektis – el la evita maniero laŭ kiu Edgar respondis la demandon, ĉu la patrino tre amas la patron – ke tiurilate verŝajne ne ĉio estas en tro bona ordo. Preskaŭ li hontis, kiel facile estis al li ellogi el la naiva knabo ĉiujn tiujn etajn famili-sekretojn; ĉar Edgar – tute fiera, ke plenkreskulon interesas io el tio, kion li povas rakonti – ja vere altrudis sian fidon al la nova amiko. Lia infana koro batis pro fiero – la barono dum la promenado metis sian brakon ĉirkaŭ liajn ŝultrojn – esti vidata publike en tia intimeco kun plenkreskulo, kaj iom post iom li forgesis sian propran infanaĝon, babiladis libere kaj senĝene kvazaŭ al sama ĝulo. Edgar estis, tion pruvis lia parolo, tre inteligenta, iom frumatura kiel la plejmulto de malsanemaj infanoj, kiuj multe kunestas kun plenkreskuloj; kaj li estis de strange troiganta pasio koncerne simpation kaj malamikecon. Ŝajne li havis al nenio normalan rilaton; pri ĉiu homo aŭ afero li parolis aŭ en ekstazo aŭ kun malamo tiel severa, ke ĝi malagrable distordis lian vizaĝon kaj faris ĝin preskaŭ malica kaj malbela. Io sovaĝa kaj impulsa, eble kaŭzita de la ĵus suferita malsano, havigis al liaj paroladoj fanatikan fajron, kaj eble lia mallerteco estis nur pene retenita timo antaŭ la propra pasio.
La barono akiris facile lian konfidon. Post nur duonhoro tiu varmega kaj maltrankvila koro dependis de li. Estas ja tiel facile trompi infanojn, tiujn fidemulojn, pri kies amo oni tiel malofte varbas. Necesis nur, ke li mem forgesu sin en la pasintecon, kaj infana konversacio fariĝis al li tiel natura kaj senartifika, ke ankaŭ la knabo prenis lin tute por samulo kaj post kelkaj minutoj perdis ĉiun senton de distanco. Li estis feliĉega pro la bonŝanco, ke li trovis en ĉi tiu soleca loko amikon, kaj kian amikon! Forgesitaj estis ili ĉiuj en Vieno, tiuj etaj knaboj kun siaj malfortaj voĉoj kaj sia sensperta babilado; kvazaŭ forportitaj estis iliaj bildoj per tiu unu nova horo! Lia tuta romantika pasio apartenis nun al tiu nova granda amiko lia, kaj lia koro ŝvelis pro fiero, kiam tiu adiaŭante denove invitis lin reveni morgaŭ antaŭtagmeze, kaj kiam la nova amiko nun signis al li de malproksime tute kiel frato. Tiu minuto eble estis la plej bela en lia vivo. Estas tiel facile trompi infanojn.
La barono postridetis la forkuranton. La peranto estis akirita.
La bubo, tion li sciis, nun turmentos sian patrinon per rakontadoj ĝis laciĝo kaj ripetos ĉiun unuopan vorton; kaj li rememoris kun plezuro, kiel li estis lerte enplektinta kelkajn komplimentojn al ŝia adreso, kiel ili ĉiam parolis nur pri la ”bela patrino” lia. Estis tutcerta afero, ke la komunikema knabo ne ripozos, antaŭ ol li povos kunestigi sian patrinon kaj lin. Li mem nun eĉ ne bezonos movi fingron por malgrandigi la distancon inter si kaj la bela nekonatino; nun li povos trankvile revi kaj alrigardi la pejzaĝon, ĉar li sciis: du varmegaj infanmanoj konstruos por li la ponton al ŝia koro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.