La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRULANTA SEKRETO

Aŭtoro: Stefan Zweig

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TERCETO

La plano estis, kiel post unu horo pruviĝis, bonega kaj sukcesis ĝis la lastaj detaloj. Kiam la juna barono, intence iom malfrue, eniris la manĝosalonon, Edgar ekmoviĝis de la seĝo, salutis fervore kun feliĉa rideto kaj signis al li. Samtempe li tiretis sian patrinon ĉe la maniko, parolis tro rapide kaj ekscitite al ŝi, per okulfrapaj gestoj montrante al la barono.

Ĝenite kaj ruĝiĝante ŝi mallaŭdis lian tro viglan konduton, tamen ne povis ne transrigardi unufoje, por plenumi la deziron de la bubo; tion la barono tuj utiligis, por fari respektplenan riverencon. La interkonatiĝo estis farita. Ŝi devis danki, sed de nun klinis la vizaĝon pli malalten sur la teleron kaj dum la tuta vespermanĝo zorge evitis refoje transrigardi. Malsame Edgar, kiu senĉese rigardis tien, unufoje eĉ provis paroli transen; tiun maldecaĵon la patrino tuj energie malpermesis al li.

Post la manĝo ŝi informis lin, ke li devus enlitiĝi, kaj intensa flustrado inter li kaj lia patrino komenciĝis; ties finrezulto estis, ke pro siaj ardaj petoj li ricevis permeson transiri al la alia tablo kaj adiaŭi sian amikon. La barono diris al li kelkajn korajn vortojn, kiuj ree flagrigis la okulojn de la infano, babilis kun li dum kelkaj minutoj. Sed subite ekstarante, li turnis sin kun lerta movo transen al la alia tablo, gratulis la iom embarasitan najbarinon pro ŝia inteligenta, vigla filo; li laŭdis la antaŭtagmezon, kiun li tiel bonege pasigis kun li – Edgar staris apude ruĝa pro ĝojo kaj fiero – kaj fine esplordemandis pri ties sanstato tiel detale kaj per tiom de demandoj, ke la patrino estis devigata respondadi. Kaj tiamaniere ili glitis nerezisteble en longan konversacion, al kiu la knabo feliĉe kaj respekte aŭskultis. La barono prezentis sin kaj kredis rimarki, ke lia belsona nomo faris certan impreson al la vantulino.

Certe, ŝi estis de eksterordinara ĝentileco al li, kvankam ŝi gardis sian dignon kaj eĉ frue adiaŭis, pro la bubo, kiel ŝi senkulpige aldiris.

Tiu akre protestis, ke li ne estas laca kaj volonte preta maldormi la tutan nokton. Sed jam lia patrino ofertis sian manon al la barono, kiu respektplene kisis ĝin.

Edgar dormis malbone en ĉi tiu nokto. Estis en li malklara miksaĵo de feliĉo kaj infana malespero. Ĉar hodiaŭ io nova estis okazinta en lia vivo. Unuafoje li enmiksis sin en la sortojn de plenkreskuloj. Li forgesis, jam duonsonĝe, sian propran infanaĝon kaj pensis sin tute plenkreska. Solece edukita kaj ofte malsaneta, li ĝis nun havis malmultajn amikojn.

Por lia granda dorlotbezono neniu ekzistis krom la gepatroj, kiuj malmulte zorgis pri li, kaj la servistaro. Kaj la forto de iu amo estas ĉiam malĝuste mezurita, se oni taksas ĝin nur laŭ ĝia kaŭzo kaj ne laŭ la antaŭira streĉo, tiu malplena malhela spaco de seniluziiĝo kaj soleco, kiu troviĝas antaŭ ĉiuj grandaj okazaĵoj de la koro. Iu tropeza, ne eluzita sento estis tie atendinta kaj faligis sin nun kun etenditaj brakoj renkonten al la unua, kiu ŝajne meritis ĝin. Edgar kuŝis en la mallumo, feliĉe kaj embarasite, li volis ridi kaj li devis plori. Ĉar li amis ĉi tiun homon, kiel li neniam estis aminta amikon, nek patron kaj patrinon, kaj eĉ ne Dion. La tuta nematura pasio de liaj antaŭaj jaroj alkroĉis sin al la bildo de ĉi tiu homo, kies nomon li eĉ ne konis antaŭ du horoj.

Tamen li estis sufiĉe inteligenta por ne esti premita de tiu neatendita kaj stranga nova amikeco. Kio tiom embarasis lin, estis la sento pri lia propra nevaloro, lia propra nenieco. ”Ĉu mi do taŭgas por li, mi malgranda bubo de dek du jaroj, kiu havas ankoraŭ la lernejon antaŭ si, kiu vespere estas sendita enliten antaŭ ĉiuj aliaj?” li torture cerbumis. ”Kio mi povas esti al li, kion mi povas oferti?” Ĝuste tiu turmente sentita malkapablo iel vidigi sian senton faris lin malfeliĉa. Alitempe, kiam li estis ekaminta kamaradon, lia unua ago estis dividi kun li la malmultajn valoraĵojn de sia pupitro, poŝtmarkojn kaj ŝtonojn, la naivan havaĵon de la infaneco; sed ĉiuj tiuj objektoj, kiuj ankoraŭ hieraŭ estis al li de alta signifo kaj stranga ĉarmo, ekŝajnis nun senvaloraj, infanaj kaj malestimindaj.

Ĉar kiel li povus proponi ion tian al la nova amiko?

Kie ekzistis iu vojo, iu ebleco malkaŝi siajn sentojn? Ĉiam pli kaj pli afliktis lin la ideo, ke li estas malgranda, estas io duona, nematura, infano de dek du jaroj; kaj neniam antaŭe li tiel arde malbenis la infanecon, neniam antaŭe li tiel kore sopiris, ke li vekiĝu alia, samkiel li reve vidis sin: granda kaj forta, viro, plenkreskulo kiel la aliaj.

En ĉi tiujn maltrankvilajn pensojn enplektiĝis rapide la unuaj kolorplenaj revoj pri tiu nova mondo de virestado. Kun rideto Edgar fine ekdormis; tamen la memoro pri la morgaŭa rendevuo malprofundigis lian dormon. Jam je la sepa horo li vekiĝis timante malfrui. Rapidege li vestis sin, salutis en ŝia ĉambro la mirigitan patrinon, kiu kutime nur pene sukcesis ellitigi lin, kaj kuregis malsupren, antaŭ ol ŝi povis fari pluajn demandojn. Ĝis la naŭa li ĉirkaŭvagadis senpacience, forgesis, ke li devus matenmanĝi, zorgante nur, ke la amiko ne atendu longe por la promenado.

Je duono post la naŭa la barono fine alvagis sencele. Kompreneble li estis forgesinta la rendevuon jam delonge; sed nun, kiam la knabo avide alrapidis lin, li devis rideti pri tiom da pasio kaj montris sin preta plenumi sian promeson. Ree li prenis la knabon ĉebrake, iris kun la brilĝoja infano tien kaj reen; aliflanke li rifuzis, milde sed insiste, jam nun komenci la komunan promenadon. Li ŝajnis atendi ion, almenaŭ sugestis tion lia rigardo, kiu nerve palpis la pordojn. Subite li rektigis sin. La patrino de Edgar ĵus eniris kaj resalutante venis afable al ili. Ŝi ridetis aprobe, kiam ŝi aŭdis pri la intencita promenado, kiun Edgar antaŭe prisilentis al ŝi kiel ion tro valoran; kaj laŭ invito de la barono ŝi rapide konsentis akompani ilin.

Edgar tuj estiĝis grumbla kaj mordis la lipojn. Kiel ĉagrene, ke ŝi ĝuste nun preteriris! Tiu promenado ja apartenu al li sola; kaj se li prezentis sian amikon al la patrino, tio ja estis nur pro afableco lia, sed li tute ne volis dividi lin. Jam ekestis en li io kiel ĵaluzo, kiam li rimarkis la ĝentilecon de la barono al la patrino.

Ili promenadis nun triope, kaj la danĝera sento de lia graveco kaj subita valoro nutriĝis ankoraŭ pli en la infano pro la okulfrapa intereso, kiun ambaŭ dediĉis al li. Edgar estis preskaŭ ekskluzive la objekto de la konversacio; la patrino paroladis kun iom hipokrita zorgo pri lia paleco kaj nerveco, dum aliflanke la barono ridete refutis tion kaj detale laŭdis la ĉarman manieron de sia ”amiko”, kiel li nomis lin. Estis la plej bela horo de Edgar. Li havis rajtojn, kiujn oni neniam cedis al li dum lia infaneco. Li estis permesita kunparoli, sen tuja ordono al silentado, eĉ esprimi iajn nemodestajn dezirojn, kiuj ĝis nun estus malbone akceptitaj. Kaj ne estis mirinde, ke en li grandiĝis superkreske la trompa sento, ke li estas plenkreskulo.

En liaj helaj revoj la infanaĝo jam kuŝis malantaŭ li kiel ne-plukonforma kaj forĵetita vesto. Dum la tagmanĝo la barono sidis ĉe ilia tablo, sekvinte inviton de la pli kaj pli afabla patrino de Edgar. El la ”vid-al-vide” fariĝis apud-esto, el konateco estiĝis amikeco. La terceto ekzistis, kaj la tri voĉoj de virino, viro kaj infano harmonie akordiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.