La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
BRULANTA SEKRETOAŭtoro: Stefan Zweig |
©2024 Geo |
Pli malsupre sur la vojo li fine haltis. Li devis firmteni sin ĉe arbo, tiel liaj membroj tremis en timo kaj ekscito, tiel stertore eliĝis lia spiro el la trostreĉita brusto. Malantaŭ li estis kurinta la teruro pro la propra ago, nun ĝi kaptis lian gorĝon kaj kiel en febro skuis lin tien kaj reen. Kion li faru?
Kien fuĝi? Ĉar jam ĉi tie, meze en la proksima arbaro, nur kvaronhoron de la domo, kie li loĝis, kaptis lin la sento de soleco. Ĉio aspektis alie, pli malamike, pli malame, de post kiam li estis sola kaj sen helpo. La arboj, kiuj ankoraŭ hieraŭ fratece ĉirkaŭmurmuris lin, subite amasiĝis mallume kiel minaco.
Sed kiom pli fremda kaj nekonata devus esti ĉio, kio ankoraŭ estis antaŭ li? Tiu izoleco en la granda nekonata mondo kapturnigis la infanon. Ne, li ankoraŭ ne povis elporti ĝin, ankoraŭ ne elporti ĝin sola. Sed al kiu li fuĝu? Sian patron li timis; li estis facile ekscitebla, nealirebla kaj tuj resendus lin.
Sed returnen li ne volis, prefere ja en la danĝeran fremdecon de la nekonato; ŝajnis al li, ke li neniam plu povos vidi la vizaĝon de sia patrino sen memoro, ke li frapis ĝin per la pugno.
Jen li ekmemoris pri sia avino, tiu maljuna, bona, afabla virino, kiu dorlotis lin de lia infaneco, ĉiam ŝirmis lin, kiam hejme minacis iu punado, iu maljusteco. Ĉe ŝi en Baden li volis kaŝi sin, ĝis la unua kolero pasos, tie li volis skribi leteron al la gepatroj kaj senkulpigi sin. En tiu kvaronhoro li jam tiel humiliĝis – pro la nura penso, ke li staras sola en la mondo kun siaj malspertaj manoj – ke li malbenis sian fieron, tiun stultan fieron, kiun fremdulo pelis en lian sangon per mensogo. Li ja volis esti nenio alia ol la infano de antaŭe, obeema, pacienca, sen la arogeco, kies ridindan troigon li nun sentis.
Sed kiel veni al Baden? Kiel transflugi la plurhoran landan interspacon? Rapide li rigardis en sian malgrandan ledan monujon, kiun li ĉiam portis kun si. Dank’al Dio, jen ĝi brilis ankoraŭ, la nova ora dudekkrona monero, kiun oni donacis al li je lia naskiĝtago. Neniam li povis decidiĝi elspezi ĝin. Sed preskaŭ ĉiutage li kontrolis, ĉu ĝi ankoraŭ estas tie, ĝuis ĝian aspekton, sentis sin riĉa pro ĝi, kaj poste frotbriligis la moneron per sia poŝtuko en danka karesemo, ĝis kiam ĝi lumis kiel eta suno. Sed nun timigis lin la ideo, ĉu tio sufiĉos. Li jam tiom ofte en sia vivo veturis fervoje, sen iel pripensi, ke oni devas pagi por ĝi aŭ eĉ kiom tio povus kosti, ĉu unu kronon aŭ cent. Unuafoje li sentis, ke ekzistas faktoj de la vivo, pri kiuj li neniam estis pensinta; ke ĉiuj tiuj multaj aĵoj, kiuj ĉirkaŭis lin, kiujn li tenis en la fingroj kaj per kiuj li ludis, iel estis plenaj de propra valoro, de iu speciala graveco. Li, kiu antaŭ unu horo ankoraŭ imagis sin ĉioscia, estis – tion li sentis nun – preteririnta senatente mil sekretojn kaj demandojn, kaj hontis, ke lia mizera saĝeco jam faletis pro la unua ŝtupo en la vivon. Pli kaj pli li senkuraĝiĝis, pli kaj pli malgrandaj estiĝis liaj malfirmaj paŝoj ĝis malsupre en la stacidomo. Kiom ofte li estis revinta pri ĉi tiu eskapo, kiom ofte li estis pensinta forrapidi en la vivon, fariĝi imperiestro aŭ reĝo, soldato aŭ poeto, kaj nun li alrigardis time la malgrandan helan domon kaj nur pensis, ĉu la dudek kronoj sufiĉos por venigi lin ĝis la avino. La reloj brilis malproksime en la lando, la stacidomo estis malplena kaj soleca. Time Edgar ŝteliris al la biletejo kaj flustris, por ke neniu alia aŭdu lin, kiom bileto al Baden kostus.
Mirigita vizaĝo elrigardis de post la malhela giĉeto, du okuloj ridetis malantaŭ okulvitroj al la senkuraĝa infano:
”Ĉu bileto por plenkreskulo?”
”Jes,” balbutis Edgar. Sed tute sen fiero, pli vere en timo, ke ĝi povus kosti tro multe.
”Ses kronojn!”
”Jen.”
Malŝarĝite, li transŝovis la brilan multamatan moneron; mono tintis reen, kaj Edgar subite resentis sin senlime riĉa, kiam li havis en la mano la brunan pecon de kartono, kiu garantiis al li la liberecon, kaj krome en lia poŝo sonis la obtuza muziko de arĝento.
Laŭ la hortabelo la vagonaro alvenos post dudek minutoj.
Edgar premis sin en angulon. Kelkaj homoj staris sur la kajo, neokupitaj kaj senpense. Sed al la malkvietulo ŝajnis, kvazaŭ ĉiuj alrigardus nur lin, kvazaŭ ĉiuj mirus, ke tia infano jam veturas sola, kvazaŭ la fuĝo kaj krimo estus skribitaj sur lia frunto. Li liberspiris, kiam fine de malproksime la trajno unuafoje hurlis kaj poste albruis. La trajno, kiu portos lin en la mondon. Nur enirante li rimarkis, ke lia bileto validas por la tria klaso. Ĝis nun li ĉiam estis veturinta en la unua klaso; kaj ree li sentis, ke nun io estis ŝanĝita, ke ekzistas diversecoj, kiujn li ne estis rimarkinta. Aliajn homojn li havis kiel najbarojn ol ĝis nun. Kelkaj italaj laboristoj kun malmolaj manoj kaj raŭkaj voĉoj, kun fosiloj kaj ŝoveliloj en la manoj, sidis vid-al-vide kaj rigardis per nebrilaj malesperaj okuloj antaŭ sin. Evidente ili estis pene laborintaj sur la ŝoseo, ĉar iuj el ili dormis en la bruega trajno, apogante sin al la malmola malpura ligno, kun buŝoj malfermitaj. Ili estis laborintoj, por gajni monon, pensis Edgar, sed li ne povis imagi, kiom tio estis.
Tamen li sentis ree, ke mono estas objekto, kiun oni ne ĉiam havas, sed kiu devas esti iel akirita. Unuafoje li konsciiĝis, ke al li estis kutima kaj memkomprenebla iu atmosfero de komforto, sed ke dekstre-maldekstre de lia vivo fendiĝas abismoj profunden en mallumon, kiujn lia rigardo neniam estis tuŝinta.
Nun li rimarkis, ke ekzistas profesioj kaj sortoj, ke ĉie ĉirkaŭ lia vivo ariĝas sekretoj, palpeble proksimaj kaj tamen neniam priatentitaj. Edgar lernis multon en tiu unu horo, de kiam li staris sola; li komencis vidi multon de ĉi tiu mallarĝa kupeo kun la fenestroj al la libereco. Kaj io komenciĝis subtile ekflori en lia kaŝa timo, io, kio ankoraŭ ne estis feliĉo, sed tamen jam miro pri la multvarieco de la vivo. Li estis fuĝinta pro timo kaj malkuraĝo, tion li eksentis en ĉiu sekundo, tamen unuafoje li agis memstare, travivis ion de la realo, kiun li estis preteririnta antaŭe. Unuafoje eble li mem fariĝis sekreto al la gepatroj, samkiel antaŭe la mondo al li. Per aliaj rigardoj li vidis tra la fenestro. Kaj estis al li, kvazaŭ li unuafoje vidus ĉion veran, kvazaŭ vualo estus defalinta de la aĵoj kaj ili nun montrus al li ĉion, la internon de sia intenco, la kaŝitan nervon de sia aktiveco. Domoj preterflugis kiel deŝiritaj de la vento, kaj li devis pensi pri la homoj, kiuj loĝas interne, ĉu ili estas riĉaj aŭ malriĉaj, feliĉaj aŭ malfeliĉaj, ĉu ankaŭ ili same kiel li sopiras scii ĉion, kaj ĉu eble tie estas infanoj, kiuj ankaŭ ĝis nun nur ludis per la aĵoj kiel li mem. La relgardistoj, kiuj staris kun flirtantaj flagoj ĉevoje, ŝajnis unuafoje al li ne nuraj pupoj kaj malviva ludilaro kiel ĝis nun, kvazaŭ objektoj starigitaj de simpla hazardo, sed li komprenis, ke tio estas ilia sorto, ilia batalo kontraŭ la vivo. Pli kaj pli rapide ruliĝis la radoj, nun la zigzagaj kurbiĝoj malsuprenigis la trajnon al la valo, pli kaj pli malkrutaj fariĝis la montoj, pli kaj pli malproksimaj; jam la ebeno estis atingita. Ankoraŭ unu fojon li rigardis returne, tiam ili jam estis bluaj kaj ombrecaj, malproksimaj kaj neatingeblaj; kaj estis al li, kvazaŭ tie, kie ili malrapide solviĝis en nebula ĉielo, kuŝus lia propra infaneco.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.