La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
BRULANTA SEKRETOAŭtoro: Stefan Zweig |
©2024 Geo |
La kelnero, kiu estis alportinta al Edgar la manĝon en lian ĉambro-areston, fermis la pordon. Post li kraketis la seruro.
Furioze la infano eksaltis: evidente okazis laŭ ordono de lia patrino, ke oni enŝlosis lin samkiel danĝeran beston. Malklare sentiĝis en li:
Kio okazas nun tie malsupre, dum mi estas enŝlosita ĉi tie?
Kion tiuj du nun priparolas? Ĉu eble nun tie okazas la sekretaĵo kaj mi devas malĉeesti? Ho, tiu sekreto, kiun mi sentas ĉiam kaj ĉie, kiam mi estas inter plenkreskuloj, antaŭ kiu ili ŝlosas la pordon en la nokto, kiun ili mergas en mallaŭtan konversacion, kiam mi eniras nesupozite; tiu granda sekreto, kiu nun jam de tagoj estas proksime al mi, densege ĉe la manoj, kaj kiun mi tamen ankoraŭ ne povas ekpreni! Kion mi ne jam faris, por kapti ĝin! Iam mi ŝtelis de paĉjo librojn el la skribotablo kaj legis ilin, kaj ĉiuj tiuj strangaj aferoj estis en ili, mi nur ne komprenis ilin. Ŝajne ekzistas ia sigelo, kiun oni devas antaŭe forigi, por trovi la sekreton. Mi demandis la servistinon, petis ŝin klarigi al mi la frazojn en la libroj, sed ŝi priridis min. Terure esti infano, plena de scivolo kaj nepermesata demandi iun, ĉiam esti ridinda antaŭ tiuj granduloj, kvazaŭ oni estus io stulta aŭ senutila. Sed mi ekscios ĝin, mi sentas, ke mi nun baldaŭ scios ĝin. Parto jam estas en miaj manoj, kaj mi ne volas malpersisti, antaŭ ol mi posedos la tuton!”
Li aŭskultis, ĉu iu venas. Ekstere eta vento flugis tra la arboj kaj rompis la rigidan spegulon de la lunlumo inter la branĉaro en cent vibrajn vitrosplitojn.
”Ne povas esti io bona, kion la du intencas; alie ili ne serĉus tiel mizerajn mensogojn por forigi min. Certe ili nun ridas pri mi, la malbenitaj, ĉar ili fine liberiĝis de mi, sed mi ridos la lasta. Kiel stulte de mi, ke mi nun lasis min enŝlosi ĉi tie, ke mi donis al ili sekundon da libereco, anstataŭ gluiĝi al ili kaj kaŝe priatenti ĉiujn iliajn movojn. Mi ja scias, ke la granduloj ĉiam estas malsingardaj, kaj ankaŭ la du malkaŝos sin. Ili ĉiam kredas, ke ni estas ankoraŭ tute malgrandaj kaj ĉiam dormas vespere; ili forgesas, ke oni povas ankaŭ nur ŝajnigi sin dormanta kaj subaŭskulti, ke oni povas ŝajnigi sin stulta kaj envere esti tre prudenta. Pasintjare, kiam mia onklino ekhavis infanon, ili sciis tion antaŭe; nur antaŭ mi ili ŝajnigis sin mirigitaj, kvazaŭ ili estus surprizitaj. Sed ankaŭ mi sciis tion, ĉar mi aŭdis ilin paroli unuvespere antaŭ semajnoj, kiam ili kredis min dormanta. Kaj same ankaŭ ĉifoje mi surprizos ilin, tiujn abomenulojn. Ho, se mi povus spioni tra la pordo, kaŝe observi ilin nun, kiam ili kredas sin sekuraj. Ĉu mi eble nun sonorigu? Tiam venus la servistino, malŝlosus la pordon kaj demandus, kion mi deziras. Aŭ mi povus bruegi, rompi vazaron, tiukaze oni same malŝlosus. Kaj en tiu sekundo mi povus elgliti kaj subaŭskulti ilin. Sed ne, tion mi ne volas. Neniu vidu, kiel abomeninde ili traktas min. Mi estas tro fiera por tio. Morgaŭ mi ja repagos al ili ĉion.”
Malsupre ridis virina voĉo. Edgar ektimis: tio povus esti lia patrino. Tiu ja havas kaŭzon ridi, primoki lin, la etulon, senhelpulon, malantaŭ kiu oni turnis la ŝlosilon, kiam li estis ĝena, kiun oni ĵetis en angulon kvazaŭ faskon de malsekaj vestoj. Singarde li kliniĝis eksteren el la fenestro. Ne, ne estis ŝi, sed fremdaj petolaj knabinoj, kiuj ŝercmokis junulon.
Jen, en ĉi tiu minuto li rimarkis, kiel malalte lia fenestro leviĝis super la tero. Kaj jam – apenaŭ ke li notis ĝin – la ideo ekestis: elsalti nun, kiam ili kredis sin tute sekuraj, subaŭskulti ilin. Li febris pro ĝojo pri sia decido. Estis al li, kvazaŭ li tenus per tio en siaj manoj la grandan, la brilan sekreton de la infan-aĝo. ”Eksteren, eksteren,” ĉio tremis en li.
Danĝero ne ekzistis. Homoj ne preterpasis, kaj jam li saltis.
Ekestis eta bruo de grincaj ŝtonetoj, kiun neniu aŭdis.
En tiuj du tagoj la subaŭskultado, la embuskado estis fariĝinta la ĝojo de lia vivo. Kaj li nun sentis volupton miksitan kun tremeto de timo, kiam li tute senbrue ŝteliris ĉirkaŭ la hotelo, zorge evitante la helradian rebrilon de la lumoj. Unue li rigardis, premante la vangon singarde al la fenestrovitro, en la manĝosalonon. Ilia kutima sidloko estis neokupata. Nun li kaŝrigardis pluen, de fenestro al fenestro. Iri en la hotelon mem li ne kuraĝis, timante, ke li povus senvole renkonti ilin en la koridoroj. Nenie ili estis troveblaj. Jam li preskaŭ malesperis; jen li vidis du ombrojn antaŭenfali el la pordo kaj – li retiriĝis kaj kaŭriĝis en la malhelon – sian patrinon elpaŝi kun sia nun jam neevitebla kunulo. Do li estis veninta ĝustatempe.
Kion ili parolis? Li ne povis kompreni tion. Ili parolis mallaŭte, kaj la vento bruis tro malkviete en la arboj. Sed nun rido klare pretersonis, la voĉo de lia patrino. Estis rido, kiun li tute ne konis je ŝi, strange akra ridado, kvazaŭ tiklita, ekscitita, nervoza, kiu ŝajnis al li fremda kaj timigis lin. Ŝi ridis.
Do ne povas esti io danĝera, ne io grandega kaj grandioza, kion oni kaŝis antaŭ li. Edgar estis iomete seniluziigita.
Sed kial ili forlasis la hotelon? Kien ili iris nun solaj en la nokto? Altsupre, ventoj ŝajnis ŝvebi per gigantaj flugiloj, ĉar la ĉielo – ĵus antaŭe ankoraŭ pura kaj lunhela – nun fariĝis malluma. Nigraj tukoj, ĵetitaj de nevideblaj manoj, iam kaj iam envolvis la lunon, kaj la nokto tiam fariĝis tiel malpenetrebla, ke oni apenaŭ povis vidi la vojon; sed baldaŭ ĝi denove brile heliĝis, kiam la luno liberigis sin. Arĝento malvarmete transfluis la pejzaĝon. Mistera estis tiu ludo inter lumo kaj ombro, kaj ekscita kiel la ludo de virino, kiu jen nudigas jen vualas sin. Ĝuste nun la pejzaĝo ree senvestigis sian brilan korpon. Oblikve trans la vojo Edgar vidis la nigrajn siluetojn, aŭ pli vere nur unu, ĉar ili iris tiel interpreme, kvazaŭ interna timo kunpuŝas ilin. Sed kien ili iras nun, la du? La pinarboj ĝemis, estis demona agemo en la arbaro, kvazaŭ iu sovaĝa ĉasado furiozus tie. ”Mi sekvos ilin,” pensis Edgar, ”ili ne povos aŭdi miajn paŝojn en tiu tumulto de vento kaj arbaro.”
Kaj dum la du malsupre iris sur la larĝa hela strato, li saltis supre en la mallumo pluen de arbo al arbo, de ombro al ombro.
Li sekvis ilin obstine kaj persiste, benis la venton, kiu faris liajn paŝojn neaŭdeblaj, kaj malbenis ĝin, ĉar ĝi ĉiam forportis de li la vortojn de transe. Se eĉ nur unufoje li povus aŭdi ilian konversacion, li certe tenus la sekreton.
La du malsupre iris sensuspekte. Ili sentis sin feliĉege solaj en tiu vasta embarasa nokto kaj perdiĝis en sia kreskanta eksciti ĝo. Neniu antaŭsento avertis ilin, ke supre en la multbranĉa mallumo iu sekvas ĉiun ilian paŝon kaj ke du okuloj ungege ĉirkaŭprenadas ilin kun la tuta forto de malamo kaj scivolo.
Subite ili haltis. Ankaŭ Edgar tuj paŭzis kaj premis sin proksime al arbo. Forta timo ekkaptis lin. Se ili nun returnus kaj atingus la hotelon antaŭ li, se li ne povus savi sin en sian ĉambron kaj la patrino trovus ĝin malplena? Tiukaze ĉio estus perdita, tiam ili scius, ke li kaŝe observas ilin, kaj li ne plu povus esperi iam ellogi de ili la sekreton. Sed la du hezitis, evidente pro iu malkonsento. Bonŝance la luno lumis kaj li povis ĉion klare vidi. La barono montris al malhela mallarĝa flankvojeto, kiu kondukis malsupren en la valon; tie la lunlumo ne plaŭdis kvazaŭ larĝa plena riverego samkiel sur la ŝoseo, sed ĝi trafluetis la densaĵon nur en gutoj kaj groteskaj radioj. ”Kial li volas tien malsupren?” ekpensis Edgar. Lia patrino ŝajne diris ”ne”, sed li, la alia, provis persvadi ŝin. El la maniero de liaj gestoj Edgar povis ekkoni, kiel insiste li parolas.
Angoro atakis la infanon. Kion volis tiu homo de lia patrino?
Kial provis li, tiu fripono, treni ŝin en la malhelon? El liaj libroj, kiuj por li estis la mondo, subite venis vivaj memoroj pri murdo kaj forrabo, pri teruraj krimoj. Certe li intencas murdi ŝin, kaj pro tio li estis antaŭe foriginta lin, pro tio li logis ŝin soleca ĉi tien. Ĉu li voku pro helpo? Murdisto! La ekkrio jam estis tute alte en lia gorĝo, sed la lipoj estis sekaj kaj eligis eĉ ne unu sonon. Liaj nervoj streĉiĝis pro ekscito, apenaŭ li povis teni sin rekte; en terura timo li ekprene serĉis iun apogon – jen krakis branĉeto sub liaj manoj.
Timigite la du turnis sin kaj fiksrigardis en la mallumon.
Edgar restis mute apoganta sin al la arbo, kun alpremitaj brakoj, kaj kaŭrigis la etan korpon profunden en la ombron. Regis tomba silento. Tamen ili ŝajnis terurigitaj. ”Ni reiru,” li aŭdis diri sian patrinon. Time sonis tio de ŝiaj lipoj. La barono, evidente mem maltrankvila, konsentis. La du reiris malrapide, karese alpremiĝintaj. Ilia interna embaraso estis bonŝanco por Edgar. Kvarpiede li rampis tute malsupre en la arbustaĵo, sangvundante la manojn, ĝis la fino de la arbaro; de tie li kuris plenrapide, tiel ke lia spiro perdiĝis, ĝis la hotelo kaj tie per kelkaj saltoj supren. La ŝlosilo, kiu antaŭe enkarcerigis lin, feliĉe enestis de ekstere; li turnis ĝin, rapidegis en la ĉambron kaj tuj sur la liton. Kelkajn minutojn li devis ripozi, ĉar la koro batis furioze kontraŭ la brusto, kiel svingilo kontraŭ sona sonorilvando.
Poste li riskis ekstari, apogis sin apud la fenestro, kaj atendis ĝis ili venis. Daŭris longtempe. Certe ili estis irintaj tre tre malrapide. Singarde li spionis el la ombrita kadro. Nun ili alvenis malrapide, kun lunlumo sur la vestoj. Fantome ili aspektis en tiu verda lumo; kaj denove atakis lin dolĉa timotremo, ĉu tiu vere estas murdisto kaj kian teruran okazaĵon li mem estis malhelpinta per sia ĉeesto. Klare li vidis la kretohelajn vizaĝojn. En tiu de la patrino estis esprimo de ekstazo, kiun li ne konis je ŝi, dum la barono ŝajne estis severa kaj ĉagrenita; evidente, ĉar lia intenco malsukcesis.
Tute proksime ili jam estis. Nur mallonge antaŭ la hotelo iliaj figuroj disiĝis. Ĉu ili rigardos supren? Ne, neniu faris tion.
”Ili forgesis min,” pensis la knabo kun arda kolero, kun sekreta triumfo, ”sed mi ne vin! Vi eble imagas, ke mi dormas aŭ ne estas en la mondo, sed vi vidos vian eraron. Ĉiujn viajn paŝojn mi kontrolos, ĝis mi eltiros la sekreton de li, la fripono, la teruran sekreton, kiu maldormigas min. Mi ja disŝiros vian interligon. Mi ne dormas.”
Malrapide la du eniris la pordon. Kaj kiam ili nun unu post la alia eniris, la falantaj siluetoj ree ĉirkaŭbrakis sin por unu sekundo; kiel unusola nigra strio malaperis ilia ombro en la heligitan portalon. Poste la placo denove kuŝis brila en la lunlumo antaŭ la domo, samkiel vasta herbejo de neĝo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.