La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
BRULANTA SEKRETOAŭtoro: Stefan Zweig |
©2024 Geo |
La patrino restis ankoraŭ dum iom da tempo kun la barono ĉe la tablo, sed ili parolis ne plu pri elefantaj ĉasadoj.
Sufoketa, rapide ekesta embaraso glitis en ilian konversacion, depost kiam la bubo estis forlasinta ilin. Fine ili transiris en la halon kaj sidiĝis en angulo. La barono estis pli rava ol iam, ŝi mem iom ardigita per kelkaj glasoj da ĉampano, kaj tiamaniere la konversacio baldaŭ akceptis danĝeran karakteron.
Verdire oni ne povis nomi la baronon beleta, li nur estis juna kaj rigardis tre virece el sia malhelbruna, energia bubovizaĝo; li ravis ŝin per siaj freŝaj, preskaŭ malrespektaj movoj. Nun ŝi ŝatis vidi lin de proksime, kaj ŝi ankaŭ ne plu timis lian rigardon.
Sed iom post iom enŝteliĝis en liajn parolojn io aŭdaca, kio ete embarasis ŝin; io, kio estis kvazaŭ ektuŝo de ŝia korpo, palpado kaj rea lasado, io mistere avida, kio pelis la sangon en ŝiajn vangojn. Sed poste li denove ridis delikate, senĝene, knabece, kaj tio havigis al ĉiuj etaj avidaĵoj liaj la neseriozan ŝajnon de infanaj ŝercoj. Kelkfoje estis al ŝi, kvazaŭ ŝi devus abrupte forrifuzi unu vorton, sed – koketa laŭnature – ŝi estis per tiuj etaj voluptaĵoj nur instigita atendi pliajn. Kaj fortirita de la riska ludo ŝi fine eĉ provis imiti lin.
Subtilajn, flirtajn promesojn ŝi ĵetis transen sur siaj rigardoj, jam donis sin en vortoj kaj movoj, eĉ toleris lian alproksimi ĝon, la najbarecon de lia voĉo, kies spiron ŝi kelkfoje sentis vibranta kaj varma sur siaj ŝultroj. Kiel ĉiuj ludantoj ili forgesis la tempon kaj perdis sin tiel komplete en la arda konversacio, ke ili elreviĝis nur, kiam noktomeze la halo estis malheligita.
Ŝi tuj eksaltis, cedante al la unua ektimo, kaj subite sentis, kiel trokuraĝe kaj riske ŝi moviĝis antaŭen. La ludo kun la fajro ja ne estis malkonata al ŝi, sed nun ŝia stimulita instinkto sentis, kiel tiu ludo jam preskaŭ fariĝis serioza. Kun terurtremo ŝi trovis, ke ŝi ne plu sentis sin tute certa, ke io en ŝi ekglitis kaj timige forrapidis al turniĝo. En la kapo ĉio ondumis en kirlego de timo, vino kaj ardaj paroloj; stulta, sensenca timo atakis ŝin, tiu timo, kiun ŝi estis koninta jam kelkfoje en sia vivo dum tiaj danĝeraj sekundoj, sed neniam tiel kapturniga kaj perforta. ”Bonan nokton, bonan nokton. Ĝis morgaŭ matene,” ŝi diris rapide kaj volis forkuri. Forkuri ne tiom de li, kiom de la danĝero de ĉi tiu minuto kaj de tiu stranga malcerteco en si mem. Sed la barono firmtenis ŝian adiaŭan manon kun milda forto, kisis ĝin, ne nur formale unu fojon, sed kvar- aŭ kvinfoje, per lipoj tremantaj, de la delikataj fingropintoj ĝis supren al la manartiko, dum kio ŝi sentis, kun subtila tremo, liajn hirtajn lipharojn tikli trans sian mandorson.
Iu varma kaj prema sento flugis de tie kun la sango tra la tuta korpo, timo varmege suprensaltis, martelis minace al la tempioj; ŝia kapo ardis, la timo, la sensenca timo treme trakuris nun ŝian tutan korpon, kaj rapide ŝi fortiris de li sian manon.
”Restu do ankoraŭ,” flustris la barono. Sed jam ŝi forrapidis kun mallerta trorapideco, kiu evidentigis ŝiajn timon kaj embarason. En ŝi nun estis la ekscitiĝo, kiun la alia intencis; ŝi sentis, kiel ĉio en ŝi estas konfuza. Ĉasis ŝin la kruele flagra timo, ke la viro malantaŭ ŝi eble sekvos kaj ekprenos ŝin, sed samtempe – ankoraŭ dum la eskapo – ŝi jam sentis bedaŭron, ke li ne faris tion. En tiu horo povis okazi tio, kion ŝi senkonscie sopiratendis de post jaroj, la aventuro, kies proksiman spireton ŝi volupte amis, por – ĉiam ĝis nun – lastmomente eviti ĝin, la granda kaj danĝera aventuro, ne nur la pasema ekscita flirto. Sed la barono estis tro fiera por postkuri favoran sekundon. Li estis tro certa pri sia venko, por preni ĉi tiun virinon rabiste en malforta, vinebria minuto; kontraŭe, la veran ludiston ekscitis nur la lukto kaj sindono plenkonscia.
Eskapi de li ŝi ne povis. La arda veneno jam pulsis en ŝiaj vejnoj, tion li vidis.
Supre sur la ŝtuparo ŝi haltis, premante la manon al la penspira koro. Ŝi devis ripozi unu sekundon. Ŝiaj nervoj malfunkciis.
Sopiro eliĝis el la brusto, duone trankviliĝo, ke ŝi estis fuĝinta el danĝero, duone bedaŭro; sed ĉio tio estis konfuza kaj daŭre erarvagis en la sango nur kiel delikata kapturno.
Kun duonfermitaj okuloj, kiel ebriulino, ŝi palpe paŝis pluen al sia pordo kaj libere ekspiris, kiam ŝi nun prenis la malvarmetan anson. Nur nun ŝi sentis sin en sekureco!
Mallaŭte ŝi rondirigis la pordon en la ĉambron. Kaj resaltis jam en la sekvanta sekundo. Io moviĝis en la ĉambro, tute malantaŭe en la mallumo. Ŝiaj ekscititaj nervoj akre konvulsiis, jam ŝi volis krii por helpo, jen venis mallaŭte de interne tute dormebria voĉo: ”Ĉu estas vi, panjo?”
”Dio mia, kion vi faras tie?” Ŝi rapidegis al la divano, kie Edgar kuŝis kun vestaro ĉifita kaj ĵus liberiĝis de la dormo. Ŝia unua penso estis, ke la infano certe estas malsana aŭ bezonas helpon.
Sed Edgar diris, ankoraŭ tute dormema kaj kun eta riproĉo:
”Mi atendis vin tiel longe kaj poste mi ekdormis.”
”Kial do?”
”Pro la elefantoj”
”Kiuj elefantoj?”
Nur nun ŝi komprenis. Ŝi ja estis promesinta al la infano rakonti ĉion ankoraŭ hodiaŭ pri la ĉasado kaj la aventuroj.
Kaj nun tiu bubo kaŝiris en ŝian ĉambron, tiu naiva infaneca bubo, kaj atendis en certa fido, ĝis ŝi venos, kaj dume endormi ĝis. La ekstravaganco indignigis ŝin. Aŭ verdire, ŝi sentis koleron kontraŭ si mem, mallaŭtan flustron de kulpo kaj honto, kiun ŝi volis superkrii. ”Tuj enlitiĝu, vi malobeema infanaĉo,” ŝi alkriis lin. Edgar mire rigardis ŝin. Kial ŝi koleris tiel pri li, li ja faris nenion. Sed tiu miro ankoraŭ pli incitis la jam ekscititan virinon. ”lru tuj en vian ĉambron,” ŝi ekkriis furioze, ĉar ŝi sentis, ke ŝi agis maljuste kontraŭ li. Edgar iris sen vorto. Vere li estis terure laca kaj sentis nur malklare tra la prema nebulo de dormo, ke lia patrino estis ne plenuminta promeson, kaj ke oni iel traktis lin malbone. Sed li ne ribelis.
En li ĉio estis apatia pro dormemo; kaj krome, li tre ĉagreni ĝis, ke li estis endorminta ĉi tie, anstataŭ maldorme atendi.
”Tute kiel malgranda infano,” li diris indigne al si mem, antaŭ ol li denove ekdormis.
Ĉar de hieraŭ li malamis sian propran infanecon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.