La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


BRULANTA SEKRETO

Aŭtoro: Stefan Zweig

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA KUNLUDANTO

La lokomotivo ekkriis raŭke: la stacio Semmering estis atingita. Dum unu minuto la nigraj vagonoj ripozis en la arĝenta lumo de la montaro, elĵetis kelkajn homojn kolorvestitajn, englutis aliajn; voĉoj pasis indigne tien kaj reen; nun la raŭka maŝino ĉefronte ekkriis denove kaj fortiregis rulbrue la nigran ĉenon malsupren en la kavernon de la tunelo. Senmakule etendita, kun klaraj fundoj purbalaitaj de la malseka vento, kuŝis refoje la vasta pejzaĝo.

Unu el la alvenintoj, junulo simpatie notinda pro bonaj vestoj kaj naturelasta paŝado, luis – rapide antaŭ la aliaj – fiakron al la hotelo. Sen troa rapideco la ĉevaloj laŭtrotis la vojon supren. Kuŝis printempo en la aero. Sur la ĉielo flirtis tiuj blankaj, malkvietaj nuboj, kiuj vidiĝas nur en majo kaj junio, tiuj blankaj uloj, mem ankoraŭ junaj kaj ŝanĝiĝemaj, kiuj lude transkuras la bluan arkaĵon, por kaŝi sin subite malantaŭ altaj montoj, kiuj ĉirkaŭbrakas sin kaj forrapidas, jen ĉifiĝas kiel poŝtukoj, jen disfibriĝas en strioj, kaj fine petole surmetas blankajn ĉapojn al la montoj. Malkvieto estis ankaŭ supre en la vento; ĝi skuis la malfortajn arbojn ankoraŭ malsekajn de la pluvo tiel senbride, ke ili kraketis en la artikoj kaj forĵetis de si mil gutojn kvazaŭ fajrerojn. Kelkfoje ŝajnis ankaŭ, ke aromo de neĝo transvenis malvarmete el la montoj; tiam oni spire sentis ion, kio estis dolĉa kaj akra samtempe.

Ĉio, enaere kaj surtere, estis movo kaj ribela malpacienco.

Iom spiregante, la ĉevaloj laŭkuris nun vojon la malsupren; la sonoriletoj tintis longe antaŭen de ili.

En la hotelo la junulo antaŭ ĉio tralegis flugrigarde la liston de la ĉeestantaj gastoj kaj baldaŭ seniluziiĝis. ”Por kio do mi estas ĉi tie”, li malkviete demandis sin. ”Troviĝi sola ĉi tie sur la monto, sen societo, estas pli malbone ol resti en la oficejo.

Evidente mi venis tro frue aŭ tro malfrue. Mi neniam estis feliĉa rilate miajn feriojn. Eĉ ne unu konatan nomon mi trovas inter ĉiuj tiuj homoj. Se almenaŭ kelkaj virinoj ĉeestus, … iu eta, eventuale eĉ naiva flirtado, por pasigi tiun semajnon ne tro mizere.” La juna viro, barono el malaltranga aŭstra oficistnobelaro, deĵoranta en perfektejo, estis petinta tiun mallongan forpermeson sen iu bezono; verdire nur, ĉar ĉiuj liaj kolegoj sukcesis akiri unu semajnon printempan, kaj li ne volis donaci la sian al la registaro. Kvankam ne sen internaj talentoj, li estis de tute societa naturo, ŝatata kaj bonvena en ĉiuj rondoj kaj plene konscia pri sia malkapablo esti soleca.

Li neniel inklinis esti sola, kaj laŭeble evitis tion, ĉar li tute ne deziris pli intiman konatecon kun si mem. Li sciis, ke li bezonas la frot-ebenon de homoj por ekflamigi siajn talentojn, la varmecon kaj entuziasmon de sia koro; li sciis, ke sola li estas senfajra kaj senutila al si mem, samkiel alumeto en skatolo.

Malbonhumore li iris en la malplena halo tien kaj reen, jen sendecide foliumante en gazetoj, jen eksonigante sur la piano en la muzikĉambro valson, kies ĝustan ritmon tamen liaj fingroj ne trovis. Fine li eksidis malgaje, rigardis eksteren, kie la mallumo iom post iom falis kaj nebulo grizvapore eliĝis el la pinarboj. Unu horon li foruzis tiamaniere, senutile kaj nervoze.

Poste li fuĝis en la manĝo-salonon.

Tie nur malmultaj tabloj estis okupitaj; rapide li flugrigardis ĉiujn. Vane! Neniuj konatoj; nur tie – li resalutis nevigle – ĉevaldresisto, tie alia vizaĝo el la Ring-strato; alie nenio.

Neniu virino; nenio, kio promesus eĉ nur efemeran aventuron.

Lia malbonhumoro fariĝis malpacienco. Li estis unu el tiuj junuloj, kiuj dankas multajn sukcesojn al sia bela vizaĝo kaj en kiuj nun daŭre ĉio estas vigla por nova renkonto, por nova travivaĵo; junuloj, kiuj estas ĉiam pretaj forrapidi en nekonatajn aventurojn, kiujn nenio surprizas, ĉar ili ĉion inside prikalkulis; kiuj malobservas nenion erotikan, ĉar jam ilia unua rigardo ekpalpas la seksan de ĉiu virino, taksante kaj sen diferenco, ĉu ŝi estas la edzino de amiko aŭ la ĉambristino, kiu malfermas ŝian pordon. Kun ia frivola malŝato oni nomas tiajn homojn virin-ĉasistoj; oni faras tion nesciante, kiom da observa vero ŝtoniĝis en tiu vorto; ĉar fakte ĉiuj pasiaj instinktoj de la ĉasado, la eltrovado, la ekscitiĝo kaj la anima krueleco, flagras en la senripoza vigleco de tiaj homoj. Ili estas konstante en embusko, ĉiam pretaj kaj deciditaj sekvi la postsignon de aventuro ĝis proksimege al la abismo. Ili estas ĉiam ŝargitaj per pasio, ne pasio de amanto, sed tiu de ludisto, per pasio malvarma, kalkulanta kaj danĝera. Ekzistas inter ili persistuloj, al kiuj – ĝis longe post la juneco – la tuta vivo fariĝas ĉiama aventuro per ĉi tiu atendo; al kiuj la unuopa tago dispeciĝas en cent etajn seksajn travivaĵojn – rigardo dum preterpaso, forglitanta rideto, genuo tuŝita en kontraŭsidado – kaj la jaro same en cent tagojn tiajn; al kiuj la erotika travivaĵo estas la daŭre fluanta, nutra kaj stimula fonto da la vivo.

Ĉi tie estis neniuj kunludantoj, tion la serĉanto tuj ekkonis.

Kaj neniu incito estas pli ĉagrena ol tiu de ludanto, kiu kun kartoj enmane, konscia pri sia supereco, sidas ĉe la verda tablo kaj vane atendas la kunludanton. La barono vokis por gazeto.

Malbonhumore li rigardis la liniojn, sed liaj pensoj lamis kaj kvazaŭ ebriaj falete sekvis la vortojn.

Jen li aŭdis malantaŭ si veston susuri kaj voĉon diri iom ĉagrene kaj kun afekta akcento: ”Mais tais toi donc, Edgar!”

Ĉe lia tablo susuris preterpaŝe silka vesto, alta kaj belforma preterombris figuro kaj post ĝi, en nigra velurvesto, malgranda pala knabo, kiu scivoleme rigardtuŝetis lin. La du sidiĝis vid-al-vide ĉe rezervita tablo; la infano evidente klopodis esti korekta, kio ŝajne kontraŭis al la malkvieto en liaj malhelaj okuloj. La sinjorino – kaj nur ŝin la barono priatentis – estis tre kulturita kaj vestita kun okulfrapa eleganteco; cetere ŝi estis tipo, kiun li tre amis, unu el tiuj ete plenformaj judinoj, laŭ aĝo ĝuste antaŭ la tromaturiĝo, evidente ankaŭ pasia, sed sperta kaj kaŝanta sian temperamenton malantaŭ nobla melankolio. Unue li ne povis rigardi en ŝiajn okulojn kaj admiris nur la belkurban linion de la brovoj; ili pure rondiĝis super delikata nazo, kiu ja vidigis ŝian rason, sed per nobla formo faris la profilon markita kaj interesa. La haroj estis de okulfrapa abundo, samkiel ĉio ina de tiu plenforma korpo; ŝia beleco ŝajne jam fariĝis sata kaj vanta kaj certa pro multaj admirantoj. Ŝi mendis per tre mallaŭta voĉo, korektis la bubon, kiu lude tintigis la forkon; ĉion tion ŝi faris en ŝajna indiferenteco kontraŭ la singarde alrampanta rigardo de la barono; ŝajne ŝi ne rimarkis lin, dum fakte ja nur lia vigla atento devigis ŝin al tiu retena zorgemo.

La ombro en la vizaĝo de la barono subite heliĝis, subhaŭte viviĝis la nervoj, ili glatigis la sulkojn, ŝveligis la muskolojn, tiel ke lia figuro rektiĝis kaj lumoj ekbrilis en liaj okuloj. Li mem ne estis malsimila al virinoj, kiuj ja bezonas la ĉeeston de viro, por efektivigi sian tutan potencon. La ĉasisto en li flarsentis ĉi tie rabaĵon. Provoke lia okulo provis renkonti ŝian rigardon, kiu kelkfoje tuŝetis lin en brila necerteco de pretervidado, sed neniam malkaŝe ofertis klaran respondon. Li imagis ankaŭ ekkoni, ke ĉirkaŭ ŝia buŝo vidiĝis kelkfoje fluado de komenca rideto, sed ĉio tio estis necerta kaj ĝuste tiu necerteco ekscitis lin. Nur tiu konstanta pretervidado ŝajnis promesa al li, ĉar ĝi estis rezisto kaj embaraso samtempe, kaj krome la strange zorga maniero de la konversacio kun la infano, evidente adaptita al rigardanto. Ĝuste la altruda preteksto de trankvileco signifis, tion li sentis, unuan kaŝan maltrankvilon.

Ankaŭ li ekscitiĝis: la ludo estis komencita. Li malakcelis sian manĝadon, rigarde firmtenis tiun virinon preskaŭ seninterrompe dum duonhoro, ĝis kiam li estis mense kopiinta ĉiun linion de ŝia vizaĝo, tuŝinta nevideble ĉiun parton de ŝia plenforma korpo. Ekstere falis peza mallumo, la arbaroj ĝemis en infana timo, kiam nun la grandaj pluvonuboj etendis grizajn manojn al ili. Pli kaj pli mallume la ombroj enpenetris la ĉambron, pli kaj pli la homoj ĉi tie ŝajnis esti kunpremitaj de la silento. Sub la minaco de tiu ĉi silento, la konversacio de la patrino kun la infano fariĝis pli kaj pli afekta kaj baldaŭ – tion li sentis – ĝi finiĝos. Nun li decidis fari provon. Kiel unua li ekstaris, pretervidante ŝin per longa rigardo al la pejzaĝo, kaj iris malrapide al la pordo. Tie li subite turnis la kapon, kvazaŭ li estus forgesinta ion. Kaj surprizis ŝin, kiu lin vigle postrigardis.

Tio incitis lin. Li atendis en la halo. Baldaŭ ŝi sekvis, la bubon ĉemane, foliumis preterpase en la ĵurnaloj, montris al la infano iujn bildojn. Sed kiam la barono kvazaŭ hazarde alpaŝis la tablon, por ŝajne ankaŭ serĉi ĵurnalon, sed fakte por pli profunde penetri en la malseketan trembrilon de ŝiaj okuloj, eble eĉ por komenci konversacion, tiam ŝi turnis sin for, frapetis la filon sur la ŝultron: ”Viens, Edgar! Au lit!” kaj indiferente pretersusuris lin.

Iom seniluziita, la barono postrigardis ŝin. Verdire li estis kalkulinta je interkonatiĝo ankoraŭ tiun vesperon, kaj tiu abrupta maniero elrevigis lin. Sed fine, tiu rezisto enhavis instigon, kaj ĝuste la necerteco ekflamigis lian avidon. Nu: li havis sian kunludanton, kaj la ludo povis komenciĝi.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.