La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
BRULANTA SEKRETOAŭtoro: Stefan Zweig |
©2024 Geo |
Sed la tempo urĝis. Al la barono restis nur malmultaj tagoj, kaj li devis uzi ilin. Rezisto kontraŭ la persistemo de la ekscitita infano estus vana, tion ili sentis, kaj tial ili elektis la lastan, la plej malgloran rimedon: la fuĝon; nur por eviti lian tiranadon por unu-du horoj.
”Portu ĉi tiujn registrotajn leterojn al la poŝtoficejo,” diris la patrino al Edgar. Ili ambaŭ staris en la halo, la barono parolis ekstere kun fiakro-veturigisto.
Malfideme Edgar transprenis la du leterojn. Li estis rimarkinta, ke antaŭe servisto transdonis iun sciigon al lia patrino.
Ĉu ili eble komune preparis ion kontraŭ li?
Li hezitis. ”Kie vi atendos min?”
”Ĉi tie.”
”Ĉu certe?”
”Jes.”
”Sed ne foriru! Vi do atendos min ĉi tie en la halo, ĝis kiam mi revenos?”
Sentante sian superecon, li jam parolis ordone al sia patrino.
De post antaŭhieraŭ multo ŝanĝiĝis.
Poste li iris kun la leteroj. Ĉe la pordo li kunpuŝiĝis kun la barono. Li alparolis lin, unuafoje de post du tagoj. ”Mi nur alpoŝtigos tiujn du leterojn. Mia patrino atendos min, ĝis mi revenos. Bonvolu ne foriri antaŭ tio.”
La barono preterŝovis sin rapide. ”Jes, jes, ni ja atendos.”
Edgar rapidegis al la poŝtejo. Li devis atendi. Sinjoro antaŭ li havis dekduon da enuigaj demandoj. Fine li povis plenumi sian komision kaj tuj reen kuris kun la kvitancoj. Kaj alvenis ĝuste por vidi, kiel lia patrino kaj la barono forveturis en fiakro.
Li rigidiĝis pro furiozo. Preskaŭ li volis kliniĝi kaj postĵeti ŝtonon. O, ili tamen fuĝis de li, sed per kia aĉa, kia fripona mensogo! Ke lia patrino mensogis, li sciis de hieraŭ. Sed ke ŝi povus esti tiel senhonta kaj rompi klaran promeson, tio disŝiris en li la lastan fidemon. La tutan vivon li ne plu komprenis, vidinte ke vortoj, malantaŭ kiuj li supozis verecon, estis nur koloraj vezikoj, kiuj ekbloviĝis kaj krevis en nenion. Sed kia terura sekreto povus peli plenaĝajn homojn mensogi al li, infano, kaj forŝteliĝi kiel krimuloj? En la libroj, kiujn li estis leginta, la homoj murdis kaj trompis por gajni monon aŭ potencon aŭ reĝolandojn. Sed kio estis la kaŭzo ĉi tie, kion intencis tiuj du, kial ili kaŝis sin antaŭ li, kion ili provis vuali per cent mensogoj. Li torturis sian cerbon. Malklare li sentis: tiu sekreto estas la riglilo de la infaneco; konkeri ĝin signifus esti plenkreskinta, fine esti viro. Ho, kapti ĝin! Sed ne plu li povis klare pensi. La kolero, ke ili foriĝis de li, konfuzis kaj vualis al li la klaran vidon.
Li forkuris en la arbaron; li apenaŭ povis savi sin en la mallumon, kie neniu vidis lin, kaj jen eliĝis fluego da ardaj larmoj.
”Mensoguloj, hundoj, trompistoj, friponoj!” – li devis krii laŭte tiujn vortojn, alie li estus sufokiĝinta. La furiozo, la malpacienco, la ĉagreno, la scivolemo, la senhelpeco kaj la perfido de la lastaj tagoj, retenitaj en infana kramfo, en la iluzio de plenkreskeco, nun krevigis lian bruston kaj fariĝis larmoj.
Estis la lasta plorado de lia infaneco, la lasta plej sovaĝa plorado; lastfoje li fordonis sin virinece al la volupto de larmoj.
En ĉi tiu horo de konsterna furiozo li elploris de si ĉion: fidon, amon, kredemon, respekton – sian tutan infanecon.
La knabo, kiu poste reiris al la hotelo, estis iu alia. Li estis neemocia kaj agis pripense. Unue li iris al sia ĉambro, lavis zorge la vizaĝon kaj la okulojn por ne doni al la du la triumfon vidi la postsignojn de liaj larmoj. Poste li preparis la finan venĝon kaj atendis pacience, sen iu malkvieto.
La halo estis bone vizitata, kiam la veturilo kun la du rifuĝintoj ree haltis ekstere. Kelkaj sinjoroj ludis ŝakon, aliaj legis gazetojn, la sinjorinoj babilis. Inter ili sidis la infano, senmova, iom pala, kun tremaj rigardoj. Kiam nun lia patrino kaj la barono envenis tra la pordo, iom ĝenite vidis lin tiel subite kaj jam volis balbuti la preparitan elturniĝon, li kontraŭdiris ilin rekte kaj kviete kaj diris: ”Sinjoro barono, mi volas diri ion al vi.”
La barono havis malagrablan senton. Iel li opiniis sin kaptita.
”Jes, jes, poste, baldaŭ!”
Sed Edgar altigis la voĉon, diris hele kaj akre, por ke ĉiuj ĉirkaŭe povu aŭdi tion: ”Sed mi volas paroli kun vi nun. Vi kondutis fripone. Vi mensogis al mi. Vi sciis, ke mia patrino atendas min, kaj tamen…”
”Edgar!” kriis la patrino, kiu vidis ĉiujn rigardojn direktitajn al ŝi, kaj ĵetis sin kontraŭ li.
Sed nun la infano akre ekkriaĉis, rimarkante, ke ŝi volas superkrii liajn vortojn:
”Mi diras ĝin refoje antaŭ ĉiuj homoj. Vi mensogis abomene, kaj tio estas fia, tio estas fripona.”
La barono estis pala; la homoj ekrigardis, iuj ridetis.
La patrino ekkaptis la infanon tremantan de ekscitiĝo: ”Venu tuj al via ĉambro, aŭ mi batos vin ĉi tie antaŭ ĉiuj homoj,” ŝi balbutis raŭke.
Sed Edgar jam ree estis kvieta. Li bedaŭris, ke li antaŭe estis tiel pasia. Li estis malkontenta pri si mem, ĉar vere li ja volis senemocie provoki la baronon, sed la kolerego estis pli forta ol lia volo. Nun kviete, sen troa rapideco, li turnis sin al la ŝtuparo.
”Senkulpigu lian maldececon, sinjoro barono. Vi ja scias, ke li estas nervoza infano,” ŝi balbute aldonis, embarasita de la iom malicaj rigardoj de la ĉeestantoj ĉirkaŭe, kiuj fiksrigardis ŝin. Nenio en la mondo estis pli terura al ŝi ol skandalo, kaj ŝi sciis, ke ŝi devas nun regi sin. Anstataŭ tuj retiriĝi, ŝi unue iris al la pordisto, demandis pri leteroj kaj aliaj negravaĵoj, kaj poste susuris supren, kvazaŭ nenio estus okazinta.
Sed post ŝi aŭdiĝis mallaŭta flueto de sibla flustrado kaj retenita ridetado.
Survoje ŝia paŝo malrapidiĝis. Ŝi ĉiam estis senpova en seriozaj situacioj kaj verdire timis tiun disputon. Ŝi ne povis nei, ke ŝi estis kulpa, kaj krome: ŝi timis la rigardon de la infano, tiun novan fremdan strangan rigardon, kiu ŝin paralizis kaj hezitigis. Pro timo ŝi decidis provuzi mildecon. Ĉar ŝi sciis, ke nun en batalo la ekscitita infano estus la pli forta.
Mallaŭte ŝi premis la anson, malfermis la pordon. La knabo sidis trankvile kaj senemocie. La okuloj, kiujn li levis al ŝi, estis tute sen timo, eĉ ne malkaŝis scivolon. Li ŝajne estis tre certa.
”Edgar,” ŝi komencis kiel eble plej patrinece, ”kio estis al vi? Mi hontis pro vi. Kiel oni povas esti tiel malĝentila, kaj precipe kiel infano kontraŭ plenkreskulo! Vi poste tuj senkulpigos vin ĉe la barono.”
Edgar elrigardis tra la fenestro. La ”Ne” li kvazaŭ diris transen al la arboj.
Lia certeco komencis mirigi ŝin.
”Edgar, kio fakte okazas en vi? Vi ja tute ŝanĝiĝis! Mi neniel plu rekonas vin. Vi ĉiam estis prudenta, obeema infano, kun kiu oni povis paroli. Kaj subite vi kondutas, kvazaŭ la diablo eniris vin. Kion vi do havas kontraŭ la barono? Vi ja tre ŝatis lin. Li ĉiam estis tiel afabla al vi.”
”Jes, ĉar li volis konatiĝi kun vi.”
Ŝi eksentis ĝenon. ”Sensencaĵo! Kion vi pensas! Kiel vi povas imagi ion tian?”
Sed nun la infano ekflamis.
”Mensogulo li estas, malsincera homo. Kion ajn li faras, ĉio estas nur efikon-cela kaj malnobla. Li volis konatiĝi kun vi, tial li estis afabla kaj promesis hundon al mi. Mi ne scias, kion li promesis al vi kaj kial li estas afabla al vi, sed ankaŭ de vi li volas ion, panjo, tutcerte. Alie li ne estus tiel ĝentila kaj afabla.
Li estas malbona homo. Li mensogas. Observu lin nur ĝuste, kiel hipokrite li ĉiam rigardas. Ho, mi malamas lin, tiun mizeran mensogulon, tiun friponon”
”Sed Edgar, kiel oni povas diri ion tian.” Ŝi estis embarasita kaj ne sciis respondi. En ŝi ekmoviĝis sento, ke la infano pravas.
”Jes, li estas fripono, oni ne povas forpreni tiun konvinkon de mi. Tion vi mem devas vidi. Kial do li timas min? Kial li kaŝas sin de mi? Ĉar li scias, ke mi taksas lin ĝuste, ke mi konas lin, tiun friponon!”
”Kiel oni povas diri ion tian, kiel oni povas diri ion tian.”
Ŝia cerbo malfunkciis, nur la sensangaj lipoj balbutis ĉiam denove la du frazojn. Nun ŝi subite eksentis teruran timon kaj vere ne sciis, ĉu antaŭ la barono aŭ antaŭ la infano.
Edgar vidis, ke lia admono impresis. Kaj logis lin la ideo, transtiri ŝin al si, havi kunulon en la malamo, en la malamikeco kontraŭ li. Milde li alpaŝis sian patrinon, ĉirkaŭbrakis ŝin, kaj lia voĉo fariĝis flata pro ekscito. ”Panjo,” li diris, ”vi certe mem rimarkis, ke li ne volas ion bonan. Li faris vin tute alia. Vi ŝanĝiĝis, ne mi. Li incitegis vin kontraŭ mi, nur por havi vin sola. Certe li volas trompi vin. Mi ne scias, kion li promesis al vi. Mi nur scias, ke li ne plenumos ĝin. Vi devas esti singarda kontraŭ li. Kiu mensogas al unu, tiu mensogas ankaŭ al alia. Li estas malbona homo, al kiu oni ne fidu.”
Tiu voĉo, milda kaj preskaŭ en larmoj, sonis kiel el ŝia propra koro. De hieraŭ vekiĝis en ŝi malplaĉo, kiu diris al ŝi la samon: pli kaj pli insiste. Sed ŝi hontis deklari prava la propran infanon. Kaj ŝi savis sin, samkiel multaj, el la embaraso de profunda sento en la raŭkecon de la esprimo. Ŝi rektiĝis.
”Infanoj ne komprenas ion tian. Vi ne parolu pri tiaj aferoj.
Vi devas konduti dece. Jen ĉio.”
La vizaĝo de Edgar denove glaciiĝis. ”Kiel vi volas,” li diris malmole, ”mi avertis vin.”
”Do vi ne volas senkulpigi vin?”
”Ne.”
Malamike ili kontraŭstaris unu la alian. Ŝi sentis, ke temas pri ŝia aŭtoritato.
”Tiukaze vi manĝos ĉi supre. Sola. Kaj ne venos pli frue al nia tablo, ĝis vi senkulpigis vin. Mi ja igos vin lerni bonan konduton. Vi ne moviĝos el la ĉambro, ĝis mi permesos tion.
Ĉu vi komprenis?”
Edgar ridetis. Tiu perfida rideto ŝajne jam alkreskis al liaj lipoj. Interne li koleris kontraŭ si mem. Kiel stulte, ke li ree lasis forkuri sian koron kaj eĉ volis averti ŝin, la mensogulinon.
La patrino susuris eksteren, ne rigardante lin denove. Ŝi timis tiujn tranĉajn okulojn. La infano estiĝis malagrabla al ŝi, de post kiam ŝi sentis, ke li havas siajn okulojn malfermaj kaj diras al ŝi ĝuste tion, kion ŝi volis nek scii nek aŭdi. Terure estis al ŝi vidi, ke interna voĉo, ŝia konscienco, disigita for de ŝi mem, ĉirkaŭiras maskovestita kiel infano, kiel ŝia propra infano, ĉirkaŭiras kaj avertas ŝin kaj primokas ŝin. Ĝis nun tiu infano ĉiam estis flanke de ŝia vivo, ornamaĵo, ludilo, io kara kaj bonkonata, kelkfoje eble ŝarĝo, sed ĉiam io, kio troviĝis en la sama fluo, en la sama takto de ŝia vivo. Unuafoje hodiaŭ ĝi ribelis kaj spitis ŝian volon. Io kiel malamo nun ĉiam enmiksiĝis en la memoron pri ŝia infano.
Sed tamen: nun, kiam ŝi iom lace malsupreniris la ŝtuparon, sonis la infana voĉo el ŝia propra brusto: ”Vi devus esti singarda kontraŭ li.” – La admono ne lasis sin silentigi. Jen, dum preterpaso, spegulo kontraŭbrilis al ŝi; demande ŝi enrigardis, profunde kaj pli profunde, ĝis la lipoj tie disiĝis en subtila rideto kaj rondiĝis kvazaŭ al danĝera vorto. Ankoraŭ senĉese de interne sonis la voĉo; sed ŝi eklevis la ŝultrojn, kvazaŭ forĵetante ĉiujn tiujn nevideblajn skrupulojn de si, donis klaran rigardon al la spegulo, levis la jupon kaj iris malsupren kun la decida gesto de ludanto, kiu rulĵetas sian lastan ormoneron trans la tablon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.