|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BRULANTA SEKRETOAŭtoro: Stefan Zweig |
©2026 Geo
|
Ĉu tio estis sonĝo, malagrabla danĝera sonĝo?” demandis sin Edgar la sekvantan matenon, kiam li vekiĝis kun hirtaj haroj el labirinto de timo. La kapon torturis obtuza bruado, la artikojn rigida ligneca sento, kaj nun, kiam li rigardis malsupren al si mem, li rimarkis terurigite, ke li ankoraŭ surhavas la vestojn. Li ekstaris, ŝanceliĝis al la spegulo kaj skuiĝis malantaŭen pro sia propra pala, grimaca vizaĝo, kiu super la frunto ŝvelis en ruĝeta batvundo. Pene li ordigis siajn pensojn kaj time memoris pri ĉio, pri la nokta batalo ekstere en la koridoro, pri sia eskapo en la ĉambron, kaj ke li poste, tremante en febro, vestita kaj fuĝpreta ĵetis sin surliten. Tie li ŝajne estis ekdorminta, faleginta en tiun obtuzan dormon, en kies sonĝoj ankoraŭfoje ĉio revenis, nur alie kaj pli terure, kun la malseketa odoro de freŝa fluanta sango.
Malsupre paŝoj grince iris trans la rulŝtonetoj, voĉoj flugis supren kiel nevideblaj birdoj, kaj la suno profunden enpenetris la ĉambron. Certe jam estis malfrue en la antaŭtagmezo, sed la horloĝo, kiun li time konsultis, anoncis noktomezon; en sia ekscitiĝo li forgesis hieraŭ tiri ĝin. Kaj tiu malcerteco, pendi ie malfirme en la tempo, maltrankviligis lin, pliigite per la sento de nescio, kio fakte estis okazinta. Li rapide koncentri ĝis kaj iris malsupren, kun maltrankvilo en la koro kaj subtila sento de kulpo.
En la matenmanĝa ĉambro lia patrino sidis sola ĉe la kutima tablo. Edgar ekspiris, ke lia malamiko ne ĉeestas, ke li ne devus vidi ties malamatan vizaĝon, en kiun li hieraŭ frapis per sia pugno. Kaj tamen, nun alirante la tablon, li sentis sin malfirma.
”Bonan matenon,” li salutis.
Lia patrino ne respondis. Ŝi eĉ ne rigardis lin, sed rigardis per strange fiksaj pupiloj al la malproksima pejzaĝo. Ŝi aspektis tre pala, havis blue kadritajn okulojn kaj ĉirkaŭ la nazaloj tiun nervozan tremadon, kiu malkaŝis ŝian ekscitiĝon. Edgar mordis la lipojn. Tiu silentado embarasis lin. Li vere ne sciis, ĉu li grave vundis la baronon hieraŭ kaj ĉu ŝi iel povas scii pri tiu nokta renkonto. Kaj la malcerteco turmentis lin. Sed ŝia vizaĝo restis tiel rigida, ke li tute ne provis suprenrigardi al ŝi, timante, ke la nun mallevitaj okuloj povos subite eksalti de malantaŭ la vualitaj palpebroj kaj kapti lin. Li fariĝis tute silenta, eĉ ne kuraĝis fari brueton; tre singarde li levis la tason kaj restarigis ĝin, kaŝe rigardante la fingrojn de sia patrino, kiuj ludis tre nervoze per la kulero kaj ŝajne malkaŝis per sia kurbeco sekretan koleron. Kvaronhoron li sidis tie en la obtuza sento de atendo por io, kio ne venis. Neniu vorto, eĉ ne unu, liberigis lin. Kaj nun, kiam lia patrino ekstaris, ĉiam ankoraŭ ignorante lian ĉeeston, li ne sciis, kion li faru: resti sidanta sole ĉi tie ĉe la tablo aŭ sekvi. Fine li tamen leviĝis, humile postiris ŝin, kiu intence ne vidis lin, kaj dume ĉiam sentis, kiel ridinda lia postirado estas. Pli kaj pli li malgrandigis siajn paŝojn, pli kaj pli li postrestis malantaŭ ŝi, kiu iris en sian ĉambron, ne atentante lin. Kiam Edgar fine postvenis, li staris antaŭ decide fermita pordo.
Kio estis okazinta? Li ne plu komprenis ion ajn. La firma konscio de hieraŭ estis forlasinta lin. Ĉu li eble hieraŭ malpravis en tiu surprizatako? Kaj ĉu ili preparis kontraŭ li punon aŭ novan humiligon? Io certe okazos, tion li sentis, io terura certe okazos tre baldaŭ. Inter ili estis la sufokeco de proksimiĝanta fulmotondro, la elektra tensio de du ŝargitaj polusoj, kiu devus liberiĝi en fulmo. Kaj tiun ŝarĝon de antaŭsento li pene portis kun si tra kvar solecaj horoj, de ĉambro al ĉambro, ĝis lia mallarĝa infannuko kolapsis pro la nevidebla ŝarĝo kaj li tagmeze, nun jam tute humila, aliris ŝian tablon.
”Bonan tagon,” li diris ree. Li devis disŝiri tiun silenton, tiun treege minacantan silenton, kiu pendis super li kiel nigra nubo.
Ree la patrino ne respondis, ree ŝi preterrigardis lin. Kaj en nova teruro Edgar sentis sin nun kontraŭe de intenca, amasigita kolero, kian li ĝis nun en sia vivo ne spertis. Ĝis nun ŝiaj disputoj ĉiam estis nur furiozaj eksplodoj, pli de la nervoj ol de la sento, rapide finitaj per kvietiga rideto. Sed tiufoje, tion li klare ekkonis, li estis eliginta sovaĝan senton el la plej profunda grundo de ŝia naturo, kaj li ektimis pro tiu potenco malsingarde provokita. Li apenaŭ kapablis manĝi. En lia gorĝo io seka ŝvelis, kio minacis sufoki lin. Lia patrino ŝajne ne rimarkis ion ajn de ĉio tio. Nur nun, ekstarante, ŝi kvazaŭ okaze returnis sin kaj diris: ”Venu poste supren, Edgar, mi devas paroli kun vi.”
Tio ne sonis minace, sed tamen tiel glacie, ke Edgar frostotreme sentis la vortojn, kvazaŭ oni estus subite metinta feran ĉenon ĉirkaŭ lian kolon. Lia spito estis disfrapita. Silente, kiel bategita hundo, li sekvis ŝin supren al la ĉambro.
Ŝi longigis lian torturon per silentado de kelkaj minutoj; minutoj, en kiuj li aŭdis la horloĝon soni kaj infanon ridi ekstere kaj en si mem la koron marteli kontraŭ la brusto. Sed evidente ankaŭ en ŝi estis ega malcerteco, ĉar parolante nun ŝi ne alrigardis lin, sed turnis al li la dorson.
”Mi ne volas plu paroli pri via hieraŭa konduto. Ĝi estis senekzempla, kaj mi hontas ankoraŭ nun, kiam mi pensas pri ĝi. Vi devas danki vin mem pro la sekvoj. Nun mi volas diri al vi nur: tio estis la lasta fojo, ke vi havis permeson esti sola inter plenaĝuloj. Mi ĵus skribis al via patro, ke vi ricevu guverniston aŭ estu sendita en internulejon por lerni bonan konduton.
Mi ne plu ĉagreniĝos pri vi.”
Edgar staris kun klinita kapo. Li sentis, ke tio estis nur enkonduko, minaco, kaj li atendis maltrankvile la ĉefaĵon.
”Vi nun tuj senkulpigos vin ĉe la barono.”
Edgar ekmoviĝis, sed ŝi ne permesis iun interrompon.
”La barono forvojaĝis hodiaŭ, kaj vi skribos al li leteron, kiun mi diktos al vi.”
Edgar denove moviĝis, sed lia patrino estis firma.
”Neniu kontraŭdiro! Jen inko kaj papero, sidiĝu!”
Edgar rigardis supren. Ŝiaj okuloj estis harditaj de neskuebla decido. Li neniam estis koninta ŝin tia, tiel severa kaj senemocia.
Timo ekregis lin. Li sidiĝis, prenis la plumon, sed klinis la vizaĝon malalten sur la tablon.
” Supre la daton. Ĉu skribita? Antaŭ la superskribo lasu libera unu linion. Nu! Tre estimata sinjoro barono! Krisigno.
Ree preterlasu unu linion. Mi ĵus sciiĝas je mia bedaŭro – ĉu vi skribis? – je mia bedaŭro, ke vi jam forlasis Semmering –
Semmering kun du m – kaj tial mi devas skribe fari, kion mi intencis fari persone, nome – iom pli rapide, ne necesas kaligrafii – peti vian pardonon pro mia hieraŭa konduto. Kiel mia patrino certe diris al vi, mi ankoraŭ estas resaniĝanto post grava malsano kaj tre ekscitebla. Mi tial ofte vidas aferojn troigitaj, pro kio mi pentas tuj poste.”
La kurbita dorso super la tablo ekrektiĝis. Edgar turnis sin: lia spito revigliĝis.
”Tion mi ne skribas, tio ne estas vera!”
”Edgar!”
Ŝi minacis per la voĉo.
”Ĝi ne estas vera. Mi faris nenion, kion mi devas penti. Mi faris nenion malbonan, pro kio mi devus pardonpeti. Mi nur venis al via helpo, kiam vi vokis!”
Ŝiaj lipoj fariĝis sensangaj, la nazaloj streĉiĝis.
”Mi vokis pro helpo? Vi estas freneza!”
Edgar fariĝis kolera, unumove li eksaltis.
”Jes, vi vokis pro helpo, tie ekstere en la koridoro, hieraŭ nokte, kiam li ekprenis vin. ’Lasu min, lasu min,’ vi kriis. Tiel laŭte, ke mi aŭdis ĝin ĝis interne en la ĉambro.”
”Vi mensogas, mi neniam estis kun la barono en la koridoro ĉi tie. Li akompanis min nur ĝis la ŝtuparo.”
En Edgar la koro ĉesis bati pro tiu riska mensogo. Lia voĉo ne funkciis, li fiksrigardis ŝin per vitrecaj okuloj.
”Vi… ne… estis… en la koridoro? Kaj… li… li ne tenis vin?
Ne perforte ĉirkaŭbrakis vin?”
Ŝi ridis. Malvarma, seka rido.
”Vi sonĝis.”
Tio estis tro multe por la infano. Li ja nun jam sciis, ke plenkreskuloj mensogas, ke ili havas etajn riskajn elturniĝojn, mensogojn, kiuj glitas tra densaj maŝoj, kaj ruzajn dusencaĵojn.
Sed tiu impertinenta, frivola neado frunt-al-frunte furiozigis lin.
”Kaj jen, ĉu tiujn batvundojn mi ankaŭ sonĝis?”
”Kiu scias, kun kiu vi interbatalis. Sed mi ja ne devas diskuti kun vi; via afero estas obei, kaj fino! Sidiĝu kaj skribu!”
Ŝi estis tre pala kaj provis per lasta forto, konservi sian sintenon.
Sed iamaniere nun io en Edgar neniiĝis, iu lasta flamo de kredemo. Ke oni tiel simple povus piedpreme estingi la veron kvazaŭ brulantan alumeton, tion li ne komprenis. Interne li glaciiĝis; ĉio, kion li diris, fariĝis akra, malica, emocia:
”Vere, ĉu tion mi sonĝis? Tion en la koridoro kaj la batsignon tie? Kaj ke vi ambaŭ tie promenis hieraŭ en la lunlumo?
Kaj ke li volis konduki vin malsupren sur la vojon, eble ankaŭ tion? Ĉu vi kredas, ke mi lasas min enŝlosi en ĉambron kiel eta infano? Ne, mi ne estas tiel stulta, kiel vi pensas. Mi scias, kion mi scias.”
Impertinente li fiksrigardis en ŝian vizaĝon, kaj tio rompis ŝian forton: vidi la vizaĝon de sia propra infano proksimega antaŭ si kaj disformita de malamo. Senbride ŝia kolero eksplodis:
”Ek! Vi tuj skribos! Aŭ…”
”Aŭ kio…?” Provoke aroganta nun fariĝis lia voĉo.
”Aŭ mi batos vin kiel etan infanon.”
Edgar alproksimiĝis je unu paŝo, moke, kaj nur ridis. Jen ŝia mano jam frapis en lian vizaĝon. Edgar ekkriis.
Kaj kiel dronanto, kiu ĉirkaŭbatas permane, nur kun obtuza susurado en la oreloj, kun ruĝa flirtado antaŭ la okuloj, li rebatis blinde per la pugnoj. Li sentis, ke li frapis en ion molan, nun kontraŭ la vizaĝon, aŭdis krion. ..
Tiu krio rekonsciigis lin. Subite li vidis sin mem, kaj en lian konscion eniĝis la terura vero: ke li batis sian patrinon. Timo ekregis lin, honto kaj paniko, la urĝega deziro nun esti for, malaperi en la grundon, esti for, for, nur ne plu sub tiuj rigardoj.
Li kuregis al la pordo, kaj rapide malsupren sur la ŝtuparo, tra la domo en la straton, for, nur for, kvazaŭ furioza hundaro persekutus lin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.