La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
BRULANTA SEKRETOAŭtoro: Stefan Zweig |
©2024 Geo |
Ŝajnis al la senpacienca ĉasisto nun la ĝusta momento por kaŝe aliri la ĉasaĵon. La familieco, la trison-akordo en tiu afero malplaĉis al li. Estis ja bonete babili tiel triope, sed fine: li ne intencis babili. Kaj li sciis, ke societeco kun sia maskoludo de avidemo ĉiam malakcelas la erotikan inter viro kaj virino, forprenas de la vortoj la ardecon, de la atako la fajron.
Neniam ŝi forgesu pro la konversacio lian veran intencon, kiun ŝi – pri tio li estis certa – jam estis kompreninta.
Ke liaj klopodoj ne estos vanaj ĉe tiu virino, estis tre verŝajne.
Ŝi estis en tiuj decidaj jaroj, kiam virino komencas penti, ke ŝi restis fidela al edzo vere neniam amata, kaj kiam la purpura sunsubiro de ŝia beleco permesas al ŝi ankoraŭ unu lastan urĝan elekton inter patrineco kaj virineco. La vivo, kiu ŝajnis jam delonge respondita, en ĉi tiu momento ree fariĝas demando; lastfoje oscilas la magneta nadlo de la volo inter espero al erotika travivaĵo kaj definitiva rezignacio. Virino nun devas fari la danĝeran decidon, vivi aŭ sian propran vivon aŭ tiun de siaj infanoj, esti virino aŭ patrino. Kaj la barono, akrevida en tiaj aferoj, opiniis rimarki en ŝi ĝuste tiun danĝeran ŝanceliĝon inter vivopasio kaj sinofero. Konstante ŝi forgesis en la konversacio mencii sian edzon, kiu evidente kontentigis nur ŝiajn eksterajn bezonojn, sed ne ŝian snobismon instigitan de eleganta vivmaniero; kaj interne ŝi sciis vere tre malmulte pri sia infano. Ombro de enuo, vualita kiel melankolio en la malhelaj okuloj, kuŝis super ŝia vivo kaj mallumigis ŝian erotikan ardecon.
La barono decidis agi senprokraste, sed samtempe eviti ĉiun ŝajnon de rapideco. Kontraŭe, li volis – samkiel fiŝkaptisto alloge retiras la hokon – siaflanke renkonti tiun novan amikecon kun ekstera malintereso; li volis allasi, ke oni varbu pri li, dum fakte li ja estis la varbanto. Li intencis troigi certan fierecon, rigore vidigi la diferencon inter iliaj sociaj klasoj; kaj lin ekscitis la ideo, ke li kapablos per nura akcentado de sia fiero, per iu eksteraĵo, per belsona aristokrata nomo kaj malvarmaj manieroj, gajni ĉi tiun plenforman, belan korpon.
La arda ludo jam komencis eksciti lin, kaj tial li devigis sin al singardo. La posttagmezon li restis en sia ĉambro kun la agrabla konscio, ke li estas serĉata kaj netrovata. Tamen, tiu malĉeesto ne estis tre rimarkita de ŝi, al kiu ĝi vere estis direktita, sed ĝi fariĝis torturo al la bedaŭrinda bubo. Dum la tuta posttagmezo Edgar sentis sin treege senpova kaj perdita; kun la fideleco, tipa por knaboj, li senĉese atendis sian amikon dum longaj, longaj horoj. Ŝajnis al li kvazaŭ krimo kontraŭ la amikeco foriri aŭ fari ion sola. Senutile li vagadis en la koridoroj, kaj ju pli malfrue estiĝis, des pli lia koro pleni ĝis de malfeliĉo. En la malkvieto de sia fantazio li jam revis pri akcidento aŭ pri senkonscie farita ofendo kaj li jam preskaŭ ekploris pro senpacienco kaj timo.
Kiam la barono nun vespere venis al la tablo, li estis brile akceptita. Edgar saltis, sen priatento pri la admona voko de sia patrino kaj la ekmiro de la aliaj homoj, renkonten al li, ĉirkaŭprenis pasie lian bruston per siaj maldikaj braketoj. ”Kie vi estis? Kie vi troviĝis?” li vokis rapidege. ”Ni serĉis vin ĉie.”
La patrino ruĝiĝis pro tiu nebonvena inkluzivo kaj diris iom akre: ”Sois sage, Edgar! Assieds-toi! ”(Ŝi nome ĉiam parolis france kun li, kvankam tiu lingvo vere ne estis memkomprenebla al ŝi kaj ŝi ofte fiaskis en pli longaj frazoj). Edgar obeis, sed ne ĉesis esplordemandi la baronon. ”Sed ne forgesu do, ke la sinjoro povas fari, kion li volas. Eble nia ĉeesto enuigas lin.” Ĉi tiun fojon ŝi mem inkluzivigis sin, kaj la barono ĝoje sentis, kiel tiu riproĉo varbis je komplimento.
La ĉasisto en li vekiĝis. Li estis ebria, ekscitita, ke li trovis tiel rapide la ĝustan alirvojon kaj nun sentis la ĉasaĵon rekte antaŭ la pafilo. Liaj okuloj brilis, la sango malpeze trafluis liajn vejnojn, la parolo perlondis de liaj lipoj, li mem ne sciis kiel. Samkiel ĉiu erotika homo li estis duoble bona, duoble li mem, sciante ke li plaĉas al virinoj; same kiel kelkaj aktoroj estiĝas fajrecaj nur, kiam ili sentas ensorĉitaj la aŭskultantojn, la spirantan amason antaŭ si. Li jam ĉiam estis bona rakontisto, dotita per plastikaj bildoj, sed hodiaŭ – li dume trinkis kelkajn glasojn da ĉampano, kiun li ordonis honore de la nova amikeco – li superis sin mem. Li rakontis pri ĉasadoj en Hindujo, kiujn li ĉeestis kiel gasto de altranga, aristokrata brita amiko. Prudente li elektis tiun temon, ĉar ĝi estis indiferenta kaj aliflanke li sentis, kiel ĉio ekzotika kaj al ŝi neatingebla ekscitis ĉi tiun virinon. Sed li ensorĉis per ĝi precipe la knabon, kies okuloj flamis pro entuziasmo. Li forgesis manĝi kaj trinki, kaj fiksrigardis la vortojn for de la lipoj de la rakontanto.
Neniam li esperis, vere vidi homon, kiu travivis tiajn neordinarajn aferojn, pri kiuj li estis leginta en siaj libroj: la tigro-ĉasadojn, la brunajn homojn, la hinduojn kaj la ”dŝagernat”, la teruran radegon, kiu enterigas mil homojn sub siaj radradioj. Ĝis nun li neniam pensis, ke tiaj homoj vere ekzistas, same malmulte, kiel li kredis je la landoj de fabeloj, kaj ĉi tiu sekundo unuafoje liberigis en li erupcie grandan senton.
Li ne povis turni la rigardon for de sia nova amiko, kun retenita spiro li fiksrigardis la manojn tie proksimege antaŭ si, kiuj estis mortigintaj tigron. Apenaŭ li kuraĝis ion demandi, kaj tiam lia voĉo sonis febre ekscitita. Lia rapida fantazio sorĉvidigis al li ĉiam la bildojn por la rakontoj; li vidis sian amikon alte sur elefanto kun purpura ĉabrako, brunajn virojn dekstre kaj maldekstre kun multvaloraj turbanoj… kaj jen subite la tigron, kiu montrante siajn dentojn saltis el la ĝangalo kaj enbatis sian piedon en la rostron de la elefanto. Nun la barono rakontis eĉ ion pli interesan, kiel ruze oni kaptas elefantojn, allogante en la kaĝojn la junajn, sovaĝajn kaj petolajn helpe de maljunaj, malsovaĝaj bestoj: la okuloj de la infano ekbriletis fajre. Jen – estis al li, kvazaŭ tranĉilo fulmbrile falis malsupren antaŭ li – subite la patrino diris kun rigardo al la horloĝo: ”Neuf heures! Au lit!”
Edgar paliĝis pro teruro. Por ĉiuj infanoj estas la ”esti-sendita-enliten” terura vorto, ĉar ĝi estas por ili la plej evidenta humiligo antaŭ plenkreskuloj, la konfeso, la malhonorsigno de la infaneco, de la malgrandeco de la infana dormbezono.
Sed kiel terura estis tia honto en ĉi tiu plej interesa momento, ĉar ĝi malhelpis lin aŭdi tiajn eksterordinarajn aferojn.
”Nur ankoraŭ ĉi tion solan, panjo, tion pri la elefantoj, nur tion lasu min aŭdi!”
Li volis ekpetegi, sed tuj pensis pri sia nova digno kiel plenkreskulo.
Unu solan provon li riskis. Sed lia patrino estis hodiaŭ strange strikta. ”Ne, estas jam malfrue. Iru do supren!
Sois sage, Edgar. Mi ja rerakontos al vi akurate ĉiujn tiujn historiojn de la barona moŝto.”
Edgar hezitis. Kutime lia patrino ĉiam akompanis lin al la lito. Sed li ne volis almozpeti antaŭ la amiko. Lia infana fiero volis savi almenaŭ ŝajnon de libervoleco por tiu mizera foriro.
”Sed vere, panjo, vi rakontos al mi ĉion, ĉion! Tion pri la elefantoj kaj ĉion alian!”
”Jes, mia infano.”
”Kaj tuj! Ankoraŭ hodiaŭ!”
”Jes, jes, sed nun iru do enliten. Iru!”
Edgar admiris sin mem, ke li sukcesis doni la manon al la barono kaj al sia patrino sen ruĝiĝo, kvankam la plorĝemo jam sidis tute alte en lia gorĝo. La barono frapetis amikece lian hararon; tio devigis ankoraŭ rideton sur lian streĉitan vizaĝon. Sed poste li devis rapidegi al la pordo, alie ili estus vidintaj, kiel la dikaj larmoj transkuras liajn vangojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.