La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRULANTA SEKRETO

Aŭtoro: Stefan Zweig

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAÛBATALETO

La barono estis dorminta malbone. Estas ĉiam danĝere enlitiĝi post interrompita aventuro: malkvieta nokto, minacita de voluptaj sonĝoj, baldaŭ igis lin penti, ke li ne firme ekkaptis la minuton. Kiam li matene, ankoraŭ malklara pro dormo kaj malbonhumoro, venis malsupren, la knabo el kaŝejo saltis renkonten al li, ĉirkaŭbrakis lin ekstaze kaj komencis torturi lin per mil demandoj. Li estis feliĉa, ke li havas sian grandan amikon denove dum unu minuto por si mem kaj ne devas dividi lin kun la patrino. Li petegis la amikon rakonti nur al li, ne plu al panjo; ĉar malgraŭ sia promeso, ŝi ne rediris al li ion de tiuj mirindaj rakontoj. Li superŝutis la malagrable tuŝitan baronon, kiu preskaŭ ne kaŝis sian malbonhumoron, per cent infanaj tedaĵoj. En tiujn demandojn li krome miksis pasiajn atestaĵojn de sia amo, feliĉega, ke li denove estas sola kun la longe serĉita kaj de frumatene atendita amiko.

La barono respondis malafable. Tiu senĉesa spionado de la knabo, la infanaj demandoj kaj la nedezirata pasio entute, komencis enuigi lin. Tedis lin, tagon post tago promenadi kun dekdujara bubo kaj babili sensencaĵojn kun li. Nun valoris por la barono nur kapti la patrinon sola, kio ĝuste per la nedezirata ĉeesto de la infano fariĝis problemo. Unua malagrabla sento pro tiu senpripense vekita karesemo ekposedis lin, ĉar provizore li ne vidis iun eblecon forigi la tro fidelan amikon.

Cetere: tio dependis de provo. Ĝis la deka, kiun horon li estis fiksinta por la promenado kun la patrino, li lasis senatente plaŭdeti la fervoran paroladon de la knabo, kelkfoje li enĵetis malmultajn vortojn, por ne ofendi lin, sed samtempe li trafoliis gazeton. Fine, kiam la montrilo staris preskaŭ vertikale, li – kvazaŭ subite rememorante – petis Edgar transiri nur momenton por li al la alia hotelo kaj demandi tie, ĉu grafo Grundheim, lia kuzo, jam alvenis.

La naiva infano, feliĉa ke li fine povus esti utila al sia amiko, fiera pro sia digno kiel sendito, tuj forsaltis kaj rapidegis tiel freneze laŭ la vojo, ke la homoj mire postrigardis lin. Sed gravis al li pruvi kiel rapida li estas, se oni alfidas al li sciigojn.

Oni diris al li, ke la grafo ankoraŭ ne alvenis, ja ĝishore eĉ ne estis anoncita. Tiun sciigon li reportis en denova rapidego.

Sed en la halo la barono ne plu estis trovebla. Do li frapis je lia ĉambropordo – vane! Maltrankvile li trakuris ĉiujn ejojn, la muziksalonon kaj la kafejon, rapidegis ekscitite al sia patrino, por informiĝi: ankaŭ ŝi estis for. La pordisto, al kiu li fine turnis sin tute malespere, diris je lia konsterno, ke ili ambaŭ foriris kune antaŭ kelkaj minutoj.

Edgar atendis pacience. Lia naiveco ne supozis ion malbonan.

Ili ja povus forresti nur mallongan tempon, pri tio li estis certa, ĉar la barono ja bezonis lian sciigon. Sed la tempo vaste etendis siajn horojn, maltrankvilo alŝteliĝis al li. Cetere de la tago, kiam tiu fremda altira homo enmiksis sin en lian etan naivan vivon, la infano estis dum la tuta tago nervstreĉita, ĉasita kaj embarasita. En subtilan organismon kiel tiun de infano ĉiu pasio premas siajn postsignojn, kvazaŭ en molan vakson. La nervoza tremado de la palpebroj vidiĝis ree, jam li aspektis pli pala. Edgar atendis kaj atendis, unue pacienca, poste arde ekscitita kaj fine jam preskaŭ ploranta. Sed suspektema li ankoraŭ ne estis. Lia blinda fido al tiu mirinda amiko supozis miskomprenon kaj sekreta timo turmentis lin, ke li eble malĝuste interpretis la komision.

Sed kiel strange estis, ke ili nun – fine revenintaj – daŭrigis gaje babili kaj vidigis absolute neniun surprizon. Lia malĉeesto ŝajne tute ne gravis al ili. ”Ni iris eksteren al vi esperante renkonti vin survoje, Eĉjo,” diris la barono sen iu demando pri la komisio. Kaj kiam la infano – iom terurita, ke ili eble serĉis lin vane – ekasertis, ke li kuris nur rektvoje sur la ŝoseo, kaj volis scii, kiun direkton ili elektis, tiam la patrino abrupte finis la konversacion: ”Bone, sufiĉas! Infanoj ne parolu tiel multe!”

Edgar ruĝiĝis pro ĉagreno. Tio estis nun jam la dua ruza provo, humiligi lin antaŭ lia amiko. Kial ŝi agis tiamaniere, kial ŝi provis ĉiam prezenti lin kiel infanon, kio li tute ne plu estis laŭ sia konvinko. Evidente ŝi enviis lin pro la amiko kaj planis fortiri tiun al si. Jes, kaj certe ankaŭ estis ŝi, kiu intence gvidis la baronon sur la malĝustan vojon. Sed li ne lasos sin malbone trakti de ŝi, tion ŝi vidos. Li ja spitos ŝin. Kaj Edgar decidis, hodiaŭ ĉetable paroli neniun vorton kun ŝi, nur sole kun la amiko.

Sed tio fariĝis al li malfacila. Kion li malpleje atendis, tio okazis: oni ne rimarkis lian spiton. Ja, eĉ lin mem ili ŝajne ne vidis, lin, kiu ankoraŭ hieraŭ estis la centro de ilia kunesto. Ili ambaŭ parolis trans lin, ŝercis kaj ridis kvazaŭ li estus falinta sub la tablon. La sango altiĝis en liaj vangoj, en la gorĝo estis bulo, kiu forprenis de li la spiron. Treme li ekkonsciis pri sia terura senpotenco. Ĉu li do sidu ĉi tie trankvila kaj toleru, ke la patrino forprenas de li la amikon, la solan homon, kiun li amas, ĉu li ne povus defendi sin alie ol per silentado? Estis al li, kvazaŭ li devus ekstari kaj ekbati per ambaŭ siaj pugnoj sur la tablon. Nur por ke ili rimarku lin. Sed li retenis sin, nur demetis forkon kaj tranĉilon kaj ne plu tuŝis iun manĝon. Sed ankaŭ tiun obstinan fastadon ili longe ne atentis, nur ĉe la lasta manĝaĵo la patrino notis ĝin kaj demandis, ĉu li sentas sin malsana. Naŭze, li meditis, ĉiam ŝi pensas nur pri tio sama, ĉu mi estas malsana; ĉio alia malgravas al ŝi. Li respondis lakone, ke li ne emas manĝi, kaj je tio ŝi kontentiĝis. Nenio, absolute nenio devigis al li priatenton. La barono ŝajne estis forgesinta lin, almenaŭ li ne alparolis lin eĉ unufoje. Pli kaj pli arde malsekiĝis liaj okuloj; li devis uzi la infanan ruzon kaj rapide levi la buŝtukon, antaŭ ol iu povus vidi, ke larmoj transsaltis liajn vangojn kaj sale malsekigis liajn lipojn. Li replenspiris, kiam la manĝo finiĝis.

Dum la tagmanĝo lia patrino estis proponinta komunan veturil-ekskurson al Maria-Ŝuc. Edgar estis aŭdinta tion mordante la lipojn. Do, eĉ ne unu minuton ŝi volis plu lasi lin sola kun la amiko. Sed lia malamo ekflagris pli, kiam nun ekstarante ŝi diris: ”Edgar, vi ja forgesos ĉion por la lernejo, vere unufoje vi devus resti hejme por iomete postlerni!” Denove li pugnigis la malgrandan infanmanon. Ĉiam ŝi volis lin humiligi antaŭ lia amiko, ĉiam publike memorigi, ke li estas ankoraŭ infano, ke li devas iri en lernejon kaj inter plenkreskuloj nur estas tolerita. Sed tiufoje la intenco estis tro travidebla al li. Li tute ne respondis, sed abrupte turnis sin for.

”Ho, ree ofendita,” ŝi diris ridete kaj poste al la barono: ”Ĉu vere estus tiel malbone, se li iufoje laborus unu horon?”

Kaj jen – en la koro de la infano io fariĝis malvarma kaj rigida – diris la barono, li, kiu nomis sin lia amiko, li, kiu primokis lin kiel enĉambrulon: ”Nu, unu horo aŭ du vere ne malutilus.”

Ĉu tio estis interkonsento? Ĉu la du vere unuigis kontraŭ li? En la rigardo de la infano ekflamis kolero. ”Mia patro malpermesis, ke mi lernu ĉi tie, patro volas, ke mi ĉi tie refreŝiĝu,” li elĵetis kun la tuta fiero pri sia malsano, malespere alkroĉante sin al la vorto, al la aŭtoritato de sia patro. Kvazaŭ minacon li elkriis tion. Kaj strangege: la vorto fakte ŝajnis veki malagrablecon en ambaŭ. La patrino rigardis for kaj nur fingrotamburis nervoze sur la tablo. Malagrabla silento faŭkis inter ili. ”Laŭ via volo, Eĉjo,” fine diris la barono kun nenatura rideto. ”Mi ja ne devas trapasi ekzamenojn, mi jam delonge malsukcesis en ĉiuj.”

Sed Edgar ne ridetis pri la ŝerco, li nur alvidis lin per taksa, sopire enpenetra rigardo, kvazaŭ li volus esplori lian animon.

Kio tie okazis? Io estis ŝanĝita inter ili, kaj la infano ne sciis la kaŭzon. Malkviete li igis la okulojn migradi. En lia koro martelis eta, trorapida martelo: la unua suspekto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.