La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRULANTA SEKRETO

Aŭtoro: Stefan Zweig

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

BRULANTA SEKRETO

Kio ŝanĝis ilin tiel?” meditis la infano, kiu sidis kontraŭe de ili en la ruliĝanta veturilo. ”Kial ili ne traktas min samkiel antaŭe? Kial panjo ĉiam evitas miajn okulojn, kiam mi alrigardas ŝin? Kial li ĉiam provas fari ŝercojn antaŭ mi kaj ludi arlekenon? Ambaŭ ne plu parolas al mi kiel hieraŭ kaj antaŭhieraŭ; preskaŭ estas al mi, kvazaŭ ili ekhavis aliajn viza ĝojn. Panjo havas hodiaŭ tiel ruĝajn lipojn, certe ŝi kolorigis ilin. Tion mi neniam vidis de ŝi. Kaj li ĉiam sulkigas la frunton, kvazaŭ li estus ofendita. Mi ja nenion faris al ili, ne diris unu vorton, kiu povus ĉagreni ilin. Ne, mi ne povas esti la kialo, ĉar sin reciproke ili traktas malsame ol antaŭe. Ili kondutas, kvazaŭ ili faris ion, pri kio paroli ili ne kuraĝas. Ili ne plu babilas kiel hieraŭ, ili ankaŭ ne ridas, ili estas ĝenitaj, ili kaŝas ion. Ili havas komunan sekreton, kiun ili ne volas malkaŝi al mi, sekreton, kiun mi nepre devas eltrovi. Mi jam konas ĝin; ĝi devas esti la sama, pro kiu ili ĉiam ŝlosas la pordon antaŭ mi, pri kio temas en la libroj kaj en la operoj, kiam viroj kaj virinoj kun etenditaj brakoj alkantas, ĉirkaŭprenas kaj forpuŝas sin. Devas iel esti la sama, kiel tiu de mia franca instruistino, kiu tiel malbone akordis kun mia patro kaj poste estis forsendita. Ĉiuj tiuj aferoj iel interrilatas, tion mi sentas, sed mi nur ne scias kiel. Ho, scii ĝin, fine scii ĝin, tiun sekreton, kapti ĝin, tiun ŝlosilon, kiu malfermas ĉiujn pordojn; ne plu esti infano, antaŭ kiu oni ĉion kaŝas kaj maldiras, ne plu lasi sin atendigi kaj trompi. Nun aŭ neniam! Mi volas fortiregi ĝin de ili, tiun teruran sekreton.” Sulko ekiĝis en lia frunto; preskaŭ maljuna aspektis tiu maldika dekdujarulo, kiam li tiel serioze cerbumis. Eĉ ne unu solan rigardon li direktis al la pejzaĝo, kiu en brilaj koloroj vidiĝis ĉirkaŭe: la montoj en la purigita verdo de siaj pinarbaroj, la valoj en la ankoraŭ subtila brilo de la malfruiĝinta printempo. Li ĉiam alrigardis nur tiujn du sur la malantaŭa benko de la veturilo, kvazaŭ li povus per tiuj ardaj rigardoj – kiel per fiŝkaptilo – eltiregi la sekreton el la brilaj profundoj de iliaj okuloj. Nenio pli akrigas la intelekton ol pasia suspekto, nenio pli evoluigas ĉiujn eblecojn de nematura menso ol postsignoj, kiuj forperdi ĝas en mallumo. Kelkfoje estas ja nur unu sola maldika pordo, kiu apartigas infanojn de la mondo, kiun ni nomas la vera, kaj hazarda venteto ĝin blove malfermas al ili.

Edgar subite sentis sin tiel palpe proksima al la mistero, al la granda sekreto, kiel neniam antaŭe; li sentis ĝin tuj antaŭ si, kvankam ankoraŭ kaŝita kaj enigma, tamen proksima, tute proksima. Tio ekscitis lin kaj havigis al li tiun subitan, festenan seriozecon. Ĉar nekonscie li scietis, ke li staras ĉe la rando de sia infaneco.

La du aliaj sentis iun obtuzan reziston nerimarkante, ke ĝi eliras de la knabo. Ili sentis sin premitaj kaj malhelpitaj triope en la veturilo. La du okuloj kontraŭe kun sia malhel-flagra ardeco ĝenis ilin. lli apenaŭ kuraĝis paroli, apenaŭ rigardi. La vojon al sia antaŭa supraĵa societa konversacio ili nun ne plu retrovis; ili estis jam tro implikitaj en la tono de ardaj intimecoj, de tiuj danĝeraj vortoj, en kiuj tremas la flata maldececo de sekreta palpado. Ilia interparolo ĉiam denove estiĝis malkontinua kaj hezita. Ĝi haltis, volis pluen, sed ĉiam denove faletis pro la obstina silentado de la infano.

Precipe al la patrino lia persista silentado estis pezo. Singarde ŝi alrigardis lin de la flanko kaj ektimis, kiam ŝi subite – en la maniero, laŭ kiu la infano kunpremis la lipojn – unuafoje ekkonis similecon al sia edzo, kiam tiu estas ekscitita aŭ ĉagrenita. Malagrabla estis al ŝi la ideo esti memorigita pri la edzo ĝuste nun, kiam ŝi volis kaŝludi kun aventuro. La infano ŝajnis al ŝi kvazaŭ fantomo, kvazaŭ gardisto de la konscienco, duoble netolerebla ĉi tie en la mallarĝo de la veturilo, kontraŭvizaĝe en distanco de dek coloj, kun siaj mallumaj senripozaj okuloj kaj la insidado malantaŭ la pala frunto. Subite Edgar suprenrigardis por unu sekundo. Ambaŭ tuj mallevis la okulojn: ili sentis, ke ili spionobservis unu la alian unuafoje en la vivo. Ĝis tiam ili estis blinde fidintaj sin reciproke, sed nun subite io ŝanĝiĝis inter patrino kaj infano, inter ŝi kaj li. Unuafoje en la vivo ili komencis observi unu la alian, apartigi siajn du sortojn; ambaŭ jam kun kaŝa malamo reciproka, kiu ankoraŭ estis tro nova, por ke ili kuraĝu konfesi ĝin.

Ĉiuj tri replenspiris, kiam la ĉevaloj denove haltis antaŭ la hotelo. Estis malsukcesa ekskurso, ĉiuj sentis tion kaj neniu riskis diri ĝin. Edgar desaltis kiel unua. Lia patrino senkulpigis sin pro kapdoloroj kaj rapide iris supren. Ŝi estis laca kaj volis esti sola. Edgar kaj la barono postrestis. La barono pagis al la veturigisto, rigardis al la horloĝo kaj iris en la halon; la knabon li ne priatentis. Li preteriris, kun sia gracia svelta dorso, kun tiu ritme elasta balancpaŝo, kiu tiel ensorĉis la infanon, ke li hieraŭ jam provis imiti ĝin. Li preterpasis, simple preterpasis. Evidente li estis forgesinta pri la knabo kaj lasis lin stari apud la veturigisto, apud la ĉevaloj, kvazaŭ la infano ne rilatus al li.

En Edgar io disŝiriĝis, kiam li vidis lin preterpasi, kiun li malgraŭ ĉio ankoraŭ amis kvazaŭ idolon. Malespero eliĝis el lia koro, kiam la viro tiel preteriris, ne tuŝis lin per la mantelo, ne diris vorton al li, kiu ja konsciis pri neniu propra kulpo.

Lia pene konservita trankvilo foriĝis, la nenature pliigita ŝarĝo de digneco forglitis de liaj tro mallarĝaj ŝultroj; li iĝis ree infano, malgranda kaj humila kiel hieraŭ kaj antaŭe. Li estis fortrenita pluen kontraŭvole. Kun rapidtremaj paŝoj li postiris la baronon, kiu tiumomente volis supreniri la ŝtuparon, baris al li la vojon kaj diris preme, kun pene retenitaj larmoj:

”Kion mi faris al vi, ke vi ne plu atentas min? Kial vi nun ĉiam traktas min tiamaniere? Kaj la patrino same! Kial vi ĉiam volas forsendi min? Ĉu mi tedas vin, aŭ ĉu mi faris ion?”

La barono ektimis. En la voĉo estis io, kio embarasis kaj mildigis lin. Kompato al la naiva bubo ekregis lin. ”Eĉjo, vi estas stultulo! Mi nur estis malbonhumora hodiaŭ. Kaj vi estas kara bubo, kiun mi vere ŝatas.” Dum tio li skuis lin vigle je la haroj tien kaj reen, sed tamen flankenturnis duone la vizaĝon, por ke li ne vidu tiujn grandajn, malseketajn petegajn infanokulojn. La komedio, kiun li ludis, komencis ĝeni lin. Li vere jam hontis, ke li estis ludinta tiel frivole kun la amo de la infano, kaj tiu malforta voĉo, skuita de suba plorĝemo, dolorigis lin. ”Iru nun supren, Eĉjo, hodiaŭ vespere ni repaci ĝos, vi jam vidos,” li diris konsole.

”Sed vi ne toleros, ke panjo tuj sendos min supren, ĉu?”

”Ne, ne, Eĉjo, mi ne toleros tion,” ridetis la barono. ”Iru do supren nun, mi devas vesti min por la vespermanĝo.”

Edgar iris, feliĉa por momento. Sed baldaŭ la martelo en la koro denove ekmoviĝis. De hieraŭ li iĝis jarojn pli aĝa; fremda gasto, la malfido, nun sidis jam firme en lia infana brusto.

Li atendis. Temis ja pri la decida provo. Ili sidis kune ĉe la tablo. Estiĝis la naŭa horo, sed la patrino ne sendis lin enliten.

Jam li malkvietiĝis. Kial ŝi ĝuste hodiaŭ lasis lin tie tiel longe, ŝi, kiu alitage estis tiel akurata? Ĉu la barono eble al ŝi perfidis lian deziron kaj la konversacion? Arda pento subite ekregis la knabon, ke li hodiaŭ estis postkurinta lin kun sia plena fidema koro. Je la deka la patrino subite ekstaris kaj adiaŭis al la barono. Kaj strange, ankaŭ tiu ŝajne neniel miris pri la frua foriro; li ankaŭ ne provis kiel kutime, reteni ŝin.

Pli kaj pli intense batis la martelo en la brusto de la infano.

Nun necesis rigora provo. Ankaŭ li ŝajnigis suspekti nenion, kaj sen kontraŭdiro sekvis la patrinon al la pordo. Sed tie li subite levis la okulojn. Kaj fakte, li kaptis en tiu sekundo ridetan rigardon, kiu iris trans lian kapon rekte de ŝi al la barono, rigardon de interkonsento, de iu sekreto. Do la barono estis perfidinta lin. Pro tio do la frua disiro: oni volis inspiri al li certecon hodiaŭ, por ke li ne plu malhelpu ilin morgaŭ.

”Fripono,” li murmuris.

”Kion vi diris?” demandis la patrino.

”Nenion,” li elpuŝis inter la dentoj. Ankaŭ li nun havis sian sekreton. Ĝi nomiĝis malamo, senlima malamo kontraŭ ambaŭ.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.