La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GRANDA AVENTURO

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

GRAVA KUNSIDO

Groteska komedieto.

Personoj:

Scenejo: ĉambro, apartenanta al la loĝejo de la prezidanto, cetere samtempe la kunvenejo de la Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperanto-Klubo de Malesp. Malesp estas malgranda urbo kie ajn en la mondo. Sur la muro verdstelaj ornamaĵoj. Meze tablo, ĉirkaŭe seĝoj. Escepte Kirlon la rolantoj ne estas junaj kaj iliaj vestoj estas malnovmodaj.

Kiam la kurteno malfermiĝas, la scenejo estas malplena, poste anservice envenas la klubanoj. Ili sidiĝas.

Prezidanto: Mi havas la honoron malfermi la solenan kunvenon de la Esperantosekcio de la Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperanto-klubo de Malesp. Antaŭ ol ni komencus la konigon de tiuj eksterordinare gravaj temoj, kiujn ni pritraktos dum tiu ĉi kaj supozeble ankaŭ dum la venontaj kunvenoj de nia klubo, mi proponas, ke ni kantu. Nia ŝatata sekretariino fraŭlino Eŭlalia Amanda Peripatetia Ludovika Anser...

Komitatanoj: Ŝi vivu! (Sekretariino riverencas)

Prezidanto: ... verkis specialan kanteton por hodiaŭ. Ni kantu ĝin!

Ĉiuj (kantas false):

Sur kapo de l’ koko jen kreskas kresp’
Vivu la verda stel’:

Jen verdas la vivo en Grand-Malesp.
Vivu la verda stel’:

Vivu la, vivu la, vivu la, vivu la stel’
Vivu la, vivu la, vivu la stel’,
Vivu la stel’, vivu la stel’
Vivu la verda stel’.

Fieros pro nia decid’ la kresp’
Vivu la verda stel’!
Fieros nu ĉiuj en Grand-Malesp.
Vivu la verda stel’!
Vivu la, vivu la ktp.

(Post la kanto “Brave”-krioj. Aŭtoro! Aŭtoro! Sekretariino riverencas kun dolĉa rideto.)

Prezidanto: Mi anoncas solene, ke la hodiaŭa eksterordinara kunveno estas tre grava kaj ĝuste pro tio ĝi estas radie disaŭdigadata, el kio vi povas kompreni, ke ĝi estas tre grava, ĉar se ĝi ne estus tiel grava, tiam ĝi ne estus disaŭdigadata en nia tuta lando por la eterna gloro de nia ŝatata urbo, Malesp kaj por la honoro de nia ŝatata lingvo.

Komitatanoj: Vivu Malesp!

(De ekstere hundbojo kaj bovobleko.)

Prezidanto: Kun granda ĝojo mi konstatas – he-he-he – ke ne nur la estimataj komitatanoj aprobas miajn vortojn, sed eĉ el la mondo de la frata besto-socio alvenas la aproboj kun la klara intenco, ke ankaŭ ili rajtu partopreni en niaj gravaj sentesprimoj – he-he-he!

Komitatanoj: (ridas) Ha-ha-ha-ha!

Prezidanto: Antaŭ ol mi transdonus la vorton al sinjoro Karlo Kirlo, kiu – laŭ la tagordo kuŝanta antaŭ vi – transdonos al vi sian epokfarantan proponon koncerne la modifon de la internacia lingvo, mi volas vin denove atentigi pri la graveco de tiu ĉi kunsido, kiu eterne konservos la nomon de la Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperanto-Klubo de Malesp en la kulturhistorio de la homaro. Mi petas vin, bonvolu konservi la solenecon de tiu ĉi kunveno, ĉar niaj nepoj nin benos, se ni pacience eltenos.

Knabo (enkuras): Panjo petas por momento la klabon. Ŝi ne trovas sian viandoklabon. Ŝi volas per ĝi frapi la bifstekon.

Prezidanto: Jen, sed revenu baldaŭ! Mi bezonas la klabon. La simbolo de la prezidanto estas la klabo kaj estas vere domaĝe frapi bifstekon per ĝi. Sed kion fari? Neniu estas prezidanto en sia propra domo! He-he!

Komitatanoj (ridas ĝentile): He-he-he-he!

Prezidanto: Kie mi estis antaŭ tiu ĉi simbola historio? Je-jes! Temas pri tio, ke sinjoro Karlo Kirlo, la plej juna, sed ne la malplej fervora membro de nia Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperanto-Klubo de Malesp intencas transdoni dum nia hodiaŭa kunveno al la urbo kaj al la mondo sian sensacian, novan planon pri la reformoj koncerne la internacian lingvon kaj tiun ĉi okazon...

Knabo (enkuras kun la klabo): Dankon, paĉjo. Ĉu vi volas doni al panjo 5 kronojn por rusa kaviaro?

Komitatanoj: Rusa kaviaro?

Prezidanto: Ho, mia edzino. Ŝi ŝatas lukson kaj prizorgas, ke la tuta lando sciiĝu pri tio! Je-es... Post la interveno de tiu ĉi rusa kaviaro ni revenu al la mondoskua, novaĵo de sinjoro Karlo Kirlo, al kiu mi per tio transdonas la vorton...

Kirlo (stariĝas, aplaŭdoj): Tre estimataj Gesinjoroj, tre estimata tuta Mondo kaj sinjoro Prezidanto! La mondo alvenis al grava tago. Mi ne dubas, ke tiu ĉi estas mia lasta parolado en la malnova esperanto. Venontfoje ni parolos la nove reformitan lingvon, kiun ĝia tre modesta aŭtoro, via humila servisto...

Komitatanoj (aplaŭdas. Kirlo riverencas).

Kirlo: ... per tiuj ĉi vortoj transdonos al la publikeco de la tuta mondo. Volonte mi parolus pri miaj spertoj koncerne la sendube genian verkon de Zamenhof, kiun mi antaŭ kvin semajnoj komencis studi, sed bedaŭrinde la severe barita tempo ne permesas tro detalan rakonton. Tiu, kiu havas specialan intereson pri mia anima evoluo en la esperanto-movado, al tiu mi modeste proponas mian poemvolumon kun la titolo “Ideala Salato”. Tie vi trovas inter aliaj ankaŭ detalan kritikon pri esperanto. Sendube esperanto ne malhavas certan geniecon; sed ĝi ne atingas tiun gradon de la genieco, kiun oni bezonas en modernaj tempoj.

Komitatanoj: Ni aŭdu! Aŭdu!

Kirlo: Tre modeste mi indikas pri mia aperonta detala verko, kiu pritraktos la mankojn kaj difektojn de esperanto en kvin volumoj, momente mi volas citi nur unu ekzemplon pri la malmoderneco de esperanto, kies fundamentajn ideojn oni tamen volonte akceptas. Sed pripensu, kial esperanto elektis ekzemple la vorton paco kiel bazan vorton? Inter parentezoj mi devas diri, ke mi estas ravita de la prefikso mal-. Sed kial oni bezonus la vorton paco? Ĉu ekzistas paco en tiu ĉi vivo? Ne, nenie. Nek en la privata vivo, nek en la vivo de la nacioj. La ĝusta vorto estus do: milito kaj se oni bezonus eventuale la malon, eble nur por la pleneco de la vortaro, oni povus diri malmilito. Kaj per tiaj etaj ŝanĝoj esperanto estus multe pli moderna ol nun. Oni povus trovi tiel multe pli modernajn kaj pli psikologiajn solvojn. (Aplaŭdoj.)

Esperanto havas diversajn mankojn kaj eĉ erarojn? pri kiuj miaj kolektotaj verkoj povos vin informi, mi volas nun konigi mian plej gravan reformon, vere mi kuraĝas diri, epokfarantan. Ĝis nun oni diris: La Esperanto kaj Enteriga Asocio de la Invalidaj Kamenpurigistoj en Negro-Kongo festis sian jubileon dum la pasinta sabato. Aŭ alia ekzemplo: Post du semajnoj sabate okazos la inaŭguro de la Esperanto-hejmo de la senlaboraj ŝtatgvidantoj kun la partopreno de la internacia generala stabo kaj tutmondaj civilaj aŭtoritatoj. Ĉu vi ne rimarkas, kiel senespere longaj estas tiuj ĉi frazoj? Mi petas vin, bonvolu koncentri vin al la vorto sabato, kiu revenas en ambaŭ frazoj. Ĉu oni ne povus diri sabate, sabite, sabote? Jen la granda solvo! Oni ne bezonos multajn vortojn en tia frazo: Sabite festis la Esperanto kaj tiel plu Asocio de la Invalidaj kaj tiel plu kaj tiel plu. Kaj Sabote: la inaŭguro de la Esperanto-hejmo de la senlaboraj ŝtatgvidantoj kaj tiel plu. Kaj ĉiu komprenos, ke en la unua okazo oni parolis pri la pasinta sabato (sabito) kaj en la dua (saboto) pri la venonta sabato! Mirinde ĉu ne? Oni povos uzi la temposignajn literojn en ĉiuj vortoj, ne nur en verboj! Mirinde, ĉu ne?

Komitatanoj: Vivu! Vivu!

Prezidanto (estas kortuŝita, viŝas la okulojn).

Kirlo: Jes. Sabate, sabite, sabote, same kiel januaro, januiro, januoro kaj tiuj ĉi formoj same klare parolos, kiel ekz. monato, monito, monoto, semajno, semijno, semojno kaj ĉiu komprenos pri kiuj periodoj de la tempo ni volas paroli. Kaj jen paralo, parilo, parolo de la prezidanto. Ĉu ne estas bonege? Pardonu min, ke mi forŝvebas en la entuziasmo. Tiu ĉi reformo estas kaŝita jam en la lingvo de la komenco sed eĉ la granda genio de Zamenhof ne sufiĉis konstati tion. Pri tio atestas tiaj formoj: mono. Ĉu vi rimarkas la estontan formon. Mono simple ne ekzistas en la estanteco. Kiu havas monon? La estanta formo estus mano, sed ĝi estas ĉiam malplena. Analogie la vorto civilizacio jam origine estas en la formo de la pasinto. Ĝi ne estas plu! Kiaj psikologiaj delikataĵoj! Vi povos legi tiajn raportojn el la milito: Aera batilo en Santungĉingĉung. 2000 aeroplinoj. Kaj ĉiu komprenos, ke estis aera batalo kun 2000 falintaj aeroplanoj. Ĉio laŭ la rapida ritmo de la modernaj tempoj. Ĉu vi sentas la nuancojn: trompo – estonta, trampo – okazanta, trimpo – kompatinda edzo kaj trumpo – dezirata. Amaso de la vortoj estos superflua, ekz. la vorto: Homo. Oni diros simple: soldato, soldito, soldoto. Kaj la vorto plenaĝulo ne estos necesa; oni diros: infano, infino kaj eĉ infono. Ĉu vi komprenas, sinjoro Prezidanto?

Prezidanto: Genie!

La virinaj membroj (honte) A-o-oh!

Kirlo: Kiel ĉarme la vortoj kelkfoje koincidos. Komence de la monato la juna paro havos kason, poste nur kison. La genitiva rilato ricevos neimageblan nuanckapablon. Jen ekzemplo, nu kion ni diru, jen: La patro de Aleksandro. Vi sendube komprenas la rilaton.

Sed bonvolu diri al mi sinjoro Komitatano, kion signifas la pitro de Aleksandro?

Komitatano (unua): Ke la patro de Aleksandro mortis, sed li vivas.

Kirlo: Bonege! Bonege! Sed ni daŭrigu nun. Kion signifas la esprimo: La pitro de Aleksindro? Eble iu el la publiko bonvolus respondi. Boneege! Tio signifas, ke ili ambaŭ mortis. Ili ripozu en paco! Sed ni daŭrigu: Kion signifas la patro de Aleksindro? Fraŭlino Kasistino, se mi rajtas vin demandi?

Kasistino: Ke Aleksandro mortis. Kompatinda infano. Sed la patro vivas kaj tio estas bona.

Kirlo: Eminente! Mi gratulas, fraŭlino. Kaj nun ni rigardu ankoraŭ unu ekzemplon. Kion signifas, fraŭlino Eŭlalia Amanda Peripatetia Ludovika Anser, la jena esprimo: La patro de Aleksondro.

Sekretariino (kaŝas sian vizaĝon en la poŝtukon): A-ooh, sinjoro Kirlo, tion mi ne komprenas...

Kirlo: Ĉu mi klarigu do?

Sekretariino: Ne-e-e, sinjoro Kirlo. Ni jam komprenas ĉiuj.

Kirlo: Koran dankon. Mian grandan dankon. Jen: dinko! Kaj tiel mi alvenas al la fano de mia parolido. For la lingvon Esperinto, hurau al nova langvo de Karlo-Kirlo-Korlo. (Komencas danci sur la tablo.)

Prezidanto: Sed sinjoro Karlo, ni havas ankoraŭ unu gravan punkton. Pri la Kokinakademio!

Kirlo: Ne nun! Sabote! Sabote, semojne, monate. Nun nenio estas grava. Ĉio estas nur griva, grova. (Dancas sur la tablo).

Komitatanoj (konsterniĝas): Sed Karlo-Kirlo... Korlo! (Ĝenerala kriado.)

(Kurteno.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.