La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GRANDA AVENTURO

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA KNABINETO KAJ LA KARBO

La poŝto alportis tiun ĉi historion al mi en la jaro 1940. Bonŝance la letero ne dronis dum sia longa vojaĝo tra cenzuroj kaj tra la militanta Eŭropo. La lando, de kie ĝi venis, ankoraŭ tiam estis neŭtrala. Estas domaĝe, ke ĝi ne restis ĝis la fino. Ne estas sekreto, pri kiu lando mi parolas, sed el la vidpunkto de la rakonto estas tute indiferente. La nomoj de la landoj estas ja diversaj, sed ilia aspekto dum la milito estis la sama; la milita mizero kaj infero ŝutis egale cindron sur ilian vivon por sufoki la iamajn kolorojn de la vivo.

La knabineto, pri kiu mi rakontos, vivis kaj espereble vivas nun (kun multe da akiritaj spertoj pri la krudeco de la vivo) en la antaŭurbo de mezeŭropa metropolo. Kiam la letero alvenis, ŝi estis ne tute okjara. Maldika knabino. Tiu maldikeco parte dependis de hereditaj kvalitoj, parte de tio, ke la familio estas malriĉa kaj jam en tiu fazo de la milito ĝi ne povis atingi la nutraĵojn de la nigra borso. Ili havis malgrandan domon en la antaŭurbo, ankaŭ tiu domo kontribuis al la maldikeco de la knabino, ĉar la amortizon de la hipoteko oni devis ŝpari el la manĝelspezoj. Se oni volas ĵeti rigardon antaŭen en la tempo, kelkajn jarojn poste bombo detruis parton de la dometo. Sed pri tio oni sciis nenion, kiam la letero estis skribata. Tiam oni ne sciis, ke iam oni resopiros eĉ tiujn tagojn, kiel paradizan periodon. Panjo, la panjo de la knabineto, ofte ĝemis tiam:

– Oni ne povas elteni, ĉio kostas tiel terure multe!

Panjo estas artistino de la vivo, tion sciis ĉiu, kiu konis ŝin. Estis preskaŭ nekompreneble, kiel ŝi povis direkti la boateton de la mastrumado ĝis la feliĉa haveno de la nova monatkomenco, kiam Paĉjo ricevis sian salajron. Sed la monsumo, alveninta, preskaŭ tuj degelis, kiel la aŭtuna neĝo. Sed en tiu jaro la aŭtuno jam estis malvarma kaj la metaforo do ne montras sin tre trafa. La vintro komenciĝis frue kaj daŭris longe. Kaj ankaŭ tio pligrandigis la zorgojn de la eta familio. En la suda parto de Eŭropo tiaj longaj vintroj ne estis kutimaj kaj oni ne provizis sin por ili, eĉ kiam oni havis eblon.

Judit, la knabineto havis karbe nigrajn harojn kaj karbe nigrajn okulojn. Belaj haroj, brilaj okuloj! Ili meritas la similigon al la trezoro de la krizaj jaroj, al la karbo, pri kiu oni povos legi multajn vortojn en tiu ĉi historio. Sed unue ni parolu pri Judit. Dum niaj maloftaj renkontoj – mi plej ofte vagadis en la mondo – mi havis kaŭzon senti, ke la eta, vigla, rapida, saĝa individuo de Judit meritas simpation. Ŝi kunportis saĝan vivkapablon al tiu ĉi vivo kaj ŝia vivo maturigis en ŝi fruajn vivspertojn. Ŝi estis infano, kiu ne timiĝis de sia propra ombro kaj retrovis sin jam tute frue inter ĉiaj cirkonstancoj. Frumatura, interesa knabineto ŝi estis. Malpli motivita estis ŝia simpatio al mi.

Mi memoras pri mia vizito en mia hejmurbo meze de la tridekaj jaroj. Mi estis en sufiĉe mizera stato, kiam ŝi, kvarjara infaneto, vizitis min en la malsanulejo, kie mi kuŝis post operacio. Eta Judit rigardis min serioze per siaj grandaj buton-okuloj. Pli serioze ŝi rigardis min kiel kvarjaraj infanoj kutimas rigardi. La antaŭurbaj infanoj plej parte vizitis la infanvartejon de monaĥina ordeno kaj mi jam aŭdis pri tio, ke la monaĥinoj tre ŝatis ŝin pro ŝia inteligenteco, bona prezentkapablo kaj muzikemo. Estus interese scii, kio fariĝis el tiuj kvalitoj dum la paso de la tempo, sed nun oni ricevas nenian sciigon el tiu parto de Eŭropo.

Judit rigardis min serioze el sia, t.n. ursid-vesteto, tute blanka, el kiu nur strio de la nigra hararo kaj la malhelaj okuloj vidiĝis. Poste ŝia panjo kaj ŝi forlasis min. Ili forlasis la malsanulejon, venis al malgranda placo kun krucifikso. Malfru-vintra tago estis tiam, la bela, blanka neĝo transformiĝis je malpura koto. Panjo ne havis tempon atenti la knabineton. Ŝi subite ekgenuis antaŭ la krucifikso kaj sendis sincere pian preĝon al la ĉielo por resanigi la kompatindan onklon. Poste ŝi releviĝis kaj rimarkis la terurajn kotmakulojn sur la neĝblanka urspantalono. Ŝi time rigardis panjon. Sed panjo estis okupata, subite io falis en ŝiajn okulojn kaj eta Judit liberiĝis de mallaŭdoj pro la malpurigo de la vestaĵoj. Krom tio estis je ŝia favoro, ke onklo resaniĝis kaj nun li ŝatus, se Judit povus kun sama efiko interveni por la resanigo de tiu ĉi malsana mondo.

Cetere ne kredu, ke Judit ne kutimas ricevi mallaŭdojn. Tio estus granda eraro. Tiurilate ne nur panjo kaj paĉjo estas troseveraj, sed ankaŭ la instruistino. Laŭ ŝi Judit estas tro parolema dum la lecionoj. Sed ĉu Judit povas fari ion kontraŭ tio, ke ĉiu parolas al ŝi? Oni ofte ricevas maljustan punon. Judit multe pensis pri la aplombo de la plenaĝuloj kaj nutris en ŝi ne sensignifan ribelemon. La plenaĝuloj nur ŝajnigas esti netrompeblaj, sed oni ofte ne povas ricevi respondon eĉ pri simplaj demandoj, sed anstataŭ normala respondo oni urĝe ordonas al ŝi alporti glason da akvo. Unu el ŝiaj famaj demandoj, pli fruaj estas:

– Panjo, kiu estis mia panjo, kiam vi estis fraŭlino?

Tion ŝi nun ne plu demandus, sed ekzistas aliaj demandoj en kontakto kun la milito. Oni ne rajtas mortigi, ĉu ne? Sed ĉu oni rajtas mortigi la malamikon? Sed se ni militus kontraŭ la lando, kie onklo Nikolao loĝas, ĉu paĉjo devus lin mortigi? Ĉu tiam onklo Nikolao estus malamiko? Kaj oni trovas aliajn demandojn, je kiu la respondo estas: glaso da akvo. Judit mem ne estas militema. Oni alvokas, ordonas la virojn unu post la alia al la armeo. Sed se oni venos por Paĉjo, ŝi kaŝos lin sub la lito kaj diros kun Panjo:

– Ni ne havas paĉjon, ni estas orfoj.

Ne estis mirinde, ke la plenaĝuloj ne imponis al Judit. Ili ne montris multe da saĝo dum la pasintaj jaroj. Ŝi decidis fine, ke ŝi ne priparolos la problemojn kun la plenaĝuloj, sed prefere kun siaj kamaradoj, kiuj ne faras komplikaĵojn el simplaj aferoj. Sed tio signifas, ke oni volas havigi informojn tiam, kiam oni bezonas ilin kaj tiel venas la konfliktoj kun la instruistino dum la lecionoj. Kaj efektive ŝi estas populara inter la kamaradoj. Ili tuj alparolas ŝin. Kaj ŝi ricevis punon, ne malofte, t.e. ke ŝi devis genui en la angulo de la klasĉambro – tre maljuste, ĉu ne? – kaj ne sufiĉas la honto en la klaso, sed oni devas ricevi mallaŭdon hejme, ĉar la planko de la klasĉambro estis purigita per ia oleo kaj la oleomakulo perfidas la punon hejme.

Oni ĝenerale ne kredas al infanoj, kiuj asertas, ke la instruistino estas maljusta. Judit tediĝis pro la moralpredikoj kaj elcerbumis bonan manieron por eviti la hejman parton de tia moralprediko. Ŝi provizis sin per gazetpapero kaj kiam la instruistino denove genuigis ŝin en la angulon, ŝi prenis la gazetpaperon, pedante sternis ĝin sub sin kaj estis ekgenuonta. La instruistino ekaŭdis la gazetsusuron, ekinteresiĝis pri la afero:

– Kion vi faras, Judit? – ŝi demandis konsternite.

La lango de Judit rapide rotaciis la vortojn:

– Panjo plendas, ke ŝi ne povas ellavi la oleomakulojn el miaj ŝtrumpoj.

La instruistino devis akcepti tiun ĉi vidpunkton. Dum kelka tempo ĉio estis en ordo. Panjo kredis, ke ŝia kara infano mirige pliboniĝis kaj ŝi ne plu ornamadas la klasangulon. Samtempe ŝi pensis pri psikologiaj metodoj en ia infanedukado kaj ne volis fari grandan sensacion el tiu ĉi pliboniĝo. Ambaŭ partoj silentis do. Sed foje panjo aranĝis grandan libro- kaj kajer-kontrolon en la valizo de Judit kaj tiam ŝi eltiris ege malpuran, ŝmirmakulitan gazetpaperon, donantan alian klarigon pri la puraj ŝtrumpoj.

Nun vi proksimume scias, kia Judit estas.

La patro de Judit laboras en la ĉefurbo kaj kiam ne estas tro malvarme, aŭ ne tro pluvas, li kutimas uzi sian biciklon por veturi kaj reveni el la laboro. Sed la nuna vintro – tio estas la vintro de la menciita jaro 1940 – estas pli malvarma ol kutime. La malgranda domo ne povas varmiĝi, ĉar la kutima hejtaĵo, la karbo kaj koakso fariĝis pli altranga, ol ekzemple la smeraldo. Paĉjo kutimas alporti karbon el la urbo. Sed oni vendas por unu persono maksimume dek kilogramojn. Kun tiuj dek kilogramoj paĉjo tramveturas al la centra stacidomo kaj alvenas per la loka vagonaro. Ĉe la stacio Judit kutimas atendi sian patron kaj nun ili transportas hejmen la nigran diamanton, ĉar la dometo situas du kilometrojn de la stacio.

Oni venas hejmen kaj manĝas la tro simplan vespermanĝon. Poste klariĝas, ke la malfacile akirita kaj multekosta karbo estas mizere malmulta, la dometo staras tre izolita kaj la karbeto ne kapablas varmigi la frostintajn ŝtonmurojn. Kiam Judit la alian tagon revenas el la lernejo, apenaŭ oni povas senti iom el la varmo de la forbrulinta trezoro. Ŝi kovras sin do per amaso de tukoj kaj malnovaj surtutoj, sidiĝas en la angulon de la sofo por legi fabelon:

– Ĉu estis, ĉu ne estis – komenciĝas la fabelo – trans la vitromontoj vivis maljuna reĝo kun barbo ĝis la tero. Li havis junan filon. La princo havis harojn el pura oro. La maljuna reĝo neniun amis tiel kiel sian filon. Foje la juna princo diris al sia patro: “Kara patro, mi volas iri monden por liberigi la stelokulan reĝidinon el la kaptiteco de la sep-kapa drako.” La maljuna reĝo komencis plori: “Ne iru, mia ununura filo...”

Proksimume jene statis la afero en la fabelo, kiam eta Judit konstatis, ke tra iu truo inter la tukoj kaj surtutoj la malvarmo tamen atingas ŝin; ŝi forskuis ĉiun kovraĵon kaj iris al panjo:

– Kial en ĉiuj fabeloj la knaboj iras ĉiam monden? Neniam knabinoj.

Kaj poste:

– Panjo, donu al mi monon, mi provos akiri karbon. Mi revenos nur, kiam mi sukcesis.

Panjo diris:

– Nu provu!

Kaj Judit ekiris. Estis tre malvarme, sed estis belega vetero. Oni sentis sin en iu fabelo. Sur la arboj neĝfloroj brilis kaj ĉiu mizero de tiu ĉi mizera jaro plibeliĝis en tiu blankeco. Oni sentis sin alia homo; Judit iris antaŭen per etaj, rapidaj paŝoj. Malantaŭ ŝi glitis la eta sledeto. Tion paĉjo mem faris al Judit. Ĉio estis kiel en fabelo.

Ŝi pensis pri la fabelo kaj tre ĝuste, ŝi ekvidis tre-tre maljunan onklinon. Ankaŭ ŝi tiris sledeton. Sed sur la sledo de la maljunulino estis trezoro. Sako kun dek kilogramoj da karbo. Judit iĝis gaja, ĉio estis kvazaŭ en fabelo. Kuraĝe ŝi alparolis la onklinon.

– Onklino kara, kie vi aĉetis la karbon?

– Iru, knabineto – afable respondis la onklino – rekte, sed antaŭ la stacio deflankiĝu dekstren kaj trans la spicvendejo vi vidos multajn homojn. Tie oni vendas karbon. Kvaronhora marŝo estas la tuto.

Eta Judit feliĉe alvenis al la karbovendado. Ho, kiom da karbo estis tie! Alta, impona, dika sinjorino estis tie. Ŝi akceptis la monon kaj malpura viro pesis la dek kilogramojn. Judit ne speciale ŝatis kalkuli, sed ŝi tuj konstatis, ke ŝi povus aĉeti dudek kilogramojn.

– Onklino, ĉu mi ne povus ricevi dudek kilogramojn?

Kalkuli Judit ne ŝatis, sed ŝi havis brilajn, viglajn kaj esprimplenajn okulojn kaj kuraĝan voĉon. Kaj dank’ al ili la impona sinjorino ordonis al la malpura viro:

– Johano, pesu ankoraŭ dek al tiu ĉi eta lertulino.

La eta lertulino rapidis hejmen kun sia militakiraĵo. Fiera kaj kontenta ŝi estis. Ankaŭ panjo estis tre kontenta. Sed, ĉar la homo neniam estas kontentigebla tute kaj la dometo estis tre malvarma en sia izoleco, ŝi aldonis:

– Imagu, se ni povus havigi ankoraŭ dudek kilogramojn!

Judit jam vidis tiom en la mondo, ke ŝi komprenis la ne-stabilecon de la moralaj principoj eĉ en la mondo de la plenaĝuloj. Laŭdire oni ne rajtas mensogi, sed Judit bone sciis, ke ekzistas en la mondo necesaj, bonfaraj kaj motiveblaj mensogoj. Ŝi mem havis proponon. Ŝia plano estis bona kaj panjo akceptis ĝin, ĉar ĝi promesis pluajn dek kilogramojn da karbo.

La plano havis interesajn kaj eĉ ekscitoplenajn detalojn. Estis tuta aventuro. Unue Judit aliformiĝis. Ŝi ricevis tre malnovan, jam tro malgrandan surtuton. Sur la kapon ŝi ricevis tukon. La hararo malaperis, nur la okuloj brilis el la maskovestaĵo. Due, Panjo ne plu estis, panjo, sed onklino el la najbara domo. Oni devis agi tiel, ke ili ambaŭ ricevu po dek kilogramoj da karbo. Sed panjo promesigis de Judit, ke ŝi gardos sin por ne perfidi la planon. Ŝi devas alparoli ŝin “onklino”, sed ankaŭ tion nur, se estas necese. Plej saĝe estas silenti.

La onklinigita panjo kaj ŝia transformita filino alvenis al la vendejo. Kaj tie okazis akcidento. La impona sinjorino tuj rimarkis la mankon de la genia plano. Kaj tio estis, ke oni ne povis kaŝi la nigrajn okulojn de Judit.

Ĝi diris:

– Knabineto, vi jam estis hodiaŭ ĉi tie!

Judit konsterniĝis. Kion oni povus nun diri:

– Ne, tiu ne mi estis. Tiu estis alia knabino.

– Sed ŝi ege similis vin, diris la impona sinjorino. – Eble ŝi estis via fratino, ĉu ne?

Judit enpromenis en la kaptilon; la ideo ŝajnis esti bona:

– Jes, ŝi estis mia fratino.

La publiko ekridis, panjo jam komencis adiaŭi la karbon, la malpura Johano jam pretigis sin por reĵeti la karajn, fabelajn brilajn trezorojn kaj ŝi sentis, ke baldaŭ ankaŭ ŝia pozicio estos perfidita. Sed la sinjorino denove kaptiĝis de la brilaj okuloj kaj pro la bonhumora sinteno de la konkurentaj aĉetantoj. Ŝi cedis. Kaj ili nun posedis novajn dudek kilogramojn. Sed antaŭ la triumfa eliro la impona sinjorino diris al Judit:

– Sed alian fojon ne perfidu vian fratinon.

Kaj jen, kion respondis eta Judit:

– Tiu ne estis mia fratino.

– Sed kiu?

– Mi mem. Mi eĉ ne havas fratinon.

Ho, kia ridego ekestis. Panjo nun ektimis, ke Judit demaskos ankaŭ ŝin, kaj ŝi pli malfacile toleris la publikan ridon ol sia filino. Kaj ne estas agrable esti stampita kiel trompulo, eĉ se oni montras bonvolon al la necesa trompo. Sed pri Judit tamen oni povis fidi. Sin mem ŝi demaskis, sed la sekreton de panjo ŝi konservis fidele. Almenaŭ ĝis la elirejo. Tie ili ambaŭ ekspiris kaj ventrapide komencis revivigi la ekscitajn detalojn de la militartifiko. Panjo tute elfalis el sia plenaĝa rolo. Ŝi fariĝis knabino, kunkulpulino, kiu ĝojegis kaj ridegis pro la bone sukcesinta mistifiko.

Kaj la daŭrigo?

La daŭrigo estis efemera feliĉo, mallongdaŭra varmo en la malgranda domo, kiu laŭ mia nuna scio, nur parte ekzistas nun. Kaj eta Judit, pri kiu nun mi povas aŭdi nenion estas jam granda knabino, de kiu la pasintaj, militaj jaroj postulis certe multe da novaj kaj novaj eltrovoj, kaj heroaĵoj. La infanoj rapide kreskis en saĝo dum tiu tempo, kiam la plenkreskuloj perdis sian prudenton. Kaj ilia forto, ilia lerto, la brilo de iliaj okuloj, donis forton kaj donos forton ankaŭ al ni, kiujn ofte tedus la kruela komedio, kies nomo estas: vivo en krizaj, transiraj tempoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.