La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GRANDA AVENTURO

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI MIA KNABINA ANIMO

Antaŭ ol komenci tiun ĉi rakonton mi devas rimarkigi, ke la antaŭnomo de la aŭtoro “Ferenc” estas virnomo kaj la historio ne estas novelo, naskita de la profesia fantazio de la verkisto, sed vera okazintaĵo. Sed se oni estas viro, oni ĝenerale ne havas knabinan animon... Kio estos tio? – vi volas demandi – ĉu fantomhistorio pri ŝanĝitaj animoj en la stilo de Stevenson? Kalkulema kaj malica verkisto nun komencus petolan divenludon kun la scivolemo de la afabla leganto, sed mi volas pruvi al la tuta mondo, ke mi estas nek kalkulema nek malica kaj tial sen pluaj zigzagoj kaj nervmilito mi komencas la rakonton.

* * *

Sidante apud skribotablo en la bela kaj ĉiam paca Svedlando oni malfacile rememoras la komencon de la tria jardeko en tiu ĉi ĝis nun tre malfeliĉa jarcento. Ĉu temas efektive nur pri tiel malmulte da jaroj, oni prefere kredus, ke tiu tempo estis antaŭ tuta jarcento. Tutaj grandaj landoj dronis intertempe, landoj iĝis nerekoneblaj kaj ĉio transformiĝis surface kaj interne en la vivo de la homoj. Estis antaŭ longa tempo...! Ekzakte sep jarojn antaŭ la dua kaj ĉiun antaŭan militon superanta mondkonflikto. Eŭropo ne estis eĉ tiam loko de idilia trankvilo, sed oni ne kuraĝis antaŭvidi tion, kion oni devis kaj oni prefere trompis sin per la revoj pri la, iompostioma pliboniĝo de la mondfebro. Oni trompis sin kaj revis, malgranduloj kaj grandpolitikistoj egale.

Jam tiam mi estis fervora kursgvidanto en mia malproksima hejmurbo, kiun la sorto tiel kruele torturis dum la lastaj jaroj de la dua mondmilito. Tiam oni ne pensis pri tio, ke la korpreme bela apuddanuba urbo iam transformiĝos je la valo de lamentoj. Kvankam ankaŭ tiam ĝi estis nur ŝajna paradizo. Mi instruis esperanton kun ĝojo kaj volo de la optimismo, kun entuziasmo kaj kun espero de iaspeca “malgraŭĉio”. Ĉar tro optimisma, kiel dirite, oni ne povis esti en Mezeŭropo. La situacio post la unua mondmilito estis ege malfacila en mia lando, kaj se oni volus verki historian traktaton, oni konsumus multajn paĝojn de tiu ĉi libro. Sed mi volas paroli nur tiom pri tiu ĉi temo, kiom estas necesa por tute kompreni la formiĝon de tiu ĉi eta rakonto.

Estis ja tiel, ke multaj dekmiloj kuradis sur la stratoj de la postmilita, miliona kaj de ĉiu eksterlandano superlative laŭdita ĉefurbo – sen kaj por laboro kuris tiuj dekmiloj, kaj la fakorganizoj serĉis ĉiujn rimedojn por okupigi la amasojn, por evitigi la danĝerajn brulpunktojn. La senlaboreco estis speciale granda en la kontorista fako kaj ankaŭ tiu fakorganizo aranĝis diversajn kursojn al la senlaboruloj. Inter tiuj kursoj troviĝis ankaŭ esperanto-kurso kaj mi ricevis kaj volonte akceptis la taskon instrui ĝin al tiu, entute ne gajige interesa publiko.

Sed dum la kurso oni ne pensis pri la afliktiga motivo de la kurso. Ĉar la publiko efektive estis tre interesa kaj tre varia. Ili estis senlaboraj kontoristoj, pli bone dirite gekontoristoj, sed plej bone dirite junaj, ĉarmaj kontoristinoj, en kies amaso nur malofte oni povis malkovri iun aŭ iujn sensignifajn virojn. Mi ne povas diri, ke mi fartis malbone pro tio, eĉ... La knabinoj volonte lernis esperanton, foje-foje unu aŭ alia malaperis el la kurso pro okaza, aŭ definitiva laboro, kelkaj reaperis post provizora okupo, kaj la instruisto ĝojis, kvankam tia reapero signifis samtempe malĝojon, ĉeson de laborokazo, kaj parte ankaŭ tiun de la espero. Sed oni trovas ion bonan en ĉio malbona, oni estas egoisto kaj oni ĝojis pro la reaperinta dekoro, kiun tia vizaĝo signifis al tiu ĉarma kaj vigla kurso. Laŭ mia scio kelkaj restis fidelaj al esperanto kaj uzis la lingvon en diversaj rilatoj en la lando kaj dum estis eble ankaŭ al la ekstera mondo. Unu el ili povis danki eĉ sian edziniĝon al esperanto, juna esperantisto, komercisto edzinigis ŝin kaj sekve post tio ŝi ĉesigis ĉiun interrilaton kun la lingvo kaj movado. Mi vere ne scias, ĉu ŝia geedzeco estis malpli sukcesa ol ŝi atendis, aŭ – pli verŝajne – ŝi opinias, ke esperanto finis sian taskon: “La maŭro faris sian devon, li foriru!” Kvankam estas suspektinde, ke poste ankaŭ la edzo, pli frue tre fervora samideano, malaperis el la esperantista mondo.

Inter la fraŭlinoj estis juna, ĉarma blondulino, cetere tre malriĉa knabino, kiu estis tre fidela al la kurso. La plej ridemaj sunradioj, la plej ambicia kaj persista flirtemo de virseksa samsortano ne povis ŝin forlogi de la lecionoj. Ŝi estis diligenta kaj ŝia interesiĝo ne konis limon. Por eĉ stimuli kaj premii ŝian ambicion jam frue mi proponis al ŝi komenci korespondadon.

– Eble vi povos trovi iun bonvolan kaj influhavan samideanon, per kies helpo vi povos veni eksterlanden.

Ĉar tio estis la pinto de ŝiaj sopiroj. Ni studis diligente la Heroldon kaj inter la anoncoj baldaŭ ni trovis tre promesan kaj allogan. Por eviti komplikaĵojn ni ŝanĝu nun lian hejmlandon kaj ni diru ke li estis portugalo. Li estis ĉefoficisto, estro en iu akcia societo. La anonco plaĉis al la knabino, estis tia fidovekanta, solida anonco, kiu forigis eĉ la plej etan suspekton pri aventuremulo. Ĝi ne estis tia “Hej knabinoj, mi estas ĉi tie” anonco kun plena despotismo de la fripona kaj facilanima junaĝo, sed estis serioza anonco de solidiĝinta, agrabla kaj ĝentilhoma sinjoro en solida kaj agrabla lando. La knabino havis emon al la korespondado.

– Sed kiel mi povus korespondi. Mi estas ankoraŭ ĉe la komenco. Apenaŭ mi scias iomete el esperanto.

– Ne gravas, tute ne gravas – mi trankviligis ŝin – komence mi helpos vin kaj poste dum la turno de la leteroj vi progresos kaj povos iom post iom mem korespondi.

La korespondado komenciĝis. Verdire ne estis multaj la kontribuoj de la knabino. La plej granda parto de la pli kaj pli amasiĝintaj kartoj kaj leteroj estis miaj verkoj. Neniam en mia vivo mi vidis tiel fervoran korespondanton kiel la portugalo estis. Kaj liaj leteroj plilongiĝis de semajno al semajno. Lia individueco plijuniĝis de letero al letero. Dum kelkaj semajnoj li juniĝis almenaŭ dek jarojn. Sed dirante tion mi kalkulis tre singarde. Ankaŭ niaj respondoj plilongiĝis. Li petis ankaŭ portreton kaj ni sendis, sed ĉiokaze tamen ŝian kaj ne la mian. Ankaŭ li sendis sian portreton. Li estis simpatia kaj honestaspekta kvardekjarulo en tiu periodo de la harperdo, kiam oni tre zorge provas geometrie aranĝi la reston de la hararo. Simpatia aspekto kaj tre konvena al la bazaj motivoj.

Post la reciproka ŝanĝo de la portretoj la amo subite ekflamis. Li sendis ardan, okpaĝan leteron kun amaso da laŭdoj pri la ĉarmo de la blondulino, kaj la ĉarmulino reciprokis la laŭdojn kun mia tre aktiva helpo en preskaŭ same longa letero.

Tiel daŭris la afero dum kelkaj monatoj. Reen ne plu estis vojo, kvankam la knabino, estante honesta animo, provis memstarigi sin. Ŝi jam konis bone la lingvon kaj provis skribi sen mia amika helpo, sed la rezulto estis tre malesperiga. Li angore demandis: “Ĉu eble vi estas malsana? Via lasta letero impresis laca! Skribu tuj!” Ŝi devis vole-nevole reveni al mi kaj mi daŭre faris novajn kaj novajn leterojn, prenante helpon de mia profesia fantazio. La sukceso fariĝis iel tro bona. La portugalo iom post iom plene – ĝis la oreloj – enamiĝis al la knabino. Pri tio ni estis ja plene kontentaj, sed-sed – post proksimume duonjara korespondado venis la granda, vera, senmanka amkonfeso. Laŭ mia memoro la portugalo skribis proksimume jene:

“Kiam antaŭ kelke da monatoj vi sendis al mi vian portreton, mi estis feliĉa. Vi ja estis tiel ĉarma, juna sur la bildo. Sed mia impreso tamen ne restis daŭra. Ĉarmaj junulinoj troviĝas ĉie. Ankaŭ ĉi tie. Sed iom post iom, laŭ viaj leteroj elvolvis sin via ĉarma, rava, knabina, vere knabina animo kaj nun mi sentas, ke mi amas vin, jes mi amas vin, ne tiel multe vian eksteraĵon, kiun realigas al mi momente nur via portreto, sed tiun individuon, kiun viaj leteroj prezentis al mi tiel konvinke kaj aminde...”

Ankaŭ la punktoj viciĝis fine de la frazo kun la honesta intenco, ke ili malkaŝu la sentojn en tiu sfero, kie la vortoj ne plu povas servi pro siaj materiaj mankoj, sed en la konkreta okazo tiuj punktoj aspektis kiel malicaj diablidoj, montrantaj sian langon al mi kaj eĉ pli al ŝi.

Jen tiel ekamis portugala direktoro mian veran, junan, knabinan animon kaj li eble eĉ nun miras (se ĉiu strangaĵo, okazinta en la mondo ne fortiris lian atenton en alian direkton), kial li ne ricevis respondon al sia vera, granda, senmanka amkonfeso. Ĉar li ne plu ricevis respondon. Ĉiu penado lia fariĝis vana.

Kaj ankaŭ mi faris gravajn konkludojn kaj submetis min al la konsekvencoj: Mi ĵuris solene, ke mi gardos min ĉiam kaj nur en nepra neceso skribos leteron en la nomo de bela, blonda knabino. Kaj tiel malaperas mia rava, milda, knabina animo inter miaj multaj rememoroj el mia heroa epoko en Esperantujo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.