La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GRANDA AVENTURO

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA DOLĈA PORTRETO

Hungara poeto – T. Falu – verkis la jenan poemeton kun la titolo “Mi protestas”.

Por malsani, maljuniĝi
en ĉi mond’ mi ja ne estas;
Mi protestas kontraŭ Tempo,
kontraŭ Morto mi protestas.

Kaj skribe mi apelacias,
motivaro jen ĉi-kune:
Amo, kant’, feliĉ’, dometo,
flor’ printempe, kamp’ aŭtune.

La tempo pasas kaj la tagoj de la protesto plimultiĝas. Kontraŭ ĉiu paso de la vivplezuroj oni protestas per memoroj. Ĉiu memoro estas protesto. Kaj nun mi ellevas unu el miaj esperantomemoroj por protesti.

Tio okazis antaŭ multaj jaroj. La unua mondmilito jam pasis antaŭ relative longa tempo kaj la maltrankviligaj antaŭventoj de la dua ankoraŭ ne eklevis sin. Mi estis kelkjara esperantisto, sed jam kursgvidanto. En tiu jaro mi havis grandan kaj ege bonkvalitan kurson en mia hejmurbo. La publiko de la kurso konsistis el proksimume kvardek inteligentaj personoj, gestudentoj, geaktoroj, inter ili troviĝis du kuracistoj, inĝenieroj kelkaj, advokato, laboristoj, kontoristoj el ambaŭ seksoj, kaj same la instruistaro estis reprezentita inter ili per kelkaj membroj. La kurso komenciĝis post la fino de la budapeŝta foiro, kie ni ricevis okazon propagandi. Tio signifis, ke la kurso komenciĝis en la dua parto de majo kaj finiĝis en la plej arda julio. Kaj en tiu parto de Eŭropo la julia varmego povas konkurenci kun la afrika. Sed mia aro tute ne disfendiĝis en la varmego. La kursa atmosfero estis tiel bona, ke la cirkonstancoj ne povis dormemigi ĝin. Post la fino de la kurso aperis nia anonco en la Heroldo de Esperanto:

Belaj, bonaj, simpatiaj, junaj kaj maljunaj, dikaj kaj maldikaj, riĉaj kaj malriĉaj gelernantoj de F.S. deziras korespondi kun samkvalitaj eksterlandanoj.

La anonco rikoltis mirindan sukceson. Se mi bone memoras, venis ne malpli ol 113 respondoj el proksimume dudek landoj. Longaj korespondadoj, longaj romanoj, amikecoj, diskutoj, poŝtmarkŝanĝadoj komenciĝis per tiu anonco. Interesaj, ofte tre inteligentaj leteroj, belaj kartoj, karakterizaj tonoj de diversaj landoj akiris plezuron same al la instruisto kiel al la lernantoj. Sed unu el la lastaj leteroj speciale kaptis mian intereson. Tuj. Eĉ antaŭ ol mi komencis legi ĝin. Ĉar sur la supro de la letero ridetis portreto. Portreto de vere ĉarma fraŭlino. Kaj ŝia letero estis sprita, bonhumora, freŝa, kiel kampa bukedo. La ĉarma samideanino, juna instruistino ie en Suda Eŭropo – la lando kaj loko ja ne estas gravaj – ne sensukcese atakis min, la kursgvidanton. Ŝi ne volis korespondi kun lernanto, sed kun la instruisto. Kaj ŝi petis de mi tuj portreton. Mi bone memoras, la letero alvenis iun sabaton kaj mi, estante en mia plej plene floranta juneco, estis ankoraŭ dimanĉe daŭre ravata, ravita kaj ravota. Kaj mi decidis tuj skribi al la malproksima proksimulino. Mi ne memoras, kion mi skribis, sed mi bone kaj klare memoras, ke mi longe meditis pri la portret-problemo. Mi ne volis perdi la fraŭlinon. Kaj la sola portreto, kiu flatis mian eksteraĵon, estis tiu, kiu aperis en la Hungara Heroldo. Mi do decidis aldoni tiun portreton. Sed ĝia dorsflanko estis ĉia, nur ne eleganta, tie estis la literoj de iu artikolo. Mi do eltondis la portreton kaj volis ĝin glui sur la supron de la letero. Sed tiun posttagmezon ŝajne mi neniam povis esti preta pri miaj problemoj. Ĉar nun sekvis nova, kaj ne malpli grava problemo. En la tuta domo ne troviĝis gluilo. Kaj estis dimanĉo. Mi ne volis atendi ĝis lundo. La afero mem ŝajnis al mi terure urĝa kaj krom tio, se mi ne tuj forsendis iun leteron, mi forgesos enpoŝtigi ĝin ĝis ĉifoniĝo en la poŝo. Eble mia timo estis iom troigita, sed almenaŭ pri aliaj leteroj okazis tiel.

Oni do devis agi tuj. Sed kiel? Mian cerbumadon interrompis la posttagmeza kafo, kiun mi ricevis. Al la kafo mi ricevis panon, buteron kaj mielon. Mi metis flanken la leteron kaj komencis konsumi kafon kaj mielitan buterpanon. La mielo subite donis la solvon de mia problemo. Ĝi povas ja glui, ĝi sendube estas gluilo. Rapide mi finis la kaftrinkon, tralegis mian inspiritan leteron, prenis la portreton, zorge mielis ĝian dorsoflankon, gluis ĝin sur la leteron, alrigardis ŝian portreton, zorge tralegis mian leteron denove, denove alrigardis mian portreton kaj sentis min kontenta. (Kiel mi jam menciis, la portreto estis konsiderinde flata kompare al mia vera aspekto.)

Kaj mia letero veturis al la plej suda parto de Eŭropo kun miaj, ne tute senflamaj vortoj. Kaj mi atendis la respondon.

Mi ne devis atendi tre longe. Ne pasis pli, ol du semajnoj, kiam la leterportisto, persone transdonanta al mi leteron, havis okazon vidi mian plej agrablan kaj plej afablan mienon. Eble ne estas necese aparte mencii, ke la letero venis de ŝi.

Skribante tiujn ĉi vortojn mi fakte ne scias, ĉu mia arĥivo en mia hejmurbo ekzistas, aŭ ĝi malaperis sub la militaj ruinoj, sed mi memoras pri la enhavo de tiu letero, supozeble tute laŭvorte:

Ŝatata Samideano – ŝi skribis – mi ĉiam supozis, ke vi estas dolĉa knabo. Sed neniam mi povis supozi, ke vi estas tiel dolĉa. Via longa kaj afabla letero venis hodiaŭ kun via portreto kaj mi eklegis vian leteron en mia ĉambreto, kiu estis plena de sunlumo. Sed mi ne povis legi longe. La suno brilis, la fenestro estis malfermita. Kaj jen tra la fenestro enflugis unu muŝo, du muŝoj, multaj muŝoj, vespoj eĉ burdo kaj ĉiu volis okupi, obsedi, kisi vian portreton. Mi devis fermi la fenestron kaj diri: “Pardonon fraŭlinoj, la portreto estas mia.” Sed bonvolu al mi afable malkaŝi sekreton: ĉu ankaŭ via reala estaĵo efikas tiel alloge?

Pasis multaj jaroj de tiam. Kiu scias, kie estas nun mia iama, ĉarma korespondantino. Entute multo ŝanĝiĝis dum la pasintaj tempoj. Inter aliaj mi ne plu uzas mielon kiel gluilon kaj per memoroj protestas kontraŭ la Tempo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.