La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GRANDA AVENTURO

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KAJ POSTE PINOKJO...

Antaŭ nelonge mi relegis la ĉarman fabellibron de Collodi pri Pinokjo, iam mi vidis la filmvarianton de tiu fabelo. Eble ankaŭ vi vidis ĝin, kaj eble ankaŭ vi legis la libreton. Sed se ne mi provas resumi per kelke da vortoj, kio estas la enhavo de la libro, aŭ tiu de la filmo.

Infankora maljunulo vivas sola inter siaj memfabrikitaj ludiloj, pupoj. Ludfiguretojn li fabrikas, novajn kaj novajn por ĝojigi la infanojn kaj krei plezuron al si. Foje li superas sin mem, kaj lia lerta mano donas formon al tre bela knabfiguro. Knabfiguro el ligno. La knabeto estas perfekta, ĉarma, kaj la maljunulo havas la nevenkeblan deziron vidi la figureton movi sin. Iun belan nokton la Sopirstelo plenumas lian deziron, kaj Pinokjo, la ligna knabeto ekmovas sin kaj moviĝas libere, tute simile al aliaj infanoj. Sed... sed Pinokjo ne estas ankoraŭ vera knabo, li estas ĉarma, sed li ne estas vivante varma, li ne havas animon similan al tiu de aliaj knaboj, veraj knaboj. Sekvas penoplenaj kaj tentoplenaj tagoj, kaj foje Sopirstelo konstatas, ke Pinokjo meritas iĝi vera knabo, ĉar li forgesis pri si mem por ke li povu savi la maljunulon el granda danĝero kaj tiam okazas vera miraklo: Pinokjo subite venkas ĉion, kio ankoraŭ estas ligno en li, kaj li ekvivas kiel vera, vera knabo ne nur kun korpo, sed ankaŭ kun animo.

Jen tiom estas en la historio kaj foje mi provis rakonti la fabelon al knabeto, kiu estis tre kontenta pri ĝi. Sed poste mi pensis pri mi mem, kaj mi denove sekvis la formiĝon de la rakonto, kaj mia infanmemo, nedisigebla de la alia, de tiu kiu kreskas kaj maljuniĝas, de tiu, kiun oni montras al la homoj, tiu kaŝita infanmemo diris al mi:

– Kiel vi daŭrigus tiun ĉi fabelon?

Mi sidis iomete senvorta, enpensa kaj poste mi ekrakontis:

* * *

Pinokjo, la nova, eta knabo, jam nun vera knabo suĉis la plezurojn, sorbis ilin, ĝuis la vivon kaj amis ĝin. La vivo estis tre-tre interesa. Brilis la suno, la printempo estis varma, susuris la floroj kaj plaŭdis la fontoj. Ĉio estis mirinda. Iom post iom Pinokjo lernis skribi, legi, kalkuli kaj ekkoni la ĉirkaŭan vivon. Li estis tre saĝa, inteligenta knabo, kaj tre frue li komencis legi la tagajn gazetojn, el kiuj multe da scio kaj amaso da saĝo radiis al la freŝa cerbo de la knabeto. Aŭtoj gaje trumpetante preterveturis la domon, kie Pinokjo vivis kun la maljunulo, kun sia ludema kateto kaj kun la orfiŝeto en la akvario. Vespere oni aŭskultis la radion, kaj la loĝantoj de la dometo endormiĝis ĉe dolĉaj sonoj de bela muziko. Se Pinokjo estis malsata, kvin kontinentoj superŝutis lin per delikataĵoj, kaj li ne multe aŭdis pri tio, ke ie, ne tre malproksime, estis ne malmultaj homoj, veraj homoj, kiuj vivis en malpli enviindaj cirkonstancoj. Sed ili eble ne estis tiel veraj homoj tamen, kiel Pinokjo. En la dometo estis ĉio en la plej granda kaj plej enviinda ordo. Estis tre agrable. Se li longe promenis en la apuda arbaro kaj ekdeziris ion varman post la restado en la malvarmeta densejo, rapidaj ŝipoj jam pli frue prizorgis, ke li povu trinki veran, sudamerikan kafon; teo, banano, ananaso venis el aliaj direktoj. Kafo vaporis sur la tablo kaj neniu pripensis, ĉu estas inde ŝpari pri la sukerpecoj, oni povis meti en ĝin kiom ajn, oni povis manĝi kukojn kiom oni volis, oni havis enlandajn kaj eksterlandajn fruktojn kaj oni povis senpense ĝoji pri la bela, bona, komforta, nova kaj vera vivo. Se li opiniis, ke estus bone iom da varieco post la monotono de la dometo, li povis veturi per trajno aŭ aŭtobuso, li havis esperon ricevi propran aŭton, foje li eĉ veturis per aeroplano. La urboj kaj lokoj, kiujn li vizitis, estis belaj, vastaj, komfortaj kaj lia rigardo preterpasis la ombrojn kaj mallumon, kiuj tamen troviĝis proksime al la lukso kaj pompo. Ili restis kaŝitaj al li, ĉar ne estis konvene por nova, vera knabo rigardi ilin. Cetere ili estos baldaŭ malaperontaj, oni diris. Se li ne volis forlasi sian hejmon, li povis telefoni al siaj amikoj.

– Mi estas nova knabo, diris Pinokjo, sed mi devas diri, ke ĉio ĉi estas mirinda. Ne estas io pli potenca ol la civilizacio. Kiel bela kaj bone aranĝita estas ĉio en tiu ĉi mondo.

Kial mi plektu la vortojn? Sufiĉas diri, ke Pinokjo havis belan, agrablan vivon, li estis ja juna kaj nova knabo, kaj li tute forgesis, ke iam li estis el ligno. La vivo vigle pulsis en li, kaj li donis sin tute al tiu pompa sento, kies nomo estas senmanka juneco. Ĉio estis korplenige bela, kaj por kompletigi la plezurojn li iam eĉ eklernis esperanton kaj komencis korespondon pri amuzaj aferoj kun aliaj veraj knaboj kaj knabinoj en la tuta, vasta kaj bela mondo.

Pasis kelkaj jaroj. Pinokjo estis ankoraŭ juna kaj nova knabo. Oni montris al li geografian karton kaj diris:

– Rigardu, Pinokjo! Ĝis tiu ĉi dika, nigra linio la homoj estas bonaj, sed trans ĝi ili estas homaĉoj.

Iom poste la instruo iomete ŝanĝiĝis, kaj oni diris:

– Trans la limo vivas fihomoj. Ĉu vi komprenas, Pinokjo?

Pinokjo jesis per la kapo kaj diris:

– Mi estas preskaŭ tute nova knabo, kaj vi ĉiuj estas tiel saĝaj.

Kaj de tiu tago li faris akran diferencon inter la homoj.

Ankaŭ en aliaj landoj estis multaj, etaj Pinokjoj, kaj ili ricevis similajn instruojn. Kaj inter ili jam estis kelkaj, kiuj pensis kun malestimo pri Pinokjo. Ne kredu, ke li ne ricevis malĝentilan leteron eĉ en esperanto! Entute lia korespondado iĝis malpli vasta kaj ankaŭ la radio ĉesis esti ekskluziva ĝojofonto. Oni aŭdis en ĝi pli kaj pli da krudaj vortoj, insultoj en ĉiuj lingvoj. Eĉ en esperanto! La propralanda radio muelis ĉiam la samajn aferojn dum tiu jaro kaj kvankam oni kredis sian propran radiostacion, oni tamen tediĝis pro la monotonaj insultoj kontraŭ la najbara lando. Pinokjo ne plu aŭskultis ĝin tiel volonte kiel pli frue.

Foje komenciĝis la milito. Oni devis militi, tio estis ja natura afero, neevitebla, natura leĝo, oni devis refreŝigi la ŝlimiĝintan sangon, kiel oni diris en multaj landoj kaj inter ili ankaŭ en la lando de Pinokjo. La maljunulo ne pensis pri tio, ke la lando povas veni en militon kaj ne sendis Pinokjon en konvena tempo al alia, pli paca loko. Pinokjo nun staris meze de nova situacio. Mi efektive ne scias, ĉu la lando de Pinokjo estis atakanto, aŭ atakato, el la gazetoj ne klariĝis tio, sed oni diris ĉiukaze:

– Oni devas defendi sin kaj siajn interesojn, kaj la plej bona defendo estas la atako.

Mi ne povas diri, ke Pinokjo tuj komprenis ĉion, kion oni diris al li, sed fine li konvinkiĝis:

– Mi estas relative nova kaj sensperta knabo, kaj la homoj estas tiel saĝaj. Estas tre malfacile konstati, kie estas la komenco, kaj cetere jam nun estas egale. La milito estas fakto, kaj mi povas fari nenion kontraŭ ĝi, same kiel la aliaj ne, kiuj ne estas novaj knaboj kiel mi.

Pinokjo havis belan ĉambron kaj bonan liton, sed nun li ofte devis nokte forlasi sian liton kaj rapidegi kun siaj maljunulo, fiŝo kaj kato en la bombŝirmejon. Lia adopta patro konsiderinde maljuniĝis kaj kadukiĝis, kaj li ne povis kuri tiel rapide kiel Pinokjo, kaj tiel okazis, ke foje li mortis dum flugatako. Pinokjo tiam ploris dum longa tempo. Sed ankaŭ poste li ofte kuregis en la bombŝirmejon. Ĝi estis malvasta kaj nekomforta, kaj la muĝo de la bombmaŝinoj ne estis lulkanto.

La vivo estis interesa, sed ne bela. Oni ne plu ŝatis uzi la radioaparaton, ĉar oni ne rajtis aŭskulti tion kion oni volis, kaj tiel ĉesis la esenca potenco de la radiosorĉo, kaj tiel venis denove en la vivon la despotismo de la malproksimo. Antaŭe ĉio venis pli kaj pli proksimen, nun ĉio komencis foriĝi en la spacon. Oni eble povis kaj rajtis skribi al aliaj landoj, sed oni devis atenti, oni observis, cenzuris la leterojn kaj entute ĉion en la vivo por la intereso de la propra lando. Oni skribis nur pri privataj aferoj, sed oni ne povis facile scii, kie komenciĝas la publika intereso kaj kie finiĝas la privataj. Ĉio estis danĝera. La privata vivo fariĝis pli kaj pli malvasta. La aŭtoj ne havis benzinon, la oleo estis necesa por estingi la vivon de aliaj Pinokjoj. La kontinentoj, kiuj tiel servoprete zorgis pri la bonfarto de Pinokjo, nun malaperis en amaso de la eksplodminoj, kaj en Sudameriko oni verŝis kafon kaj ananason tunkvante en la maron. Oni komencis senti malsaton, kaj malsanoj regis. Venis malfacile venkeblaj epidemioj. Oni perdis sian loĝejon, kaj oni palpadis vespere en senlumaj stratoj. Oni eĉ timis la lunlumajn, belajn, helajn noktojn, kiam la urbo senhelpe svenis sub la flugatako de la malamiko. Ruinoj estis ĉie kaj inter la ruinoj fluis la sango. Kaj kiu scius rapide prinombri ĉiun malbenon, kiun la milito alportis, kiu iĝis aĉa kaj perdita en la vivo.

Sed Pinokjo ne perdis la esperon kaj la kredon pri la homoj.

– Mi ankoraŭ estas nova, jes, ne malnova knabo, kaj ili devas esti saĝaj.

Kaj estis tiel. Pinokjo ankoraŭ estis nova kaj juna knabo.

Tiel daŭris dum jaroj kaj jaroj, kaj fine ankaŭ Pinokjo venis al la fronto. Li jam forgesis la maljunulon kaj la katon, la orfiŝon. Ĉio malaperis, restis nur la milito. Li loĝis en tendoj, en tranĉeoj, en grotoj, tranoktis en marĉo, ŝvitis, frostis, sangis, sentis doloron, ŝirmis sin, defendis sin kaj sekve ankaŭ murdis. Kiam perdiĝis por li ĉio, kion li ŝatis, kaj kio plibeligis la vivon, kiam ĉio, kion oni nomis la rezulto de la civilizo servis al nur unu sola celo, por la ekstermo de alia vivo, kiu siaflanke volis murdi lin, tiam subite kaj nepardoneble li forgesis, ke li estas nova knabo kaj li ekĝemis al la Sopirstelo, lumanta dolore kaj larmanta roson super la dezerta batalejo:

– Ho Sopirstelo kara, bona, ho, se mi povus denove esti, se mi povus denove esti ligno...!

La Sopirstelo aŭdis la deziron de Pinokjo. En la sama momento siblis kuglo de la kontraŭa flanko de la batalejo kaj ĝi trafis lian koron. Oni enterigis lin, arbo kreskis el lia korpo, pasis jaroj kaj jaroj, la arbo fortiĝis, dikiĝis, oni faligis la arbon, el la arbo fariĝis ligno, kaj sole vivanta maljunulo, infankora maljunulo, ridetanta inter siaj memfabrikitaj pupoj, ludiloj, iun tagon donis formon al tre bela knabfiguro el la ligno. Tiu figuro estis...

Kaj tiel komenciĝas denove la historio de Pinokjo...

Mia knabo-aŭskultanto, tio estas: mi mem, ne estis kontenta pri la fabelo. Li prenis la mienon de literaturkritikisto kaj diris:

– Nu, ĉu vi rakontas tian pesimistan historion al mi? Ĉu tio povas havi sencon? Oni devas instigi kaj stimuli per optimismo! Pri tiuj ĉi pesimistaj aferoj oni scias kaj aŭdis jam sufiĉe kaj oni ne deziras tiel realan fabelon.

Mi respondis:

– Eble vi pravas. Mi ne scias. Sed eble mi pravas. Mi volus atingi per la fabelo la estontan Pinokjon, por averti lin pri la daŭrigo de la fabelo. Por ke la daŭrigo ŝanĝiĝu!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.