La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GRANDA AVENTURO

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2026 Geo

La Enhavo

LIBERA RABO

Kiam tiuj ĉi linioj estas skribataj, oni povas trankvile paroli pri sovaĝaj jaroj de la historio. Supozeble tiuj jaroj ankoraŭ ne finiĝis kaj longe ni ne povos diri: post la du mondmilitoj sekvis la longaj jaroj de la ideala paco en la mondo. Kaj eĉ se sekvus relative trankvilaj jaroj, oni longe rememoros ĉiujn malbenojn, kiuj detruis la homan animon de jaro al jaro, kiam la plej kruda perforto penis okupi la lokon de la plej alta homa idealo.

Sed milito estis en la daŭro de la historio preskaŭ ĉiam. Tio espereble ne signifas, ke ni bezonas ĝin, sed tion, ke ni preventive ŝirmu nin kontraŭ ĝi. Ni ricevis longajn lecionojn el tiu tezo. Ni kiuj vivas nun kaj antaŭ ni longa karavano de la generacioj.

La milito ĉeestis kaj certagrade ĉeestas en nia vivo, ĝi estas fantomo, terura inkubo, amasfrenezo, per normala cerbo ne-komprenebla, sed tamen ĉiam ekzistanta monstro, kiu transformas la vivantojn je mortintoj, la sobrulojn je ebriuloj kaj la honestulojn je rabistoj.

Mi rememoras tamen esceptan historieton el alia sovaĝa epoko de Eŭropo. Tiu historieto estas bela kaj kortuŝa. Ĝi okazis en tiu tempo kiam la franca revolucio febrigis Eŭropon kaj fine de tiu revolucio Francujo militis al ĉiu direkto de la mondo. La suno de Napoleono ankoraŭ estis apenaŭ leviĝinta. Pri li oni ne sciis multe.

Tiu eta epizodo venas de tiu tempo. Mi ŝatas ĝin. Oni volus preskaŭ karesi ĝin kiel floron, kiam oni parolas pri ĝi kaj oni volas ornami ĝin per la koloroj de la vivo, ke eĉ ero ne perdiĝu el ĝia nobla konkludo. Ni provu do priskribi, kiel tio okazis.

La armeo de la aŭstria imperiestro serpentumis en Francujo. La militiro ne kaŭzis eksterordinarajn malfacilaĵojn. La francoj estis ankoraŭ okupataj pri siaj internaj aranĝoj kaj ekzekutoj. Eksteren la revolucio ankoraŭ ne povis montri organizon. La Organiza Volo, kiu poste dum jardekoj knedis Eŭropon kiel molan mason, ankoraŭ havis zorgojn pri siaj lavfakturoj.

La taĉmento malrapide iris sur la kota, kurba landvojo. La vojoj estis profundaj kaj kavaj post la printempa pluvo kaj la nigraj traboj en la brulodoraj vilaĝoj fulge siblis, fumis, baraktis. Antaŭ la taĉmento jam estis aliaj. Ili lasis sian postsignon. Oni povis nur blasfemi rajdante en tiu ĉi malbenita regiono. Oni trovis nenion, kelkfoje oni ne povis reteni sin por doni al iu mizerulo. La koto surŝprucis la soldatojn, la uniformoj estis malpuraj, mizeraj kaj sangmakulitaj. La taĉmento ne estis unueca. Nek la uniformoj, nek la blasfemoj. Oni aŭdis blasfemojn, malbenojn en la plej diversaj lingvoj de Eŭropo. En tiu mikso de la diversnaciaj soldatoj oni blasfemis, veis kaj kalkulis en sia gepatra lingvo. Cetere oni parolis pli-malpli bone germane. Slavoj, germanoj, hungaroj, mahometanoj marŝis en la revolucia Francujo.

La gvidanto de la taĉmento estis juna hungaro. Li estis soldato jam de jaroj kaj ankoraŭ multaj jaroj estis antaŭ li. Kiel li rekrutiĝis, kial nun paroli pri tio, estus longa historio rakonti. Sed li estas nun en la armeo kaj senhumore provas fari disciplinon inter tiu multlingva, malorda, fripona kaj sovaĝa taĉmento. Nun li tute forŝiriĝis de ili. Nenio rompas la trankvilon, almenaŭ nenio grava. Li povas profundiĝi en siaj pensoj. Strange, ke li povas pensi pri aliaj aferoj. Strange, ke en li vekiĝas poeziaj pensoj. Se li liberiĝos, li verkos librojn. Kaj li revenos al la juna knabino, bluokula, al tiu knabineto, al kiu li instruis la francan lingvon tie en la malproksima lando. Domaĝe, ke ŝi estas tiel riĉa. Li ne havas esperojn. Li memoris, kiam li instruis la korpopartojn: Tempio, mentono, okuloj – li klarigis en la franca lingvo kaj kiam ili venis al la vorto “okuloj”, la rigardoj renkontiĝis kaj ili ambaŭ ruĝiĝis. Okazis antaŭ longa tempo. Kie ŝi estas? Ĉu li iam renkontos ŝin? Li povas resti ie en Francujo, en amastombo. Kaj eĉ se ne, kiam kaj kiel li povos reveni? Ŝi estis tiel delikata. La kontrastoj plibeligis kaj reliefigis la palan romantikon de tiu infanhistorio, kiun li jam delonge estus forgesinta, se li estus povinta daŭrigi sian burĝan vivon. Riĉa ja li neniam estis, verŝajne neniam estos, li grimpis de-malsupre kaj neniam forgesis la subpremon kaj humiligon, kiun la servutuloj havis en tiu fora lando. Tiuj ĉi radikale ĉesigis la subpremon, sed tio kion oni rakontas pri la kruelaĵoj, ne povas allogi lin al la ideo de la francoj. Tro multe da fulgo ombrumas la ideon kaj la sangofluo kvazaŭ volus forŝovi ĝin. Sed la kampulo, la ne-taksata, nun malforta popolo, la plebo nobliĝos kaj per siaj radikaj kvalitoj ĝi atingos la egalrajtecon. Kiam li atingos relativan trankvilon, li surpaperigos sian fabelon pri la kampulo, kiu ricevis dudekkvin bastonbatojn de sia sinjoro; poste li trovas tri diversajn kaj ridigajn okazojn kiam li povas – artifike, sed juste – redoni la batojn kun ĝiaj rentoj al la sinjoro.

Dum li saltis de unu penso al la alia, preteriris la taĉmenton la kutima bildo de milita lando. La vojo estis borderita de ruinoj kaj fulgaĵoj, kelkloke homkadavro, duone elfosita el la tero allogis kadavrobirdojn al si, la insektoj jam vekiĝis, kelkloke eĉ multkolora papilio flirtis super la kampmakuloj. La printempo, la somero estis survoje malgraŭ ĉio kaj en la lando de la morto rajdis la juna oficiro malrapide kaj en lia koro kantis la vivo. Li pensis pri sia propra mondo kaj la papavoj, cejanoj, kiuj ruĝigis, bluigis la pli malproksimajn kampojn, rememorigis al li la orientan hejmlandon.

* * *

La lacaj paŝoj de la soldatoj subite ekvigliĝis. En la malproksimo aperis konturoj de du pli larĝaj turoj, ol tiuj de vilaĝaj preĝejoj. Li alrigardis siajn paperojn. Se ili turnas sin maldekstren ili atingos urbeton. La ĉeflinio gvidis dekstren kaj ankaŭ tie oni vidis urbon, eble eĉ pli grandan. Sed la soldatoj estis lacaj, hieraŭ ili havis ankaŭ batalon, sensencan kaj senrezultan. Ili estis malsataj. Estus pli saĝe elekti la flankvojon, malpli plugitan de homaj kaj bestopiedoj kaj de fusilĉaroj kaj poste aliĝi al la ĉefarmeo. Li donis ordonon por flankeniĝo. La ekscito fariĝis ĝenerala. La vojo aspektis relative paca, la tuta aventuro promesis ekonomian profiton al la soldatavido. Ankaŭ am-aventurojn. La vojo gvidis malsupren. Ili venis pli kaj pli profunden en milda valo, kie bela, malgranda, freŝkolora urbo montris sin pli kaj pli rave:

– Jen, mi estas ĉi tie! Mi estas je via dispono!

Post duonhoro ili alvenis. La urbestro kaj la urba konsilantaro akceptis ilin ĉe la urba pordego kaj akceptis ilin kun riverenco. Fazekas ricevis la simbolon de la dispono, la ŝlosilon de la pordego. Ĝis nun la urbeto ne vidis multe el la milito, kaj oni esperis, ke la soldatoj ne estos tro malmolmanaj. Ĝis nun la urbeton eĉ la revoluciuloj indulgis, la ŝanĝoj ne estis tre grandaj, kaj la novaj gvidantoj ĉiuj estis samurbanoj, kiuj prefere simbole sentigis la turnon de la tempoj. La manĝaĵoj proponitaj al la soldatoj tamen ŝajnis esti tro malmultaj. La soldatoj estis ne-kontentaj, la loko ne estis sufiĉe granda. Oni ripozu kelkajn horojn kaj poste oni daŭrigu! Tio estis la publika deziro. La urbanoj ekspiris. La taĉmento ne restos, la virinoj estos en certeco kaj ĉio reboniĝos. Sed murmuro kreskis inter la sovaĝaj figuroj, rajdantoj interflustris kun la taĉmentestro. Jam de monato ili ne ricevis sian soldon. Oni ne povas vivi el aero kaj jen la unua okazo, kiam ili venas unuaj ien. La hurlado plifortiĝis kaj formiĝis en unu deziro:

Liberan rabon!

La taĉmentestro havis simpation al la civiluloj, kun kiuj li povis paroli kaj kiuj aspektis tiel rezignemaj. Ilia vivo aspektis tiel diferenca de la aliaj, ke li kompatis ilin kaj havis malagrablan senton kaj fremdiĝon nur pro la sola penso perturbi la esceptan ordon kaj bonan spiriton en la urbeto. Ĝi aspektis, kiel alia mondo en la kaoso. Sed estis milito kaj li ne povis riski ion. Lia simpatio cedis al malbona humoro. Kaj rigardante al la malsata, avida taĉmento lia malbonhumoro donis lokon al indiferenteco kaj rapide li ĵetis la ordonon al la subuloj:

– Duhora rabado! Sed eĉ unu minuton ne pli!

Li alrigardis la ektremantajn civilulojn, kaj sen paŭzo li daŭrigis:

Tiu kiu tuŝos virinon sen ŝia volo, estos pendigita.

Por trankviligi la civilulojn, kiujn la ekhurlo de la ĝojo videble ektimigis kaj konsternis, li sciigis al ili la enhavon de lia ordono.

Li miris kaj iom ofendetiĝis, ĉar ili ne aspektis trankvilaj kaj ne dankemaj.

Ankaŭ la taĉmento ne jubilis tiel kiel kutime, sed ili tamen estis kontentaj. Ili esperis pri frandaĵoj kaj belaĵoj kaj pri cedemaj virinoj.

La urba konsilantaro rapide prenis lokon en sia granda ĉevalveturilo kaj la ĉevaloj ekkuregis. Ili havis urĝon. La viroj estis palaj.

Kaj post paso de duonhoro la suboficiroj donis signalon por la komenco.

Miĥaelo Fazekas, la taĉmentestro, pli frue studento, botanikisto, estonta poeto kaj pro la devigaj cirkonstancoj nun soldato tute ne intencis eltiri sin el la rabado. Ankaŭ li estis malsata, salajron ankaŭ li ne ricevis kaj al li validis same la severaj leĝoj, la kruelaj reguloj de la milito, kiel al la aliaj. Li ekspronis sian ĉevalon, rajdis tra la mallarĝa antaŭurba strateto, de kie la homoj subite malaperis. Kien? Eble en la preĝejon? Eble en la kriptojn, kiujn kutime oni ne perturbis. Sed multe da kaŝejoj ne estis en la urbeto. Kaj strange: la interna parto de la urbo aspektis trankvila, senhoma, sed jen kaj jen oni vidis rapide retiriĝantan homkapon en iu fenestro. Ili ankoraŭ ne konas la militon.

Li atingis la grandan placon, preterrajdis la hontkaĝon kaj alvenis bone zorgitan flankstraton, trankvilan – kaj pli elegantan ol la aliaj partoj de la urbeto kaj antaŭ bela, granda domo li haltis. De malproksime oni aŭdis la murmuron de la taĉmento, kiu distance sekvis lin en la urbon. Strange ke la revolucio indulgis tiun ĉi urbon same, kiel la militaj detruoj tute mankis. Li haltis momente ĉe la domo, li havis transkuran percepton de iu blonda ombro, kiu entiris la fenestron supre. La domo plaĉis al li. Intertempe du suboficiroj atingis lin sur siaj ĉevaloj, sed li forordonis ilin de tie:

– Iru aliloken! Estas sufiĉe da domoj en tiu ĉi urbo! Ek! Ne gapu! E-ee-ek! – 

La suboficiroj foriĝis. Ankoraŭ unufoje li rigardis supren. Sed ĉiu vivo ŝajne ĉesis en la domo kaj li enpaŝis.

Li haltis por momento en la vasta, granda ŝtuparejo. Li estis laca kaj polva kaj momente li pensis pri la kontrasto inter lia ĉifoniĝanta uniformo kaj la orda konstanteco de tiu ĉi domo. Li aŭdis super li kaj ankaŭ sube brueton, kuron, facilajn ŝufrapojn. Li ne deziris esti malafabla, kun fortimiga sprontintigo li iris supren laŭ la ŝtuparo. La domo estis bela, agrabla, vasta, kvankam tute ne pompa. Sur la muro de la ŝtuparejo pendis la portretoj de la enciklopedistoj kaj tio klarigis, ke la jakobinoj ne tuŝis la familion. Li estis klerulo certe kun granda prestiĝo, eble li mem estas ideala revoluciano, adepto de la enciklopedistoj. Sed li mem ne estis videbla. Ĉiu bruo ĉesis en la domo. Ĉiu fuĝis antaŭ la barbaro. Ne gravas. Li ne estis en konversaciema humoro. Li sekvis sian profesion kaj tio ne konvenis por filozofaj konversacioj. Fazekas trairis intertempe du belajn, grandajn ĉambrojn kaj la lavend-odoro hejmece flugis en la nazon. Ankaŭ en lia gepatra hejmo oni havis la saman odoron en la plej bela ĉambro. Ne ĉie. En la aliaj ĉambroj oni sentis hejme la acidan odoron de la baritaj cirkonstancoj, multaj kunpremitaj homoj. Sed ĉi tiuj bone ordigis sian vivon. Kaj ankaŭ nun ili havas bonŝancon, li estas ja sola kaj la domo ne suferos multe. Certe la aliaj riĉuloj ne liberiĝos tiel malmultekoste. Post iom da ĉirkaŭrigardo en la dua ĉambro, kien li volis poste reveni, nun li estis en la tria ĉambro.

Tiu ĉambro estis la biblioteko de la klerulo. Sur multetaĝaj bretoj viciĝis dikaj foliantoj, ledebinditaj, korpulentaj volumoj. Ĝis la plafono estis libroj kaj libroj. Meze de la ĉambro staris granda tablo, sub tio bela orienta tapiŝo kaj du grandaj apogseĝoj, ŝtupetaro, kiel en la universitata biblioteko, sur la tablo granda pipo kaj larĝa inkujo, anserplumo, komencita letero, pli ĝuste nur dato. La letero estos skribata kaj en ĝi certe oni raportos pri la vizito de la barbaroj.

Kaj jen tiuj pompaj verkoj. Sciencaj verkoj en serioze malhelaj bindoj, sentimentalaj verkoj en hela bindo, filozofaj kaj satiraj romanoj, poeziaĵoj, binditaj en ĉiu koloro de la ĉielarko, laŭ la elekto de libroamanto. Estis vera ĉiellando por intelektulo, kiu tute forgesis, ke li estas menshavanta estaĵo. La sunradio kokete enrigardis tra la granda fenestro, kiu montris vastan kaj ĝardene aranĝitan korton, meze kun antikva statueto. Sed li denove returnis sian rigardon al la libroj. Al tiuj forgesitaj bonaj amikoj, al tiuj mirindaj donacoj de la spirito, kiuj ravis lin kaj ankaŭ nun ravas lin. Neniam li liberiĝos de ilia sorĉo. Certe nun li ne povis sin liberigi de tio, sed li eĉ ne pensis pri elŝiriĝo de tiu sorĉo. En li denove kaj kun ondanta forto kaj entuziasmo revekiĝis la studento, la poeto, la servanto de la Naturo, la botanikisto. Dum longaj minutoj li staris nur antaŭ la longaj librobretoj. La regno de la libroj ekkreskis kaj okupis la tutan homon. Li sentis sin granda kaj malgranda samtempe. Li kvazaŭ fermis la odoron de la kulturo en sin, li enspiris kaj absorbis ĝin. Li volis resti ĉi tie. Inter du altaj bretaroj kaŝita murhorloĝo batis. Jam pasis kvaronhoro. Li devas rapidi. Rapide kaj febre li traserĉis la librojn. Oni devas tamen pensi pri la tempo. Kaj per subita movo li eltiris unue la “Sonetojn” de Petrarca, sed poste li demetis la libron, ĉar li ekvidis la verkon de tiu granda upsalaano, Linnaeus. En sia taĉmento li havis grandstaturan svedon, kiun li demandis pri sia granda samlandano, sed li sciis nenion pri li. Li havis intereson nur pri la vagado kaj interbatiĝoj. Sed li estimis kaj admiris tiun nordan genion, kies “armeo infanteria estis plurmiloj de plantoj, liaj rajdarmeo kaj maristaro konsistis el pli multaj tiaj ol la armeo de kiu ajn potenculo, deputitoj de la tuta mondo ĉiutage prezentas sin al la okuloj en la paradejo kaj aŭdiencejo, nomita ĝardeno”, kiel Linné mem skribis en iu letero, kies supran citaĵon li legis ie kaj rememoris.

La apogseĝo kvazaŭ malfermis siajn brakojn kaj li dronis en la komforta profundo de la afabla, agrabla meblo. Li eklegis. Liaj lipoj movis sin, sekvante la liniojn pri la naturscienco, pri kiu la scienculo antaŭdiris, ke ĝi kreskos nekompareble al ĉiuj aliaj sciencoj, inter kiuj multaj estas nur falsaj, pseŭdaj. Li sentis radiiĝi, verŝiĝi la harmonio en lian cerbon kaj koron kaj ĉiela kontenteco plenigis lin. Li ekprenis la longan pipon, plenigis ĝin per bonodora propra tabako kaj fumringoj ĉirkaŭis lin. Li legis, legis kaj forgesis pri ĉio alia sur la tero.

* * *

Li forgesis pri tempo, milito, mizero kaj salajro. Ankaŭ pri la duhora rabo. Akra trumpetsono aŭdiĝis. Li ekskuis sin. La du horoj de la rabado forpasis kaj li restariĝis, kvazaŭ vekita el alia mondo. Kun profunda ĝemo li demetis la verkon de la upsalaa genio kaj per la mano li flankenŝovis la buklojn, falintajn sur la frunton dum la legado. Li ekprenis sian kaskon. Lia kapo ankoraŭ malklare perceptis tion kio okazis. Estis malfacile restariĝi. Li provis iri du paŝojn, sed li estis ebria. Li ebriiĝis dum tiuj du horoj. Kiam la unuan fojon li ĉirkaŭrigardis, li konstatis, ke li ne estas sola en la ĉambro. Kvar personoj rigardis lin. Li ektimis kaj kun subita movo reordigis sin, serĉis la glavon, sed la okuloj kiuj direktis sin al li, estis ridetantaj, afablaj. La mastra familio estis en la ĉambro.

La maljuna mastro estis la unua, kiun ekkuraĝigis la daŭra silento. Oni ne komprenis tiun silenton. Ili kredis, ke la sovaĝa soldato jam forlasis la domon. Sed nenio estis certa kaj pro tio unue nur li kuraĝis silente traserĉi la ĉambrojn. Mirinde, nenio mankis, nenio estis tuŝita. Sed el la biblioteka ĉambro fumo ringiĝis. Kaj tie sidis la soldato, legis kaj fumis kaj ne interesiĝis pri la ekstera mondo. Li ne vidis la maljunulon. Sed ankaŭ al li tiu vido estis miraklo, la retrovo de mondo, pri kiu li ne plu emis kredi, kiun li ne esperis retrovi. Profunda ĝojo kaj simpatio al tiu nekonata soldato kaptis lin. Piedfingre li reiris al siaj edzino kaj du filinoj kaj metinte la fingron antaŭ la lipojn, li vokis ilin kun si. Senvorte, kortuŝite kaj ridetante ili staris ĉiuj en la pordo kaj ridetante ili salutis la junan soldaton, kiam li alrigardis ilin kun plena konfuzo kaj ĝeno. La ĝeno baldaŭ malaperis kaj li faris du paŝojn malantaŭen kun riverenco kaj prezentis sin.

Kaj komenciĝis mallonga regalado, rapide farita manĝinvito, kora, sed ho kiel mallonga diskuteto kun la afablaj maljunuloj kaj kun la du brilokulaj knabinoj. Lin saturis la noveco de la situacio kaj lia cerbo funkciis, kiel fajro. Li parolis la francan lingvon kiel neniam antaŭe. Kaj li rigardis profunde en la okulojn de la knabinoj.

* * *

Ne, resti li ne povis. Tiu epizodo forflugis el la reala vivo kaj restos memoro, sed tio certe restos dum lia tuta vivo. Kaj reala memoraĵo estas tiu orhorloĝo, kiun la afabla mastro transdonis al li kiel objekton de lia privata “libera rabo”. Sed li rabis ankaŭ melankoliajn rigardojn de la junulinoj. Ĉu li forgesos ilin? Nun li ne povas kredi tion. Sed la vivo de la soldato estas plena de vario kaj estas nur domaĝe, ke li ne povas halti ĉi tie.

Kun tiuj memoroj kaj pensoj, kun plena koro forlasis la juna taĉmentestro la scenejon de sia libera rabo kaj kun tiuj rememoroj kaj sentoj ekiris la juna poeto, botanikisto, studento kaj studemulo, aktuale taĉmentestro de cent kaj kelkaj duonsovaĝaj vagabondoj al la volo de pli paca, pli bela kaj pli harmonia vivo.

* * *

Strange, aŭ eble tute ne strange, ke en tiuj ĉi maltrankvilaj tempoj oni asocias tiun ĉi kurioze ravan epizodon kun esperanto. Kaj tial mi transdonas tiun ĉi epizodon al la esperantistaro kun speciala dediĉo. La skeleto de la historieto troviĝas en hungara anekdotaro kaj la biografiaj datoj de Miĥaelo Fazekas estas 1766-1828. Post reveno al sia hejmlando Fazekas okupis ne-sensignifan lokon en la hungara literaturhistorio.

Sed tiu ĉi historieto ne estas ligita al unu nacio, ĝi estas komplete kaj universale internacia.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.