La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GRANDA AVENTURO

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2026 Geo

La Enhavo

ELINJO

Tiu ĉi rakonto enhavas tre malnovajn memorojn.

Mi estis preskaŭ nur knabo, kiam mi ekkonis Elinjon. Mi ekkonis ŝin en tiu aĝo, kiam oni entute komencas pensi pri virinoj. En la aĝo de la duoninfana idealismo, kiam oni ne scias, kial oni estas maltrankvila kaj tiu maltrankvilo efikas diversmaniere al la diverskarakteraj infanoj. Mi fariĝis pli rezervema en tiu tempo kaj komencis kaŝi min multe pli fervore ol antaŭe kaj en tiu memfarita izoleco mi ekvidis la unuan fojon Elinjon. Elinjo estis tre bela jam tiam kaj ŝi fariĝis pli kaj pli bela kun la tempo. Ŝi haltis en sia aĝo, kiam ŝi iĝis 17-18-jara kaj ankaŭ tiu ĉi rakonto estas datita en tiu tempo, kiam ŝi atingis la menciitan aĝon.

Kia ŝi estis? Ŝi estis juna, tion mi jam diris, sed ŝi estis juna en alia maniero kiel la aliaj knabinoj, kiujn mi konis. Ŝia juneco estis tute imuna de la tempopaso. Ŝi estis egale juna ĉiam. Ŝia juneco ne dependis de tagoj kaj horoj, ne de tago kaj vespero, kiel tiu de aliaj knabinoj, ĝi estis ĉiam egala. Ŝi estis nek alta nek malalta, precize tia kia ĝi devis esti. Ŝi havis kaŝtanbrunan hararon, mildajn, sed sincere klarajn, bluajn okulojn, en la rigardo estis kuraĝo kaj modesteco samtempe, ŝia frunto estis pura, la nazo eta, regula, sur ŝiaj vangetoj oni povis vidi la blankecon de la porcelano kaj la mildan rozkoloron de la malvo unu apud la alia. Kvankam mi ne volas sekci ŝian belecon per tre detala priskribo, mi devas mencii la belformajn etajn lipojn, mallarĝajn, el kiuj eta perlrado blankis, kiam ŝi ridis, la mentoneton, kies milda arko atestis pri bonkoreco, la gracian staturon kun prefere mallarĝaj ol larĝaj ŝultroj kaj belforma talio, la idealajn liniojn de la facilmovaj kruroj, la elastan, nimfan iron kaj aldoni, ke ĉio, kion ŝi havis estis perfekta, bela, alloga kaj kompleta.

Haltu – volas diri la leganto, tiu ĉi rakonto, aŭ almenaŭ tiu ĉi priskribo de Elinjo malhavas la plej minimuman kvanton de la originaleco. Tiu priskribo estas nepardoneble malnovmoda, fremda al la realo, ĝi estas malnovmoda oleoreproduktaĵo. Jes, malnovmoda.

Sendube la priskribo estas malmoderna, sed ne forgesu, ke mi mem estis tiam malnovmoda, same kiel la gusto de ĉiu estaĵo ĉiam estas malnovmoda en la transira aĝo de infaneco al la junuleco. Al mia gusto Elinjo estis necesa. Feino aŭ mitologia beleco. Kaj mi trovis ŝin. Mi renkontis ŝin, same kiel aliaj knaboj el mia “sangogrupo” kutimas renkonti sian idealon. Kiel knabo mi renkontis ŝin kaj ŝi restis fidela al mi. Kion mi ne kuraĝis entrepreni ĉe aliaj knabinoj, paroli kuraĝe, diri belajn vortojn, eĉ kisi, ĉion ĉi permesis al mi mia revomondo, kie Elinjo estis la Centro kaj kie nek konkurenco, nek psikaj baroj obstaklis mian korektan kaj konvencian konduton.

Nun vi jam komprenas, ke Elinjo origine ne ekzistis. Ŝi estis la ideala knabino, kiun mi ne povis trovi en la mondo de la realaĵoj, ĉar ŝi estis perfekta en ĉiuj rilatoj. Oni neniam pensis ekzemple pri tio, ke Elinjo okupis sin pri prozaj aferoj. Ŝi ŝvebis en la plej altaj sferoj de mia fantazio kaj la sola rilatiĝo al la tero estis la kisoj, kiujn ŝi ricevis de mi. Nun ne estus saĝe paroli pri tio, kiom el tiuj revoj estis prudentaj, kiom estis la rezulto de manko pri infanpsikologio, sufiĉas diri, ke estis tiel kaj supozeble ne mi estis la lasta, kiu okupis sian vekiĝantan sentomondon per tiaj revofiguroj.

La historio de Elinjo tamen fariĝis pli konkreta ol oni povus kredi. Mi mem povis fari klaran diferencon inter mia revomondo kaj la reala, mi estis cetere sane pensanta knabo kaj la revoj neniam riveliĝis en la formo de halucino aŭ vizioj. Malgraŭ tio mi ofte fuĝis en tiun revomondon. Elinjo do ne ekvivis en la formo de vizio, sed tute alie kaj iomete pli malfrue, ol la menciita periodo de mia vivo.

* * *

La rakonto pri Elinjo ricevis sian daŭrigon dum la tempo de la unua mondmilito. Ni transsaltu la priskribon, kiel okazis la eksplodo de tiu milito, kiel oni akceptis la alvenon de tiu nekonata danĝero, kiel reakciis la animo de knabo pri la militaj stimuliloj, (eble sufiĉas diri, ke oni akceptis la militpropagandon senkritike kaj iĝis entuziasma por ĝi), ni transsaltu longajn monatojn, eble eĉ pli ol tutan jaron post la eksplodo de la unua mondmilito kaj ni haltu en tiu tempo, kiam la milita entuziasmo tute forflugis eĉ el la animoj de junuletoj, kies lipharoj tiam komencis montri malkuraĝajn specimenojn.

La milita fervoro jam estis forblovita. Al la ĉefurbo venis pli kaj pli da vunditoj. Kaj ĝuste la unua ekvido de la gravaj vunditoj konsciigis min pri tio, kion signifas la milito, kiel kulpa, terura entrepreno ĝi estas kaj kiel malproksima ĝi estas de tiu rapida imago, kiun miaaĝaj knaboj kaj pli aĝaj stultuloj formis al si pri ĝi. La milito ne estis triumfiro, la milito ne konsistis el festotagoj. Kaj mi benis la hazardon, kiu iel malhelpis min anonci min memvole al la armeo.

Inter la vunditoj estis ankaŭ konatoj kaj amikoj. Tiun tagon kiam Elinjo denove vizitis min, mi sidis en la bela montĝardeno de granda militmalsanulejo. Estis brila somera tago kaj la ŝvebantaj ombroj de la granda platano, sub kiu mi sidis kun milda riproĉo karesis la kapon de mia amiko kaj min:

– Homoj, vi estas stultaj! Kion vi faras? Ĉu vi ne povas esti prudentaj?

Verdire li estis pli maljuna ol mi. Li estis la frato de mia amiko, almenaŭ tri jarojn pli maljuna ol mi. Sed tiam ankaŭ mi estis jam trans la abiturienta ekzameno. Li alvenis hejmen kiel vundito; kiel t.n. oficiraspiranto li batalis en la rusa fronto kaj nun li kuŝis tie antaŭ mi kaj rakontis la historion de sia invalidiĝo. Proksimume la buŝo estis la sola korpoparto, kiun li kapablis movi kaj regi, la aliaj estis senmovaj, paralizitaj. Kiel li rakontis, li sidis en la tranĉeo ie en Galicio*, la fronto ripozis, li kaj liaj kamaradoj kartludis kaj li rememoris ke li havis atuton en sia mano, kiun li ĵus volis elmeti kaj en tiu ĉi triumfa sento atingis lian tranĉeon la rusa grenado. Ĝi mortigis la kunludantojn per siaj splitoj, lin la aerpremo ĵetis dudek metrojn de tie kaj al tio li povis danki, ke li restis vivanta, kvankam tute paralizita. Ĉu tiu paraliziĝo povos cedi aŭ ne, pri tio nek li nek la tiama kurac-arto povis multe diri. Oni komencis ĝuste tiam eksperimenti pri elektra terapio. Sed rezultojn oni ankoraŭ ne havis.


* Provinco en la iama Monarkio.


Kaj nun li kuŝis tie en la dekliva ĝardeno kaj mi sidis apud li. De la deklivo mi povis vidi unu el la plej belaj panoramoj de la mondo kaj ni turnis la liton de la malsanulo tiel, ke ankaŭ li vidu la grandurbon, la riveron, la vivon, de kiu lin izoligis la vento de la grenado. Ni aŭdis la birdoorkestron de la rava somero kaj ni enspiris la silenton de la natura paco, kiun la homoj por la momento ne povis perturbi, rompi. Nur la lamantoj, la bandaĝitaj kapoj, la flegistinoj kaj la juna, rigide kuŝanta viro rememorigis al ni la militon. Eble estas strange diri “nur”, sed en tiu momento ankaŭ ili senkritike kaj ĉion forgese akceptis la pacan varmon de la naturo. Ankaŭ mia amiko ĝuis la vivon. Li ja estis juna kaj li tute ne pensis pri tio, ke li eble ne resaniĝos. Kaj oni ne povis kredi ion malfavoran, kiam la birdoj kantis rave, la floroj odoris rave, la sunradioj abundis rave kaj la ombro karesis nin rave kaj provizis nin per ravaj fabeloj pri revenintaj belaĵoj de la vivo. Ni eksilentis. Mi revis. Pri kio, mi ne scias. Ankaŭ mia amiko silentis, lin okupis pensoj de junulo. Li estis relative sola jam antaŭ la milito kaj ne pli ĉirkaŭata de homoj nun. Li venis en la militon juna, ĝuste en tiu tempo, kiam normala ĉefurba junulo komencis la agrablan periodon de sia vivo. La fronto estis fronto kaj dum la tuta restado tie li ne havis okazon rompi la krudan verecon de la milito per mallonga romantika aventuro, kiun li sopiris.

Mi estis pli bonŝanca. Mi jam travadis la revkampon de la vekiĝanta sentovivo kaj eluzis la situacion. La pli maljunaj kaj pli fortaj junuloj estis en la armeo kaj nia kurzo altiĝis. Verŝajne mia amiko sciis pri mia “grandmonda” vivo, ĉar subite li ekparolis:

– Oni kuŝas kaj kuŝas. Mi estas tiel sola ĉi tie. Sed vi vivas societan vivon. Mi tiel dezirus vidi ĉi tie kelkfoje knabinon. Iun belan, junan fraŭlinon el bona familio, kun kiu oni povus paroli. Mi tiel sopiras al tia societo, kaj neniam mi havis okazon trovi tian knabinon. Unue oni sidis apud la libroj, kaj ŝvitis pro la ekzamenoj. Mi lernis malfacile. Poste oni enŝovis nin en la uniformon kaj rips-rops ni estis jam en Galicio, ie malantaŭ la dorso de Dio. Ĉu vi volas helpi min?

Min okupis miaj propraj pensoj kaj distrite mi respondis al li:

– Jes!

Lia mieno ekbrilis:

– Ĉiam mi sciis, ke vi estas bona kamarado. Mia plej bona amiko. Vi certe jam pripensis, kiun knabinon vi venigos ĉi tien!

La respondo estis dua, senpripensa jes. Miaj pensoj daŭre estis ie aliloke. Eble mi dormemiĝis kaj nur duone konsciis pri mi mem.

Sed nun mi devis revekiĝi:

– La nomon, ŝian nomon...

Retiriĝi ne estis eble. Lia emfazo, ĝojo kaj fido tute senarmigis min. Nun mi devis daŭrigi la aferon. Mi silentis momenton kaj sen pripenso de eventualaj sekvoj mi diris:

– Elinjo... Elinjo... Erdei...

– Bela nomo. Ĉu ŝi estas juna? Kiom aĝa ŝi estas? Kiel ŝi aspektas?

Elinjo elpaŝis el la revomondo de mia frua juneco. Mi priskribis ŝin tiel kiel mi konservis ŝin en mia fantazio. Mi rimarkis, ke Elinjo ankoraŭ havis sian logforton eĉ al mi. Kaj des pli ŝi kaptis la koron kaj la fantazion de la kompatinda, paralizita soldato en la militmalsanulejo. Por ni ambaŭ malaperis la milito kun siaj krudaj realaĵoj kaj el la tuta mondo gravis nur la, eble malnovmoda, sed tre alloga junulina ĉarmo de Elinjo...

– Kiam vi intencas veni ĉi tien kun ŝi?

Sed nun mi devis pripensi la aferon. Mi ne estis malica kaj mi ne serĉis amuzon je la kosto de tiu malfeliĉa knabo. Mi kompatis lin kaj komprenis, ke mi devas fari ion kaj samtempe mi ne rajtas seniluziigi lin per marĉando kaj korektado. La afero ne ŝajnis esti facila. Sed mi devis gajni tempon kaj la tempo povos doni helpon kaj bonan konsilon. Mi do respondis, ke mi ankoraŭ ne scias, la afero ne dependas tute de mi, mi interkonsiliĝos kun ŝi, sed ŝi ja estas tre bonvola, bonkora knabino kaj ni vidos, kiel ni povos aranĝi kaj mi daŭrigis en la sama, certa tono dum la tuta tempo antaŭ mia foriro.

Mia amiko tute vekiĝis el la letargio. Elinjo havis tre bonan efikon al li. Li vigliĝis, li kvazaŭ tute liberiĝis de sia senmova korpo, li estis plena de flamo kaj inspiro. Li estis ekscitita, sed tiu ekscito estis la vibro de la feliĉo.

Mi adiaŭis, forlasis lin kaj la tuta posttagmezo kaj eĉ parto de la nokto pasis per tio, ke mi cerbumis: kion fari? Mi devis trovi iun Elinjon. Sed estis malfeliĉa afero, ke mi priskribis ŝin tiel detale! Inter miaj konatoj ne estis eĉ unu knabino, kiu tute similis Elinjon kaj cetere en la tuta mondo ne estis tia. Eble el ĉiuj bonaj kaj belaj knabinoj, kiujn mi konis, oni estus povinta kunmeti unu tian, sed en unu knabino ne povis esti tiom da bono kaj belo. Sed mi devis trovi solvon pro mia amiko kaj ankaŭ pro mi mem. Fine mi komprenis, ke estas nur unu solvo kaj tio estas, ke Elinjo momente povu nur korespondi kun mia amiko kaj poste ni vidos, kion oni povas fari el la afero.

La sekvan posttagmezon mi vizitis unu el miaj kamaradoj kaj petis sekretan aŭdiencon de lia fratino. Tiu ĉi knabino estis inteligenta, bonkora, vigla. Ŝi estis malalta, diketa, havis tre belan vizaĝon kaj brilajn, nigrajn okulojn. Ŝi estis agrabla knabino, sed tute ne similis Elinjon. En multaj detaloj ŝi reprezentis la malon. Mi rakontis al ŝi la tutan aferon, mi komprenigis miajn malfacilaĵojn kaj diplomatie elvokis ŝian bonecon kaj ankaŭ ion alian, kion mi tiam ne tuj rimarkis, t.e., ke ŝi poste ambicie klopodis forgesigi mian rev-idealon, ŝia pramotivo estis certe subkonscia vanteco. Sed tio ne apartenas al la historio kaj entute ne efikis al mia sorto, tute ne al ŝia kaj ne tuŝis la rakontatan historion.

Ŝi akceptis la korespondrolon de Elinjo kaj tion ŝi povis fari despli facile, ĉar ŝi estis forvojaĝonta por kelkaj monatoj al iu provinca loko kaj oni do ne devis pensi pri la aranĝo de la poŝtaj stampoj. Dum la sama posttagmezo ni verkis la unuan leteron kune, en kiu ŝi esprimis sian bedaŭron: nun ŝi ne havos okazon viziti lin. Sed mi rakontis tiel multe pri li, ke ŝi vere volonte renkontus lin post sia realveno – bedaŭrinde ne tre baldaŭ – kaj dum la foresto ŝi tre volonte ricevus leterojn de li. Ŝi scias, ke li mem ne povas ankoraŭ skribi siajn leterojn, sed li povas sendi ilin pere de mi, kiu certe volonte peros liajn pensojn al ŝi. Ŝi estis tre inteligenta knabino kaj ŝi trovis vere ĉarmajn esprimojn kaj pensis pri ĉiu detalo.

Tiun leteron mi donis persone al li. Unue li estis iom malbonhumora pro la neatendita forvojaĝo, sed la letero estis tiel delikata kaj ĉarma, ke li senrezerve akceptis ankaŭ tiun ĉi surogaton de la renkontiĝo. Same kiel oni akceptas la aliajn surogatojn.

Elinjo forvojaĝis kaj sendis siajn leterojn rekte al la malsanulejo. Mi memoras pri tiu feliĉa tago kaj mi bone memoras pri la redaktado de la unua kaj sekvaj respondoj. Iom post iom mi povis konstati, ke mia senpripensa trorapido rikoltis bonajn efikojn. Mia amiko ricevis sinokupon kaj trovis variecon kaj dank’ al tiuj leteroj lia apetito pliboniĝis, lia kontraŭstaro firmiĝis. Ankaŭ mi trovis plezuron en la ambaŭflanka enmiksiĝo, kombinado, en la aparta korespondado kun la knabino – ĉiam mi enpoŝtigis la leterojn kaj tiam estis okazo aldoni miajn privatajn sciigojn – kaj la aferoj do fluis kontentige.

Sed ĉio devas havi sian finon. La somero pasis kaj la tempo de ŝia reveno proksimiĝis. Mi timis komplikaĵojn. Tre singarde mi proponis al la pseŭdo-Elinjo malsaniĝon. Ŝi akceptis mian proponon, kaj en la sekva letero komenciĝis ŝia malsano. Kia malsano? Kompreneble tiu malsano, kiu estas la plej malica, sed kiu ekhavis civitanan rajton en la romantika literaturo. Ŝi komencis tusi kaj ĉiu signo montris pri ftizo, kiel klariĝis el la sekvaj leteroj. Unue mi timis tiun ĉi brutalan turnon, sed mi rimarkis, ke sur la horizonto aperis reala vizaĝo, juna volontula flegistineto kaj ŝia ĉeesto esence mildigis la malgajecon de mia amiko. Ŝi fakte iomete similis al Elinjo.

Intervenis ankaŭ alia afero. Mi proponis al Elinjo nekutime longan paŭzon, por verŝajnigi ŝian malsanon kaj provi la efikon de la paŭzo. Sed ĝuste tiam decidiĝis ankaŭ la sanstato de mia amiko. Venis nova ĉefkuracisto en la malsanulejon, juna, energia viro, kiu jam delonge studis la nervparaliziĝojn kaj entute li estis unu el la plej multpromesaj nervspecialistoj de la tiama monarkio. Liaj metodoj estis revoluciaj kaj mia amiko estis unu el la unuaj, kies paraliziĝo ĉesis pro engvido de fortega elektra kurento – mi ne scias kiom da miloj da voltoj estis – en lian korpon. Sed okazis miraklo. Li, pri kiu oni kredis, ke li ne plu povos sin movi, regajnis la regadon super sia korpo. Kaj ĝuste tuj antaŭ tiu periodo Elinjo eksilentis. Mi ne tre miris, ke tiu sensacio forgesigis Elinjon. Kvankam iomete, (ne tute morale) mi komencis mediti pri la homa egoismo. Sed mi ĝojis pro tiu neatendita favora turniĝo. Ke li ne resaniĝis de unu tago al la alia, kvankam li povis jam movi sin, tio estas komprenebla afero. Li devis alkutimiĝi al la iro, prenado de objektoj, kelkajn movojn li devis retrovi, sed malgraŭ ĉio kaj malgraŭ la longa senmoveco, li tre rapide regajnis siajn fortojn kaj ne pasis pli ol dek tagoj, kiam li akceptis min en la koridoro, kun larĝa gesto malfermante la pordon al mi. Apenaŭ ni komencis babili, aperis la ĉarma flegistineto, kiu ĝuste tiam deĵoris kaj ni pasigis la tempon tre agrable en amika kaj bontona konversacio. Ŝia ĉarmo jam pli frue kaptis min kaj mi komencis esti ĵaluza al mia amiko. Tamen la sento ne prenis danĝeran amplekson, mi nur sentis, ke ĝi ekzistas. Pri Elinjo ni ne parolis eĉ unu vorton. Sed kiel vi memoras, ŝi estis malsana kaj tiu malsano jam ne estis tute freŝdata.

Miaj studoj malhelpis min viziti mian amikon tuj poste kaj mi alvenis al la malsanulejo post proksimume dek tagoj. Mi venis iom malfrue, entute en nekutima tempo. La aŭtuno jam alvenis, la vetero estis pluva kaj malvarmeta, kaj mi iris rekte al la ĉambro de mia amiko. Intertempe li fariĝis subleŭtenanto kaj kiel oficiro li havis propran, malgrandan ĉambron en la malsanulejo. Mi iris tien kaj post rapida frapo mi malfermis la pordon. Oni ne povis konstati tute klare, ke la du homoj, estantaj en la ĉambro interkisiĝis, sed la flegistineto iĝis ruĝa, tute purpurruĝa kaj ankaŭ mia amiko tre konfuze tenis sin sen konstatebla motivo en alia angulo de la ĉambro. Kaj ili tre videble ŝajnigis senĝenon. Kaj pro tio la ĝeno kreskis. Mia ĵaluzo revekiĝis. Mia amiko provis gvidi la konversacion. Li balbutis. Fine li ekbrilis. Li demandis:

– Kiel fartas Elinjo?

Kompatinda Elinjo! Li ne meritis ŝin. Mi sentis kaj kondamnis lian perfidon. Mia sango ekbolis kaj kolere mi respondis:

– Elinjo mortis... ŝi estas mortinta.

– Elinjo mortis? li balbutis. De kiu vi scias tion?

– Mi ricevis telegramon de ŝia patrino. Mi havas ĝin ĉi tie...

Mi ŝajnigis serĉi la telegramon, sed kompreneble mi ne povis trovi ĝin. Se Elinjo mortis, mi murdis ŝin.

Mia amiko silentis. La flegistineto silentis. Ŝi ne kuraĝis demandi multe. Mi silentis kaj baldaŭ ni ambaŭ forlasis lin. En la koridoro ŝi demandis min pri la malsano kaj pri la cirkonstancoj de Elinjo. Supozeble ŝi plifaciliĝis aŭdante, ke li ne konis Elinjon persone. Kaj ŝi ege kompatis la poezian Elinjon, kiu forlasis tiun ĉi vivon simile al bela floro. Ŝi ne mortis, ŝi forvelkis. Ŝi estis tro bona kaj tro bela al tiu mondo. Mi ne scias, kiom da malgajaj horoj kaŭzis ŝia morto al mia amiko, sed mi timas, ke ne tre multe. La rivalino de Elinjo vivis kaj ŝi estis provizita de konkurenckapablaj kvalitoj. Kvankam ŝi ne estis tute tia, kia Elinjo. Sed ŝi havis unu grandan avantaĝon, ke ŝi estis vivanta. Kaj Elinjo estis mortinta.

Kaj ĉi tie finiĝas tiu ĉi historio, kiu enhavas la priskribon de la sola murdo de mia vivo. Se oni ne konsideras la altnivelajn kvalitojn de la viktimo, oni povas konstati, ke estas granda rezulto fieri nur pri tiu murdo post du grandaj militoj. Sed eble la sorto favoros min kaj mi ne bezonos mortigi plu... Mi pentas ege pro ŝi. Ŝi estis tiel bela kaj mi ne kredis, ke mi maljuniĝos sen ŝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.