|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GRANDA AVENTUROAŭtoro: Ferenc Szilágyi |
©2026 Geo
|
Brrr! Januaro! La manoj estas bluaj kaj rigidaj. La ostoj ŝrumpas. La ŝtonkuboj marŝadas sub miaj sensentaj piedoj. Kiel plumba estas la aero! Kiel vastaj estas la placoj! La vento trablovas la grizajn domojn. La tuta vivo estas sencela marŝado en la vintra, griza, dezerta urbo. Longa, longa estas la vojo, senfinaj la kilometroj. Nek mono, nek varmo, nek inda laboro! – Hm! Oni estas. Sed kiel? Ĉu vi memoras la ekiron? Eta knabo en velurvesteto. Fieraĵo de la patro. Grandaj okuloj, en la mano vipo por la lignoĉevalo... Nun groŝoj tintadas en la poŝo. Nur groŝoj. Ili estas malmultaj, sed ili tintadas. Ankaŭ mi devas montri mian vivon, rektigi min, kvankam mi nur vivetas. Mi rektigas min. Mi ŝajnigas min fiera, ĉar en mia poŝo tintadas groŝoj, kaj en mia koro tintadas la maldikaj groŝoj de la memoro kaj espero. Estas malvarme al mi, tamen mi estas homo. Homo, kiu devas esti fiera. La bestoj nek rememoras nek esperas. Mi estas homo. Ankaŭ tiu, kiu venas tie, estas homo.
– Bonan tagon, sinjoro! Kiel? Kien? Kien?
– Mi havas ion por fari, jees, he-he, oni devas ja penegi por la vivo.
(Mi petas vin, bonvolu forlasi min, estas malvarme al mi, mi volas mediti, mi havas gravajn pensojn, – vi ne estas mi, vi havas bonan surtuton, dikan, varman, ne tian ĉifonon, kiel mi. Vi havas fremde indiferentan rigardon, malicajn okulvitrojn. Mi ne ŝatas vin, vi havas grasan porkokapon, vi estas antipatia al mi, vi havas ribeligan trankvilon, fiŝobuŝon, vi estas videble sata, mi ne volas vidi vin. Mi estas malgrasa, iru for! – mi pensas, sed nia parolado aperas en griza uniformo kaj mi diras:)
– Kiel fartas via tre estimata edzino?
(Brrr! Lia edzino! Korpulenta, raŭka virino, piedkolonoj, ne estas bone pensi pri ŝi. Pri tiu paro... ne... ne, mi ne volas paroli kun vi, okupi min pri vi, mi petas vin, sinjoro, ne malhelpu min, bonvolu iri for!)
– Mi dankas, ne tute bone, ŝi malsanetas.
– Sed nenio grava, ĉu ne?
– Ne, tute ne. Estas bagatela, virina afero. Sed nun pardonu, mi rapidas. Ĉion bonan! Ĝis revido!
– Ĝis revido kaj bonvolu transdoni miajn salutojn al la sinjorino.
Ĉu li estas pli homa homo ol mi? Certe mi estas homo. Sed miaj piedoj malvarmas kaj miaj groŝoj estas malmultaj kaj miaj memoroj tre malgrasaj. Miaj esperoj estas trompoj. Fulmotondro! Preskaŭ mi paŝis sub aŭton. Kial vi blasfemas, ŝoforo? Mia vivo apartenas al mi, mi estas sinjoro. Mi havas ankoraŭ kelkajn groŝojn. Mia vesto estas pura. Tamen oni devas serĉi ion. Laboron, panon, varmon! Kie?
Miaj vestoj estas preskaŭ akcepteblaj. Antaŭjare mi aĉetis la kostumon. Ĝi ne estis nova, sed ne tre uzita.
Malmultekosta ĝi estis. Mia blua jako iomete brilas, precipe ĉe la kubutoj, la pantalono estas flikita, sed tio ne estas videbla. Lerta tajloro! Ĉiutage mi brosas mian surtuton. Miaj ŝuoj? Ne, ili aspektas iomete antikvaĉaj. Sed tion oni ne tuj rimarkas. Mi estas preskaŭ eleganta. Fraŭlino, ne iru tiel indiferente preter mi, ridetu al mi!
* * *
– Sinjoro, mi tre petas, bonvolu doni kelkajn groŝojn.
Mi ne manĝis jam de du tagoj.
– Jen, prenu!
– Mil benojn, sinjoro!
– Hm! Jen la sekvo, se la tajloro estas lerta. Se li ne estus tiel lerta, mi nun ne estus sinjoro. Mi havus ĉifonojn sur mi kaj oni donus al mi almozeton. Ni, provu! Sinjoro, bonvolu doni al mi – fajron.
– Bonvolu!
LA KURIERO, LA MONDOOOO! LASTA ELDONO!
Gazetoj! Mi ŝatas ilin. Rigardu, kiel kriaj litergigantoj. Jen la kaoso. La kaoso de la eternigita efemero. Huhh! Tre malvarme! Ankaŭ nebulo venos. Eklumetas la dormemaj reflektoroj, sed la griza nebulo strangolas la lampobrilon. Malrapide, kun sadisma plezuro. Obtuziĝas la strato. Pli ol dudek gradoj. Minus dudek kaj kelkaj gradoj. De dudek jaroj ne estis simila malvarmo en tiu ĉi lando.
Mi ŝatas la gazetojn. La gazetoj ligas min al la vivo. Mi apartenas per la gazetoj al la vivo, al la homoj. Mi ne plu estas sola. Mi ĉeestas, mi legas. Donu al mi gazeton!
– Mi dankas.
– Bone!
Estas ege malvarme! De dudek jaroj...!
De dudek jaroj ne estis simile malvarma vintro. Mi iras en la halon de la stacidomo. Mi legas. Mi legas. Kie mi legas? Kie mi estas?... Pri kio mi legas?
Larĝa strato en provinca, malgranda urbo. Preskaŭ vilaĝa aspekto tiuloke. Malvarmo. De dudek jaroj ne estis simila malvarmo. Malgrasaj kotbuloj kurbigas la paŝojn. Ventfantomo skuas kaj ĝemigas la fenestrojn. Mortobleko. Ie, en iu korto strangaj porkpiedoj ekrigidiĝas, la besto stertoras. Oni trinkas varman sangon, oni manĝos aroman kolbason. Oni trinkos vinon... oni trinkos brandon...
Knabineto kuras hejmen el la butiko. En la manoj pakaĵo. Hundo kuregas post ŝin. En ĝia buŝo estas grasa osto. Vesperiĝas jam ankaŭ tie. Ĉaraĉoj balanciĝas hejmen. La ĉevaloj jam kvazaŭ sentas la incitan odoron de la bona, suka, flava furaĝo. En la turo la lama sonorigisto eksvingas la ŝnuregon, klara metalsono longiras la straton. En la domoj: fajro, amika, hundfidela fajro, teleroj rapidas al la tabloj. Oni havas urĝon en la butikoj:
– Mi petas skatolon da alumeto!
– Pipron! Farunon, du kilogramojn. Ĉu mi povas ricevi rizon? Unu kilogramon!
Sur la strato oni aŭdas:
– Almozeton mi petas, almozeton mi petas.
En la domoj lamporozoj floras. Sur la strato silentiĝas la trafiko kaj rigidiĝas la ostoj de kelkaj homoj kaj sovaĝa vento ŝiras la ĉifonojn.
La gazeto estas en mia mano. Mi vidas... jen la duonblinda, maljuna almozulino... lama ŝi estas... en la provinca urbeto... ĉe la fino de la urbo... en la vespernigra, larĝa strato... en la domoj dikventruloj manĝas... ŝi estas sepdek, aŭ okdekjara... kiu scias? Mi vidas...
Mi vidas ŝin. Kie mi estas? Kien mi iru? Ĉu hejmen? Brrr! Estas malvarme. Sed oni, devas iri ien, oni devas movi sin, liberiĝi...
Kompatinda almozulino!
Ĉu ekzistas homoj en la mondo? Oni manĝas, trinkas, oni parolas, oni estas kruela, aŭ indiferenta, oni estas diktatoro, aŭ nur ordonanto al iu, oni pluigas la ordonojn, sed ĉu oni estas homo? Mi estas sola. Eble mi estas homo. Mi memoras kaj esperas. Jen venas konatino: ŝia nomo estas Elizabeto.
– Bonan tagon, Elizabeto. Kiel vi fartas? Kie estas nun Henri?
(Henri estas la eterna idealo de la fraŭlino. Kiam li ankoraŭ ne estis violonvirtuozo, nur studento, ili amis unu la alian. Nun ŝi velkadas iom post iom, la jaroj pasas, Henri vagadas tra la mondo; sukceso post sukceso kaj...)
– Henri? Rigardu, kion li skribis al mi!
– Nu, ni rigardu!
Kornhejm, Lasta nokto de jaro 1930.
Elinjo kara, la lastan nokton de la jaro ni havas. Mi rememoras. Sur mi estas glata frako, brila ĉemizo. Mi ĵetos min tuj en la lumon, en la ridegon, en la brilon, mi ekfajfas forte, perforte: ejhaj! Por hodiaŭ mi enterigas ĉion malican kaj malbelan kaj morgaŭ mi komencos denove mian abomenan, kondamnindan vivon. Morgaŭ eble mi estos denove malica al vi, kara. Sed, kara Knabino, ne forgesu, ke estis momento, kiam mi serĉis, serĉadis en la malproksimo mian koron kaj mi retrovis vian klaran, karan rigardon. Hejhaj, kara Knabino! Ne malĝoju! Mi estas vagabondo. Ĝoju pri tio, ĉar vi neniam revidos min! Adiaŭ, mia kara! Havu pli bonajn tagojn kaj pli bonajn homojn! Henri.
– Ĝis revido, Elizabeto, pli bonajn!
En la malproksima, provinca urbo... malproksime... mi vidas... tie ĉe la urbofina vojo.
Maljuna, tre maljuna virino ŝi estas. Ŝi estas tiel maljuna, ke mia koro doloras. Sur ŝia kara, turmentita, eluzita korpaĉo ĉifonoj pendas kaj la malichumora, giganta fantomo, la januara vento premas malicajn, mokajn kisojn sur la sulkoplenan vizaĝon. La vento estas malica kaj la vojo estas longa. La homoj sidas hejme kaj ĝuas la varmon kaj rigardas la neĝoflorojn sur la fenestro, tie kie la lampo ankoraŭ ne brulas. Kiel belaj floroj! En la sulkoj de la maljuna vizaĝo nesentitajn larmogutojn glaciigas la frosto. La okuloj kaŝas sin en la profundon de la kaptuko, grizajn harnodojn flirtigas la ventfantomo. La maldikiĝinta nazo proksimiĝas al la mentono. Ŝi lamas antaŭen. La vojo estas longa. La kuntiritaj lipoj senpense ripetadas la formulon de la almozpetado. En la eltordita, eta naiva cerbo ne loĝas altflugantaj ideoj, nek kredo nek ribelo, eble eĉ sopiroj ne. Ŝia tuta vivo estas iu senkonscia topografia scio, kie estas homoj, kie estas hundoj. La homoj aŭ donas almozon, aŭ ne, la hundoj estas malicaj, malamikaj, ili ne ŝatas la ĉifonojn, ili estas mordemaj. Nek la aŭtoj, nek la novaj flugmaŝinoj interesas ŝin. La aŭtoj tamen tiagrade, ke ŝi devas esti singarda. Ŝi ne scias, kiu regas Germanujon, kiu estas Einstein, kion volas la faŝistoj, ŝi neniam aŭdis la muzikon de Fidelio, ŝi ne scias, ĉu esperanto estas homo, aŭ frukto, tamen ŝi estas homo, kara, maljuna, aĉa suferanta homo, kiu havas nur solan sopiron al la brando. Ĝi donas strangan plezuron, ian ne prirakonteblan, ian ne-konkretan, sed transrealan ĝuon, senton de la ĉiela varmo kaj imagon pri iaspeca vivo, kie oni estas iu. En tiu stato oni estas kontenta kaj oni ne sentas malvarmon.
Ŝi kutimas manĝi. Ne tute regule kaj ne bone. Ŝi ne havas dentojn, sed ŝia makzelo malmoliĝis. Ŝi povas manĝi ankaŭ panon, se ĝi estas ne tre malmola, sed oni malofte ricevas tian manĝaĵon. Ŝi preferas ricevi almozsupon ol tritagan panon, aŭ sekan viandon. Hieraŭ ŝi ricevis tian ĉe la dika seruristo, kies hundo preskaŭ disŝiras la ĉenon vidante ŝin. Sed ilia kuirejo estas tiel varma kaj ŝi tamen rajtas tie ripozigi siajn maljunajn ostojn por minutoj. Tie ŝi ricevis viandon, sed ŝi ne povis maĉi ĝin, nur elsuĉi la sukon. Sed verdire ŝi ne estis ravita. Ŝi nur ekinteresiĝis pri ĝi, ĝi estis jam forgesita al ŝi, ŝi denove malkovris ĝin. Ŝi ensuĉis ĝian sukon iom malsperte, same kiel la neapudmara homo provas gluti ostron. Nova manĝaĵo – fremda. Por ŝi la viando estis forgesita, preskaŭ nova.
* * *
Mi vagadas ĉi tie en la grandurbo kaj mi pensas pri la maljunulino. Miaj manoj karesas la stultetan kapon. Estas kvazaŭ jam vidita filmo. Mi jam scias, kio okazis. La fatalo de la maljunulino jam plenumiĝis. Estas ĉi tie en la gazeto. Nun mi estas sur la strato. Al mi estas tre malvarme, sed iom naive, eĉ stulte mi ne serĉas la varmon, ĉar mi devas suferi. Helpi mi ne povas, nur kunsuferi. Suferi, ankaŭ tio estas io. Senutila demonstro du solidareco. Kun ŝi, kun ili, kun ĉiuj suferantoj, kiujn faligas la homa indiferenteco, la malico. En mia mano estas la gazeto. Miajn okulojn altiras la mallonga, terura artikoleto pri la maljunulino. Vi indiferentulo, kiel vi povas marĉandi, aĉeti, vivi, ĝui, jen, kial vi ne legas kaj se vi legas, kial vi forgesas tuj?
Miaj piedoj estas tute sensentaj. Sub mi ŝovas sin la trotuaro, sed mian konscion turmentas la realigita bildo. Mi paŝas nun apud ŝi, kvankam mi scias, ke mi povas ŝin helpi jam per nenio. Malmulte mi scias pri ŝi. Mi ne scias, ĉu sepdek, aŭ okdekjara ŝi estas? Ŝi mem ne scias tion. Ŝi scias nenion, ŝi havas nur subsentojn. Ŝi memoras nur pale. Antaŭ jaroj, jardekoj ŝi estis forta, pli forta. Apud ŝia domaĉo kreskis terpomo, vegetaĵoj. Ŝi vendis ilin. Sed tio estis pli frue. Pli frue? Estis viro, viroj? Kiu memoras pri tiaj frenezaĵoj? Ĝi jam forgesis ĉion, nur la brando vekas ankoraŭ konfuzajn sentojn, ne registreblajn kaj malklarajn. Iam ŝi vendis fruktojn, terpomojn, verdaĵojn, sed poste reŭmatismo faris nodojn sur la brakoj, piedoj kaj poste komenciĝis la almozpetado kaj de tiam koleras ŝin la hundoj, se ŝi en trikvartaga tempdistanco kuraĝe ekiras al la urbo.
Ĉar la dometo estas tre malproksima. Iam ŝi povis alveni la urbon dum unu horo, sed nun...
* * *
Aŭtoj preterveturas min rapide. Ili povas atingi 90-kilometran rapidon. Oni parolas en London kaj la voĉo de la gravulo atingas nin en la sama momento. Sed min nun sole la voĉo de la homa sufero povas atingi. Mi ne estas en la ĉefurbo, sed ie, en la provinco, kie mi alvenis samtempe kun la maljunulino, kurba, ĉifonkovrita, malriĉulino, al la drinkejo ĉe la fino de la urbeto.
* * *
Sur la blua brako pendas ĉifono. En ĝi estas panpeco kaj la dua viandpeco, imagu, la dua dum la nunaj tagoj. Jam vespero estas. La drinkejo estas varma, vapora, haladza, multaj malriĉuloj babilas, balbutadas tie. Strangaj figuroj, sortrompitaj, kiuj pelas malgrasajn sonĝojn en la vitrobrilo kaj en la brilo de la alkoholaĵo de la glasoj. Hodiaŭ ŝi ne trinkas multe. Ekstere estas ege malvarme. La vivovolo meĉas en ŝi. La ebriiĝo estus danĝera. La moneroj falas sur la pale brilan breton de la trinktablo, la fortika kaj korpulenta drinkejmastro ĵetas al ŝi kelkajn krudajn, sed tamen afablajn vortojn:
– Nu, kun kiu vi amuzos vin ĉivespere, onklino? Estos bone, se vi iros rekte hejmen!
Kaj ŝi kun la kapitalo de la kolektita varmo ekiras al la nokto.
Ŝi trenas sin pli malrapide. Jam ŝi preterlasis la lastajn domojn, la tombejon. Ŝi timas nur la hundojn. Ŝi balbutadas al si feliĉe: la brando, la benita brando. Ankoraŭ ŝi sentas la internan varmon, ŝi eĉ ridetas kaj en la rideto reaperas la iamulino, la jam delonge forgesita knabino, malriĉa knabino kun rozkolora vizaĝo, beleta infano, kiu sentis kiel la aliaj, vivis kiel la aliaj. Ŝi mem ne multe scias pri tiu rideto, sed al mi ŝi montras sin, kiel malfeliĉulino al same malfeliĉa klarvidanto.
En la vivo estas nekontraŭstareblaj reguloj kaj potencoj. Tia potenco estas la paco de la domoj, tiaj potencoj estas la vortoj de la forpelo kaj la hundbojo. Kaj tia potenco estas la dentoj de tiu nigra hundo, kiu ĵus, ĉe la lasta domo, forŝiris el ŝia mano la ĉifonon, entenontan la duan viandpecon. La panpecoj forruliĝis, la viando forkuris en la buŝon de la hundpotenco. Ŝi ektimis, sed ne koleris. Ŝi komprenis, ke la plezuro estus estonta troa; ŝi ĉirkaŭpalpadis la sekajn terbulojn kaj kolektis ankaŭ frostajn kotbulojn kun kelkaj retrovitaj panpecoj.
La ventfantomo furiozis, kriegis, siblis, blekis. Ŝi stumblis antaŭen. Ŝi alvenis al la vinberejoj kaj la frosto tranĉis la maljunajn pulmojn. Ŝi devis halti kaj tusi, tusi konvulsie. Poste preskaŭ mane-piede grimpi al la montetoj, trans kiuj estis la domaĉo, kie iam estis varme, eĉ viro estis iam tie. Sed tio estis antaŭ longe. Neniu kuraĝas marŝi en la kruela nokto, nur ni, la kurba almozulino kaj mi. Min logas la teruro kun nekontraŭstarebla, timiga forto. En mia mano kreskas la paĝoj de la gazeto kaj kreskas la literoj. Mian veston same, kiel la ĉifonojn de la maljunulino trablovas la malice ŝerca vento. Apenaŭ ŝi povas baraktiĝi antaŭen. Sed ŝi klopodas. Kaj fine, nun, jen la domaĉo.
La domaĉo de la teruro. Teruraĵoj okazas kaj okazos en la mondo, eble pli ol teruraj, sed tiu ĉi estas por mi la plej terura nun. Mi timas. Miaj dentoj klakas, mi singultas kaj min konkeras la angora timo. Kvankam mi jam scias la finon. La tramoj, kvazaŭ ombroj forpaliĝas en la nebulo kaj malhelo; mia senpova scio baraktas en la sangofrostiga soleco de la malproksima domaĉo, kie eble ne estas homo en trikilometra cirklo, nur la malfeliĉa almozulino, kiu fine, sentante malluman feliĉon, falis en la ĉambron.
La ĉambron, la kuirejon trablovis la norda vento. Sur la argilplanko estas pajlokuŝejo. La vento estingis la alumeton. La rideganta ventfantomo rikane estingis kvin alumetojn. Ŝi ĵetis sin al la pajlo kaj palpe kovris sin per aliaj ĉifonoj.
Kaj tiam sekvis la dentklakiga nuptonokto de la ventfantomo. Li brakumis, mordis, skuis la malfeliĉan maljunulinon, tordis ŝiajn manojn, la piedojn per kruela doloro, ridaĉe de peco al peco rompis ŝin. Korŝira ĝemo kaj ploro tranĉis la glacian aeron de la nokto, sed neniu aŭdis tion, nur mi aŭdas nun kaj aŭdos. Al mi tio estas terura vero, restema, ne forigebla memoro. Min persekutas tiu nokto. Kiel estos pri mi?... Oni ofte travivas homan katastrofon, sed oni travivas tiun de la aliaj. Sed min persekutas, turmentas tiu nokto, kvazaŭ ĝi estus mia kaj mi preskaŭ deziras, ke mi ne travivu ĝin. Kiel mi frostas, kiel terure, kiu povus helpi?
Ŝi ne mortigis sin. Kaj la nokta, norda vento, la frosto ne estis pardonema. Ĝi punis senkulpan homon por ĉiu malico de la homoj. Tiun nokton unue defalis la fingroj de la piedoj, tiun nokton ŝvelis la maldikaj kruroj. Kaj neniu, neniu en la proksimo...
Kaj venis la rigidokula, korekta, sensenta aŭroro. La almozulino ekdormis, aŭ svenis. Kiu scias? Kiam kaj kial ŝi revekiĝis, kiu scias?
* * *
La vento flirtigas en mia mano la gazeton, sur kiu kvazaŭ pugnoj, minacas min la literoj. Estas mallume, sed mi vidas klare tiujn literojn.
* * *
La almozulino revekiĝis. Io rigida regis ŝian tutan internon. Ŝi sentis ion brulan en la gorĝo, sed la plej forta sento estis la malsato. El la vento jam restis nenio. Ĝi jam faris sian taskon, sed li restigis tie sian severan prefekton, la netolereblan malvarmon. La maljunulino trenis sin sur la planko al la panpecoj, kaj al la terbuloj, kiujn ŝi kunportis. Sed ŝi ne povis eĉ gustumi ilin, estis malmolaj, glaciaj pecoj, nemanĝeblaj. La pano frostiĝis, la alumeto konsumiĝis, la piedfingroj konsumiĝis, la forto, la vivo...
Kaj tiam komenciĝis la plej terura io...
La maljunulino subite komprenis la tutan teruron, la vivon, la kruelon, la ribelon, ĉion, ĉion, nur la finon ŝi ne povis kompreni, ŝi ne povis kompreni la morton, ŝi ne povis kompreni la homojn, la homojn, kiuj forlasis ŝin, kiuj ne zorgis ŝin. Kaj la katastrofa teruro donis al ŝi pli ol homan forton. Ŝi rektiĝis, alĵetis sin kontraŭ la muron, frapegis ĝin, trovis du telerojn, ĵetis ilin al la fenestro, ke eĉ la rompita vitro ne restu tie. Vazojn ŝi ĵetis kaj rompis ĉion, kion ŝi povis. Ŝin okupis la ebria plezuro de la rompo kaj ribelo.
Mi staris tie, kaj staras tie, mi vidas la scenon.
Ŝi kriegis, blasfemojn, krudajn vortojn ĵetis al mi kaj mi staris tie, pala, senvorta, senpova. Poste ŝi deŝiris siajn ĉifonojn, ŝiris, premis, ĉifis ilin freneze, ebrie, ĝis la lasta, ŝi ekrikanis kaj ĵetis sin mezen de la rompaĵoj kun lasta, akra, timiga ridego:
– Brakumu, brakumu min, donu al mi varmon, varmon. Varmon!
En mia frosta mano ploras la gazeto. Miaj okuloj penetras tra la literoj:
FRENEZIĜIS DE MALSATO KAJ FROSTIĜIS MALJUNULINO EN NOVABURG.
Sub la grandaj literoj mallonga, tre mallonga priskribo de la tragedio. De nia propra korespondanto. Novaburg, 1930...
Kion mi faru? Ĉu mi mortigu min? Aŭ mi iru hejmen kaj priskribu, kion mi scias?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.