|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GRANDA AVENTUROAŭtoro: Ferenc Szilágyi |
©2026 Geo
|
Senpacienca knabinkrio: – Karlo, for el la lito, mi devas min lavi!
Silento. Poste nova krio, eĉ pli akra boras sin tra la pordo:
– Ka-a-arlo! Iru jam de tie, mi malfruos! Kaa-a–arlo!
Ilonjo kriis. Ŝi estas la sola ano de la familio, kiu regule perlaboras iom. Ne tre multe. Ŝi sola, ĉar pri la kontribuo de la patro al la familia bilanco oni ne povas diri multe kaj eĉ malpli kalkuli. Li estis iam ĵurnalisto; nun iomete maljuna kaj, pro lia nekuracebla kverelemo, ŝuldemo kaj nuntempe jam pli malofte aperanta diboĉemo li estas jam de jaroj senkontrakta. Li kuradas nuntempe de mateno ĝis vespero, agas, grumblas, kolektas anoncojn kaj dum la taga kurado li forkonsumas tiujn bagatelajn sumojn, kiuj foje-foje venas, kvazaŭ ili mirakle falus el la ĉielo. Sed li avare kaj avide konservas la eksteran dekoron kaj Dio savu tiun, kiu ne alparolus lin – sinjoro redaktoro. Li vivas en sia propra mondo, kie li estas potenco kaj aŭtoritato kaj postulas respekton, kiun li ja ricevas pro kutimo, kelkfoje pro ironia impertinenteco de la konversacianto. Kiam li estas jam for, kompata aŭ malamika rikano sekvas la sinjoron redaktoron, kiu estas efektive anonckolektanto en tre malriĉa lando.
Ilonjo estas unu el liaj infanoj. Ŝi perlaboras kaj sekve havas specialajn rajtojn en la familio. Sed Ilonjo ne longe rolos en tiu ĉi rakonto, ni do ne parolu pri ŝi. Almenaŭ ne pli, ol ke ŝi nun staras senpacience antaŭ la banĉambro. Tie dormas Karlo, la frato de Ilonjo. Kial li dormas en la banĉambro? La loĝejo estas ja sufiĉe granda, memoro el la bona tempo antaŭ la unua mondmilito, ĝi konsistas el tri grandaj ĉambroj, – sed oni devas solvi ne nur topografiajn problemojn, sed ankaŭ aliajn. Oni povas ŝuldi ekzemple al la domposedanto, sed oni devas fari tion tre singarde, ke la ŝuldo ne estu tro granda. Nu, mallonge dirite, du ĉambroj el la tri estas subluitaj. Kiam antaŭ kelke da tagoj la nova subluanto kun sia edzino enloĝiĝis, la familio ekhavis gravajn zorgojn. La dormloko de Karlo estis facile trovebla. La domo estis konstruita ankoraŭ en tiu tempo, kiam oni povis trankvile grasiĝi sen la danĝero, ke oni fine ne povos eniri iun aŭ alian ejeton de la loĝejo. La banĉambro estis do sufiĉe granda. Karlo, iom pli ol 20-jara junulo ĝis nun ne povis akiri konstantan laboron, escepte kelkajn helplaborojn, ekzemple tre sekrete aranĝitan noktan neĝbalaadon; sekrete por ne malaltigi la prestiĝon de la familio, aŭ kelksemajnan kontoran laboron. Karlo ĝis nun neniam povis esti sola kun si mem pro sia familio kaj sekve li eĉ ĝojis pro sia ekskluziva propra banĉambro. Tie li vivis la pli belan duonon de sia vivo de la deka horo vespere ĝis la sepa matene, kiam la atakoj kontraŭ la akvokrano komenciĝis.
Tiu parto de la solvo estis do tre kontentiga. Pli malfacila estis la problemo pri la lito. La novaj subluantoj bezonis unu liton kaj la solan kanapon (kaj ili ricevis tri el la kvar seĝoj de la familio). Kelkaj homoj havas tiel supermezurajn pretendojn. Antaŭ jardeko la meblaro estis pli granda, sed kelkaj ŝuldoj kaj kelkaj procesoj forblovis ties grandan parton. Nun Karlo bezonis liton kaj sen longa kalkulado oni povis konstati, ke inter la bezono kaj la provizo la diferenco estis precize minus unu lito. Kaj Karlo staris antaŭ tiu ĉi problemo kun nepra neceso de sia eltrovemo.
La banĉambro estis nekutime granda. En tiu nekutime granda banĉambro staris nekutime granda bankuvo. Oni jam delonge ne povis bani sin en ĝi, ĉar diversloke dek truoj vundis ĝian maljunan korpon, sed estis fakto, ke en la nekutime granda banĉambro ankaŭ la bankuvo estis nekutime granda.
Arkimedes iam elsaltis el la kuvo kun la subita malkovro de la Regulo. Karlo faris la malon. Li saltis en la kuvon kaj kriis: Heŭreka! Jen la Kuŝejo! Sed la kuvo ne montriĝis oportuna kuŝejo. Iu insida satano ŝtelis sin en la duŝtubon, la duŝo cetere ne funkciis jam de kvin jaroj, sed nun klariĝis, ke malgraŭ ĉiuj artifikoj, penoj, teknikaj majstraĵoj ĝi faligis kvar-kvin grasajn akvoglobetojn sur la nazon de Karlo. Karlo ne amis tion. La problemo reviviĝis. Kaj troviĝis vere solvo. La solvo estis t. n. ripozoseĝo. Unu el la du fratinoj de Karlo akceptis la ripozoseĝon kiel litsurogaton. Tiu fratino kiu ne havas laboron. Kaj Karlo ricevis ŝian liton. Vere la bona sorto konservis la ripozoseĝon por tiuj ĉi sep jaroj de la mizero.
Nun Karlo havas ĉambron kaj liton, sed li devas vekiĝi antaŭ la sepa matene, ĉar la knabino frue komencas sian laboron. Karlo ne ŝatas tion, li ŝatas kuŝi duondorme kaj revi pri tiu tempo, kiam li estos riĉulo, aŭ almenaŭ bone pagata laborulo. Tiuj revoj havas tre agrablajn detalojn, ili estas tre zorge ellaboritaj kaj elĉizitaj. En tiu revmondo havas gravan rolon la dek-sepjara gracia knabino el la apuda loĝejo. Ŝi mirinde ekfloris dum la pasinta duonjaro. Ŝi iomete “katumis” kun li, dufoje ili rigardis filmon kune, sed poste ekonomiaj malfacilaĵoj kaj io alia interrompis la bone ekirintan romanon. De kelkaj semajnoj ŝi rigardas arogante preter li, kiam ŝi vagabondas sur la mallarĝaj stratetoj de la antikva kvartalo kun tiu ruĝvanga, pomadita minesciaskiu. Estus agrable lin facile, superece nokaŭti, malfermi la pordon de eleganta Hispano-aŭto, alporti ŝin ĉi tien (vi vidas, kiel eleganta virĉambro fariĝis el la malnova banĉambro) kaj postuli de ŝi la kompletigon de la komencita, sed interrompita ludo. Ŝiaj friponetaj vangoj nun estas purpure ruĝaj, ĉu vi vidas la junan, vivosopiran figuron, ĉu vi aŭdas la sensincitan ridon? Sed nun mi ludos kun vi, museto – li pensas. Li proponas cigaredon al ŝi, ili ambaŭ ekfumas atendoplene, nubo de delikata fumo el aromaj egiptaj cigaredoj ĉirkaŭŝvebas ilin kaj nun...
– Ka-a-a-arlo-o–o! Tiu ĉi sentaŭgulo denove ekdormis!
Karlo ellitiĝas grumblante. Malbonhumora li estas. Rapide li ŝovas siajn krurojn en pantalonon, kies brilo logas la atenton al ne emfazinda korpoparto, la ŝtopoplenajn ŝtrumpojn kaj la zorge purigitajn ŝuojn, kies plandoj diskrete enlasas la pluvon kaj koton. Karlo oscedas kaj oscedas denove. Li iras en la kuirejon. Tie li atendas ĝis la banĉambro reliberiĝos.
– Ĉu la juna sinjoro jam moŝtis forlasi sian baldakenliton? – grumblas la patro kaj poste Karlo ricevas komision por urĝigi pagon, kies plenumo estas tiel duba, ke oni povas pensi pri tio, ke la ŝuldanto neniam plenumos ĝin. Estas malfacilaj tempoj. Krizo. Oni vane atendas monon kaj oni ne pagas. Kelkfoje oni eĉ ne volas. Tiu ĉi ŝuldanto apartenas al tiu parto de la “oni-oj”. Karlo almenaŭ trifoje estis tie. Komence li tre fervore klopodis pri la afero, ĉar Patro promesis al li dek procentojn, sed poste klariĝis ke la tuta promeso havas proksimume saman realan valoron, kiel la diktatoraj promesoj pri la ĉesigo de la senlaboreco. Kvankam la mono nun estas ege necesa ne nur por Karlo, sed por la tuta familio. Ĉiu kredito nun elĉerpiĝis kaj de kelkaj tagoj ili manĝas senĉese stufitan grion, sen viando, graso aŭ butero. Sed Karlo planas hodiaŭ perfidon kontraŭ la familia majesto. Unu el liaj amikoj, senlabora kelnero (kian societon serĉas tiu ĉi bubo – diras la patro) akiris al Karlo senpagan bileton por tagmanĝi en la komunuma help-manĝejo. Jam plurfoje estis diskutoj hejme, ke la familio devus registriĝi en la listo de la oficiale helpataj malriĉuloj, sed parte la sinjoro redaktoro protestis tre akre, parte Panjo, tra ĉiu fajro konservinta sian sinjorinan majeston, indigniĝis pro la malinda ideo:
– Prefere malsatmorti. Stari inter tiuj ĉifonuloj? Neniam!
Sed Karlo havas ian kriplan ribelemon en sia interno. Pri la grado de tiu ribelemo oni ankoraŭ nenion povas diri, ĉar la plej granda parto de tio estas kaŝita eĉ al li mem kaj konkretiĝas nur en sonĝoj kaj en ia mistera kaprico, distreco kaj misagoj, en kies labirinto eĉ profesoro Freud malfacile povus trovi elirvojon, almenaŭ Karlo kredas tion. Karlo aŭdis pri psikoanalitiko kaj sensukcese provas analizi sin mem. Sed tiom ni povas konstati, ke supozeble la hodiaŭa tagmanĝo estas la plej alta grado de lia deklarita ribelemo. Jen hodiaŭ li gustumos la menuon de la socia kompato! Hieraŭ li jam trastudis la manĝokarton. Ĝi estas fidiga. Rizosupo, bovoviando kun brasiko. Kaj grio tute ne! Oni ne volas plu vidi grion!
La banĉambro estas daŭre okupita. Nun liberiĝis la gazeto. Senpage liverata ekzemplero. Karlo trafoliumas la grizan kaj lacan paperon. La politiko ne tre interesas lin. En Germanujo estas ia proceso kontraŭ du oficiroj pro naciista propagando. Li legas la nomon de Hitler, kiu faris longegan paroladon antaŭ la juĝisto. Li jam aŭdis tiun nomon. La gazeto malgravigas la tutan aferon. Interna politiko. Ne gravas. Oni solvas nenion kaj ŝajne oni eĉ ne volas fari tion. Ĉio movas sin en la sama paŝosigno. La felietono estas stulta. Nenio interesa en la kriminala rubriko. Ebrieco, mortigo pro ĵaluzo, vilaĝa drinkejo kiel batalkampo. Arto, filmo, teatro: nenio. Kaj nenio inter la anoncoj, kiel kutime, nenio! Oni serĉas nur agentojn por la enkonduko de sensacia novaĵo. Fiksan salajron oni ne donas, nur procentaĵon. Karlo jam provis tion. Li jam kuradis dum tutaj semajnoj por nenio. Nu, entute nenio. Karlo ĵetas la gazeton flanken. Li oscedas denove. Estus pli saĝe dormi kaj daŭrigi la riĉulecon endorme.
Fine! Denove malfermiĝas la pordo de la banĉambro. Karlo nun estas sola. Zorge li aerumas, lit-odoro kaj dorm-odoro restis post la sin-lavintoj. Kaj nun li nudigas sin ĝiskokse kaj diboĉas en la freŝa akvo. Poste li admire rigardadas sin en la fendita spegulo. Li vidas tute belan knabon tie. Definitive li plaĉas al si. Nigra, ondlinia hararo, brunaj okuloj, etaj provokaj lipharoj. Oni povas miri, ke li povis konservi sian freŝan junecon en tia mizero. Sufiĉe alta li estas kaj li provas movojn kaj gestojn. Ili estas elegantaj. Diplomato, aristokrato, grafo povus envii lin pro ili. En tiu ĉi momento Karlo estas tre kontenta. Li jam ne sentas la kutimajn zorgojn same kiel oni ne sentas la normalan premon de la atmosfero. Karlo vivis ĝis nun nur en milito kaj en postmilita vivo. Oni diras, ke venos nova milito, sed tion oni apenaŭ volas kredi. La soldatoj, kiuj estis en milito rifuzus ankoraŭ-foje marŝi al la buĉejo. Punkto!
Pasis la naŭa. En la lukazerno bruo, frapado. En la korto estas ekspozicio de ĉifonoj, litaĵoj kaj kolorperdintaj tapiŝoj. Karlo nun estas preta. Vana rigardo al la apuda loĝejo. Nu egale! Li rememoras la ruĝvangulon. Ne gravas. Karlo ekfajfas la melodion de popolkanto:
Pendas kapo de l’ ĉevalid’:
Ne malĝoju pro knabinperfid’ ...
Hej-haj flor’ – ŝiras ĝin vent’
se forflugos, venos ja cent.
Kaj nun li iras por provi enkasigi la postulon de sia patro. Li estas gaja, li iras malrapide kaj malgraŭ sia gajeco li iras sen konvinkiĝo pri la utileco de sia vojo. Tre celkonscia lia iro ne estas. Elmontrejoj, ŝajne seninteresaj, rabas de li longan tempon. Li reiras vidante beletajn virinkrurojn, li postiras ilin nur l’art pour l’art, li faras tion nur diskrete, sin ne rimarkigante kaj nova objekto de lia admiro denove aliigas lian direkton, fine li tamen alvenas al la komercejo. Tie finiĝas lia memfido kaj tiel kredperdinte kaj timeme li parolas, ke la komercisto eĉ ne ĝenas sin tro multe:
– Mi bedaŭras, kara amiko, neeble. De mateno mi ankoraŭ ne vidis aĉetanton. Nu, tia estas nun la situacio. Bonvolu saluti la sinjoron Redaktoron kaj diri al li, ke li estos la unua, al kiu mi pagos, se mi povos.
La fripono! Karlo nun malrapide paŝadas en la aŭtuna sunbrilo. Li ne rememoras pri simile bela novembro.
Estas ankoraŭ somere varme kaj foje-foje orfolio lulas sin malsupren por fine halti antaŭ la piedo de la promenanto. Estas ĉarma, ritma movo en tia lulado. Estas gracia la linio de tia lulfalo. Li rememoras la Iliadon: “Kial vi noblanima Tydeides demandas min pri mia deveno. La homa gent’ ja similas foliojn sur la branĉo. Vento forblovas ilin...” Estas bele, sed jen nur tio restis en li el la greka lingvo. Kiom valoras la lernejo, nek scion ĝi donas nek panon... Kioma estas nun? Li rigardas al la turo de ruĝablanka, gaja preĝejo. Pasis la dekunua. Nun li ankoraŭ havas du tutajn horojn. Tiam li renkontos la kelneron kaj ili iros kune al la manĝejo. Li pensas pri la bovido kaj jam sentas malsaton kaj ekscitiĝon en la stomaknervoj. Kion li faru? Li eksidas sur benko. La larĝa, alea avenuo estas gaja kaj homoplena. El la centro de la urbo verŝiĝas vigla amaso. La antaŭtagmeza trafiko ĝenerale havas elegantan karakteron. Oni promenas kun ridantaj, bele vestitaj infanoj, kun pli-malpli bonmoraj hundetoj. Karlo sidas sub arbo tute proksime al la stratangulo. En la flankstrata parto servistinoj rapidas al la vendohalo: unu el ili alridas lin tre petole. Malbela ŝi estas. Ho kiel bela estas tiu aŭto. Fremdlanda diplomato sidas en ĝi. Fremda lando, fremdaj landoj, flugmaŝino, luksaj ŝipoj. Li neniam vidis maron. Ĉu li iam vidos?
Tre malrapide pasas la tempo. Almozulo singarde lamadas al li. La almozpetado estas malpermesita, sed kion fari, se oni bezonas... Li devas ekridi: “Onklo, vi estas malbona psikologo.” Entute li havas nur tiom da moneroj, kiuj sufiĉas nur por du aĉkvalitaj cigaredoj. Ne, tamen, rigardu unu ero: “Bonvolu, onklo!” La almozulo ne estas kontenta. Li grumblas. Kion fari, se li estas miopa?
En la tabakvendejo li elspezas nun siajn lastajn monerojn. Poste li residiĝas sur la benko. Nun li ne plu havas monon. Nun li liberiĝis de ĉiu respondeco, nun li estas tute senpeza. Kvankam estus agrable havi monon. Ne unu kronon, aŭ du, aŭ dudek, sed tiom kiom havas tiu eleganta dandofripono, kiu afekte frapas la aŭtopordon. Kia ulo! Kaj kial li estas eleganta, por kiu prezo? Por momento pugniĝas la mano de Karlo. Sed li ja ne estas obstina karaktero, li estas mola revemulo kaj la mano senrimarke, mole reglatiĝas. Tiu Karlo estas simila al juna, scivola hundo, lia rigardo flaras tien-reen, foje li vigliĝas, li povas koleriĝi, sed en la ora varmo de la tagmezo rapide fandiĝas la kolero. Estas pli agrable kaj eĉ pli praktike ridi. La vivo estas plezuro, se oni scias ĝui ĝin.
La suno karesas la teron per somere varmaj kaj tamen printempe mildaj fingroj. La strata bildo viglas, svarmas sub la kareso, sed subite la tuta bildo laciĝas. Estas momenta silento, oni ne vidas eĉ unu aŭton, la homoj haltas, la suno mem laciĝas, oni ja estas maljuna, estas jam novembro, baldaŭ venos nuboj, neĝo, vintro, lacete ĝi okulumas. Kvazaŭ en ĉambro oni eksilentus kaj oni dirus: “Anĝeleto flugis tra la ĉambro.” Aŭ: “Husaroficiro pagas siajn ŝuldojn” ankaŭ tion oni diras tiaokaze. Aŭ, kvazaŭ en simfonio momenta eksilento atentigus pri la grandiozo de la sekvontaj akordoj. Ankaŭ Karlo laciĝas, preskaŭ li ekdormetas, kiam io tute neatendita, io tre interesa kaptas lian atenton. Malnova taksiaŭto venas en la proksimo, la antikva maŝino nun ekknaras kaj la veturilo subite turniĝas ĉe la angulo.
La turno estas tiel abrupta, ke Karlo ektremas, ĉar la radoj kontuziĝas al la trotuarrando, ĉe kiu li sidas. Sed okazas nenio. – Certe la pasaĝero frapis por la ŝoforo – pensas Karlo – ke li turniĝu kaj la ŝoforo ne estas sufiĉe lerta. – Li ne havas tempon daŭrigi la pensojn, ĉar la aŭto iras nur kelkajn metrojn en la flankstrato, poste ĝi haltas. Momenta senmovo, nun oni pagas al la ŝoforo, sed poste... Poste sur la ŝtupo de la veturilo aperas ekstreme gracia virinkruro en cindrogriza silkŝtrumpo kaj mallarĝa ŝuo. Karlo vidas ĉion bone, estas nur kelkaj metroj inter li kaj la aŭto. La gracia kruro restas longe sur la ŝtupo. Ĉu ŝi nur nun pagas? Sed des pli bone. Karlo havas tempon bone ĝui la vidon de la delikataj, sveltaj linioj. Jes, ŝi devas aranĝi la kalkulon kun la ŝoforo. Ŝi ja havas nur monbiletojn!
Strange, ke ŝi ne montras sin ankoraŭ. Sed nun, fine aperas la tuto, juna, eleganta, brunblonda virino. Virino, kies formoj estas idealaj kaj kiu havas indan tajlorinon. Karlo turnas sin per la tuta korpo en la direkto de la ĝis nun neglektita flankstrato. La sinjorino – ĉu? – jes, ŝi rapide ĉirkaŭrigardas kaj momente ekhezitas kaj poste rapidete ekiras. Ankaŭ la aŭto post iom da knaro ekveturas. Karlo stariĝas preskaŭ senkonscie. Lin logas la neverŝajne subtila kaj tamen radike reala estaĵo. Kiel bela ŝi estas, Bela, kiel la Logo. La virino denove malrapidigas siajn paŝojn, denove rapida flankrigardo kaj poste ŝi daŭrigas la vojon rapide kaj piede.
La cerbo de Karlo laboras fulmrapide kaj en ekscito. Kial ŝi haltigis la aŭtomobilon, se ŝi ankoraŭ ne atingis la celon. Ŝpari ŝi certe ne volis. Ŝi ne aspektas tia. Kien ŝi iras, de kie ŝi venas? La koro de Karlo pulsas forte.
La rapidaj paŝoj, kip-kop, kip-kop, kiel tamburetoj, mobilizantaj koron kaj cerbon frapetadas sur la trotuaro antaŭ Karlo. Ŝi estas bela, tre bela. La plej bela el ĉiuj virinoj. kiujn Karlo ĝis nun vidis. Certe. Oni povas nur sonĝi pri tia virino. Kaj juna ŝi estas. Kial li sekvas ŝin? Li mem ne scias. Ŝi havas sekreton. Ŝi havas kulpon. La sekreta kulpo de la belulino incitas lin, kvazaŭ ŝi apartenus al li. Sed li pensas pri tio kun ia stranga pardonemo. Ŝi havas kulpon. Ŝi venas de sia amanto, kie ili pasigis dolĉajn horojn kun tiu rabisto. Ŝi devas rapidi, esti hejme baldaŭ, de kie ŝi foriris kun la preteksto de aĉeto, aŭ tajlorino, aŭ dentkuracisto, ne tion ŝi ne povas bezoni, oni ne kredus tion. La edzo baldaŭ estos hejme. Certe ili ne estas tro riĉaj, ili ne havas propran aŭton supozeble kaj ŝi ne volis veni per aŭto ĝis la domo. Tio ja estus suspektinda. Tamen ili ne havas materialajn zorgojn. Certe ne! Ŝia eleganteco ne estas supraĵa, ĵuskreita, el ĝi radias la tradicia trankvilo, konstanteco. Kurbkrura junulino, proleta knabino venas kontraŭe al li. Kial tiu tavolo de la socio, kiun la belulino reprezentas neniam produktas tiel deformitajn piedojn. Kompreneble, la konstanta bonfarto de la naskiĝo. Tiu ĉi knabino vidis ĉiam mizeron ĉirkaŭ si, dum tiu alia jam ne scias, kie ŝi serĉu plezurojn, Karlo divenadas, indignas, meditas kaj koleras. Nun li povus esti kruela. Pri la maniero de la krueleco liaj ideoj estas iomete miksitaj. Ĉar la sinjorino sendube estas tre bela.
La grizŝtrumpaj, belŝuaj piedetoj ritme frapas la asfalton. Ĉe la stratkruciĝoj, kiam ŝi paŝas supren, dank’ al la modo, kiu favoras la mallarĝajn jupojn, oni vidas pli multe. Komplete bela ŝi estas kiel Phryne. Se la kulpo estas tiel bela, oni devas ŝin pardoni. La strato nun leviĝas, blanka ŝtuparo sekvas. La virino kurante, saltetante iras kelkajn ŝtupojn kaj senintence donacas kelkajn plezurpanerojn al la junulo. Poste ŝi konsciiĝas pri la nedezirata akompananto. Ŝi konsterniĝas, hezitas kaj rerigardas. Poste ŝi daŭrigas la rapidan iron, sed ŝi sentas ion. Ĉar la rigardo de Karlo klare dokumentas, ke li volas ion. Momento tute ne sufiĉas por analizi, kiaj psikologiaj ingrediencoj kaŝas sin en tiu stranga alrigardo. Sed io premas ŝian koron. Ŝia bruna rigardo malheliĝas. La longgantaj, mallarĝaj manoj faras subite maltrankvilan geston. Birdo baraktas en reto. La bela figuro sin turnas inter du ŝtupoj, – statua bildo – la vestoj nun klare reliefas ŝian gracian korpon. Nur momentoj pasas, sed Karlo perceptas ĉiun detalon. Kaj nun ŝi turnas sin rekte kaj defende-atake kontraŭ Karlo. Estas tute klare, ke ŝi timas. Kaj la aristokrata strato estas tute senhoma. De malproksime oni povas aŭdi la knaran siblon de la tramo. La suno ridas milde, pardoneme, sed ŝia apenaŭ-alda, sonora voĉo klopodas esti akra kaj decida:
– Kion vi volas de mi? Tuj bonvolu foriri de ĉi tie! Ĉu vi komprenas? Tuj!
Karlo mem estas surprizita pro tiu ĉi senespera certeco. Ĉar ankaŭ Karlo estas decida, kaj duonlaŭte, klare silabante ĉiun vorton, kun peza akcento li diras:
– Sinjorino, mi scias ĉion. Vi komprenas, ĉu ne. Mi scias ĉion.
La subtile kolora vizaĝo paliĝas. La mieno iĝas dolorplena. La okuloj vastiĝas kaj larmoj vualas ilin. Sub tiu vualo la koloro de la okuloj profundiĝas. Pereiga parfumo svingas sian odoron el eta poŝtuko al Karlo. Karlo afliktiĝas kaj plej volonte li frakasus sian propran kapon. Kion li faris?
– Mia edzo do ... li komisiis vin, ... li detektivas post mi ... ŝi diras kaj en la kliniĝo de la ĉarma kapo estas pento, malĝojo kaj angoro.
Karlo ne respondas. Li ne povas respondi. Lin surprizas la nova rolo. Lia propra kaj ŝia. Li rigardas ŝin. Rompita, florplena branĉo. Mem la diino de la malespero. Karlo estas kortuŝita. Tro kortuŝita. Nun li devus konfesi ĉion, ke li mensogis, ke ankaŭ tion faris la mizero, la senlaboreco, li ne estas kulpa, li sekvis nur subitan kapricon, ĉar kion faru nenifaranto? Li devus konfesi, sed li nur staras kaj rigardas. Li staras ja sub sorĉo. Ekzistas ankaŭ tiuj romantikaj scenoj, ankaŭ nun. La sorĉo radias el la malgaja mieno de la ĉarmulino, el la parfumo, el la tuta komplekso de la virino, kiu staras tie humila, senkulpa, pura, virga. La morala indigno de Karlo iom post iom cedas post la granda streĉiĝo. Karlo nun komprenas ĉion. La edzo estas maljuneta viro, ŝtatoficisto, sekulo, eble sekciestro en banko. Senhara dikulo li estas, neinda al tiu virino. Ŝi ne diras tion, ŝi diras nenion, sed la intuicio de Karlo diktas la priskribon. Ĉu ne estas nature, ĉu ne estas kompreneble, ĉu ne estas aprobeble, ke la pompa papilio ne restas en polvoplena, senflora, griza ejo, sed serĉas plezurojn en la vivĝardeno. La junaj pensoj de Karlo atingas la romantikan alton de sia propra Parnaso kaj li teksas en si romanon pri la nekomprenata virino. Por li novan romanon. Sed la silento nun daŭras tro longe kaj iĝas ĝena.
La sinjorino nun subite decidis. Subite ŝi transformiĝas. Ŝi levas sian kapon kaj sen rigardo al li, kvazaŭ ŝi parolus al servisto malgrava, ŝi diras:
– Bonvolu veni kun mi. Kaj eĉ ne unu vorton pri la afero. Mi aranĝos ĉion.
Kaj Karlo iras kun la bela virino. Kun la plej bela virino. Lia poŝo estas malplena kiel la kapo de banksekciestro, sed en li vibras printempo, lia koro tamburas. Li ne rimarkis la malestimon de la sinjorino, ĉar li scias, li sentas jam nun, ke li konfesos al ŝi la veron, la tutan veron. Kaj kiu povus dubi pri tio, ke ŝi komprenos lin.
Antaŭ la domo estas malgranda, bela ĝardeneto. La domo estas nova, moderna. Teretaĝo kaj sub la plata tegmento lumas la sunbriligataj, vastaj fenestroj de la supra etaĝo. Blanka pordego. Ŝi elprenas ŝlosilon, malfermas. Ĉambristino venas el la ĉambro. Kun demando ŝi rigardas Karlon. La sinjorino nun turnas sin al Karlo. La voĉo estas senpersona, malvarmeta, rigida:
– Vi atendas respondon, ĉu ne? – iom da atentiga akcento, rimarkebla nur al Karlo, estas en la frazo.
Karlo komprenas.
– Jes, sinjorino – li respondas.
La sinjorino nun ordonas al la ĉambristino iri en la butikon, en la spicvendejon. Poste ŝi iru al la tabakvendejo. Jes, pensas Karlo, ŝi timas aŭskultanton kaj ŝi bezonas tempon. La ĉambristino foriris. Karlo kaj ŝi eniras la ĉambron. Varma, harmonie aranĝita nesto, glata, moderna meblaro, la sekciestro supozeble perlaboras multe. Eble eĉ mil kronojn monate. Kiu scias? Kaj tiu aĉa dikulo havas ankaŭ ŝin. Ŝi estas nun tute trankvila, komandvorta kaj preskaŭ tranĉe frosta.
– Atendu momenton! – ŝi diras.
Post duonminuto ŝi revenas sen surtuto. Dekoltita, malpeza silkbluzo estas sur ŝi kaj malhela, duonlonga jupo. Ŝi estas eĉ pli juna tiel. Ŝia mieno estas trofiera, sed sub la tromemfida ŝajno kaŝkuradas ĉagreno kaj timo. Ŝia beleco aliiĝas kaj renaskiĝas de momento al momento. La sorĉo daŭras. Sed la tempo kuras.
– Vi devas silenti, ĉu vi komprenas? – ŝi diras kaj jen en la mano de Karlo ridas du, fabele grandaj monbiletoj. Kvinoble pli granda sumo ol dusemajna salajro de Ilonjo.
Karlo volus nun vekiĝi. Nun estus la tempo montri sin kavaliro. Oni devus ĉesigi nun tiun ĉi aĉan ludon. – Sinjorino – li devus diri laŭ ĉiuj reguloj de la romantiko – kion vi pensas pri mi? Mia koro estas via, reprenu, senhezite reprenu vian monon. Mi silentos, ĉar vi estas la plej bela virino en la granda mondo. Rigardu min. Mi estas juna kaj fantazie, nekompreneble malriĉa. Mia vivo estas polva kaj griza, nepura, kaj nun mi scias ke sunvarmo ĝis nun ne trapenetris ĝin. Mi ne volas vian monon, tute ne, sinjorino, sed... Tiel li devus nun paroli, sed Karlo balanciĝas nun inter du sorĉoj: la beleco de la virino kaj beleco de la mono. Hodiaŭ li povos plensatiĝi en eleganta, vera restoracio. Kaj... nun Epikuro vekiĝas en li, kaj stranga penso palpadas en lia cerbo. Estiĝas granda kaj longa silento. Ŝi miskomprenas la silenton.
– Ĉu li promesis pli multe al vi? – la sinjorino diras kruele kaj akre.
Karlo ankoraŭ ne retrovis sin. La penso palpadas pli antaŭen. Li balbutas...
– Ne, ne.
Mallerte, kvazaŭ ne volante rimarkigi sian movon li ĉifas la monon en la poŝon.
– Do, – volas la sinjorino fini la turmentan scenon kaj adiaŭi, sed Karlo interrompas ŝin. Li ekbalbutas.
Dumtempe ŝi reakiris sian ekvilibron. Kun intereso kaj bonvolo ŝi rigardas la junulon. Bela knabo. Domaĝe pro li. La junulo nun estas ruĝa, li batalas kontraŭ sia granda embaraso, kaj ŝi ekkonjektas ion, kion ŝi ĝis nun ne rimarkis. Iom ŝi eklevas sian mildlinian mentonon, la bluzo iom streĉiĝas kaj klare desegnas la formon de la juna, firma brusto. Ŝi staras, sed unu el la rondaj genuoj apogas sin sur la sidejon de malalta tabureto kaj la jupo glitas iom super la alian genuon. La rozkoloro de la karno opale diafanas tra la silkŝtrumpoj. Karlo nun subite vekiĝas kaj ne plu li povas sin regi.
– Sinjorino – li ekkrias, lia voĉo estas raŭka. Mi estas sen unu groŝo, sed mi ne bezonas vian monon.
Ŝia rigardo montras surpriziĝon kaj pardonemon, kompaton:
– Ni ne parolu pri la afero – ŝi diras milde, tre milde – mi komprenas vin. Vi bezonas la monon kaj mi bezonas la lecionon. Sed nun bonvolu foriri. La servistino baldaŭ revenos.
Ŝi etendas la manon al Karlo. Li ne ellasas ĝin. Lia mieno parolas tro klare. Kaj nun li staras en la kiraso de la nekontraŭstarebla juneco kaj kun la praa forto de la deziro; li nun estas bela kaj triumfa kiel juna greka dio. La sinjorino ruĝiĝas unue kaj poste paliĝas. Nun la sorĉa ringo fermis sin kaj ankaŭ ŝi estas en la ringo. Elektronoj kaj protonoj vibras senteble en ilia sango. La libera mano de Karlo ekbrakumas ŝin. Ŝi volas krii, sed la decidoplenaj lipoj de Karlo mutigas ŝin. Karlo tuŝas la veluran karnon kaj sovaĝiĝas.
– Ĉielo helpu – ŝi ĝemas kaj streĉas sian pugnon kontraŭ la juna viro, perforta, fripona, mizera, sed juna kaj pompa, juna – mizera – perforta – la pugnoj laboras malespere, sed ili subite malfermiĝas kaj nun ankaŭ ŝi karesas. Poste ŝi subite elŝiras sin kaj rapide reordigante sin diras:
Ĉu vi freneziĝis? Kara, kara... pensu, ne iu estus veninta...
– Kiam? – demandas Karlo ebrie.
– Atendu momenton. Mi pripensu. Jes, hodiaŭ vespere je la naŭa. Neniu estos hejme...
Tiam mi redonos la monon – pensas Karlo. Vespere je la naŭa... Tiam!
Duono post la dekdua, tagmeze. Karlo sidas sur la benko. Sur la sama benko. Li rigardas ĉirkaŭ si. Li rekonstruas la aferon. Jen ĉi tie la aŭto puŝiĝis al la trotuaro. Ĉi tie, tute proksime. La postsignoj estas klare videblaj. Li stariĝas. La aŭtomobilo veturis ankoraŭ kelkajn metrojn. Jen ĉi tie, en la flankstrato, antaŭ tiu ĉi griza domo ĝi haltis. Ĉi tie li ekvidis unue ŝian dekstran kruron. Poste ŝi estis tute ekster la veturilo. Sed li ankoraŭ ne estis vidinta ŝian kapon. De ĉi tie ŝi ekiris. Cindrogrizaj silkŝtrumpoj, mallarĝaj, belaj ŝuoj. ŝi iris en tiu direkto. Unue ŝi iris hezite, sed poste ekrapidis.
Li metas ambaŭ manojn en la jakpoŝojn, poste en la pantalonpoŝon, en la poŝojn de la veŝto. Bankbiletojn li ne trovas.
– Jes – li diras al si – ŝi iris al tiu direkto. Kial mi restis sur la benko kaj kial mi ne sekvis ŝin vere?
La kapo de Karlo ankoraŭ muĝas pro baldaŭ forgesota fabelo. En la poŝo estas nur la senpaga rajtigilo por tagmanĝo en la komunuma help-manĝejo.
Kaj iom laca li ekiras al la komunuma manĝejo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.