|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GRANDA AVENTUROAŭtoro: Ferenc Szilágyi |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
Enretigis Geo
La Edukada Servo |
– Sed tio estas nur bagatelo, kara! Ekzistas multe pli gravaj aferoj, ol la preterlasoj de la lavistino. Ne ekscitu vin!
– Bagatelo? Por vi ĉio estas nur bagatelo. Mia laboro, miaj zorgoj, kiel dividi vian salajraĉon, mia ŝvito, miaj mortlacaj manoj al vi estas nur bagatelo sen graveco. Sinjora Moŝto nun iros en sian oficejon kaj juĝos de la alta piedestalo kaj ne zorgos pri la ĉifonoj kaj aliaj bagateloj de la stulta edzino. Jen manĝaĵo por vi, certe Vi revenos denove malfrue.
La juna, militema, iom diketa virino laŭte, kun plezuro bruis, kverelis kun sia edzo. Ŝi evoluigis la kverelon je arto. La edzo komence serene kaj preskaŭ kun admiro observis ŝian paroltalenton, sed poste ĉagreniĝis kaj rigardis ŝin pli kaj pli malkontente. Nun fine alvenis la lavistino, kies malfruo vekis la grumbladon kaj la tuta afero ŝajnis al li tre teda kaj malagrabla. Sed ĉu li malgajiĝis pro la disputo, ne li ne opiniis la aferon tiel danĝera, tiuj aferoj venis kaj iris rapide, ili signifis nur, ke iliaj zorgoj ne estas tro grandaj kaj ŝi bezonis tiujn etajn fulmotondrojn por kompensi sian sangvinismon. Sed estis io alia. Li alrigardis ŝin kaj ne plu vidis ŝin juna, en ŝia pozo, en ŝia vizaĝo montris sin alia virino, ŝi kiel pli maljuna homo kaj tio eble alvenos baldaŭ: dika, laŭta, tute ne delikata sinjorino. Kaj subite li sentis sin tute fremda, preskaŭ malamika al ŝi. Li sentis la saman fremdecon, kiun li sentis dum siaj knabjaroj kontraŭ mezaĝaj, dikaj onklinoj. Ili estis laŭtaj kaj multvortaj, babilemaj kaj klaĉemaj, sidis kun dismetitaj kruroj, oni aŭdis ilian spiron kaj – eĥ, li ne devas timi siajn pensojn – ili ne estis tre apetitigaj. Ĉu do ankaŭ ŝi iĝos tia? Kiel knabino ŝi estis vigla, sed pikante agrabla kaj ĝis nun li ne rimarkis transformiĝon, nu iomete ŝi dikiĝis dum kelkaj jaroj, sed nun lin surprizis unuafoje la klara kritiko kontraŭ ŝi. Kaj li alrigardis la meblojn, antaŭ nelonge aĉetitajn kaj la matenan malordon kaj subite li ekvidis en ili la bone kaŝitan antikviĝon, ordinariĝon, griziĝon. Li rimarkis la konstantan kadukiĝon de la tuta vivo, kiun li hodiaŭ, ĝuste hodiaŭ ne volis vidi. Hodiaŭ ja estas tiel bela tago, la strato ŝvebas en la ora atmosfero, li vekiĝis tiel bonhumore, senzorge, rideme, optimiste kiel la oktobra ĉielo mem, kiu por momento – same kiel li – resorĉis al si la brilon de la juna printempo.
Maljuna li ja ne estas, tridek–kvin-jara viro, rapidkariera juĝisto, de kiu oni ĉiam atendis kaj atendas multe. Li havas la pozon de trankvila, konscia, senpera kaj afabla burĝo, kies puritanecon kaj seriozecon la onidiro neniam forgesas mencii. Tiu terura diskuto tiel ĝenis lin! Jes, oni ja ne povas diri, ke ili vivas tute senzorge, kiu povus diri tion en lia socia klaso, sed iliaj zorgoj ne estas minacaj kaj tute ne danĝeraj. Oni devas iomete ŝpari, iomete dividi, sed ili povus vivi eĉ sen tio. Ili preskaŭ sportigis tiujn t. n. virtojn. Sed... kial pensi pri tiuj zorgoj ĝuste hodiaŭ, hodiaŭ ĉio estas tiel ridema, tiel agrabla, ne... ŝi ne rajtas per sia grumblado forfajli la klaran serenon de la sunriĉa kaj printempon revokanta oktobra tago. Sed ŝi grumblas, kverelas kaj la tuta bildo hejme ne estas agrabla. For de ĉi tie, laŭeble plej rapide for!
– Ĉu la sinjoro ne bonvolus sciigi al mi la tempon de sia majesta alveno? – grumblas moke kaj iom pli mallaŭte la sinjorino. Ne, ŝi volas vidi nur tiun bagatelon, kiu lin absolute ne interesis hodiaŭ. Sed ŝin tio pli varmigis ol la mirinda reviviĝo de la aŭtuna naturo.
– Mi devas hodiaŭ pritrakti multe da aferoj. Multaj procesoj estas hodiaŭ – rekriis la juĝisto kaj simile al malbonkonduta knabo li jam ŝtelis sin eksteren. Granda spiro. Li ne mensogis volonte, li mem ne scias, kial li faris tion. Sed ververe por hodiaŭ li havis nur unu bagatelproceson. Sed eĉ tiom da laboro kaj tiom da ĉiutagaĵo ŝajnis al li tro teda hodiaŭ. Li ofte sentis kontraŭdirojn en sia profesio, precipe komence kaj hodiaŭ li ne havas emon batali kontraŭ si.
Preskaŭ dance, iom fajfetante li tretis tra la flankstrato. Li preterkuris la domzorganton, kies farizean vazalhumilon li reciprokis per bonhumora afableco. Tiu rigardis post lin kaj pensis:
– Kiu povus trovi la kaŭzon de tiu bonhumoro. Antaŭ du minutoj li kriadis en la kuirejo.
– Estas frue ankoraŭ – konstatis kontente la juĝisto kaj ekiris al la kontraŭa direkto. Oni povas fari mallongan ĉirkaŭvojon. La virinoj komencis siajn aĉetadojn. Sur la strato ekbrilis koketaj servistinoj, kurantaj junuloj fajfis, infanoj ludis kaj viglaj junulinoj, reridis al la sunradioj. La benzinvaporo, la polvo brilis kaj bonhumore dancigis la petolajn bakteriojn en la flava aŭtuna aŭreolo de la ŝaŭmanta metropolo.
Ĉe la angulo de la dua strato ŝlimvizaĝa etulo ludis en la sablo, kiun lia patro, la posedanto de la karbvendejo metis al li sur la trotuaron. Li mem laboras en la kelo sed la malforta infano devas ja havi sablokeston, li devas fortiĝi kaj enspiri la sanigan kaj fortigan varmon du la sunbeno. La knabeto knedis, aspergis la sablon, konstruis fabelajn miraklojn el ĝi, trijara etulo ja havas siajn proprajn ideojn. Mirindajn! Kaj tiam venis la bonhumora giganto, laŭ sia profesio juĝisto, ekkaŭris apud la knabeto. Li ekenviis la knabeton pro la libera ludo kaj sub la preteksto de amikemo al la infano, ekkaresis la malpuran vizaĝeton kaj sub la sama preteksto, sub la devigo de ia kobolda petolemo li komencis filtradi inter siaj fingroj la delikatan sablon. – Kiel bela, ora, belega sablo – li diris mielvoĉe al la infano. Sed la terura infano eksentis la ofendon de sia posedrajto. Oni ne povas atendi ion bonan de tia knabo. Jam nun li estas avara, pensis la juĝisto. Terura infanaĉo! Ĉu la severa kritiko estis rajta aŭ ne, tion oni ne povis pridecidi, eble la knabeto eksentis la egoistajn motivojn en la agado de la giganto kaj ploraĉe li stumbladis sur la kelŝtupoj por plendi al la patrino. Tiel seniĝis la juĝisto de sia preteksto, sub kies flugiloj li esperis inside ludi. Ludi. Kion oni povis fari. Li foriris kaj direktis siajn paŝojn en malpli homplenan straton, ĉar li sentis nerezisteblan deziron paŝi, paŝadi tre singarde, ke nur ĉiun duan ŝtonkubon de la trotuaro lia piedo tuŝu kaj tiu tasko ŝajnis al li terure grava; poste li provis iri laŭ la maniero de la ŝakluda ĉevalo kaj provis tre senkulpe rigardi al preteriranto. Li ekmeditis: – Ĉu mi freneziĝis?
Ne, vere li ne estis freneza, tion li sciis. La sola kaŭzo de tiuj strangaĵoj estis la bonŝanca retrovo de la tiel facilanime forgesita infaneco. Tio estis la kaŭzo kaj pro tio oni devas ĝoji. Poste venis la stratlanterno. Li devis ĉirkaŭrigardi kaj konstati, ĉu neniu rigardas lin. Neniu rigardis lin. Li estis jam en la senhoma vilaokvartalo, kie nur la brueto de la falantaj folioj donis voĉon al la naturo. Kaj poste li devis ĉirkaŭiri la stratlanternon kaj poste li denove devis ĝin ĉirkaŭiri. Kiam la trian fojon li devis iri kun serioza mieno laŭ mistera ceremonio ĉirkaŭ la lampokolono, virina voĉo alkriis lin el supra fenestro de la plej proksima vilao:
– Ĉu vi perdis ion, sinjoro juĝisto?
La juĝisto konsternite rigardis supren:
– Je-es, sinjorino, bonan tagon, bonan tagon, mi perdis mian cigaredingon, sed mi ĵus retrovis ĝin – respondis purpurvizaĝe la juĝisto, kiu klinis sin denove ne povante ekpensi kion fari kaj poste demonstris la retrovon per la almontro de la cigaredingo. La sango fluis al lia kapo kaj post la ripetita salutbalbutado preskaŭ kure li fuĝis de tie.
– Perfekta krimulo mi estas – li pensis – en tiu ĉi terura urbo. Karcero ĝi estas! Konatoj kaj konatoj ĉie... li grumblis. La malfavoro de la hazardo iom vundis lian bonhumoron, sed baldaŭ li forgesis ĉion kaj post iom da vagado li atingis la placon de la centra stacidomo. Tie li povus preni tramon por alveni al sia oficejo. Al la oficejo? Freneza penso obsedis lian volon kaj en la sekva minuto li jam staris en la plej proksima telefonejo kaj telefonis al sia kolego:
– Vi komprenas, mi havas ion neatenditan por aranĝi. Mi ne povis prokrasti la aferon. Ĉu vi estus afabla rigardi en mian kontoron antaŭtagmeze? Jes, la notario estas tie. Sed ĉu vi havus okazon anstataŭi min je la dek-unua... Ne, nur unu proceso... tre simpla... oni certe petos prokraston... dankon... koran dankon... vere tre afable de vi... Dankon, ankaŭ mi salutas vian edzinon... ĝis...
Kaj li demetas la mikrofonon, li staras jam antaŭ la biletkaso. Kaj jen li jam estis aĉetanta bileton al banloko, situanta en duhora distanco de la ĉefurbo apud la granda lago, apud tiu bela lago. Tie nun, dum la aŭtuno li renkontos neniun. Li volis ludi, ludi, senzorge, infane sub la libera, varma ĉielo. Kun la sento de radianta juneco li trovis komfortan lokon en malgranda kupeo.
Ĉio estis tre agrabla. La vitrohalo de la granda stacidomo revokis ĵus la feliĉan ekscitiĝon de la junaj jaroj, kiam lia plej ŝatata odoro estis tiu de la lokomotiva fumo. La kriado de la vendistoj, proponintaj delikataĵojn (tuj li aĉetis el ili), la vigla pulso de la grandurba stacidomo, la energie moderna ritmo, la gimnastika movo de la lokomotivaj radaksoj, nun oblikve supren, nun malsupren, unu-du, unu-du – la apuda vagonaro ekveturis – la tuta svarmo de la vivo anoncis al li la liberiĝon. Kaj ĝuste tiu sento de la liberiĝo sorĉis junrozojn sur la vizaĝon de la juĝisto, pentris la bluon de liaj okuloj simila al tiu de la ĉielo kaj briligis ilin per la miraklo de la senmanke homa optimismo. La infanan ĝojon de la blonda, altkreska kaj bonvestita viro mire kaj serene rigardis iu.
Verdire li estis tro okupita pro la forkura jubilo, li okupis sin per si mem. Tiel okazis, ke la alloga vizaĝo de la juna virino, sidanta kontraŭe al li, nur tiam kaptis liajn okulojn, kiam la rapidvagonaro komencis sian vojon per majestaj movoj. Sed eĉ tiam nur kiel kompletigo.
De kiam li ekhavis la bonŝancan ideon forlasi la urbon kun siaj ĉiumomentaj baroj, ĉio favoris al li, ĉio nur plialtigis lian feliĉan transformiĝon. Ankaŭ tiu ĉi bela, afabla, juna vizaĝo! Kvazaŭ Ŝi estus reveninta el la revoj de la knabaj jaroj. Gracia, maldika, subtila figuro, malhela, onda hararo; kiel ĉarme ŝi ekskuis nun la delikatan kapeton, kiel ondumas ŝia duonlonga, bukla hararo, kiel maldikaj estas la belarkaj lipoj, kiel milda koketemo estas en la malhelaj vestaĵoj, el kiuj marmore reliefiĝas la mildlinia kolo kaj en la apenaŭ kosmetike korektita natura koloro de la vizaĝo. Kaj la vagonaro glutas la kilometrojn. Kiel belege brilas la suno, kian transteran ridon ĝi sorĉas al la aŭtuna vivo. Kiel bela estas la kolorkanto de la arbustoj, kiuj ruĝajn, brunajn, flavajn kaj eĉ melankolie malhelajn salutojn komplimente proponas al la malfidelaj, nereteneblaj sunradioj. Kiel belaj estas la apudmontaj, rektstrataj vilaĝoj kun la blanke ridaj domoj, pelargonioj en la fenestroj, kun la groteske irantaj anseroj kaj amikaj infanoj, kies mansignon li tiel volonte reciprokas kvazaŭ promesante, ke li kunportos iliajn salutojn al la fabellando, kien li veturas per tiu ĉi giganta maŝino. Kiel bele, kiel bele...
La trian fojon li diris jam laŭte, ne rimarkante tion,:
– Kiel bele!
– Vere tre bele! – respondis simple, amike kaj nature la juna virino. Ŝi jam de longaj minutoj atentis – iom patrinece – la viron. Lia vizaĝo tiel senkaŝe kaj klare aperigis liajn sentojn, ke vere ne estis malfacile sekvi la elformiĝon de liaj pensoj.
La juĝisto alrigardis ŝin kun surprizo. Ankaŭ tiu ĉi senpera aliĝo al liaj pensoj, tiu spontana eniĝo en la kadron de lia humoro estis ne esprimeble agrabla. Li spiretis kvazaŭ en varmeta akvo kun sento de granda plezuro. Ĉio, ĉio mirakle servis la neverŝajne fabelan etoson, la realporton de la infaneco. Tiu etoso ĉirkaŭis lin ĉie hodiaŭ. Tiu ĉi subtile bela, ĉarma knabino. Lin ektuŝis la atmosfero de la unua knabamo. Jes, li devus poemi pri tiuj ĉi dolĉaj lipoj. Nun denove reaperis ĉe li la interna riproĉo de la ĉiutaga burĝo, ektimante pro siaj trokuraĝaj pensoj, li reprenis sian kutiman kaj akceptitan aplombon, sed en la lulo de la vagonaro, en la varmo kaj en la delikata kaj diskreta parfumodoro lia konscienco denove dormemiĝis kaj li transdonis sin denove al la admiro de forkuranta kato, flirtanta papilio, riverencanta poplo sur la vojo, aŭ (kaj plej daŭre) al la plena admiro de la juna virino.
La interparolado ekruliĝis same senpere kaj nature kiel ĝi komenciĝis. Oni demandis kaj respondis senpere, kvazaŭ malnovaj amikoj. Ŝi estas fianĉino kaj nun ŝi estas vojaĝanta hejmen el la ĉefurbo. Tie, en la urbeto li atendas ŝin, sed ŝi preparis surprizon kaj ne sciigis la alventempon. De la komenco la konversacio ne estis tute konvencia, sed iom post iom klare aperis la ludo sub la babilado, la eterna ludo. Sub la vortoj de la viro ankoraŭ kaŝis sin la pagana faŭno, sed li jam estis tie, kvankam eĉ li ne konsciis pri tio. Estis nur la radianta vivoĝojo, kiu elektrizis lin kaj ĵetis fajrereton ankaŭ en la koron de la sinkaŝema knabino. Ŝi estis ja sinkaŝema. Oni devis nur alrigardi ŝin: la korpa kaj vesta pure, kiu limiĝis jam al la pedanteco, la zorge flegita frizuro de la ondanta hararo, la akcentado de la ordo kaj reguloj atestis pri senpera, konscia, saĝa kaj bone pripensita vivo. Kaj vidante ĉiun ĉi senperecon, naturecon kaj amindan, admirindan saĝon oni sentis, ke oni devas konfesi al tia junulino.
Kaj ne daŭris pli ol duonhoron, kiam la juĝisto atingis la konfeson. Li ja ne konfesis pri amo, sed li konfesis pri la hodiaŭa mateno. Ankaŭ pri la edzino li ne parolis. Ne pro virfriponeco – almenaŭ li tiel trankviligis sin – sed tiu parto iel, pro instinkta ordono ellasiĝis el la rakonto, eble ĉar li ne volis veki neestetikajn pensasociojn. Ankaŭ sian ringon li ne tro briligis. Kaj li eĉ ne diris sian nomon, sed tion li faris ne-konscie, nur poste li konstatis, ke nek li nek ŝi scivolis pri la nomoj. Ili eble konjektis, ke la inkognito liberigos ilin de la katenoj de la ĉiutagaĵoj kaj la tuta refreŝiga tempeto de la vera kaj pura vivoĝojo estis klopodo por liberiĝo. Ĝi similis al muziko, vera, pura kaj transcendenta arto. Sed cetere li konfesis ĉiujn siajn herezajn pensojn, parolis pri la nekontraŭstarebla ludemo kaj pri sia fuĝo el la ĉefurbo de la filistra ordo. Dum la konfeso liaj okuloj brilis, lia vizaĝo ardis kaj la tuta entuziasma knabvizaĝo, lia ridemo, plezuro faris dum minutoj tiun vojon, kiu ofte estas pli longa ol la plej longa distanco sur la tero. La pensoj, la koro, la animo de la knabino identigis sin kun liaj kaj el la profundo de la bone ordigita animo leviĝis la deziro al iu, ĝis nun ne konata liberiĝo. Tute ne temis pri gravkonsekvencaj agoj, pri disiĝo de sia mondo, sed seniĝi de la konvencioj kaj adaptiĝoj por momento, aŭ momentoj.
Tiel okazis, ke ŝi preskaŭ senhezite konsentis pri la interrompo de sia vojaĝo por kelkaj horoj, nur por promeni en la forlasitaj parkoj de la apudlaga banloko. Ŝia fianĉo ja ne scias pri la alventempo, kelkhora prokrasto signifas nenion. Kaj oni ne devas timi tiun ĉi grandan knabon. Li estas sincera, agrabla, milda kaj bona. Kamarado en la plej bela senco de la vorto. La tuta epizodo promesas plezuron, forgesigan, feliĉan, ekscitan aventureton. Ne, ne estas inde batali kontraŭ tiu ĉi neniam revenonta sento. Kaj estus eĉ pli malsaĝe batali kontraŭ ĝi. La posta reakcio estus tre malfeliĉa kaj donus amarajn horojn al ŝi kaj eĉ pli al ŝiaj medianoj.
Kaj ili, nur ili solaj forlasis la vagonaron ĉe la apudlaga stacio.
La granda stacio oscedis pro la malpleno. Apenaŭ ĝenis ilin la mira rigardo de la staciestro. Ili baldaŭ forlasis la teritorion de la stacio kaj staris sur la bordo de la violkolora, granda lago. La alia bordo apenaŭ estis videbla kaj sur la tuta, preskaŭ senfina akvo nur sola velŝipo naĝis en la malproksimo. Proksime kan-arbaro luliĝis kaj sovaĝaj anseroj, melankoliaj mevoj flugis al la ĉielo, rondflugis kaj revenis. Ili revenis ĉiam samloken. La ondoj mallaŭte plaŭdis kaj distilis la delikatan, molan sablon de la bordo. Trankvilo, trankvilo, trankvilo! –
Nun akva serpento spiralis antaŭ ili. Kiel virinoj kutime, la knabino ekfrostis, vidante serpenton, ekskuiĝis kaj la viro subtile, fratece ekkaresis ŝin. Iomete melankolia estis ĉio ĉi, ia malgajo de la pasemo sentiĝis en la kvieto, oni sentis la alvenon de io, pri kio oni scias, sed kion oni ne konas. La juĝisto saturiĝis de melankolio.
Poste ili promenis kaj parolis preskaŭ neniom. Sed tiu silento ne postulis motivadon, ĝi ne estis teda, ĝi male estis la plej perfekta esprimilo de iliaj komunaj pensoj. Ili jam ne plu deziris ludi. El tiuj esperoj plenumiĝis nenio; sed ili sentis nek mankon nek trompiĝon, ili estis plenplenaj de inspira, spirita kontentiĝo. La viro alrigardis ŝin. Ŝiaj piedoj facile, singarde tuŝetadis la sablon, kvazaŭ ŝi timus, ke la sorĉo rompiĝus pro pli reala paŝo. Ŝia juna kolo iom fleksiĝis antaŭen kaj la okuloj, tiuj brunaj, profundaj okuloj brulis en melankolia fajro. Ĝis nun ili ne rigardis rekte unu la alian, sed jen en la sama momento ili levis sian rigardon al la alia kaj poste tute memkompreneble, kun la sama komuna iniciato en la sama momento, sen hezito kaj sen ĝeno kaj sentante nur ian mirindan fratecon simple ili interkisiĝis.
Ĉe la rando de la horizonto aperis nubostrio kaj la ĝis nun nebulaj konturoj de la transaj montoj malaperis. Post malpli ol dek minutoj la vento ekblovis, la cirkulado de la mevoj iĝis pli ekscita, ilia krio pli akra. Jen alvenis pluvatako kaj ĝi venis tiel subite, ke ili devis kure serĉi ŝirmejon. Tio solvis la solenan humoron. La viro ĉirkaŭbrakante la talion de la facile kuranta knabino kuris kun ŝi. Tiam ili jam ridegis. La sorĉa vualo disŝiriĝis en la pluvego. Nun ili retrovis la pli frue esperitan ludemon. La pluvego fariĝis pli perforta kaj ili devis rapide trovi konfidindan azilon. Sur la bordo forlasite, izole dormis kelke da blankaj vilaoj. La pluvego tamburegis sur la tero, kiam ili atingis la unuan. En la ĉirkaŭaĵo nenie oni povis malkovri homon. Kaj senpense, nur por petoli iomete, li elprenis siajn ŝlosilojn kaj – ne estis la unua kaj ne la plej granda miraklo hodiaŭ – la dua ŝlosilo turniĝis en la seruro kaj la pordo malfermiĝis. Ĉio kvazaŭ en sonĝo. La pluvego estis freneza, sed li ridis plengorĝe. La knabino reridis bonhumore kaj ili eniris en la fremdan vilaon.
La vilao ne estis tute ne-loĝata. Almenaŭ ŝajnis, ke oni kutime vizitas ĝin ankaŭ nun kelkfoje. Iom da malordo, iom da hejmeco atestis, ke oni estis en ĝi antaŭ kelkaj tagoj. Sur la tablo kuŝis malfermita libro kaj tio iomete ektimigis ilin, ke la posedanto de la vilao revenos. Pripensu, kia skandalo estus! Sed la viro tuj poste kun infana ĝojo malkaŝis la rezultojn de sia privatdetektiva esplorado: en la tuta domo troviĝis nur sabataj kaj dimanĉaj gazetoj. La posedanto do estas tiaspeca obstina semajnfinulo, kiun eĉ la malfrua aŭtuno ne fortimigas de la lagbordo. Kurioze, sed ili dum la tuta tempo ne pensis pri respondeco, ili nur ne volis esti malkovrataj, sed cetere tute ne estis en iliaj pensoj eĉ penteto pro io kontraŭkutima, aŭ kontraŭrajta. Ĉio devis esti tiel kaj okazis, kiel tio devis okazi. La juĝisto same ne pensis pri io alia, kiel la knabino ne. Ili tute forŝiriĝis de la homa socio, en la tuta tero ekzistis nur du homoj: ili. Kaj ili posedis ĉion kio troviĝis sur la tero. Ili havis rajton por ĉio, ĉar ekzistis neniu kiu estus povinta dubigi ilian posedrajton.
Rideme kaj ridegante ili eniĝis en la nekutiman kaj interesan situacion. Kaj jam nun tute ne estis mirinde, ke post la subite aperanta sento de malsato ili ambaŭ fervore serĉis manĝaĵon en la vilao. Post nelonga tempo kun hurakrio ili trovis skatolon da sardenoj, botelon da biero kaj ili kompletigis tiun trezoron per la buterpanpecoj, kiujn la edzino de la juĝisto enpakis. Ankaŭ glasoj ne mankis el la mastrumado. La juĝisto levis la botelon kaj verŝis bieron en la glason de la knabino. Ŝi rigardis sur la levitan manon, sur kiu la edza ringo ne plu povis sin kaŝi kaj ŝi rigardis al la pedanta pakaĵo de la panpecoj:
– Ĉu edzo...? – ŝi diris kun milda riproĉo.
Tiu vorto estis la unua, kiu rilatis lian normalan vivon kaj la riproĉeto aperigis respondecsenton ne al ŝi, sed al la nekonata virino, sed la ombreto, kiu dum momento eksidis sur ilia humoro, baldaŭ forflugis. La pluvo malrapidiĝis. Ili daŭrigis la detektivadon, ili rigardis la libron, lasitan sur la tablo.
– Inteligentulo – eldiris la knabino la verdikton – rigardu, li legas modernajn francajn novelojn.
– Li estas fraŭlo, – konstatis la juĝisto, kiu observadis speciale la ne tute modelan mikson de la aĵoj. Sur la tablo de la kuirejo kuŝis inter pli kuirejaj aĵoj ankaŭ pantoflo.
– Ni devos lasi kelkajn dankvortojn al tiu ĉi bonfarulo – ili interkonsentis. – Kiel li surpriziĝos!
Ili kuris tien-reen, babilis infane kaj ridis, la suno por momento reekbrilis kaj iliaj vangoj brulis. Ili staris ĉe la fenestro kaj rigardis la ekfendiĝintan gigantan nubon, kiun trarompis la glavo de la triumfanta suno. La viro staris iomete malantaŭ ŝi kaj ĉe ekmovo iliaj korpoj tuŝis unu la alian. La viro subite ekflamiĝis. Kun ne kontraŭstarebla vervo li fermis la knabinon inter siajn brakojn. Ŝi fermis la okulojn, ektremis kaj baraktis inter la fortaj brakoj, sed ne estis eble defendi sin kontraŭ la kispluvo kaj ŝian singardon pli kaj pli subigis la volo de la viro. Ŝi jam reciprokis la kisojn kaj ŝi sentis, ke ŝi falas, falegas. La viro eklevis ŝin kaj volis ŝin porti... Ŝi provis protesti, turnis sin de la viro kaj ĝemante malfermis la okulojn. Kaj trans la fenestro estis tiu, kiu redonis ŝian forton, kiu frostigis ŝian sangon kaj pelis kontraŭstaron en la korpon.
– Kion ni faras! Malfeliĉulo, rigardu!
Li vidis proksimiĝantan virfiguron. Kampulo, kun uniforma ĉapo kaj pipo en la buŝo proksimiĝis. La gardisto de la forlasita bankolonio. Ĉu li ekvidis ilin? Sankta ĉielo, kio okazos, se li malkovras ilin? Piedfingre ili ŝtelkuris al la malhela antaŭĉambro. La viro subite rememoris pri la ŝlosiloj ekstere kaj rapide entiris ilin, en la internan ŝlosiltruon kaj singarde turnis ilin. Poste ili staris senmove, kun angoro, ilia koro bategis. La pezaj paŝoj nun preteriris la domon. Nur la mallaŭtiĝanta ŝmaco de la koto aŭdiĝis. Ili ankoraŭ staris senmovaj, la angoro, la timo de terura skandalo rigidiĝis en ili kvazaŭ kramfe kaj ne povis solviĝi. Sed post paso de minuto ili malrapide ekmovis sin, reekspiris. La viro provis ridi. Li estis pala kaj hezitema ankoraŭ kaj la rerideto de la knabino estis tre malgaja.
Ĉio delikata malaperis el la aventuro. La juĝisto iĝis kutima kaj ordinara terloĝanto kun avido kaj akaparemo en la koro, kiu nun volis posedi. Ne plu temis pri harmonia volo. Li provis esti nur perforta, sen la plej malgranda penso pri la alia homo, kiu degradiĝis en la sentoj je objekto. Li estis kalkulema kaj celkonscia. Sed la knabino milde protestis. Ankaŭ ŝi perdis tute la sorĉon, sed el ŝia ekscititiĝo kaj deziroj restis nun nenio. Ŝi sentis sin frosta kaj malgaja.
– Ne forgesu la gardiston – ŝi diris kun substrekita, milda ironio. – Li certe revenos.
Kaj efektive li ne plu povis forgesi la Gardiston. La gardisto, la konvencioj, la kutimoj, la moralo jam reaperis en tiu ĉi neverŝajna sonĝo. Ankaŭ li eksentis denove la froston sur sia dorso, pensante pri la skandalo, kiu estus povinta okazi. Pensu, en lia socia pozicio. Li estas juĝisto! Kia frandaĵo al la gazetoj! Kaj lia unua sento estis amareco kontraŭ la katenoj en la vivo, malesperiĝo kontraŭ la ligiteco. La vivo estas efemera kaj estas maljuste aranĝi tiun efemerecon kvazaŭ oni vivus eterne. La sango peliĝis al la kapo. Li spiris peze.
La knabino alrigardis la horloĝon:
– Ĉiuj sanktuloj! Ni devas rapidi al la stacio, ke ni povu atingi la vagonaron.
– Jes, ni devas rapidi – respondis la viro kaj eksvingis la malplenan bierbotelon, kiun li tenis en la mano.
– Kion vi faras? – demandis la knabino kun angoro en la voĉo.
– Mi nur frakasas la murspegulon – respondis la viro, dum la spegulvitroj tintbrue falis planken. Poste li aldonis:
– Oni devas ion fari...
Senspire ili kuris. La vagonaro de la knabino jam staris ĉe la stacio. Inter la dudirektaj vagonaroj estis nur kelkaj minutoj. Ili renkontiĝis ĉe tiu ĉi stacio. Dum la kurado ili tute ne havis pensojn pri la pasintaj horoj, nur pri la eventualaĵoj de la saviĝo. Ili tute ne pensis pri tio, ke eble estus bone malfrui, ke eble sekvus el ĝi io nova, kiu superus la malnovan vivon, ke eble ili preterkuras donacon, tre valoran. Ili nur kuris, kuris... Kaj kiam la knabino jam estis en la kupeo kaj kun iom pala reviviĝo de la sonĝo kaj kun dankaj okuloj ridetis tra la subigita fenestro al la viro, – de malproksime tiam jam aŭdiĝis la bruo de la vagonaro al la ĉefurbo – li postulis senpacience de ŝi:
– La nomon, la adreson...
– Jam malfrue! Neniam plu – respondis la knabino kaj la vagonaro forportis ŝin en la nebulon de la sonĝoj.
Kaj nun ankaŭ li sidas en kupeo. Li rigardas sian horloĝon. Ne estos pli ol la sesa posttagmeze, kiam li denove estos en la urbo.
Ŝt-ŝt-ŝt – ŝt... la radoj muzikas, nun li estas survoje al la hejmo... al la hejmo... al la hejmo...
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.