|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GRANDA AVENTUROAŭtoro: Ferenc Szilágyi |
©2026 Geo
|
Se ĝis nun vi ne scias, nun mi konfesas sen multaj vortoj, ke mi estas revemulo, optimisto en ĉiuj rilatoj. Pli revema, pli optimisma oni ne povas esti. Mi kredas, ke oni povas gajni per tio. Sed miaj amikoj kutimas mangesti strange, bedaŭre, kelkfoje kompate, kiam ili parolas pri mia praktika valoro. Kondiĉe ke mi ne ĉeestas. Ofte kiam mi alvenas, la konversacio subite estingiĝas, oni nenature movas sin, ŝajnigas naturecon kaj tiam mi scias, ke oni parolis pri mi. Oni diras, ke mi sonĝas en la mondo, mi estas mallaborema, malpraktika, ne kreita por tiu ĉi mondo, dum la aliaj, la sobraj, aktivaj homoj agadas ĉiam. Ili ne povas ripozi, eĉ kiam la sorto forrabas ilian laboreblecon. Mi konas aktivulon, li estas mia parenco, maljunulo li estas. Kiam li pensiiĝis, li ne povis trovi sian lokon kaj li reiris en sian oficejon kaj petis tablon kaj ordigis paperojn, donis informojn al la preterirantoj en la koridoro kaj faris aliajn mil ne-necesajn agojn senpage, nur ke li povu enspiri la saman atmosferon kaj ŝajnigi la febran agadon. Estas bone, ke oni komprenis lin tie, en la oficejo kaj ridetante toleris lin. Kvankam la tuta agado estis nur ludo.
Oni pli malfacile komprenas min. Ankaŭ mi kelkfoje malaprobe balancas mian kapon pro mi mem. Vere mi estas sentaŭgulo, kaj miaj deziroj, sopiroj, mia opinio pri la vivo, ĉio en mi kaj ĉio sur mi diferencas de la normala homo. Ne pensu, ke mi estas fiera pri tio! Iom post iom miaj korpo, vesto kaj animo forĉifoniĝas, miaj sonĝoj kaj revoj – unu post la alia – forcindriĝas kaj mi restas inter la nestposedantaj, ordemaj burĝoj la krispa, komika pasero, kiu saltadas tien kaj reen, ĝis venas la granda frosto, la morta neĝkovrilo. Mi kondamnis min centfoje, faris al mi mem solenajn promesojn, ĉiam pri morgaŭ, sed nenio estas pli neatingebla ol la morgaŭa tago. Eble ankaŭ vi vidis tiun karikaturon, kie la veturigisto tenas antaŭ la ĉevalo per sia longa vipo, ĉe la fino de la ŝnuro fasketon de bonodora fojno. La fojno estas konstante antaŭ la ĉevalo, ĝi kuras post ĝin, sed neniam ĝi povas atingi ĝin. Tiel mi insistas, stimulas mian vivon per la promeso de la morgaŭa transformiĝo, sed tiu morgaŭ restas ĉiam nur la sama morgaŭ. Kaj transformiĝi estas neeble!
Ĉiutage, ĉirkaŭ la tagmezo mi iras tra la ponto. La ponto estas larĝa kaj longa. Ponto inter la du bordoj de la vasta, majesta rivero kaj ponto inter la grandurbo kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj. Tiu ĉi ponto estas solida, masiva, konfidinda. Ĝi estas inda al la rivero. La rivero estas granda, la ponto estas granda, sed oni estas malgranda. Sur la grize verdaj ondoj, (ili estas malpuraj pro la akvo de la nordaj industriejoj, fabrikoj), ŝipoj naĝas, motorboatoj pafpafas kaj la rivero provas sputi blankan, koleran ŝaŭmon al la arogantaj hominventaĵoj, kiuj ĝenas ĝian fluon. Ĉar la rivero estas granda, sed oni sentas, ke la aliaj povas grandiĝi kaj multaj pigmeoj povas kateni la plej grandan Guliveron.
Mi ne apartenas al tiuj pigmeoj. Mi estas pli pigmea ol ili. Longtempe mi kutimas rigardadi la akvon starante meze de la ponto. Sentaŭga tempopasigo, oni diras kaj oni pravas. Dum mi gapadas, aŭtoj, ĉaroj, ŝarĝveturiloj, bicikloj kaj zorgoŝarĝitaj homoj kuras preter mi. Sed mi ne rapidas, ĉar mi sentas, ke mi devas solvi problemojn, kiuj estas tute specialaj. Ekzemple: Kial mi staras sur la ponto, super la akvo? Kial mi povas resti eterne infano kaj kial oni ne restas infanoj? Aŭ se oni povus resti eterne infanoj, kial oni prenas aplombon de ŝajna graveco?
– Senutila tempopasigo! – oni diras.
– Senutila tempoŝtelado! – diras tre severe mia nova amiko, kiun mi konas nur de hieraŭ. Hieraŭ mi renkontis tiun novan amikon ĉe la ekstremo de la ponto kaj ni alvenis al la alia ekstremo samtempe. Dum tiu tempo niaj rigardoj kelkfoje renkontiĝis kaj de tempo al tempo niaj okuloj komencis interesan kaj kontinuan dialogon.
Hodiaŭ ni renkontiĝis denove. Miaj okuloj ekbrilis pro la revido. Mia nova konato estas interesa kaj simpatia individuo. Kaj mi vidis, ke ankaŭ mi estis rekonata kun la samaj sentoj.
Sed mi babilaĉas ĉi tie laŭ mia abomena kutimo kaj forgesas mencii, kiu kaj kia estas mia nova amiko, kiu ekiris jam duafoje sur la ponto kaj alvenis la pontofinon jam duafoje en la sama minuto.
Mia amiko ne estas alta, eĉ oni povus diri – malalta. La okuloj estas la plej karakterizaj: akra, fervora, atentema, sin movema, ruĝe enkadrita estas tiu okulparo. Okulparo kun la maksimuma kapablo por esprimi ĉion kaj sur tiu skalo troviĝas esprimoj de la atentigo ĝis la neglekto kaj riproĉo. Mia amiko ne havas humuron, nur precizan devoscion. Li – ĉar estas li – ne havas tempon prizorgi sin. Li estas kotokovrita, li estas malpura, liaj haroj estas plenaj de malpuraĵo. Bela li ne estas, sed pri beleco li ne pensas, nur pri la devo. Li movas sin konstante, saltadas, kuradas tien-reen, gvidas, ordigas kaj unuavice kaj ĉefe li bojas sur la ponto, kie renkontiĝas modernaj aŭtoj kaj lamantaj ĉaroj, bicikloj kaj tramoj. Kie la ritmo ne estas unueca kaj kie oni devas ordigi, atentigi, inspekti kaj riproĉi. En la kaoso de la motortamburado, sirenado, homkrioj, tramsonoriloj pli akre sonas la voĉo de mia amiko. La amiko, kiu ekiras kaj alvenas al la pontofino samtempe kun mi. Li estas agema, mi estas pasiva. Kaj tamen ni alvenas samtempe. Kiel do, – vi demandas.
Jes, estas tiel, kvankam la maniero de nia marŝado estas tute diferenca. Mi iras malrapide, kelkfoje mi staradas, rigardas la koleran riveron. La rivero plej ofte estas malbonhumora. Jen mi vidas diskretan almozulon sur la ponto, mi gapadas al liaj ĉifonoj. Nun pompa aŭto havas obstaklon, ĝin mi rigardas, kiel miraklon, ne atingeblan, sed min povas interesi la biciklo de laboristo same, aŭ la ĉaro de vilaĝano. Oni povas pensi pri tio, kien ili iras? Kaj kial? Mi admiras belan virinon, jen iu, aŭ io alia, preteranta min, vekas mian rigardon kaj analizemon.
Mia amiko havas alian principon. Li ne havas paŭzon en tempo. Sed la rektan vojon li ne ŝatas. Li kuradas meze de la ponto, inter la veturiloj, li kuraĝas riski sian vivon, li saltadas tien-reen, li kuradas egale, senpartie, kolere kaj devoscie ĉu post elegantan aŭton, ĉu post kampulan ĉaron, ĉu post laboristan biciklon. Erare trafikantaj homoj provokas lian indignon kaj li hodiaŭ severe avertis aŭton de ministro, kiu estis tro rapidema. Lin ne timigas eĉ la granda, flava, monokla monstro, la tramo, li egale, senpartie kaj absolute neeviteble pribojas ĉion kaj ĉiun sur la ponto.
La rivero ne interesas lin. Lia agadosfero troviĝas sur la ponto.
Ja, jes, ĝis nun mi forgesis diri, ke mia amiko estas malgranda vagema hundo, kiu tute precize scias kaj trovis sian lokon en la socio. En tiu rilato estas la plej granda diferenco inter ni. Li estas ordonita al la ponto kaj lia devo estas ĉiutage priboji – riskante la vivon kaj la sanon – senpartie, serioze kaj konscie la ĉaron, la biciklon, la sinjoran aŭton, motorciklon, aŭ la Flavan Monstron, la elegantan sinjorinon kaj la lacan kaj senzorgan laboriston. Li zigzagas tien-reen; okazas bonŝancaj momentoj kiam ni denove renkontiĝas ie sur la ponto: li, la agemulo kaj mi la nesavebla revanto.
Kaj tiam ni komencas mallongan dialogon; li diras al mi:
– Ŝajnas al mi, ke vi ne laboras. Vi estis hieraŭ ĉi tie. Ĉu vi ne havas laboron? Ĉu vi ne scias, ke ni vivas en socio?
Mi alrigardas lin kaj konfesas:
– Jes, vi pravas. Mi scias, ke mi estas sentaŭgulo! Mi malzorgas miajn devojn. Sed...
– Ne estas sed, – li diras kaj denove forlasas min, ĉar jen denove venis sendisciplina veturilo, kiun li devas repeli en la trafikordon. Li denove malaperas en la grandurba trafiko, nur lia akra, ordona kaj nesubaĉetebla hundvoĉo aŭdiĝas. Mi efektive tremas pro li, ĉar li estas trokuraĝa, troriskema. Ofte nur harero disigas lin de la morto. Mi admiras lin.
Sed al li ne povas okazi io. Li revenas post iom da tempo, ŝvitante, spiregante, sed ĉiam kun la sama esprimo de la kontenteco pri si. Ni daŭrigas la diskuton. Li mallaŭdas min, mi provas min defendi. Sed mia opinio estas pli malforta. Kontraŭ liaj ŝvito, fervoro kaj laceco mi havas nenion prezenti. Lia gorĝo estas pli hardita ol mia kaj li estas pli severa ol mi. Li estas serioza kaj postulema. Mi ne plu povas argumenti.
– Hontu! li diras al mi kaj mi devas ĵuri al li solene, ke li estu tute kontenta pri sia hodiaŭa tago:
– De morgaŭ mi estos utila membro de la socio!
Mi silentas pri la trompo. Li ne scias, ke oni povas trompi per la vorto morgaŭ. Li ne scias, ke eble morgaŭ mi diros, ke morgaŭ estos morgaŭ. Li ne scias tion.
Li malaperas kontenta en la polifonio de la ponta koncerto. Li bojas, ordonas senĉese. La okuloj turnadas en siaj kavoj. Lia laborprodukto jam nun estas superhunda kaj superhoma. Li bojas, kuras, zigzagas, stertoras, mordas al la radoj kaj veturiloj, kaj ili obeas. Li ŝvitas, la suno ekbrilas, ĝis nun ĝi kaŝis sin sub la nuboj, sed nun la suno orumas la malpuran hundeton. Li meritas la sunradiojn. Li estas brava membro de la socio.
Sed nun li estas laca. Liaj haroj malseke pendas de la kotoplena korpo. En la okuloj ekbrilas io. Ĉu ne estas dubo? Mi demandas min pri tio. Lin mi ne kuraĝas demandi. Sed tio ne povas esti. Li konas sian devon kaj konas sian lokon. Li ne estas sentaŭgulo, sed utila membro de la socio.
Ni alvenis la pontokapon.
Li denove alrigardas min, li riproĉas min, sed nun iomete lace kaj elĉerpiĝinte:
– Nu, vi denove forŝtelis la tempon! Kiam vi reboniĝos? Hontu!
Mi hontas.
Li ekplendas:
– Kiel granda kaj longa estas la ponto! Kiel larĝa estas tiu ĉi ponto! Kiom da penado, kiom da ŝvito! Vi ne povas havi imagon pri tio, kiom, kiel terure multe estas tio, kion oni devas priboji kaj alboji dum la vivo!
Ni ambaŭ alvenis la pontofinon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.