La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GRANDA AVENTURO

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2026 Geo

La Enhavo

SENNOME

I.

Ĉifonulo transgrimpis la barilon. Li mem ne sciis, kiel li venis al la domo, kiu cetere estis loĝloko de oficiro. Li mem ne sciis, kiel li liberiĝis. Li marŝis en la griza procesio – tion li bone memoris – kaj sen ia volo kaj sen ia sento, apatie lasis sin porti de la piedoj. Li marŝis ĉe la ekstrema parto, flanke de la vojo. Antaŭ li kaj post li marŝis homoj, same apatiaj kiel li. Surĉevale gardistoj rajdis tien-reen preter ili kaj per vipo provis starigi la falintojn. Kiu ne povis restariĝi post la vipbatado, tiu povis resti sur la vojo. Tiu certe ne plu restariĝis. Kaj ili marŝis en la aŭtuna, malvarma tago sur la dezerta ŝoseo. Kaj tiam okazis, ke li subite stumblis kaj falis en kavon. Ĉu estis grenadkavo, aŭ truo granda, post formovita mejloŝtono, kiu scias? Sed lia falo estis mola kaj neniu rimarkis lin. La malapero, la falo de procesiano ne estis eksterordinara afero, pri tio eĉ la kunmarŝantoj ne sciiĝis. Ili marŝis jam de almenaŭ dekdu horoj kaj nenia manĝo redonis al ili la vivemon. Lastfoje ili ricevis maldensan brasiksupon. La procesio do marŝis plu. Sed li estis en la mola kavo, super li tire pantoflis la lacaj paŝoj. Por momentoj li restis apatie en la kavo sen la volo kaŝi sin, sen la scio kaj konscio pri sia propra vivo, sed subite vekiĝis en li la instinkto de la vivemo, tio tamen ne estis volo, volon oni ne plu havis, tio estis longe malantaŭ ili, sed ia instinkta kaj ŝajne ne motivita, malfrue vekiĝinta reago; li platigis sin al la interna profundiĝo de la kavo kaj la griza procesio – ĉu centoj aŭ miloj – trene portis plu sian pezan kaj apatian vivon super lia kapo. Sed li estis libera. Li estis libera sen krisigno, li ne havis la senton de sensacio, li atendis nenion de la sorto. Ĉar kion oni povus atendi nun, kiam ĉio finiĝis.

Pala li estis, la okuloj malklare, difuze rigardis el siaj ruĝaj kadroj, la haŭto perdis sian rondan elastecon kaj pendis en barbsulkoj de lia vizaĝo. La vizaĝo estis kovrita de koto kaj malpuro, kaj kie la haŭto vidiĝis, ĝi ne similis al vizaĝhaŭto, tute ne al ia vivantaĵo. Li estis ja mortinto kun instinkta memoro pri la mekanikaj movoj de la vivo. El la vestĉifonoj, kiuj kovris lian ostkorpon, kontuzita genuo sangis kaj ruĝiĝis. Estis strange, ke tia korpo povis sangi. Li lamis, sed ankaŭ la doloro estis iel fremda al li. Ĝi estis iel ekster li.

Sed la libero vekis en li instinktojn. Nun li aŭdis voĉon el la domo kaj li kuntiris sin sub arbusto, kiun li ĵus atingis. Erinace li kuntiriĝis. Krioj, urĝaj paŝoj, tinto de armiloj surprizis la silenton. Sed ĝi fermiĝis denove baldaŭ. Kurantaj paŝoj malaperis en la nebulo. Li estis denove sola kaj tute proksime al la pordo de la domo. La pordo estis duone malfermita. Oni ne havis tempon fermi ĝin. Gardiston li ne vidis. La loko estis ekster la milita zono. Sed io tamen okazis ie, ĉar defore obtuza tondro aŭdiĝis. Lamante li iris en la domon. Li ne ĉirkaŭrigardis en la malnova antaŭĉambro. La pordo de la ĉambro estis malfermita. Kaj tie staris tablo. Ion alian li ne vidis el la ĉambro. Sed sur la tablo estis pano, mola, bela, blanka pano, malvarma viando, fromaĝo, duona glaso da vino. Unue li eltrinkis la vinon kaj avide ekmaĉis pecon de blanka pano. Sed la stomako preskaŭ rifuzis la nutraĵon. Li ĉesigis la manĝadon. La vido de la riĉa tablo akre tranĉis sin en la okulojn kaj penetris en la tempiovejnojn, kiuj furioze ekpulsis. Nun li eble povus kolekti tiom da fortoj ke li mortigu, se estus necese. Liaj dentoj grincis. Li ekŝanceliĝis kaj apogis sin al flortableto, kie ĝardena malvo ridis kaj en sia pura, impertinente pura rozkoloro mokis lin. Kramfe li disŝiris la pompajn petalojn, sternis ilin sur la planko kaj ĵetis la poton. Ĝi falis obtuze kaj verŝis sian grasan teron sur la tapiŝon. Nun li returnis sin al la manĝotablo. La stomako ne plu ribelis, sed li sentis varmiĝon kaj la apetito revekiĝis kun besta volo. Li preskaŭ falis sur la pladon, ekmordis la viandon kun sovaĝa murmuro, ŝiris la panon, la molan freŝan panon kaj manĝis ĝin avide, furioze. Li devis halti momente denove kaj ĉirkaŭrigardis. Sur la tablo kuŝis malfermita gazeto. Sur la supra angulo de la gazeto estis enkadrita rubriko:

ASTROLOGIA KONSILO POR LA TAGO.

Sub tio li legis jenajn vortojn, li ja komprenis la fremdan lingvon:

“La signo de la tago igas la homojn esti romantikaj kaj emaj al erotikaj aventuroj. En tiu rilato estas risko de ne-necesaj elspezoj.”

Kun furioza dentogrinco kaj murmuro li ĉifis, disŝiris kaj forĵetis la gazeton.

De tempo al tempo klakoj kaj tondroj falis en la silenton. Eble oni persekutis rifuĝintojn.

II.

Neniu kalkulis la grizan procesion. Malpuruloj, kotobuloj, neregistrotaj, eliminotaj. Apatie ili mem sentis sin tiaj nun. Dum la antaŭa longa vojaĝo en la bestvagono, en la kunpremiĝo la plej malfortaj, la plej maljunaj jam forfalis. Sed ĉu ili estis homoj? Ĉu ili iam povis esti homoj? Kie estis la vivo de ili?

La juna virino trenis sin surbrake kun suĉinfano inter ili. Ŝia mizero ne estis pli bela, ol tiu de la aliaj. Griza, profunda polvo kaj koto kruele pezigis la lacajn paŝojn. La piedoj havis la pezon de plumbo. Nebulo ekvualis la palan, aŭtunan sunon. La senfoliaj arboj, kiel skeletoj fantomis. Malproksime lago dormis sub sia silenta, flave griza surfaco.

Sen emfazo ŝi ekpensis pri la edzo. Kie li povas esti? Dufoje ŝi vidis lin. Ĉe la elvagoniĝo la unuan fojon kaj ankoraŭ unufoje ĉe la disdono de la supo. Paroli kun li ne estis eble, brutala bato sekvis tian provon, sed kion oni povus diri? La gardistoj estis malmolaj, brutalaj, senindulgaj. Oni nur iris senvorte kaj ne pensis pri tio, kien. Kaj nun atingis ŝin surprizo. Apude kie ili pretermarŝis, staris roko kaj arbusto. De tie falis panpeco antaŭ ŝin. Ŝi ektimis. Sed ŝi vidis neniun kaj neniu rimarkis ŝin, kiam ŝi klinis sin por la pano, kiam ŝi ekmanĝis ĝin. Oni ne zorgis pri sia kunmarŝanto. La gardisto estis okupata pri iu alia. Nenio estis grava tie en la procesio, nur la marŝo antaŭen kaj la halto laŭ la vipsono de la komandovortoj.

Ili haltis inter la dezertaj, anemiaj arboj. La juna virino malrapide, sekrete pistis la panpecon inter siaj dentoj. Oni ne rajtas vidi ŝin kaj ŝi devas longe konservi la plezuran guston de tiu panpeco. Sed la panpeco ne estis tre granda kaj la plezuro baldaŭ finiĝis. La infano sur ŝia brako estis tiel terure malforta. La knabeto dormetis dum la tuta marŝo. Nun li eble ricevos iom da lakto. La juna virino koncentris sian tutan vivemon al la eta infano sur la brako. Li estis la sola en tiu ĉi mondo, kiu ankoraŭ restis grava. La infano mallaŭte ĝemetis. La patrino provis kovri lin per la ĉifonoj.

La procesio staris inter la arboj. Estis ne-granda ebenaĵo kaj meze granda elfosita terpeco. La nebulo dense falis sur la homĉifonojn. La vespero alvenis sur la dorso de facila, malvarma vento. La suno kuntiris sin sur la ekstremo de la horizonto. En la vilaĝo hundoj bojis. La griza procesio aŭdis komandovorton: “Senvestigu vin!” Oni ne povis ne obei kaj neniu pensis pri tio.

Sen pensoj, sen ribelo, en kompleta apatio ili faris tion. Viroj, inter ili junaj, maljunaj, aŭ mezaĝaj staris tie kun grizvaksa haŭto, harplenaj kelkaj, aŭ nur malpuraj ili tremis tie en la densa, nebula novembro kaj jen virinoj, kiuj rajtis konservi siajn kalsonetojn, sed kial, ili staris tie en tolo, aŭ en groteske malpura silkaĵo kun nekovritaj supraj korpoj. Ankaŭ inter ili estis junaj kaj malpli junaj, sed maljunajn virinojn oni apenaŭ povis vidi. Ili restis en la bestvagono, aŭ sur la randoj de la ŝoseo. Neniu hontis. Kie ili lasis la honton? Ĉu en la vomiga odoro de la bestovagonoj, kiuj ilin transportis? Homoj ili ne plu estis, nur griza, malseka, hirta amaso kun apenaŭa meĉo de la konscio.

La soldatoj staris ĉirkaŭ ili en ripoza pozicio. Ili fumis cigaredon, kraĉis kaj kelkaj parolis pri pli modernaj metodoj por sama celo. Sed en tiu ĉi malgranda, senkultura, malpura lando ankaŭ tiu ĉi metodo konvenis. Ili parolis pri gazo kaj bruligo. Sed ĉi tien ankoraŭ ne atingis tiuj modernaj metodoj. Nun la ripozo finiĝis kaj akraj komandovortoj zigzagis en la aero.

La griza procesio devis viciĝi laŭ la rando de la fosaĵo. La infaneto ekviviĝis kaj kaptadis al la malvarmaj, nudaj mamoj de la tremanta patrino. Ŝi frostis, sed ankoraŭ sentis la dolĉon de la panpeco kaj ŝi subite reviviĝis el sia apatio. Ŝi rigardis. Ĝis nun ŝi ne konsciis pri tio, kio estis ĉirkaŭ ili, sed nun ŝi rigardis. Ĉirkaŭ ili ĉie staris bone vestitaj, imponaj, muskolaj, sataj soldatoj. Ili estis ekŝarĝantaj siajn pafilojn. Denove komandovorto ekflamis kaj antaŭ la giganta duoncirkla de la griza, frostotremanta, atendanta procesio rigidiĝis pafiltuboj, mitraliloj. – Sankta Dio – ŝi pensis – ili pafos nin, ili pafos nin! Kun besta, plorsingulta ululo ŝi falis genuen kaj klinis sian tutan korpon kvazaŭ ŝirme super la suĉinfanon. La najbarino transprenis la ululon kaj post kelkaj sekundoj la tuta amaso ululis, ploris kaj escepte kelkajn komencis skui la pugnojn al la pafpretaj soldatoj. Kelkaj falis kaj etendis sin sur la tero kaj en la fantoma lumo la malgrasaj, fantastikaj figuroj aspektis kiel la figuroj de la lasta juĝo. La juna virino teren klinis sian kapon. La knabeto estis ŝirmata en la kavo, formita de la kapo kaj sino de la genuanta patrino kaj li eksuĉis ŝian mamon. En tiu pozicio atingis ŝin la brutala puŝo de la pafo. La kapo falis sur la bruston, sed la korpo en arko kliniĝis al la malseka tero. La suĉinfano restis nevundita en tiu arko de la patrina ŝirmo kaj provis daŭrigi la suĉadon.

Poste venis laborist-soldatoj kaj ili verŝis kalkon kaj teron super la grizan procesion.

La griza procesio atingis sian celon.

III.

– Vi povas pafi min! Pafu min, mi petas vin! Sed ne transdonu min al tiuj! Pafu min! Kial vi ne pafas min?

– Mi estas oficiro! Fripono! Per la sango de tia kanajlo mi ne malpurigas mian ĉambron. La patrolo venos tuj kaj ĝi zorgos pri vi. Vi ne plu havos okazon ŝteli kaj rompi! Mi estas oficiro!

La ĉifonulo eklarmis. Subite li rememoris pri io malproksima. Pri iu alia vivo kaj pri ĉio ordigita en tiu malproksima vivo. Pri manĝo, ĉambro, edzino, infano, radio, varmo, kvereletoj por iom disigi la monotonan sekvon de la ordo, pri sia profesio, pri ĉio, kio nun fantomis en iu sulfa vaporo de diabla fantasmagorio. Tiu pompa besto en la uniformo, kiu tamen rekte parolis al li, revekis en li memorojn, kiuj jam tute forlasis lin pli frue. Sed tiuj memoroj nun komencis bruli en li kaj en li vekiĝis la volo retrovi la vojon, se tia vojo ekzistis. Aŭ provi konstrui ion el tiu ĉi liberiĝo. Eble oni povus savi sin. Sed li estis senarmila kaj malforta. Kaj tiu uniforma besto ĉi tie nur devas levi sian manon kaj li ne plu vivas. Li staris senmova kaj la larmoj faris mallarĝajn kanalojn sur la malpuro de la vizaĝo.

– Vi estas oficiro. Kaj se vi volas scii, iam mi estis instruisto! Kaj nun vi povas min pafi, ĉu ne?

Sed en si mem li ekesperis pri tempogajno, kiu iel povus savi lin. Li staris senmova tie, sed liaj okuloj nun komencis reekvivi kaj maltrankvile ili esploris la ĉambron por trovi eblecon de saviĝo.

La oficiro tiutage ricevis leteron de hejme. Ankaŭ tie estis zorgoj, kaj ili estis eĉ pli mizeraj kaj pli malfacilaj ol tie ĉi, en tiu ĉi mizera kotnesto, kie oni tamen havis ĉion por la vivo. La hejmo fariĝis fronto, super kiu de semajno al semajno, de tago al tago sternis angoron kaj detruon la alarmsirenoj. La hejma fronto suferis pli ol la soldatoj, kaj precipe lia situacio estis sendanĝera. La deĵoro en tiu ĉi malproksima, malantaŭfronta loko estis facila, kaj la konservo de la ordo en tiuj lokoj ne signifis grandan taskon. Sed ili hejme! La familio ja estis en bona sano, sed post la lasta granda flugatako la duono de lia bela, komforta loĝejo forbrulis. La vivo tie hejme similas al furioza ĉasado en apokalipse sovaĝa ŝtonarbaro. Lia nigra, longa, nobla fortepiano kaj super ĝi tiu eta, bela miniaturo forbrulis. Kaj ĉi tie tremaĉas tiu ĉi mizerulo antaŭ li. Ankaŭ li estas respondeca por la piano, por la miniaturo! Kiam ĉio ĉi finiĝos? Oni havas nenion, nur provizoran trankvilon ĉi tie, kaj en tiu trankvilo streĉas sin la angoro pro ili hejme. Kaj nun tiu ĉi ĉifonulo kuraĝas rompi eĉ tiun ĉi etan pseŭdoripozon. Ho, kiel laca li jam estas pro ĉio, jes, ankaŭ pro la kruelaĵoj. Kiel bone estus vivi hejme kiel iam. Sed kie estas tiu “iam”. Eble ĝi dronis por eterne. Eble oni ne povos finvivi la venkon, kiel ajn proksime ĝi estas. La pozicio de la soldato povas ŝanĝiĝi de unu tago al la alia. Kaj oni devas esti kruela, la krueleco estas necesa, profesia, kvankam malŝatinda tre ofte. Sed ĝi estas la leĝo de la milito. Kaj nun estas milito kaj tion oni ne forgesu, eĉ se oni estas tiel ĉifona kaj tiel mizera kiel tiu ĉi ulo ĉi tie. Estas milito. Kaj tial tiu ĉi ĉifonulo tremas kaj petegas mortpafon kaj tial lia familio tremas en la dense pakita bombŝirmejo hejme. Kaj tial li ne plu havas sian belan, nigran fortepianon hejme kaj tial malaperis tiu rava miniaturo kun la rozvizaĝa, nigra virino en violkolora robo. Miniaturo el la rokokojarcento. Kiel bela ĝi estis! Kaj li subite recitis la topografiajn memorojn de sia loĝejo, kiun li tiel bone konis. Ĉiu vestohoko, ĉiu elektra kontaktilo mem venis sub lian manon, ĉio aplikis sin al li tie, homoj kaj objektoj egale kaj en tiu rememoro kaj resopiro li ne rimarkis, ke la uniformo forlasis lian animan estaĵon kaj laŭ la paso de la longiĝintaj minutoj li transformiĝis je iu atavisma civilulo, vivanta kvazaŭ en la malnova tempo, iam, eĉ antaŭ la unua mondmilito. Kaj samtempe ankaŭ la ĉifonoj de tiu ĉi mizerulo pli kaj pli malgraviĝis. Oni eksentis en li la homon, kiu ne plu estis registrita en la sennombra aro de la ekstermotaj, ie sub la rango de la bestoj, kiuj donas almenaŭ utilon al la potenculoj. La ĉifonulo subite aperis al li kiel homo. Instruisto li estis. Kaj li rememoris sian maljunan instruiston, kiu ne tute povis kontentigi la raspostulojn kaj por kiu li intervenis, ke li povu morti samloke, kie li vivis dum multaj jardekoj de sia vivo. Instruisto! Li alrigardis la mizerulon kaj provis analizi en li la homon. Li komprenas la lingvon. Sed tiuj ofte komprenas mian lingvon. Sed eble ankaŭ en lia vivo estis miniaturoj kaj muzikilo. Li batalis kontraŭ siaj sentoj, ofte diris liaj amikoj, ke funde li estis sentimentalulo, li batalis, sed li ne povis venki la kompaton, kiu obsedis lin. – Bone, ke mi estas sola. Sed ĉu mi faru ion? Mi estas sola – li pensis en si denove, kaj rapida decido kreskis en li. Oni ne povis forigi la ordonon de tiu decida sento. Kun komanda akcento li diris, malmole, sen la plej eta profundiĝo de la voĉo, sed tio kostis al li grandan memdisciplinon:

– Tuj forlasu tiun ĉi ĉambron.! Iru en la arbaron ĉi tie, malantaŭ la domo. Ĉe la bordo de la lago vi trovos boaton, proksime al la domo. Vi rompos la seruron de la provizejo, aŭ elrompos la breton de la budo, vi ŝtelos la remilojn. Ĉu vi komprenas? La boato havas ankaŭ motoron. En la provizejo estas ŝlosilo por ĝi. Malgranda ŝlosilo. (Je Dio mi estas perfidulo!) Se oni kaptos vin, vi ŝtelis kaj rabis, vi vidis neniun. Oni pendigos vin, vin sola, ĉu vi komprenas? Vi silentas. Ĉu vi komprenas?

Kaj por gluti sian emfazon, li aldonis:

– Mizerulo, fripono!

La viro balbutis ion, estis neeble danki.

– Mia edzino, mia infano. Kio estos pri la knabeto?

– Rapide donu al mi la nomojn. Eble mi povos fari ion por ili.

Li ricevis la nomojn. Ankoraŭfoje la kolero ekfuriozis en li kontraŭ si mem kaj ĉiu sango torentis al lia kapo. Li ekkriegis en groteska komandotono:

– Malaper-uu! E-e-ekk!

La viro malaperis. Lian historion ni ne daŭrigu ĉi tie. Sufiĉas tiom, ke post longa, aventura ĵetiĝo tien-reen, duonmorta li sukcesis atingi neŭtralan landon. Sed tio estis multe pli malfrue.

La oficiro restis en la ĉambro. Li ne kuraĝis eliri por rigardi post la viron. Li ne trovis solvon en siaj pensoj kaj li ne estis tiel forta, ke li povu gvidi siajn pensojn ĝis la ribelado. Li estis homo, ne pli homa ol la aliaj kaj la aliaj homoj same kaŝis sin kaj same marĉandis kun sia konscienco kiel li. Finfine nenio estis pli valora ol la propra vivo. Sed ie oni devis trovi kompenson por la vekitaj pensoj kaj li alrigardis la paperpecon kun la du nomoj. Jes, tion li devas fari. Singarde, sed li povas sukcesi: Virinoj povas pli facile malaperi ol viroj. Oni vidu.

Motorcikle li serĉis la grizan procesion. Certe li povos fari ion. Sed oni devas esti tre singarda. Kiel li komencu? Tre diplomate. Ne rekte! Sed li certe sukcesos. Lia timo miksiĝis kun ekscito de optimismo.

Sed kiam li atingis la soldatformacion, la griza procesio jam estis miksita kun sango, kalko kaj koto. Oni povis fari nenion. La oficiro furioze kaj senpove maĉis la finon de sia cigaredo. Rapide li returnis sin, por ke oni ne rimarku lian konsterniĝon, preskaŭ malesperan. La furiozo torporis en li kaj li blasfemis dum la tuta tago kaj timigis, kurigis, tremigis siajn subulojn. Oni demandis: Kio okazis al li? Tiu ulo ja ĉiam estis tiel trankvila kaj afabla, preskaŭ cedema. Hodiaŭ li estas piprita kiel la satano mem.

Sed ankaŭ tiu tago forpasis kiel la aliaj.

IV.

Forpasis multaj aliaj tagoj kaj ilia aspekto ne plu estis la sama. La mizeruloj iom post iom elrampis el siaj kaŝejoj kaj la hieraŭ fieraj triumfantoj fariĝis pli kaj pli similaj al la ekzilitoj. Tagoj venis, jaroj venis kaj la sopiritaj venko kaj trankvilo estis jam pli neverŝajna ol la miraĝo sur la somera horizonto. Kaj male la humiliĝo, la ruiniĝo, la malvenko kaj la venĝo venis pli kaj pli proksimen. Kaj tiel okazis, ke en la neglektita, malgranda garnizona teritorio iun tagon la mizeruloj singarde antaŭen ŝtelis sin. Ili estis batalpretaj, ili atendis nur la signalon por la venĝo. Kaj la signalo alvenis. Nun alvenis la fino. La medolo ebriiĝis en ilia cerbo, la memoroj ekflamis, sango flugis en la okulojn, krioj distranĉis la unuecon de la atmosfero kaj la venĝo malmole ekkantis sian kakofoniaĵon. El la domoj oni eltiris knabinojn, kiujn faligis la vireco de fremda soldato, oni trenadis ilin per iliaj harplektaĵoj kaj oni detondis belajn, nigrajn kaj blondajn hararojn. Oni turmentis kaj prenis vivojn en tiu sovaĝa sento de sia propra pravo. Kadavroj de fremduloj kaj samlandanoj – nur perfiduloj oni diris kaj kraĉis sur la kadavrojn – kuŝis sur la stratoj. Estis la tago de la venĝo kaj oni ebriiĝis pro la venĝo.

La oficiro vundiĝis jam hieraŭ. Li ricevis pafon de malantaŭe, sed tiam li ne kredis, ke la afero povas havi gravajn sekvojn. La pafo ne vundis lin tre grave, sed li ne povis movi sin sufiĉe forte. Kaj li ne kredis, ke la tago de la juĝo estas tiel proksime. Lia motorciklo malaperis. Li sukcesis nun kaŝi sin en la arbaro, sed li ne sukcesis atingi la bordon de la lago. Kaj la vundo deŝiriĝis kaj abunde komencis sangi. Oni devis halti kaj vindi la vundon, sed la sangado ne ĉesis. De la lastaj domoj de la vilaĝo la venĝo blekis kaj temis nur pri mallongaj minutoj. Ĉio estis perdita. Kun amara sento li haltis kaj prenis cigaredon el sia poŝo. Jes, tio konvenis al lia naturo. Ne finbatali la batalon. Li estis sentimentala kaj rezignema. Nun ĉio perdiĝis. Ĉio finiĝis! Kaj li recitis memorojn kaj inter la memoroj aperis la mizerulo, kiun li – eble – savis. Li memoris pri li kaj enviis lin, ĉar tiu viro havis eblecon trovi unusolan homon, kiu indulgis. Sed ĉi tie estas amaso kaj la amaso ne indulgas, la amaso ne pensas, la amaso ne estas sentimentala. Ĉu li parolu pri tiu viro al ili? Se li ne estas inter ili, kaj kial li subite reaperus ĝuste tie ĉi, tiam nenio povas lin savi. Kaj se li estus ĉi tie, ankaŭ tiam oni ne povus esperi multe. Sed la bruo proksimiĝis timige al li. Kaj ju pli proksime ili estis al li, desli klare li sciis, ke li ne havos okazon paroli al ili. Ili ne plu vidas kaj ne plu aŭdas, ili volas nur vidi sangon kaj volas aŭdi la krion de la mortotimo. La ekzaltita amaso proksimiĝis al li. Pala li provis stari tie kaj ŝirmi sian kapon. ŝvelaj, brulaj okuloj, tranĉiloj, furiozaj, bestaj krioj, tertremo.

Kaj poste ĉio kunfluis en zigzagaj cirkloj. La unua pugno frakasige falis sur lian kapon. Li ekkriis neartikulite.

Post iom pli ol tri minutoj la amaso furioze trenis lian kadavron kun si.

V.

– Reala rakonto. Mi aŭdis jam tian. Eĉ plurajn. Sed kial vi do ne diras, pri kiuj vi parolas? Kial vi ne nomas ilin, jen...

– Ne, ne, nur nomojn ne! Punu la verajn kulpulojn, sendanĝerigu ilin, sed ne venĝu kaj ne laŭ nomoj. Ne serĉu nomojn, nek tiujn de la suferintoj, nek tiujn de la aliaj, de kiuj la malbeno venis. La venĝo senhonorigas ne nur la kaŭzanton de la venĝo, sed ankaŭ la rajtan venĝanton. La venĝo konas nur nomojn kaj ne homojn. Kaj por la homa digno de la estonta generacio, rigardu la homojn kaj ne la nomojn!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.