La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GRANDA AVENTURO

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA SEPAN DE MAJO

(Noto el taglibro.)

Oni vekiĝas frue. Tiun ĉi fojon “oni” signifas mian gravan personon. La alia parto de la hejma “oni” – sendube la pli grava – faras precize la malon, kion mi. Kiel kutime. Ŝi nun dormas. Singarde mi iras al la fenestro kaj elokolumas tra la kurteno. Kion faras la suno? Tute koncize: la suno brilas. La dato estas la sepa de majo en la stranga kaj fantazia kaj absurda jaro 1945, kiam la granda konflikto atingis sian kulminon kaj sian estingiĝon.

Mateno do la sepan de majo. Bone. Estis varmaj tagoj hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, Danujo liberiĝis. Holando liberiĝis. Hura! Sed oni pensas kun angoro pri la situacio en Norvegujo, pri kiu lando ni ankoraŭ ne scias ion certan, kaj ni sentas doloran angoron pensante pri nia propra sudo.

“Intencis kanti mi alie,
sed. kaptis min la vivplezur’.
Riproĉe kaj melankolie
ne eblas kanti sub lazur’.”

Tiel mi kantis foje, kaj estas same ankaŭ nun. La vidaĵo estas tiel rava de ĉi tie. Tiu ĉi parto de la sveda urbo, kie mi nun troviĝas, – Borås – vere ne estas urboparto, sed arbaro. Aŭ urbo en la arbaro. La ĝardeno de nia loĝdomo prezentas printempan bonhumoron kaj junan ĉarmon. La folioj kreskas kiel la esperoj kaj la rapidkruraj turdoj komponas marŝojn por la honoro de la nova libero. En la proksima vilao Elsa kaj Allan jam vekiĝis. Ni ne konas ilin persone, sed ili mem malkaŝis sian nomon. Elsa estas blonda, rondeta, juna sinjorino, povus esti danino, aŭ suda svedino. Sed Allan aspektas precize kiel hispana intrigulo en malnovmoda filmo el la okdekaj jaroj. Lia vizaĝo estas malgrasa, li havas maldikan liphararon. Ili estis la sola paro de la apuda vilao, kiuj ĝis nun ne kontribuis aktive al la naskiĝstatistiko de Svedlando. Sed ĉiukaze ili havas belan luphundon kun grandioza hundejo kaj eĉ kun ege grandioza hundkorto, kie la fidela homamiko povas libere promeni – ĝis la drata barilo. Precize kiel en la koncentrejoj, sed la diferenco estas, ke Hektor havas tre bonan sorton, bonan manĝaĵon, kaj ricevas karesojn kaj homajn vortojn. Kelkfoje Hektor rajtas promeni kun siaj mastro kaj mastrino. Laŭ nia opinio Hektor estas la plej grava membro de la Elsaallana familio. Hektor staras kutime en sia korto kaj zorgas pri siaj taskoj kaj plezuroj. Unu el la ĉefaj faraĵoj ĝiaj estas boji al ĉiu uniformulo. Hektor estas pacifisto. Sed Hektor iom troigas la aferojn bojante eĉ ekvidante la leterportiston. Sed tio estas ja tre praktika. Kvin minutojn post ĝia signalo ni povas iri malsupren el nia alte situanta loĝejeto, kaj elpreni la leterojn el nia poŝtkesto, kien la intertempe alveninta leterportisto enmetis la ĉiam tre atenditajn leterojn. Ricevi leterojn signifas la gravajn momentojn kaj la sensaciojn en nia vivo – eĉ kiam la mondo ŝanĝas aspekton. Oni vivas ankaŭ sian vivon. Se foje-foje Hektor estas okupata pri io alia, aŭ ne ĉeestas, mi kutimas atenti la najbaran korton, kaj ekvidinte la leterportiston, mi bojas, ĉar ordo estas ordo.

– Ordo estas ordo – mi kutimas diri do tiaokaze al la virina sekcio de nia loĝejo, laŭ kies opinio mia menskapablo respondas al tiu de iom ne-evoluinta kvin-jara knabo.

– Ne, tiel longe mi ne volonte reirus en la tempo, sed volonte ĝis la 25-a jaro. Nek malpli, nek pli! Tiom mi estas kaj estos. Punkto!

Nun ni ambaŭ estas surpiede.

– Kion vi deziras, kafon aŭ teon – ŝi demandas min.

– Jes – mi respondas.

– Sed kial oni ne povas ricevi normalan respondon de vi?

– Sed mi ja diris jes, ĉu ne?

– Vi estas stulta, diru rapide, ĉu vi volas kafon aŭ teon?

– Nu bone, mi diras kun rezigno – donu do teon.

Poste mi ricevos – kakaon!

La oka horo... Novaĵoj. Nenio nova kaj nenio klara pri la norvegoj. La nervostreĉo estas granda. Terure! Ĉu eble la milito daŭros. Ne, tio ne estas ebla, sed eble fluos plua sango...

– Hodiaŭ okazos nenio – diras unu el ni, pri kiu mi diskrete malkaŝas nur tiom, ke ŝi havas virinan intuicion.

Ni decidas pri nia programo. Ni iros al nia, tute nove luita terpeco kaj laboros. Post iom da tempo ni havos ja terpomon, pizon, bulbon, rafanon, saladon, spinacon, kukumon ktp. en laŭeble plej granda kvanto. Eble ni povos eĉ vendi el nia rikolto. Kolekti kapitalon el la nomitaj verdaĵoj. Pri melono, papriko, citrono, ananaso kaj oranĝo sur nia propra tero ni rezignas post iom da diskuto.

Ni diskutas ĉiam.

– Nun Grönborg estas feliĉa – ŝi diras. (Grönborg estas nia dana amiko.) – Kaj pripensu la ĝojon de lia familio.

– Liaj infanoj fariĝis jam preskaŭ plenkreskuloj – mi diras.

– Terure, kiel pasas la tempo – diras la virina sekcio.

– Jes – respondas kompreneme subskribinto – terure. Baldaŭ estos la naŭa! Ni rapidu!

Post tiu konstato sekvas dubvalora komplimento pri la juneco de mia mensa stato.

Mi elrigardas. En la apuda korto staras jam Mimi kaj pendigas lavaĵojn, kiel ĉiam. Ŝi ricevis sian nomon rekte de ni laŭ tiu eksteraĵa simileco, kiu ekzistas inter ŝi kaj la edzino de la IEL-ĉefdelegito de Stockholm. Ŝi similas tiun Mimi kaj sekve ni nomas ŝin tiel. Ŝi havas nedifineblan nombron da etaj infanoj, kiuj donas al ŝi konstantan lavlaboron. Kontraŭe al ni Telefona staras en sia loĝejo ĉe la fenestro kaj telefonas. Kiel ĉiam. En maloftaj paŭzoj ŝi fumas cigaredon kaj prizorgas sian infanon.

Sed nun ni iru al la “Tero”. La Tero estas en kvaronhora distanco meze de la romantika ĉirkaŭaĵo de tiu ĉi bela urbo. La Tero aspektas bone – provizore. Kiel ĝi aspektos post nia enmiksiĝo, tio ankoraŭ estas sekreto kaj problemo. Kvankam ni ricevas bonajn konsilojn de ĉiu preteriranto. Supozeble la fakto, ke ni ne estas fakuloj en la terkulturo, ne restas sekreto, ĉar oni alparolas nin, informas nin pri la detaloj de la agrikultura arto. La informoj ofte kontraŭdiras unu la alian. Ni ricevas speciale utilajn informojn el la apuda vilao. “Fratino” Thora estas la posedanto de tiu vilao. Ŝi estas bonkorulino. Antaŭ multaj, multaj jaroj – sen specialaj ekonomiaj eblecoj – ŝi akceptis en sia hejmo ostotuberkulozajn infanojn, flegis ilin je sia propra kosto. El tiu sinofera iniciato kreskis pli kaj pli granda instituto kaj dank’ al tiu senlaca, senpretenda eta virino nun Borås havas la plej grandan kaj plej modernan infanmalsanulejon en Svedlando. Fratino Thora helpas nin per bonaj konsiloj. Komencantoj havas ja problemojn. Multajn. Ekzemple, kiam oni fosas. La tero estas ja plena de serpentumantaj lumbrikoj. Unu el ni estas tre malespera pro ili.

– Estas terura laboro elĵeti ĉiujn ĉi lumbrikojn. Mi jam forĵetis ducent.

Unu el ni estas, kiel dirite tre malespera pro la lumbrikoj...

– Sed kial forĵeti ilin? Ili ja estas utilaj al la tero, diras la alia iu.

– Tute ne! Ĉu vi ne scias, ke ili formaĉas la terpomojn?

– Ridinde – diras la alia iu – tiuj ĉi bestoj? Ili ja mem ne scias, kie ili havas sian buŝon? Ili aspektas egale ambaŭflanke.

La diskuto daŭras. Sed alvenas fakulo, kiu klarigas, ke la lumbrikoj efektive estas utilaj. La fiera reprezentanto de la ĝusta opinio ricevas la titolon de blinda kokino, trovinta semon. Sed rimarku: la proverbo parolas pri blinda kokino, kaj ne pri koko. Kokoj neniam estas blindaj. Sekve viroj pravas ĉiam, kiel ankaŭ nun. Ĉu ne?

En ŝvitiga laboro kaj diskuto pasas la horoj. Je la dekdua kaj duono ni haltas kaj ŝtelaŭskultas la radiajn novaĵojn. Nenio nova. Oni denove sentas, ke la pensoj sternas malvarman venton super la koron. Sed la suno tamen brilas, kaj ni laboras, poste ni iras hejmen. Ni estas lacaj. Tre lacaj. Ni fosis, diskutis, nombris la lumbrikojn, kvankam ni ne provizis ilin per ringetoj por scii, ke ili estas la niaj. Ni iras hejmen. Mi malfermas la radion. Ĝi estas obstina individuo. Aŭ ĝi krias, aŭ ĝi flustras. Pro niaj najbaroj kaj samdomanoj ni devas flustrigi ĝin. Ĝi flustras printempan muzikon, sufiĉe tedan. Por esti facila muziko ĝi estas tro serioza, por esti klasika muziko, ĝi estas tro sengenia. Tiu parto de nia duo, kiu havas virinan intuicion, krias el la kuirejo, kien ŝi retiris sin por prepari la tagmanĝon:

– Fermu la radion. Estas terura muziko. Estas tede aŭskulti ĝin. Hodiaŭ ne estos ekstraj novaĵoj. Hodiaŭ okazos nenio.

Ĝuste dum tiu ĉi intuicia antaŭdiro mi aŭdis flustradon el la aparato kaj mi ekaŭdis la nomon de admiralo Dönitz.

– Ĉu vi eble lasus paroli admiralon Dönitz. Almenaŭ por momento?

ADMIRALO DÖNITZ DONIS ORDONON AL ĈIUJ GERMANAJ TRUPOJ POR KAPITULACI.

Mi kuras al la radio por laŭtigi ĝin. Kio estas? Mi demandas min. Ŝi demandas min. Mi demandas ŝin. Ĉiu ĉeestanto demandas la alian. Kioma horo estas? Pasis la dua horo. Oni ne kuraĝas kredi al siaj oreloj. Ĉu povas esti vero? Kaj post la unua mensa frapo oni komencas kompreni, ke tio estas la fino de la eŭropa milito! Nun estas tute certe. Sed ĉu estas tute certe? Mi ne kuraĝas kredi, ke mi ne misaŭdis. Sed sekvas ankoraŭ kelkaj vortoj. Nun estas absolute certe! Oni perdas ĉiun lacecon, oni komencas kuri tien-reen en la ĉambro, ekscitite, freneze. Oni parolas konfuze. Mi rigardas al la alia vilao, ĉie estas trankvilo, sed se iu observas nin de tie, certe ni estas konsiderataj kiel frenezuloj de la plej ekstrema grado. Kaj nun subite vekiĝas la deziro, la psikologia bezono: Elkrii! Ni kuras malsupren al la subaj etaĝoj. Nur la du maljunaj servistinoj estas hejme. La pli juna estas 70-jara, la pli maljuna nur 50, sed ŝi estas fakte la pli maljuna. Ili ĝojas, sed ne sufiĉe. Ni devas telefoni. Al Erik. Erik havas vendejon.

– Ĉu vi scias, ke... mi rotacias la vortojn.

Sed Erik ne estas preparita al 100-kilometra rapideco en esperanto.

– Kiu faris, kion faris kiu?

Mi vidas lin, kvazaŭ ĉirkaŭflaranta la mikrofonon por ne perdi eĉ la odoron de la vortoj.

– Sed ĉu vi estas certa pri tio?

Mi estas ofendita. Mi sentas, kvazaŭ mi estus farinta la pacon.

Absolute – mi diras fiere kaj demetas la mikrofonon. Mi ne estas kontenta. La duan fojon ne. Oni dubis pri mia paco. Mi telefonu al Linnea. Linnea laboras en granda kontoro.

– Ĉu vi aŭdis?

– Kion?

Ŝi aŭdis nenion ankoraŭ! Bonege! Nun venis mia momento:

– Finita la milito! Kapitulaco!

Mi sentas, ke la vizaĝo de Linnea ekbrilas. Ŝi krias el la telefono:

– La germanoj kapitulacis! Norvegujo estas libera! La mondo estas libera!!

Kaj tie en la kontoro, ĉe la alia flanko de la drato dudek homoj ĉesigas la laboron, demetas la plumon, levas siajn manojn de la skribmaŝinoj kaj kalkulmaŝinoj kaj ĉi tie mi banas min en la feliĉo, ke por tiu ĉi momento kaj por tiu ĉi punkto de la mondo mi fariĝis aŭtoro de la Paco. Pri tio atestas ankaŭ la korega telefona danko.

Kio okazis poste? Tion vi scias jam. Poste ĉesis la individua vivo por tiu tago kaj ni fariĝis ridanta, ploranta, krianta, kantanta kaj kontenta ero de la granda amaso, kiu ridis, ploris, kriis, kantis kaj ĝojis, ĉar la plej stulta kaj plej malica parto de la granda malpaciĝo finiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.