La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 5.

Sceno 1.

Tombejo.
Eniras du tombistoj kun fosiloj.

Unua tombisto:

Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj?

Dua tombisto:

Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.

Unua tombisto:

Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo?

Dua tombisto:

Nu, oni trovis, ke tiel.

Unua tombisto:

Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.

Dua tombisto:

He, aŭskultu do, kolego-fosisto...

Unua tombisto:

Sed permesu! Jen estas la akvo – bone; jen estas la homo – bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa – ĉu li volas aŭ ne – ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.

Dua tombisto:

Ĉu tiel diras la leĝo?

Unua tombisto:

Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.

Dua tombisto:

Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero.

Unua tombisto:

Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo.

Dua tombisto:

Ĉu Adamo estis nobelo?

Unua tombisto:

Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...

Dua tombisto:

Nu, demandu!

Unua tombisto:

Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto?

Dua tombisto:

La faristo de pendingoj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.

Unua tombisto:

Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendingo estas bona; sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendingo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendingo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu!

Dua tombisto:

Kiu konstruas la plej fortike?

Unua tombisto:

Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.

Dua tombisto:

Ha, atendu, mi jam scias!

Unua tombisto:

Nu, diru!

Dua tombisto:

Al la diablo! Mi efektive ne scias.

(Eniras Hamleto kaj Horacio.)

Unua tombisto:

Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando.

(Dua tombisto foriras.)

Unua tombisto:

(Fosas kaj kantas..)

En la junaj miaj tagoj
Mi amadis kaj kantadis
Kaj en ĉiuj miaj agoj
Mi mezuron ne sciadis.

Hamleto:

Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas!

Horacio:

La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.

Hamleto:

Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento.

Unua tombisto:

(Kantas.)

Maljuneco-lamulino
Kaptis min per osta mano,
Kaj al ĉio venis fino, –
Restis ĝemoj kaj malsano.

(Li elĵetas kranion.)

Hamleto:

Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem, – ne vere?

Horacio:

Povas esti.

Hamleto:

Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: “Bonan matenon, via princa moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?” Aŭ eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere?

Horacio:

Jes, princo.

Hamleto:

Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.

Unua tombisto:

(Kantas.)

Pala korpo senkolora
Kaj ĉemizo sen ornamoj
Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj.

(Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)

Hamleto:

Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele!

Horacio:

Eĉ ne peceton pli, mia princo.

Hamleto:

Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo?

Horacio:

Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.

Hamleto:

Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto. – He, homo! kies tombo tio ĉi estas?

Unua tombisto:

Mia, sinjoro,

(Kantas.)

Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj.

Hamleto:

Certe ĝi estas via, ĉar vi vin trovas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos?

Unua tombisto:

Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi min trovas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.

Hamleto:

Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.

Unua tombisto:

Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.

Hamleto:

Por kia homo vi fosas la tombon?

Unua tombisto:

Ne por homo.

Hamleto:

Nu, do, por kia homino?

Unua tombisto:

Ankaŭ ne por homino.

Hamleto:

Kiun do oni tie ĉi enterigos?

Unua tombisto:

Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.

Hamleto:

Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano. – Kiel longe vi estas jam tombisto?

Unua tombisto:

Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.

Hamleto:

Kiel longe estas jam de tio ĉi?

Unua tombisto:

Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.

Hamleto:

Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?

Unua tombisto:

Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.

Hamleto:

Kial?

Unua tombisto:

Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.

Hamleto:

Kiel li freneziĝis?

Unua tombisto:

Tre strange, oni diras.

Hamleto:

En kio do konsistis la strangeco?

Unua tombisto:

En tio, ke li perdis la saĝon.

Hamleto:

Sur kia punkto li freneziĝis?

Unua tombisto:

Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.

Hamleto:

Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas?

Unua tombisto:

Se li ne forputriĝis antaŭ la morto – ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto – li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.

Hamleto:

Kial li pli longe, ol aliaj?

Unua tombisto:

He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.

Hamleto:

Al kiu ĝi apartenis?

Unua tombisto:

Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis?

Hamleto:

Nu, mi ne scias.

Unua tombisto:

La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.

Hamleto:

Tiu ĉi kranio?

Unua tombisto:

Jes, ĝuste tiu ĉi.

Hamleto:

(prenas la kranion.)

Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi! – Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...

Horacio:

Kion, mia princo?

Hamleto:

Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero?

Horacio:

Ĝuste tian saman.

Hamleto:

Kaj tian odoron? Fi!

(Forĵetas la kranion.)

Horacio:

Ĝuste tian, mia princo.

Hamleto:

Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo?

Horacio:

Tio ĉi estus tro fantazia.

Hamleto:

Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon?

La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,
Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo.
La peco da ŝtof’, antaŭ kiu tremadis la tero,
Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.
Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo!

(Venas en procesio pastroj k.t.p. Oni portas la korpon de Ofelio.)

(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.)

Hamleto:

Jen la reĝino, la kortego! Kiun
Funebre ili akompanas? Tamen
Sen ordinaraj la funebraj moroj?
Ĝi montras, ke mortinto la portata
Per propra mano sian vivon finis.
De alta tamen rango! Ni atendu
Kaj ni rigardu!

(Iras kun Horacio flanken.)

Laerto:

Kiaj nun ankoraŭ
Ceremonioj?

Hamleto:

Jen estas Laerto,
Tre nobla juna homo. Vidu!

Laerto:

Kiaj
Ceremonioj decas nun ankoraŭ?

Unua pastro:

Ni el funebraj la ceremonioj
Plenumis ĉion, kio al ni estas
Nur permesita: ŝia morto estis
De karaktero duba; se ne ŝanĝus
Ordono alta la kutiman ordon,
Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝo
En ter’ ne sanktigita, kaj nur ŝtonojn
Sur ŝian tombon oni devus ĵeti
Anstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj;
Al ŝi do oni donis pli, ol dece;
Knabinan ŝian kronon, kaj la tombon
Per ĉastaj floroj oni nun ornamis,
En sanktan teron oni ŝin enmetis
Ĉe sonorado religia.

Laerto:

Sekve
Nenio pli jam estas permesita?

Pastro:

Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigus
Per tio la servadon de mortintoj,
Se ni al ŝi ekkantus rekviemon
Simile al mortintaj en pieco.

Laerto:

Vi metu ŝin en teron, kaj violoj
Elkreskos el plej ĉasta ŝia cindro!
Mi al vi diras, ho, senkora pastro,
Anĝelo ŝi, fratino mia, estos,
Dum vi en la infero brulos.

Hamleto:

Kio?
La bela Ofelio?

Reĝino:

(Ĵetante florojn.)

Ho, plej dolĉa,
Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos
Edzino kara de Hamleto mia;
Esperis mi ornami vian kronon
De fianĉino, dum, ho ve, mi nun
Ornamas vian tombon!

Laerto:

Ho, centoble
Malben’ centobla falu sur la kapon
De tiu, kiu per la krim’ terura
De vi la saĝon rabis! For la teron!
Ne ŝutu, – mi ankoraŭ unu fojon
Al mia koro volas ŝin alpremi.

(Ensaltas en la tombon.)

Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas,
Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵo
Vi faros monton ĝis la alta pinto
De la Olimpo.

Hamleto:

Kiu estas tiu,
Kies doloro tiel laŭte sonas
Kaj kies krio flugas ĝis la steloj
Kaj volas en terur’ ilin haltigi?
Jen estas mi, Hamleto.

(Ensaltas en la tombon.)

Laerto:

Ha, tre bone!
Pereu, malbenita!

(Ĵetas sin sur Hamleton.)

Hamleto:

Tia preĝo
Ne estas ĝusta. Mi vin petas, prenu
La manon vian for de mia kolo,
Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema,
Danĝere tamen estas min ataki,
Kaj mi al vi konsilas: for la manon!

Reĝo:

Disigu ilin!

Reĝino:

Ho, Hamlet’, Hamleto!

Ĉiuj:

Sinjoroj...

Horacio:

Kara princo, trankviliĝu!

(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)

Hamleto:

Ne, mi pro tio ĉi kun li batalos,
Ĝis la minuto lasta de la vivo!

Reĝino:

Pro kio do, ho mia kara filo?

Hamleto:

Mi amis Ofelion; kvardek miloj
Da fratoj kun ilia tuta amo
La amon mian kune ne atingus.

(Al Laerto.)

Vi kion volas?

Reĝo:

Ha, li freneziĝis!

Reĝino:

Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!

Hamleto:

(Al Laerto.)

Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kion
Vi volas fari? Plori? aŭ batali?
Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? Eltrinki
La tutan Nilon? Manĝi krokodilojn?
Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis,
Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon,
Por min inciti? Lasu vin enfosi
En ŝian tombon, – mi ĝin ankaŭ faros;
Se vi pri montoj babiladas, lasu
Nin superŝuti per tiom da tero,
Ke sin la loko levu ĝis la suno
Kaj la plej altaj montoj en komparo
Kun ĝi aperu kiel veruketoj.
Vi fanfaronas, – mi ĝin ankaŭ povas.

Reĝo:

Ĝi estas nur frenezo.

Reĝino:

La atako
En li momenton tiel furiozas,
Sed baldaŭ li denove trankviliĝas,
Simile al kvieta kolombino
Post la elkovo de la kolombidoj.

Hamleto:

(Al Laerto.)

Aŭskultu do, sinjoro! Kia estas
La kaŭzo, ke vi tiel min renkontas?
Mi ĉiam amis vin, – sed ni ĝin lasu.
Se Herkuleso mem kontraŭbatalus,
La kat’ miaŭas, hundo devas boji.

(Foriras.)

Reĝo:

Mi petas vin, lin sekvu, Horacio!

(Horacio foriras.)

Laert’, nia parolo de hieraŭ
Fortigi devas vian paciencon;
Ni agos nun rapide. – Vi, Gertrudo,
Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo.

(Al Laerto.)

La tombo havos vivan monumenton.
La horo de trankvilo baldaŭ venos;
Ĝis tiam ni bezonas paciencon.

(Ĉiuj foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.