La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 4.

Sceno 5.

Elsinoro. Ĉambro en la palaco.
La reĝino kaj Horacio.

Reĝino:

Ne, ne! Ne volas mi kun ŝi paroli.

Horacio:

Ŝi forte petas, ŝia stato estas
Tre kompatinda.

Reĝino:

Kion do ŝi volas?

Horacio:

Ŝi ĉiam pri la patro nur parolas;
Ŝi diras, ke la mond’ estas kruela;
Ŝi ĝemas kaj la bruston al si batas;
Ŝin bagatel’ ĉagrenas; ŝi parolas
Delire kaj sen ia klara senco,
Kaj tamen ŝiaj vortoj la aŭdanton
Kondukas al konkludoj. Kungluante
La sencon de la vortoj, la mienojn,
La signojn, la aludojn, oni povas
Ne scii difinite, sed supozi
Tre multe da malbono. Estus bone
Kun ŝi paroli, ĉar ĉe la popolo
Tumulton povus veki ŝiaj vortoj.

Reĝino:

Enlasu ŝin!

(Horacio foriras.)

Al la anim’ malsana
Aperas ĉie signoj de danĝero;
La kulpo estas tiel timoplena,
Ke per kaŝado ĝi sin nur malkaŝas!

(Venas Horacio kun Ofelio.)

Ofelio:

Kie estas la bela reĝino de Danujo?

Reĝino:

Kiel vi fartas, Ofelio?

Ofelio:

(Kantas.)

Mia kara, mia belo
Estis brava juna dano;
Portis plumojn sur ĉapelo
Kaj bastonon en la mano.

Reĝino:

Ha, mia kara fraŭlino, kion signifas tiu ĉi kanto?

Ofelio:

Kion? Mi petas vin, aŭdu:

(Kantas.)

Vane estas la espero:
Li jam mortis, ne revenas!
Lian kapon kovras tero,
La piedojn ŝtono tenas.

Reĝino:

Sed diru al mi, Ofelio...

Ofelio:

Mi petas vin, aŭskultu.

(Kantas.)

Ĉemizeton oni metis...

(Eniras la reĝo.)

Reĝino:

Ha, mia edzo, rigardu!

Ofelio:

(Kantas.)

Sur karulon inter ploroj;
Sur la tombon oni ĵetis
Multon el la kampaj floroj.

Reĝo:

Kiel vi fartas, kara fraŭlino?

Ofelio:

Mi dankas! Tre bone.
Oni diras, ke la strigo estis filino de bakisto.
Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne scias, kio ni povas fariĝi.
Bonan apetiton!

Reĝo:

Ŝi ne povas forgesi la patron.

Ofelio:

He, ni ne parolu pri tio ĉi; sed se oni vin demandos, kion ĝi signifas, tiam diru:

(Kantas.)

En la tag’ de Valenteno
Mi al mia la trezoro
Venis frue en mateno,
Por saluti vin el koro.
Tuj li levis sin kaj diris:
“Venu, venu, amikino!”
Ŝi eniris, sed eliris
Jam virino, ne knabino.

Reĝo:

Kara Ofelio!

Ofelio:

Por kio la ĵurado? Mi tuj finos.

(Kantas.)

Fi do, hontu! Tiel agi!
Vi ja trompis min sen koro!
Amon viroj povas pagi
Per depreno de l’ honoro!
Vi edziĝi min promesis,
Kaj la vorton vi ne tenis.

Kaj li respondas:

He, mi ŝercis kaj mi ĉesis...
Kial do vi al mi venis?

Reĝo:

Ĉu jam longe ŝi estas en tia stato?

Ofelio:

Mi esperas, ke ĉio ankoraŭ estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos ĉion raporti, kaj vin mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleŝon! Bonan nokton, sinjorinoj! Bonan nokton, ĉarmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan nokton!

Reĝo:

(Al Horacio.)

Vi sekvu ŝin kaj gardu ŝin atente.

(Horacio foriras.)

Ĝi estas la veneno de malĝojo;
La morto de la patro ĉion kaŭzis.
Gertrudo, kiam venas la suferoj,
Ho ve, ne izolitaj ili venas,
Sed en amaso. Ŝia patro mortis,
La filo via estas forsendita –
Li mem sovaĝe kaŭzis la forsendon –
Kaj la popol’ tumultas en supozoj
Pri l’ morto de l’ honesta Polonio.
Ni faris neprudente, ke ni kaŝis
La veran kaŭzon de la morto lia:
Jen Ofelio perdis la prudenton,
Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj,
Kaj – la plej grava – ŝia frato venis
Sekrete el Francujo, li miregas,
Indignas, kaj nun en la urbo fluas
Paroloj plej venenaj jam pri l’ morto
De Polonio. Manko de klarigo
Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon
De la mistera morto oni ĵetis.
Gertrudo mia kara, kiel stari
Trankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj.

(Post la sceno oni aŭdas bruon.)

Reĝino:

Ho, kia bruo? Kia tumultego?

(Nobelo eniras.)

Reĝo:

Rapide la gardistojn! Lasu gardi
La pordon! Kio estas?

Nobelo:

Mia reĝo,
Rapide kuru! Savu vin, ho reĝo!
La ocean’, el bordo elirinte,
Ne pli sovaĝe glutas l’ ebenaĵon,
Ol nun Laerto kun terura bando
Atakas vian tutan servantaron.
Lin la popolo nomas reĝo; kvazaŭ
La mondo nun denove komenciĝus
Kaj kvazaŭ malaperis nun subite
La historio kaj la tradicioj,
Kreintoj kaj subtenoj de la indo,
Nun ili krias: Ni elektu reĝon!
Laerto estu reĝo! Kiel tondro
Rebruas, ĉie flugas nun la krio:
Laerto estu reĝo!

Reĝino:

Ili vigle
Atakas laŭ malvera postesigno.
Sed vi eraras, hundoj de Danujo!

(Bruo post la sceno.)

Reĝo:

La pordoj elbatitaj!

(Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.)

Laerto:

Kie estas
Li, tiu reĝo? – Iru for, sinjoroj!

Danoj:

Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos!

Laerto:

Mi petas.

Danoj:

Bone, se vi tiel volas.

(Ili eliras el la ĉambro.)

Laerto:

Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo! –
Malnobla reĝo, vi al mi redonu
La patron!

Reĝino:

Ho, Laerto, trankviliĝu!

Laerto:

Se unu gut’ de l’ sango mia restus
Trankvila, tiam estus mi bastardo:
Trompita edzo estus mia patro,
Malĉasta estus la patrino mia,
Se nun mi povus resti pli trankvila.

Reĝo:

Laerto, kio kaŭzis tian grandan
Ribelon nun de via flank’? Gertrudo,
Vi trankviliĝu, vi nenion timu
Pro la persono mia. Dio gardas
La reĝojn: kiam la perfid’ ekvidas
Apenaŭ tion, kion ĝi intencis,
L’ intenco falas for. – Laerto, diru,
Pro kio vi indignas? – Lasu lin,
Gertrudo mia! – Diru, juna homo!

Laerto:

La patro mia kie estas?

Reĝo:

Mortis.

Reĝino:

Sed ne de lia mano.

Reĝo:

Lasu lin
Demandi tiom, kiom li deziras.

Laerto:

Sed kiel kaj en kia maniero?
Per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos!
For fideleco! Ĵuroj al l’ infero!
Pieco, konscienco, – iru ĉio
Al la diabloj en la profundaĵon!
Kondamnon mi ne timas; mi renversos
La tutan mondon, – venu, kio volas!
Nur venĝon mi avidas, plenan venĝon
Por mia patro!

Reĝo:

Kiu vin retenos?

Laerto:

Nur mia volo, sed ne la ordono
Eĉ de la tuta mondo. La rimedojn
Mi tiel uzos, ke nenio restos.

Reĝo:

Aŭskultu min, Laerto! Se vi volas
La puran veron scii pri la morto
De via patro, ĉu la venĝo via
Decidis, se vi venkos en la ludo,
Egale la koleron vian verŝi
Sur malamikojn kaj sur la amikojn?

Laerto:

Nur sur la malamikojn.

Reĝo:

Ĉu vi volas
Ekkoni ilin?

Laerto:

Kaj al la amikoj
Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn
Kaj mi per mia sango ilin nutros.

Reĝo:

Tre bone! Nun denove vi parolas
Kiel fidela filo kaj bonega
Nobelo. Ke en mort’ de via patro
Mi estas plej senkulpa kaj per ĝi
Mi estas mem tuŝita tre dolore, –
Vi tion baldaŭ juĝos mem kaj vidos
La veron tute klare.

Danoj:

(Post la sceno.)

Lasu ŝin!

Laerto:

He, kio? Kia bruo?

(Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.)

Laerto:

Elsekiĝu,
Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj,
Bruligu al mi tute la okulojn! –
Je Dio! Frenezeco via estos
Al ni pagita, ho, fratino mia,
Pagita kare, ĝis en la pesilo
Fortege malleviĝos la kaliko!
Ho, Maja rozo, ho, infano ĉarma,
Ho, Ofelio, ho, fratino kara!
Ĉielo! ĉu la saĝo de knabino
Formortas ankaŭ tiel facilege,
Kiel la vivo de maljuna homo?
En am’ naturo estas delikata:
Ŝi sendas for post la amat’ perdita
Plej karan havon, kiun ŝi posedas.

Ofelio:

(Kantas plende.)

Oni lin portis al tombo senvorte.

(Ridante)

Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha!

(Plende)

Kaj oni ploris tre forte, tre forte...
Adiaŭ, mia kolombo!

Laerto:

Se en prudento plena vi instigus
Al venĝo min, ne tiel ĝi efikus!

Ofelio:

Vi devas kanti:
“En la teron, en la teron!”
Ho, kiel la rado al tio ĉi sonoras!
Ĝi estas la malfidela administratoro, kiu ŝtelis la filinon de sia sinjoro.

Laerto:

Sensenca io, tamen pli ol io.

Ofelio:

(Al Laerto.)

Jen estas rosmareno, ĝi estas por memoro: mi petas vin, kara mia koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco.

Laerto:

Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj.

Ofelio:

(Al la reĝo.)

Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio.

(Al la reĝino.)

Jen estas ruto por vi kaj ankaŭ iom por mi. –
Vi povas porti vian ruton kun ia speciala signo.

(Al Laerto.)

Jen estas krizantemo, – mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis de la tempo, kiam mia patro mortis. – Oni diras, ke li bone finis.

(Kantas.)

Ĉar karulo mia estas
Mia tuta ĝojo.

Laerto:

Malĝojo kaj suferoj, eĉ frenezo
Al ŝi nur donas ĉiam novan ĉarmon.

Ofelio:

(Kantas.)

Kaj li jam neniam revenos?
Kaj li jam neniam revenos?
Ho ve, li jam mortis,
Lin oni forportis,
Ni lin jam revidos neniam!
La barbo la bela,
Buklaro la hela...
Li mortis, li mortis por ĉiam!
Mi ploras sen celo...
Ho, bona ĉielo,
Pro lia animo mi petas.

Kaj pro la animoj de ĉiuj homoj.
Mi preĝas.
Dio vin savu!

(Foriras.)

Laerto:

Vi vidas? Dio!

Reĝo:

Lasu min, Laerto,
Paroli iom pri doloro via;
Al mi la rajton mian ne rifuzu.
Sed iru kaj inter amikoj viaj
Elektu la plej saĝajn, – ili juĝu
Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos,
Ke mi en la afero estas kulpa,
Mi tiam estas preta al vi doni
La regnon, kronon, mian propran vivon;
Sed se ne tiel, – tiam vi konsentu
Al ni oferi pli da pacienco,
Ni tiam penos, kune laborante,
Per venĝo trankviligi vian koron.

Laerto:

Ĝi estu tiel! – Ho, la maniero
De lia mort’, kaŝita enterigo, –
Sen glavo, sen insigno aŭ ornamo
Super la tombo, sen ceremonioj
Kaj sen funebraj formoj kaj parado, –
De l’ ter’ al la ĉiel’ ĝi laŭte krias,
Ke mi ne lasu ĉion sen kalkulo.

Reĝo:

Postulu la klarigon. Sur la kapon
De la kulpul’ la puna glavo falos.
Mi petas, sekvu min.

(Ĉiuj foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.