La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 4.

Sceno 2.

Alia ĉambro en la palaco.
Hamleto venas.

Hamleto:

Bone kaŝita!

Rosenkranz kaj Güldenstern:

(Post la sceno.)

Hamleto! Princo Hamleto!

Hamleto:

Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas.

(Rosenkranz kaj Güldenstern eniras.)

Rosenkranz:

Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio?

Hamleto:

Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca.

Rosenkranz:

Montru al ni la lokon, por ke ni povu ĝin preni kaj porti en la preĝejon.

Hamleto:

Ne kredu!

Rosenkranz:

Kion ne kredi?

Hamleto:

Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de reĝo?

Rosenkranz:

Ĉu vi pensas, ke mi estas spongo, princo?

Hamleto:

Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuĉas la mienon, la favorojn kaj la ordonojn de la reĝo. Sed tiaj servantoj faras al la reĝo la plej bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan pecon en la angulo de sia buŝo: plej antaŭe en la buŝon, por plej poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka.

Rosenkranz:

Mi vin ne komprenas, princo.

Hamleto:

Estas al mi tre agrable: en malsaĝaj oreloj aluda parolo dormas.

Rosenkranz:

Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la reĝo.

Hamleto:

La korpo estas ĉe la reĝo, sed la reĝo ne estas ĉe la korpo. La reĝo estas objekto...

Güldenstern:

Objekto, princo?

Hamleto:

Kiu estas nenio. Venu al li. Kaŝu vin, vulpo, aliaj ĝin sekvu!

(Ĉiuj foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.