La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 1.

Sceno 4.

La teraso antaŭ la palaco.
Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.

Hamleto:

Ho, kiel akra estas la aero!

Horacio:

Jes, princo, blovas vento malvarmega.

Hamleto:

Kioma horo?

Horacio:

Baldaŭ la dekdua.

Marcello:

Ne, ne, jam la dekdua horo batis.

Horacio:

Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve
Alproksimiĝas jam la temp’, en kiu
Aperas ordinare la spirito.

(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)

Ha, kion tio ĉi signifas, princo?

Hamleto:

La reĝo diligente nun pasigas
La nokton en gajega festenado;
Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas
Pokalon, pafilegoj al la mondo
Anoncas la grandfaron de la reĝo.

Horacio:

Ekzistas tia moro?

Hamleto:

Jes, sendube.
Sed pensas mi, ke estas pli honore
Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi.
La brua kaj diboĉa festenado
Alportis al ni tre malbonan gloron
Ĉe la popoloj de la tuta mondo.
Drinkistoj oni nomas nin insulte;
Kaj tiu ĉi makulo malpurigas
La gloron de plej grandaj niaj faroj.
Similan sorton ofte ankaŭ havas
Privataj homoj, se sen propra kulpo
Makulon ian ili de naturo
Ricevis; se ekzemple de naskiĝo –
En kio ne ilia vol’ ja estis –
Ilia sango estas tro bolanta,
Rompanta ofte digon de prudento;
Aŭ se kutimo ilin malbonigis, –
La mond’ ilin atakas sen kritiko,
Se eĉ iliaj virtoj estas puraj
Kaj multenombraj. Grajno da malbono
Por la okul’ de l’ mondo ofte kovras
La tutan indon de plej bona homo.

(Aperas la spirito en armaĵo.)

Horacio:

Ho, vidu, princo, ĝi aperas!

Hamleto:

Dio!
Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!

(Li staras kelkajn minutojn senmove.)

Spirito sankta, aŭ demon’ terura,
Ĉu el ĉielo aŭ el la infero,
Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon, –
Aperis vi en tia nobla formo,
Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo,
Respondu! Ho, ne lasu min perei
En nesciado! Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj?
Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile
Vin metis, kial ĝi malfermis nun
La pezan sian buŝon de marmoro,
Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas,
Ke vi, senviva korpo, en armaĵo
Denove venis en la lunan lumon,
Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn,
Kaj nin ataki per teruraj pensoj
Ne klarigeblaj por l’ animo nia?
Por kio! Diru! Kial? Kion fari?

(La spirito faras signojn al Hamleto.)

Horacio:

Li vokas vin, ke iru vi kun li,
Li kvazaŭ volas ion komuniki
Nur al vi sola.

Marcello:

Kun afablaj gestoj
Li vokas vin pli malproksimen, princo;
Sed ho, pro Di’, ne iru!

Horacio:

Ne, ne iru!

Hamleto:

Sed tie ĉi ne volas li paroli,
Kaj mi lin sekvos.

Horacio:

Ho, ne, ne, reĝido!

Hamleto:

Nu, kion do mi timos? Mia vivo
Ne havas por mi indon, kaj l’ animo,
Senmorta, kiel la spirito mem,
Ja ne bezonas timi la spiriton.
Li vokas min denove; mi lin sekvos.

Horacio:

Sed se li vin allogos al la maro,
Aŭ eble al la supro de l’ ŝtonego,
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian saĝon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al ĉiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.

Hamleto:

Li ĉiam vokas.

(Al la spirito)

Iru, mi vin sekvas!

Marcello:

(Retenante Hamleton.)

Ho, princo, vi ne iros!

Hamleto:

For la manojn!

Horacio:

Aŭskultu nin, ne iru!

Hamleto:

Mia sorto
Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
En ĉiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono.

(La spirito faras signojn)

Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo!

(Li sin elŝiras.)

Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
Kuraĝos min reteni! For!

(Al la spirito)

Ho, iru!
Mi post vi iras.

(La spirito kaj Hamleto foriras.)

Horacio:

Ha, li freneziĝis!

Marcello:

Ni sekvu lin! La dev’ al ni ordonas!

Horacio:

Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!

Marcello:

Malbona io estas en Danujo.

Horacio:

Nin gardos la ĉielo.

Marcello:

Ni rapidu!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.