La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 3.

Sceno 3.

Ĉambro en la palaco.
La reĝo, Rosenkranz kaj Güldenstern.

Reĝo:

Mi lin ne amas. Ankaŭ per danĝero
Frenezo lia jam al ni minacas.
Kaj tial estu pretaj: mi rapide
Por vi pretigi lasos la paperojn,
Kaj vi lin al Anglujo forkondukos.
Al mi la reĝaj devoj ne permesas
Toleri tro proksime la danĝeron
De alestado de la frenezulo.

Güldenstern:

Ni estas pretaj. Ni komprenas plene
La sanktan vian timon pro la bono
De la grandega multo da animoj,
Ligitaj kun la reĝa via moŝto.

Rosenkranz:

Jam simpla kaj aparta homo devas
Per ĉiuj fortoj gardi sian vivon;
Sed tiom pli sin gardi devas tiu,
De kies sankta vivo ja dependas
La vivo kaj bonfarto de tre multaj.
Se reĝo mortas, li ne mortas sola:
Simile al rivero fortoplena
Kun si li tiras for la tutan sorton
De ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li sin trovis.
Li estas kiel granda vasta rado,
Staranta sur plej alta monta pinto,
Portanta sur radioj la potencaj
Ligite milionojn da estaĵoj.
Kaj se la rado falas, tiam kune
Pereas ĉiuj tiuj milionoj.
Neniam reĝo ĝemas tute sola:
Dolor’ al li – dolor’ al multaj homoj.

Reĝo:

Mi petas vin, pretiĝu plej rapide
Al forveturo! La danĝeron, kiu
Libere nun promenas, ni bezonas
Kateni.

Rosenkranz kaj Güldenstern:

Ni rapidos, nia reĝo.

(Ambaŭ foriras.)

(Venas Polonio.)

Polonio:

Nun, reĝo, li al la patrino iras.
Mi kaŝos min post unu el tapiŝoj,
Kaj mi aŭskultos la interparolon.
Ŝi certe lin tre bone elinsultos,
Sed, kiel vi jam diris – kaj vi diris
Tre saĝe – tie devas ankaŭ stari
Persono flanka, por aŭskulti ĉion.
Patrino ĉia estas de naturo
Ja tre partia kaj ne povas havi
Sufiĉan severecon en la juĝo.
Adiaŭ, reĝo! Antaŭ ol vi iros
Al nokta dormo, mi al vi raportos
Pri ĉio, kion aŭdis mi.

Reĝo:

Mi dankas.

(Polonio foriras.)

Ho, mia krimo, ĝi al la ĉielo
Sin tiras per vaporo malodora,
Ĝi portas la malbenon plej malnovan
Sur sia frunto: fratomortigado!
Preĝadi mi ne povas, kvankam forte
Mi volus preĝi: la pli forta kulpo
L’ intencon fortan venkas; kiel homo,
Havanta devon fari du aferojn,
Mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ
Elekti, kaj mi faras nun nenian
Se mia mano per la frata sango
Eĉ estus multe pli trapenetrita, –
Ĉu en ĉielo ne ekzistas pluvo
Sufiĉe forta, por ĝin blanke lavi?
Por kio do pardonemeco servas,
Se ne por veni kontraŭ la pekado?
Kaj ĉu la preĝo ne posedas forton
Averti krimon kaj pardonon doni,
Se jam la krimo estas plenumita?
Jes, mi rigardos supren! Mia krimo
Farita estas! Kian formon doni
Al mia preĝo! Dio, Vi pardonu
Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel;
Mi ĉion ja ankoraŭ nun posedas,
Kion al mi alportis la mortigo:
La kronon, la honoron, la reĝinon...
Ĉu povas peko revi pri pardono,
Dum restas la akiro de la peko?
Sur la maljustaj vojoj de la tero
Per sia oro ofte peka mano
Haltigi povas manon de la juĝo
Kaj per la fruktoj de l’ farita krimo
Aĉeti la favoron de la leĝo, –
Sed tie supre estas ja alie!
Ne helpos tie lerta artifiko,
Tie la far’ aperas tute nuda,
Ni mem al la farita krimo devas
Ateston tie meti en la buŝon.
Nu, kio al mi restas? Pentofaro?
Jes, kion do ne povas pentofaro?
Sed se eĉ pentofari ni ne povas?
Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto,
Vi, nigra, vi, malluma kiel morto!
Anim’, kiu batalas liberiĝi
Kaj ĉiam pli enrampas en la marĉon!
Ho, helpu min, anĝeloj, en la provo!
Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj!
Malmola mia koro, vi moliĝu
Simile al infano ĵus naskita!
Ho, eble Dio volos min pardoni!

(Li en angulo metas sin sur la genuojn.)

(Hamleto venas.)

Hamleto:

Nun estas tre facile tion fari;
Li preĝas; nun mortigi lin... sed tiam
Li iros en ĉielon! Kaj ĉu tion
Mi povus nomi venĝo? Malnoblulo
Mortigis mian patron, kaj por tio
Mi, sola filo de la mortigito,
En la ĉielon en minut’ de preĝo
La mortiginton sendos! Tio estus
Ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro.
De l’ tero li forigis mian patron
Post festenad’, en mezo de la pekoj,
Kaj kun la tuta pezo de la pekoj
La malfeliĉa vagas nun sub tero, –
Kaj la krimulon mi nun volas kapti
En la minuto de la sankta preĝo
Kaj puran, pian sendi lin al Dio!
Ĉu tio estos venĝo? Ne, ho ne!
Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros
En temp’ alia, pli terure bati!
En malsobrec’, en dormo, en kolero,
En la malpiaj ĝojoj de la lito,
En ofendado de Dia nomo –
Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo,
Trapiku lin, ke li momente falu
Kaj en plej nigra stato la animo
En la inferon flugu sen pardono!
Patrino min atendas, – dume vivu,
Sed al la morto vi jam apartenas.

(Foriras.)

Reĝo:

(Sin levante.)

La vortoj flugas, – sed la pensoj sidas!
Senpensaj vortoj Dion ne atingos!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.