La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 3.

Sceno 1.

Ĉambro en la palaco.
La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz kaj Güldenstern.

Reĝo:

Kaj per nenia lerta ekparolo
Vi povis veni al la vera kaŭzo
De lia freneziĝo, kiu ŝanĝis
Terure nun la tutan lian vivon?

Rosenkranz:

Ne neas li, ke estas li freneza,
La kaŭzon tamen li obstine kaŝas.

Güldenstern:

Ne lasis li esplori sin, sed lerte
Li kun freneza ruzo deturnadis
Tuj la parolon, kiam ni intencis
De li elkapti ion pri la kaŭzo.

Reĝino:

Kaj kiel li akceptis vin?

Rosenkranz:

Ĝentile.

Güldenstern:

Kaj tamen ne sen kelka suspektemo.

Rosenkranz:

Demandojn li avaris, sed volonte
Demandojn niajn lerte respondadis.

Reĝino:

Vi al amuzo ia lin invitis?

Rosenkranz:

Okaze ni renkontis en la vojo
Aktorojn; ni sciigis lin pri tio,
Kaj ŝajnas, ke ĝi faris al li ĝojon.
En la palaco ili estas; ŝajnas,
Ke ili jam ricevis la ordonon
Hodiaŭ en vespero ion ludi.

Polonio:

Jes, kaj al mi la princo komisiis,
Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojn
Alesti ankaŭ al la prezentado.

Reĝo:

Ho, tre volonte, kaj mi forte ĝojas,
Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj,
Ankoraŭ pli lin tiru al amuzoj!

Rosenkranz:

Ni ĝin plenumos, via reĝa moŝto.

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)

Reĝo:

Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara.
Hamleto baldaŭ venos; ni aranĝis,
Ke tie ĉi li kvazaŭ per okazo
Renkontos Ofelion. Ŝia patro
Kaj mi – ni ambaŭ staros nun tiele,
Ke, ne vidataj mem, ni ĉion vidu
Kaj povu bone juĝi, ĉu en vero
La amo estas kaŭzo de la stato,
En kiu li sin trovas.

Reĝino:

Mi obeas.
Ho, mia Ofelio, mi dezirus,
Ke efektive la beleco via
Sin montru kiel sola vera kaŭzo
De la frenezo de Hamleto: tiam
Esperi povas mi, ke viaj virtoj
Denove realportos al li sanon
Al la feliĉo de vi ambaŭ.

Ofelio:

Ĉion
Mi faros.

(La reĝino foriras.)

Polonio:

Promenadu, Ofelio!..

(Al la reĝo)

Se vi permesas, via reĝa moŝto,
Ni kaŝu nin!

(Al Ofelio)

Vi legu en la libro,
Ke li ne miru la solecon vian.
Ĝi eble ne konvenas, sed en vero
Ni ofte per edifo en vizaĝo
Kaj per mieno pie religia
Eĉ la diablon mem facile trompas.

Reĝo:

(Flanken.)

Ho, vere, vere! Kiel forte batas
Parolo lia mian konsciencon!
Kolora vango de malĉastulino
La veron kovras, sed pli forte kaŝas
Teruran faron miaj artaj vortoj.
Ho, peza ŝarĝo!

Polonio:

Via reĝa moŝto,
Mi aŭdas liajn paŝojn! Ni nin kaŝu!

(La reĝo kaj Polonio sin kaŝas post tapeto. Hamleto venas.)

Hamleto:

Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti – dormi, kaj nenio plu!
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo, – tio estas
Tre dezirinda celo. Morti – dormi –
Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj, –
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l’ potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun seninduloj
Regalas al merito efektiva, –
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,
Li povus sin de ĉio liberigi?
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim’ de io post la morto,
De tiu nekonata land’, el kiu
Neniu jam revenas. Kaj pro tio
Plivolas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l’ pensado;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro...
Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio...

(Al Ofelio)

Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn
En vian puran preĝon!

Ofelio:

Mia princo,
Kiel vi fartas en la lasta tempo?

Hamleto:

Mi dankas vin humile, – bone.

Ofelio:

Princo,
Mi havas kelkajn signojn de memoro
Ankoraŭ, kiujn longe jam mi volis
Al vi redoni; mi vin petas, princo,
Akceptu ilin nun!

Hamleto:

Ne, ne! Neniam
Mi ion al vi donis.

Ofelio:

Kara princo,
Vi scias ja, vi ilin al mi donis,
Kaj la donacojn vi akompanadis
Per tiaj dolĉaj vortoj, ke la indo
De la donacoj multe pliiĝadis.
Nun vi ŝanĝiĝis, – prenu do la donojn:
Doloraj estas donoj al la koro,
Se ili jam ne venas de la koro.
Jen ili estas, princo, mi vin petas!

Hamleto:

Ha, ha, ha! Ĉu vi estas virta?

Ofelio:

Princo!?

Hamleto:

Ĉu vi estas bela?

Ofelio:

Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto?

Hamleto:

Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikiĝi kun via beleco.

Ofelio:

Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo?

Hamleto:

Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio ĉi antaŭe estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi estas vero. Mi iam vin amis.

Ofelio:

Efektive, princo, vi kredigis min pri tio.

Hamleto:

Vi ne devis al mi kredi: ĉar virto ne povas tiel inokuliĝi al nia maljuna arbo, ke la antaŭa ne restu. Mi vin ne amis.

Ofelio:

Mi vidas, ke mi eraris.

Hamleto:

Iru en monaĥejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venĝema, glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi aŭ kiom mia imago povas prezenti al si, aŭ kiom mi havas tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi inter la ĉielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj, ĉiuj, – kredu al neniu el ni! Iru for en monaĥejon! Kie estas via patro?

Ofelio:

En la domo, princo.

Hamleto:

Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaĝaĵojn nur en sia propra domo. Adiaŭ!

Ofelio:

Ho, helpu al li, bona Dio!

Hamleto:

Se vi edziniĝos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo, – vi ne evitos la homan kalumnion. Iru en monaĥejon! Adiaŭ! Aŭ, se nepre volas edziniĝi, prenu malsaĝulon; ĉar saĝaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn vi faras el ili. En monaĥejon iru! ne prokrastu! Adiaŭ!

Ofelio:

Ĉielaj fortoj, resanigu lin!

Hamleto:

Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaĝon, kaj vi faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la kreitaĵoj de Dio ŝanĝitajn nomojn kaj vi ŝajnigas vin kokete naivaj. Iru! Nenion pli pri tio ĉi! ĝi faris min freneza! Neniu pli edziĝu! Kiu jam edziĝis, restu viva, ĉiuj, krom unu; la ceteraj restu, kiel ili estas. En monaĥejon iru!

(Foriras.)

Ofelio:

Ho, kia granda homo detruiĝis!
Okulo de plej alta kortegano,
Lang’ de saĝulo, man’ de militisto,
La floro kaj espero de la regno,
Modelo de la moroj kaj klereco, –
Pereis, ha, pereis senespere!
Kaj mi, plej malfeliĉa el virinoj,
Mi, kiu suĉis dolĉan la mielon
De liaj ĵuroj, mi nun devas vidi
La noblan saĝon tute konfuzitan,
Rompitan, kiel kordo iskrevinta.
La altan formon, la junecon floran
Detruis la frenezo! Ve! ho ve!
Al mi, mi, kiu vidis lin antaŭe
Kaj vidas lin en lia nuna stato!

(La reĝo kaj Polonio eliras.)

Reĝo:

El amo? Ne, ne amo ĉion faris;
Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj,
En vero tamen ne frenezon montras,
Li kaŝas ion en la kor’; mi timas,
Ke la sekreto de spirito lia
Danĝeron en si portas por ni ĉiuj.
Por ĝin averti, mi en rapideco
Decidis: li veturu tuj Anglujon,
Postuli la tributon prokrastitan.
La maro kaj la novaj landoj eble
El lia kor’ elpelos tiun ion,
Pri kiu lia kapo ĉiam pensas.
Ĉu vi ne ankaŭ tiel opinias?

Polonio:

Tre saĝe vi decidis, mia reĝo.
Kaj tamen mi ankoraŭ ĉiam pensas,
Ke ĉion faris rifuzita amo.
Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonas
Raporti la parolon de la princo:
Ni ĉion aŭdis. Via reĝa moŝto,
Vi agu tiel, kiel vi decidos;
Sed mi konsilus, se vi ĝin aprobas,
Ke ŝia reĝa moŝto la reĝino
Al si alvoku post la komedio
La princon kaj ŝi petu lin patrine,
Ke li al ŝi malkovru sian koron.
Ŝi iru kun li rekte al l’ afero;
Se vi permesos, la interparolon
Mi subaŭskultos; kaj se al la vero
En tia maniero ni ne venos,
Vi tiam volu sendi lin Anglujon
Aŭ lin enŝlosu ie laŭ bontrovo
De via alta saĝo.

Reĝo:

Tiel estu!
Frenezo ĉe la grandaj kaj potencaj
Ne povas resti sen severa gardo.

(Ĉiuj foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.