La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 3.

Sceno 2.

Salono en la palaco.
Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras.

Hamleto:

Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, tute libere kaj senarte; sed se vi ĝin krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Ĉar en la mezo de la riverego, ventego aŭ, tiel diri, uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion. Mi fariĝas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disŝiras la pasion en pecojn, en verajn ĉifonojn, kaj tondras en la orelojn de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la tirano mem. Mi petas vin, evitu tion ĉi!

Unua aktoro:

Via princa moŝto povas esti trankvila en tiu ĉi rilato.

Hamleto:

Tamen ne estu ankaŭ tro flegma, sed lasu vian propran senton esti via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpaŝu la moderecon de la naturo. Ĉar ĉio, kio en tia maniero estas trograndigata, estas kontraŭa al la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la virto ĝian propran eston, al la malhonoro ĝian propran vizaĝon, al la responda tempo la represon de ĝia formo. Se tio ĉi estas trograndigata aŭ prezentata tro malforte, tio povas kvankam elvoki ridon ĉe la malkleruloj, sed la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos; kaj la mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laŭdis eĉ tre forte, – mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la teniĝon de kristanoj, idolistoj aŭ eĉ simple de homoj. Ili afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fuŝisto volis krei homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn, – tiel abomeninde ili imitadis la homojn.

Unua aktoro:

Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj.

Hamleto:

Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn, ne permesu paroli pli, ol trovas sin en ilia rolo; ĉar ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon ĉe la amaso da malsaĝaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio ĉi estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion ĉi faras. Iru, pretigu vin!

(La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.)

Hamleto:

(Al Polonio.)

Nu, sinjoro, ĉu la reĝo deziras aŭskulti la komedion?

Polonio:

Jes, kaj la reĝino ankaŭ, ili baldaŭ venos.

Hamleto:

Rapidigu do la aktorojn!

(Polonio foriras.)

Ĉu vi ambaŭ ne volos ankaŭ helpi rapidigi ilin?

Rosenkranz kaj Güldenstern:

Jes, princo.

(Ambaŭ foriras.)

Hamleto:

He! Horacio!

(Horacio eniras.)

Horacio:

Al viaj servoj, kara princo!

Hamleto:

El ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis,
Vi estas la plej brava, Horacio.

Horacio:

Ho, kara princ’...

Hamleto:

Ne pensu, ke mi flatas.
Ĉar kion povus mi de vi esperi?
Vi havas ja nenion, krom spirito,
Vi havas ja nenion, por donaci, –
Por kio do mi flatus al malriĉaj?
Ne, ne! Miela lango leku brilon,
Genuojn homoj fleksas ja nur tiam,
Se la rampad’ profiton donas. Aŭdu!
De l’ tempo, kiam la animo mia
Komencis elektadi inter homoj,
Ĝi vin elektis; ĉar kun vira indo
Vi ĉiam ĉiajn specojn de suferoj
Sen plendo elportadis; de la sorto
Prenadis vi la batojn kaj donacojn
Kun dank’ egala. Mi admiras tiun,
En kiu la prudento kun la sango
En tia bona harmonio vivas,
Ke li al la Fortuno ne permesas
Sur li ludadi, kiel sur fajfilo.
Ho, donu vi al mi la viron, kiun
Pasio lia ne sklavigis, – mi
Lin fermos en la plej profundan lokon
De mia koro, kiel vin mi fermis. –
Sed jam sufiĉe. Oni baldaŭ donos
Por ni kaj por la reĝo unu dramon;
En ĝi sin trovos sceno tre simila
Al la mortigo de la patro mia.
Mi petas vin, en la responda tempo
Per ĉiuj fortoj de l’ animo via
Observu mian onklon; ĉar se tiam
Sin la kaŝita kulpo ne elmontros,
Mi devos diri, ke ni ambaŭ vidis
En tiu nokt’ spiriton de infero
Kaj ke l’ imago mia estas nigra
Simile al la forno de Vulkano.
Observu lin atente; ankaŭ mi
Lin penetrados per okuloj miaj,
Kaj poste ni kunigos nian juĝon
Pri l’ ekzameno de l’ vizaĝo lia.

Horacio:

Tre bone, mia princo; se li ion
Forŝtelos en la daŭro de la dramo,
Mi pagos por la ŝtelo.

Hamleto:

Oni venas.
Mi devas ŝajni tute senintenca.
Elektu bonan lokon!

(Dana marŝo. Trumpetado. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.)

Reĝo:

Kiel fartas nia kara nevo Hamleto?

Hamleto:

Bonege! kaj ĉio de la ĥameleonaj manĝoj.
Mi manĝas aeron, oni min grasigas per promesoj; eĉ kaponojn oni tiel bone ne nutras.

Reĝo:

Mi tute ne komprenas tiun ĉi respondon, Hamleto; tio ĉi ne estas mia lingvo.

Hamleto:

Ankaŭ ne mia.

(Al Polonio)

Vi ludadis iam dramojn en la universitato, sinjoro, ĉu ne vere?

Polonio:

Efektive, princo, kaj oni eĉ rigardadis min kiel bonan aktoron.

Hamleto:

Kaj kion vi prezentadis?

Polonio:

Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio.

Hamleto:

Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon.

(Al Rosenkranz)

Ĉu la aktoroj estas pretaj?

Rosenkranz:

Jes, princo, ili atendas vian ordonon.

Reĝino:

Venu tien ĉi, kara Hamleto, sidiĝu apud mi!

Hamleto:

Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto.

Polonio:

(Al la reĝo.)

Vi aŭdas?

Hamleto:

Fraŭlino, ĉu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn?

(Sidiĝas antaŭ la piedoj de Ofelio.)

Ofelio:

Ne, mia princo.

Hamleto:

Tio estas nur per la kapo.

Ofelio:

Jes, mia princo.

Hamleto:

Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan?

Ofelio:

Mi nenion pensas.

Hamleto:

Bela ideo kuŝi sur la piedoj de knabino.

Ofelio:

Kion vi volas diri, princo?

Hamleto:

Nenion.

Ofelio:

Vi estas en gaja humoro.

Hamleto:

Kiu? Mi?

Ofelio:

Jes, mia princo.

Hamleto:

Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan, ol esti gaja? Ĉar vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen mia patro mortis antaŭ du horoj.

Ofelio:

Ne, antaŭ du monatoj, mia princo.

Hamleto:

Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forĵetos al la diablo la funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, ĉielo! mortis antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ ne forgesita! En tia okazo oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton. Sed li devas fondi preĝejojn, ĉar alie oni ne memoros lin, lia sorto estos kiel la sorto de amata ĉevaleto:

“Enterigita
“Kaj tuj forgesita”.

(Trumpetado. Sur la sceno leviĝas kurteno kaj oni vidas pantomimon: reĝo kaj reĝino eniras; la reĝino karese ĉirkaŭprenas la reĝon. Ŝi genuiĝas kaj faras gestojn de ĵurado. Li levas ŝin kaj apogas sian kapon sur ŝian bruston. Li kuŝigas sin sur la herbon, ŝi forlasas lin, kiam li endormiĝis. Venas unu homo, deprenas de la reĝo la kronon, kisas ĝin, enverŝas venenon en la orelon de la reĝo kaj foriras. La reĝino revenas, vidas, ke la reĝo mortis kaj pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj konsolas la reĝinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas la amon kaj la manon de la reĝino; ŝi komence kvazaŭ rifuzas, sed fine akceptas lian amon. Ili foriras.)

Ofelio:

Kion tio ĉi signifas, princo?

Hamleto:

La fripona abomenaĵo; ĝi antaŭdiras ion nebonan.

Ofelio:

Kredeble tiu ĉi pantomimo montras la enhavon de la dramo?

(Eniras la Prologo.)

Hamleto:

Jen tiu ĉi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas teni en sekreto, ili ĉion elbabilos.

Ofelio:

Ĉu li diros al ni, kion signifas tiu ĉi prezentado?

Hamleto:

Jes, kaj ankaŭ ĉia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li, kaj li ne hontos diri al vi, kion tio ĉi signifas.

Ofelio:

Vi pikas, vi pikas, princo; mi aŭskultos la dramon.

Prologo:

De nia dramo estos nun komenco.
Ni petas kun profunda riverenco
Pri via bona vol’ kaj pacienco.

Hamleto:

Ĉu tio ĉi estas prologo aŭ ia aforismo?

Ofelio:

Ĝi estas tro mallonga, princo.

Hamleto:

Kiel la amo de virinoj.

(Eniras unu reĝo kaj unu reĝino.)

Reĝo:

(Aktoro.)

Jam tridek fojojn finis Febo hela
La jaran kuron tra la voj’ ĉiela
Kaj dekdu tridek fojojn jam la luno
Aperis plena, kvazaŭ nokta suno,
De l’ tempo, kiam amo kaj Himeno
Nin ambaŭ ligis per la pastra beno.

Reĝino:

(Aktorino.)

Ankoraŭ multaj jaroj renoviĝos,
Kaj tamen nia am’ ne malfortiĝos.
Sed ve! mi en la lasta tempo sentas,
Ke io nun sekrete vin turmentas;
Pro via san’ mi tremas en la koro,
Ho, mia kara edzo kaj sinjoro.
Sed se mi tremas – restu vi sen timo:
Vi scias – en virina la animo
Tielajn zorgojn vekas granda amo;
Kaj ju pli forte brulas ama flamo,
Des pli turmentas nin la fantazio,
Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio.

Reĝo:

(Aktoro.)

Ho, mia kara, baldaŭ jam la sorto
Disigos nin! Mi sentas, ke la morto
Min baldaŭ vokos al la lasta vojo.
Transvivu min! Feliĉa kaj en ĝojo
La vivon ĝuu, kaj la koro via
Denove amu...

Reĝino:

(Aktorino.)

Haltu, kara mia!
Mi tremas de terura via vorto!
Atingu min malbeno, honto, morto,
Se iam eĉ la ombro de sopiro
Min povos tiri al alia viro!
Nur kiu mem mortigis la unuan,
Ekami poste povas edzon duan!

Hamleto:

Ho, kiel maldolĉe!

Reĝino:

(Aktorino.)

Ne amo – nur kalkulo malbenita
Kondukas al edziĝo ripetita.
Virino, kiu duan ĉirkaŭprenas,
L’ unuan edzon en la tomb’ venenas.

Reĝo:

(Aktoro.)

Ne dubas mi pri via sincereco;
Sed ne eterne daŭras malgajeco.
Konsolon tempo donas al la koro.
Decido estas sklavo de l’ memoro,
Ĝi kiel frukto sin komence tenas,
Sed falas, kiam maturiĝo venas.
Se al ni mem ni en la kor’ promesas,
Ni tion plej facile ja forgesas,
Kaj ĉio, en pasio decidita,
Forpasas, kiam la pasi’ finita.
Ne longe daŭras ĝojo kaj malĝojo.
Kaj de eterne sur la tera vojo
Kutimis amo kun feliĉo iri;
Kaj estas malfacile certe diri,
Ĉu amo alkondukas la feliĉon
Aŭ ĉu feliĉo donas la kondiĉon
Por ekzistad’ de l’ amo. La grandulo
Falinta izoliĝas; malriĉulo
Sin levis – kaj amikoj jam ne mankas.
La amon ni nur al feliĉo dankas.
Sed ne pri tio estis la parolo:
Vi sciu, ke la sorto kaj la volo
Eterne inter si batalon tenas;
Al ni nur la intenco apartenas, –
Plenumon do ni lasu al la sorto.
Vi ne forgesos min ĝis via morto, –
Tre bela estas via fideleco,
Sed ni ĝin lasu al la estonteco!

Reĝino:

(Aktorino.)

Ho, mi la lumon vidi pli ne povu,
Ripozon sur la tero mi ne trovu,
Malluma, senkonsola, senespera
Fariĝu mia tuta vivo tera,
Atingu min la punoj plej kruelaj
De kolerantaj fortoj la ĉielaj, –
Se iam, vin perdinte, mi, vidvino,
Fariĝos de alia vir’ edzino!

Hamleto:

(Al Ofelio.)

Se ŝi volus rompi sian sanktan promeson...

Reĝo:

(Aktoro.)

Ho, kia forta ĵuro! Nun, anĝelo
Mi volas iom dormi, La ĉielo
Vin gardu!

Reĝino:

(Aktorino.)

Dormu dolĉe, mia koro,
Vi, mia tuta vivo kaj trezoro!

(Foriras. Li sin kuŝigas kaj endormiĝas.)

Hamleto:

(Al sia patrino.)

Reĝino, kiel plaĉas al vi la dramo?

Reĝino:

Ŝajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas.

Hamleto:

Sed ŝi plenumos sian vorton!

Reĝo:

(Al Hamleto.)

Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io malagrabla?

Hamleto:

Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce; nenio malagrabla.

Reĝino:

Kia estas la nomo de la dramo?

Hamleto:

La Muskaptilo. Kial? Ĝi estas metaforo. La dramo prezentas unu mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la reĝo estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldaŭ vidos, ke tio ĉi estas abomeninda historio. Sed kion tio ĉi nin interesas? Via reĝa moŝto kaj ni ĉiuj ni havas puran konsciencon, kaj la afero nin ja ne tuŝas. La leprulo sin gratu, – nia haŭto estas ja sana.

(Sur la scenon venas Luciano.)

Jen estas Luciano, nevo de la reĝo.

Ofelio:

(Al Hamleto.)

Vi prenis sur vin la oficon de la antikva ĥoro.

Hamleto:

Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur vidus, ke la marionetoj dancas!

Ofelio:

Vi estas tre pikema, princo, tre pikema.

Hamleto:

Vi devus ĝemi, se vi volus malakrigi mian pinton.

Ofelio:

Ĉiam pli bone kaj pli tranĉe!

Hamleto:

Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas.

(Al Luciano)

Komencu, mortigisto!
Forĵetu viajn malbenitajn grimacojn kaj komencu!

“Al venĝo vokas krio de la korvo”...

Luciano:

Jam la veneno estas tute preta,
Al faro sin jam tiras la glaseto;
La tempo estas bona; mi rapidos:
Silentas ĉio, kaj neniu vidos.
Vi, trinko el la herboj plej kaŝitaj,
En mezo de la nokto kolektitaj,
Vi, kiu sur vi portas la malbenon
Trifojan de Hekato, – la venenon,
En la dormantan korpon penetrigu
Kaj kiel akra fulmo lin mortigu!

(Enverŝas la venenon en la orelon de la dormanto.)

Hamleto:

Li venenas lin en la ĝardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago. La historio estas vera kaj ĝi estas priskribita en itala lingvo. Vi baldaŭ vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de Gonzago.

Ofelio:

(Al Hamleto.)

La reĝo sin levas.

Hamleto:

Kiel? Timigita de ia ŝajnaĵo?

Reĝino:

(Al la reĝo.)

Kio estas al vi, mia edzo?

Polonio:

(Al Hamleto.)

Faru finon al la dramo!

Reĝo:

Lumigu al mi! For!

Polonio:

Lumon, lumon, lumon!

(Ĉiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.)

Hamleto:

Sana saltas en la rondo
Kaj vundita laŭte krias,
Kaj nenio en la mondo
Reciproke harmonias.

Ĉu tiuj ĉi versoj kaj amaso da plumoj sur la ĉapelo ne povus akiri al mi lokon en anaro da aktoroj?

Horacio:

Ho jes, kun duona salajro.

Hamleto:

Ne, kun plena.

Ĉar vi scias, sur la trono
Longe sidis la leono,
La leono tamen mortis,
Kaj nun regas... ĝusta faŭno.

Horacio:

La lasta rimo ne estas bona.

Hamleto:

Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la spirito. Ĉu vi rimarkis?

Horacio:

Tre bone, mia princo.

Hamleto:

Ĉe la parolo pri venenado?

Horacio:

Mi bone lin observis.

Hamleto:

Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj!

La reĝo ne aprobis nian dramon, –
Nu, certe ĝi ne indas lian amon.

(Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.)

Hamleto:

He, muzikon!

Güldenstern:

Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj.

Hamleto:

Eĉ tutan historion, sinjoro!

Güldenstern:

La reĝo...

Hamleto:

Nu, kio estas al li?

Güldenstern:

Li foriris en sian ĉambron kaj sentas sin tre malbone.

Hamleto:

De drinkado, sinjoro?

Güldenstern:

Ne, de kolero, mia princo.

Hamleto:

Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion ĉi al la kuracisto, ĉar se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus fariĝi ankoraŭ pli malbone.

Güldenstern:

Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de mia komisio.

Hamleto:

Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu!

Güldenstern:

La reĝino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro sendis min al vi.

Hamleto:

Estu bone veninta.

Güldenstern:

Ne, kara sinjoro, tiu ĉi saluto ne estas la ĝusta.
Se plaĉos al vi doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via patrino; se ne – tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita.

Hamleto:

Sinjoro, mi ne povas.

Güldenstern:

Kion vi ne povas, princo?

Hamleto:

Doni al vi prudentan respondon.
Mia prudento estas malsana.
Tamen, sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi al vi, aŭ, kiel vi diras, al mia patrino.
Tial ni transiru al la afero.
Mia patrino, vi diras...

Rosenkranz:

Ŝi diras, ke via konduto ŝin forte mirigas.

Hamleto:

Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon!
Sed ĉu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun ĉi patrinan miradon?
Parolu!

Rosenkranz:

Ŝi deziras paroli kun vi en sia ĉambro, antaŭ ol ŝi iras dormi.

Hamleto:

Mi obeos, se ŝi eĉ dek fojojn estus mia patrino.
Ĉu vi ankoraŭ ion deziras de mi?

Rosenkranz:

Princo, vi iam min amis...

Hamleto:

Kaj tion ĉi mi ankoraŭ nun faras.

Rosenkranz:

Kara sinjoro, kia do estas la kaŭzo de via malbona stato?
Vi faras baron al via propra liberiĝo, se vi kaŝas vian doloron antaŭ via amiko.

Hamleto:

Sinjoro, oni ne lasas min antaŭen.

Rosenkranz:

Kiel tio ĉi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en Danujo?

Hamleto:

Jes, sinjoro; sed “ĝis la herbo elkreskos”......la proverbo estas iam ŝima...

(Eniras muzikistoj kun flutoj)

Ha, la flutoj! Donu al mi unu!

(Al Güldenstern)

Kial vi vin turnas ĉirkaŭ mi, kvazaŭ vi volus elesplori min kaj kapti min en reton?

Güldenstern:

Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn.

Hamleto:

Tion ĉi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu ĉi fluto!

Güldenstern:

Princo, mi ne povas.

Hamleto:

Mi petas vin!

Güldenstern:

Kredu al mi, mi ne povas!

Hamleto:

Mi kore vin petas, ludu!

Güldenstern:

Mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto.

Hamleto:

Tio ĉi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj.

Güldenstern:

Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi tute ne havas ideon pri tiu ĉi arto.

Hamleto:

Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda tono ĝis mia plej alta sono: kaj en tiu ĉi malgranda instrumento estas multe da muziko kaj bonega voĉo, kaj tamen vi ne povas devigi ĝin paroli. Pro la diablo! ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas, – vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi.

(Eniras Polonio.)

Hamleto:

(Al Polonio..)

Mi salutas vin, sinjoro!

Polonio:

Princo, la reĝino deziras paroli kun vi, kaj tuj.

Hamleto:

Ĉu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de kamelo?

Polonio:

Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo.

Hamleto:

Ŝajnas al mi, ke ĝi elrigardas kiel mustelo.

Polonio:

Ha, jes, ĝi havas dorson tute kiel mustelo.

Hamleto:

Aŭ kiel baleno.

Polonio:

Efektive, efektive, tute kiel baleno.

Hamleto:

Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente.

(Flanken)

Kun tiuj ĉi malsaĝuloj oni efektive povas perdi la paciencon.

(Laŭte)

Mi tuj venos.

Polonio:

Tion ĉi mi diros al ŝi.

(Foriras.)

Hamleto:

Tuj! Tion ĉi estas facile diri. – Adiaŭ, amikoj!

(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.)

Nun estas la mistera hor’ de l’ nokto,
Nun malfermite staras ĉiuj tomboj,
L’ infero spiras peston en la mondon.
Nun mi volonte trinkus varman sangon
Kaj farus teruraĵojn, kiujn tago
Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu!
Mi iras al patrino! Mia koro!
Naturon ne forgesu! Mia brusto
Ne portu la animon de Nerono!
Kruela mi nun estos, sed ne krima;
Per vortoj, ne per glavo, mi ŝin tranĉos.
En tio, mia lango kaj humoro,
Vi estu hipokritaj: kiel ajn
Minacaj estos miaj vortoj, tamen
De faroj vi min gardu, mia koro!

(Foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.