La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 1.

Sceno 5.

Izolita loko de la teraso.
La spirito kaj Hamleto venas.

Hamleto:

Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
Mi plu ne iros jam!

Spirito:

Aŭskultu!

Hamleto:

Diru!

Spirito:

Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.

Hamleto:

Malfeliĉa patro!

Spirito:

Min ne bedaŭru, sed atentu bone,
Al tio, kion diros mi.

Hamleto:

Parolu!
Atenti estas mia sankta ŝuldo.

Spirito:

Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.

Hamleto:

Ho, Dio! Venĝi? Kion?

Spirito:

Aŭdu bone.
Mi estas la spirit’ de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tutan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort’ al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
Ne devas soni al orelo tera.
Aŭskultu! Se vi amis vian patron...

Hamleto:

Ho, Dio!

Spirito:

Venĝu por mortigo lia!

Hamleto:

Mortigo?

Spirito:

Jes, mortigo plej malnobla,
Terura, nenatura, neaŭdita.

Hamleto:

Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
Simile al la penso de amanto
Mi flugu venĝi tuj.

Spirito:

Vi ŝajnas preta
Vi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Per la mensoga fam’ pri mia morto
L’ orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo: la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.

Hamleto:

Mia onklo!
Ho, la profeta mia antaŭsento!

Spirito:

Jes, tiu plej malnobla adultulo
Per sorĉo de la sprito, per perfido

(Ho, malbenita sprito kaj donacoj!)

Delogis la reĝinon ŝajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
Hamleto mia! Ho, kia defalo!
De mi, kies la amo estis sankta,
Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,
Farita en la tago de l’ edziĝo, –
Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun
Per ĉio la naturo ja malbenis!
Sed kiel virton peko ne delogas,
Se ĝi eĉ en ĉiela vest’ aperas,
Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo
Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ
Kaj serĉas ion novan... Sed silentu!
Mi sentas jam aeron de mateno, –
Mi mallongigos la rakonton. Kiam
En la ĝardeno laŭ kutimo mia
Mi dormis post tagmezo, via onklo
Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis
Al mi en la orelon plej teruran
Venenon el malgranda boteleto,
Venenon tian, kiu tre rapide
Trakuras tuj la tutan homan korpon
Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,
Momente malbonigas en la korpo
La tutan puran sangon. Mi pereis,
Kaj lepro mian tutan glatan korpon
Tuj kovris per abomeninda ŝelo.
Kaj tiel mi perfide en la dormo
Per frata mano estis senigita
De l’ vivo, krono kaj edzino kune,
Mi estis mortigita en florado
De miaj pekoj, sen konfesodono,
Sen komunio sankta; la kalkulon
Ne resuminte, estis mi sendita
Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina juĝo.

Hamleto:

Ho, terure!

Spirito:

Se havas vi animon, ne permesu,
Ke reĝa lito de Danujo servu
Por sangomiks’ adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari, –
Vi ne makulu vian filan koron:
Nenion faru kontraŭ la patrino, –
Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
La paliĝado de l’ lumanta vermo
Anoncas la aperon de l’ mateno.
Adiaŭ, filo, kaj memoru min!

(Foriras.)

Hamleto:

Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ
L’ inferon voki? – Fi, halt’ mia koro!
Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo!
Fortike vi min portu! Vin memori?
Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,
Ĝis mia kapo perdos la kapablon
De ĉia memorado! Vin memori?
Sed de l’ tabulo de memoro mia
Forviŝos mi nun ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo;
Ordono via vivos tute sola
De nun en mia cerbo, ne miksita
Kun io malpli inda. Ho, ĉielo!
Virino malhonesta kaj perfida!
Fripono! Vi, fripono ridetanta!...
La tabuleton donu! Mi enskribos,
Ke oni povas ĉiam ridetadi
Kaj tamen esti friponeg’. Almenaŭ
En nia lando tio estas ebla.

(Li skribas.)

Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
Deviz’! “Adiaŭ kaj memoru min!”
Mi ĵuris.

Horacio:

(Post la sceno.)

Princo! Princo!

Marcello:

(Post la sceno.)

Princ’ Hamleto!

Horacio:

(Post la sceno.)

Ho, Dio lin defendu!

Hamleto:

(Decide, al si mem.)

Tiel estu!

Marcello:

(Post la sceno.)

He! Princo! He!

Hamleto:

He! kara mia, he!
Al mi, birdeto mia, he! mi estas.

(Horacio kaj Marcello venas.)

Marcello:

Nu, kio do sinjoro?

Horacio:

Kio nova?

Hamleto:

Ho, tre mirinde!

Horacio:

Diru, kara princo.

Hamleto:

Vi elbabilos.

Horacio:

Ne, pro la ĉielo!

Marcello:

Mi ankaŭ ne.

Hamleto:

He, kion vi parolas
Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?

Horacio kaj Marcello:

Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!

Hamleto:

En tuta la Danujo vi ne trovos
Friponon, kiu estus hom’ honesta.

Horacio:

Spirito ne bezonis ja sin levi
El tombo, por sciigi nin pri tio.

Hamleto:

Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
Sen plua disputado ni jam povas
Al ni la manojn premi reciproke
Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
Vin la aferoj kaj deziroj viaj –
Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas –
Mi ankaŭ, la mizera, iros fari
Aferon mian, – mi nun iros preĝi.

Horacio:

Malklare kaj tre strange vi parolas.

Hamleto:

Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas.
Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.

Horacio:

Vi ne ĉagrenas nin.

Hamleto:

Ne, Horacio,
Ĉagren’ ĝi estas, pro Patriko sankta...
Pri la spirito do mi al vi diros,
Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta.
La scivolecon pri la estintaĵo
Vi venkos, kiel povos. Nun, kolegoj,
Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
Malgrandan unu peton mi vin petos.

Horacio:

Parolu, princo, ni ĝin certe faros.

Hamleto:

Neniu devas scii pri l’ apero
De nuna nokto.

Horacio kaj Marcello:

Ni promesas, princo.

Hamleto:

Sed ĵuru!

Horacio:

Pro honoro, mi silentos!

Marcello:

Mi ankaŭ, pro honor’!

Hamleto:

Sur mia glavo!

Marcello:

Ni ĵuris jam, sinjoro.

Hamleto:

Sed mi petas,
Sur mia glavo ĵuru al mi.

Spirito:

(Sub la tero.)

Ĵuru!

Hamleto:

Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
Nu, bone! La bravul’ aŭskultas. Ĵuru!

Horacio:

Sed kiel ĵuri?

Hamleto:

Ke neniam vi
Parolos eĉ per unu sola vorto
Pri tio, kion en la lasta nokto
Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!

Spirito:

(Sub la tero.)

Ĵuru!

Hamleto:

Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon!
Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
Denove sur la glavon kaj ripetu,
Ke vi neniam al neniu diros
Pri la apero de la nokto. Ĵuru
Pri tio ĉi sur mia glavo!

Spirito:

(Sub la tero.)

Ĵuru!

Hamleto:

Ha, brave, mia talp’! Vi bone fosas!
Pli malproksimen do, amikoj!

Horacio:

Dio!
Tre strange kaj neniel kompreneble!

Hamleto:

Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel’ kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove
Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj
Al vi agado mia poste ŝajnos,
Se eble poste trovos mi utila
Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, –
Neniam vi kunmetu viajn manojn
En tia formo, nek la kapon vian
Balancu tiel, nek per parolado
Dusenca montru, ke vi ion scias, –
Ekzemple: “nu, ni scias”, aŭ “ni povus,
Se ni nur volus”, aŭ “se nur paroli
Ni povus”, aŭ “ekzistas unu punkto”...
Ne helpu al vi Dio en mizero,
Se tion ĉi vi faros, – ĵuru!

Spirito:

(Sub la tero.)

Ĵuru!

Hamleto:

Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!
Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
Al vi kun mia tuta amikeco.
Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas
Al vi alporti aman kaj amikan,
Kun Dia help’ al vi mi ne rifuzos.
Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
La fingron ĉiam tenu sur la buŝo!
Ni vivas en terura tempo! Ve,
Ke mi naskiĝis esti la punanto!
Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.

(Ĉiuj foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.