La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 2.

Sceno 1.

Ĉambro en la domo de Polonio.
Eniras Polonio kaj Reinhold.

Polonio:

Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon
Al li transdonu!

Reinhold:

Jes, sinjoro, bone.

Polonio:

Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros
Prudente, se vi bone eldemandos
Pri la konduto lia.

Reinhold:

Efektive,
Mi mem intencis tion fari.

Polonio:

Bone!
Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu,
Kielaj Danoj loĝas en Parizo,
De kia speco, kiel ili vivas,
Kun kiu kaj en kiaj societoj;
Se per demandoj tiel deflankiĝaj
Vi vidos, ili konas mian filon,
Vi venos pli proksime al la celo,
Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ
Vi konus lin nur iom, malproksime;
Ekzemple: “Ha, mi konas lian patron,
Kaj lian familion, eĉ lin mem
Mi iom konas”. Ĉu vi min komprenas?

Reinhold:

Ho, jes, sinjoro!

Polonio:

“Eĉ lin mem”, vi diros,
“Sed nur malmulte; se mi ne eraras,
Li estas tre sovaĝa, faras tion
Kaj tion...” nun vi povas lin kulpigi
Per plej diversaj elpensitaj faktoj;
Nur ne per ia malbonaĵo, kiu
Al li alporti povus malhonoron!
Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio!
Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare
Junecon akompanas.

Reinhold:

Nu, ekzemple
Ludado...

Polonio:

Jes! drinkado, duelado,
Insultemeco, aŭ malpacemeco,
Eĉ petolado kun virinoj.

Reinhold:

Tamen
Ĉu tio jam ne estos malhonoro?

Polonio:

Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos.
Ne diru, ke li estas tute sklavo
De volupteco; ne, prezentu liajn mankojn
En tia lumo, ke ili aperu
Kiel makuloj nur de libereco,
Esprimoj de flameco de l’ spirito,
Ekboloj de senbrida juna sango.

Reinhold:

Sed, ho, sinjoro...

Polonio:

Kial tion fari?

Reinhold:

Jes, mi dezirus scii, kia celo...

Polonio:

Nu, vidu, mia plano estas tia,
Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos:
Se vi sur mian filon tiel ĵetos
La makuletojn, tiam diligente
Atentu! Se kunparolanto via
La junan homon iam vidis kulpan
En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam,
Ho, kredu, li en tia maniero
Al vi sin turnos: “Jes, sinjoro mia”,
Aŭ “jes, amiko”, aŭ “jes, estimata”,
Aŭ kiel ajn en tiu lando estas
La form’ uzata de ekparolado...

Reinhold:

Nu, bone.

Polonio:

Kaj li poste faros tiel:
Li faros... jes... kion mi volis diri?..
Mi volis ion diri... Al diablo!
Nu, kie do mi haltis? He?

Reinhold:

Vi haltis
Ĉe l’ vortoj “li en tia maniero
Al vi sin turnos”

Polonio:

Ha! Al vi sin turnos.
Li turnos sin al vi: “Jes, mi lin konas,
Sinjoron tiun vidis mi hieraŭ,
Aŭ antaŭ kelka temp’, aŭ kiam ajn;
En tia aŭ tiela societo;
Li tie efektive alte ludis,
Li tie estis en malsobra stato,
Li tie sin batadis kun kolegoj”;
Aŭ “mi lin vidis, kiam li eniris
En domon de virinoj de malĉasto”;
Aŭ tiel plu. Kaj tiam vi rimarkos,
Ke via kaptileto la mensoga
Alkaptis la ezokon de la vero;
Kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas
Per anguletoj kaj per artifikoj,
Per kurba voj’ al rekta celo veni;
Kaj tiel vi laŭ mia klarigado
Facile elesploros mian filon.
Ĉu vi komprenis bone?

Reinhold:

Jes, sinjoro.

Polonio:

Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!

Reinhold:

Sinjor’...

Polonio:

Vi ankaŭ mem lin elobservu,
Per la rilat’ al vi.

Reinhold:

Mi ĉion faros.

Polonio:

Ke li nur diligente muzikadu!

Reinhold:

Tre bone. Mi salutas!

Polonio:

Nu, adiaŭ!

(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)

Polonio:

Nu, kio, Ofelio? Kio nova?

Ofelio:

Ha, estimata patro! De teruro
Mi tuta tremas!

Polonio:

Kio do fariĝis?

Ofelio:

En mia ĉambro sidis mi, kudrante, –
Subite venas la reĝid’ Hamleto,
Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo,
La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj
Senorde pendas sur la maleoloj;
Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj;
Kun vido tiel plena de teruro,
Kvazaŭ li venus ĵus el la infero,
Por antaŭdiri ian teruregon.

Polonio:

De am’ al vi li eble freneziĝis?

Ofelio:

Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas,
Ke tiel estas.

Polonio:

Kion do li diris?

Ofelio:

Li prenis mian manon kaj ĝin premis,
Kaj poste sin retiris kaj, tenante
La duan manon super la okuloj,
Li rigardadis sur vizaĝon mian
Kun tia atenteco, kvazaŭ volus
Li pentri ĝin. Li tiel longe staris;
Kaj fine, ekskuinte mian manon,
Tri fojojn balancinte sian kapon,
Ekĝemis li kun tia sopireco
Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus
Li kun la ĝemo fini sian vivon.
Kaj poste li min lasis iri for,
Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon
Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite
Al mia flanko, ĝis li malaperis.

Polonio:

Sufiĉe! Venu! al la reĝ’ ni iru!
Ĝi estas freneziĝo de la amo;
La amo ruinigas la amanton,
Kondukas al decidoj malesperaj,
La homon ofte ĝi turmentas pli,
Ol ĉiuj la pasioj en la mondo.
Bedaŭras mi la princon! Ĉu vi eble
Akceptis lin jam tro maldelikate?

Ofelio:

Ne, kara patro; laŭ ordono via
Mi nur de li leterojn ne akceptis
Kaj malpermesis vizitadi min.

Polonio:

Nu, tio ĉi lin certe frenezigis.
Bedaŭras mi jam mian severecon.
Mi pensis ja, ke li nur petoladas
Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio,
Ho, mia malbenita suspektado!
Ni, maljunuloj, havas la kutimon
Tro malproksime peli la singardon,
Kiel junuloj ofte tro suferas
Je absoluta manko de singardo.
Ni iru al la reĝo! La konfeso
Ne plaĉos al la reĝo, sed pli multe
Lin kolerigus la kaŝado. Venu!

(Ambaŭ foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.