La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 4.

Sceno 4.

Ebenaĵo en Danujo.
Fortinbras kaj militistaro en marŝo.

Fortinbras:

Salutu, kapitan’ en mia nomo
La reĝon de Danujo kaj raportu,
Ke Fortinbras’ laŭ la promeso lia
Deziras havi nun akompanantojn
Por la trairo de la dana lando.
Vi scias, kie vi nin povos trovi.
Se lia reĝa moŝto ekdeziros
Kun ni paroli, ni laŭ nia ŝuldo
Tuj lin salutos. Tiel vi raportu.

Kapitano:

Mi faros, princ’.

Fortinbras:

(Al la soldatoj.)

Antaŭen! Ne rapidu!

(Li foriras kun la soldatoj. Hamleto, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj venas.)

Hamleto:

Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj?

Kapitano:

De la norvego.

Hamleto:

Kien ili iras?

Kapitano:

Kontraŭ Polujo.

Hamleto:

Kaj sub kia estro?

Kapitano:

Sub la norvega princo Fortinbras.

Hamleto:

Ĉu vi deziras per milito preni
Polujon tutan aŭ nur liman pecon?

Kapitano:

Por al vi diri tute puran veron,
Ni iras pro peceto nur malgranda,
Pli pro la nomo, ol pro la profito.
Eĉ kvin dukatojn mi por ĝi ne donus.
Kaj se ĝin vendi, ĝi al la norvego
Aŭ al la polo certe pli ne donus.

Hamleto:

La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos.

Kapitano:

Ho ne, ili kolektis jam soldatojn.

Hamleto:

(Flanken.)

Du mil animojn, dudek mil dukatojn
Sendube kostos tiu ĉi disputo!
Ulcero de bonstato kaj de paco, –
Interne krevas, se eksteren morto
Ne vokas ĝin.

(Laŭte.)

Mi dankas vin, sinjoro!

Kapitano:

Feliĉan vojon!

(Foriras.)

Rosenkranz:

Princo, ni atendas.

Hamleto:

Mi baldaŭ sekvos; iru vi antaŭe.

(Rosenkranz kaj la aliaj foriras.)

Ha, ĉio plendas kontraŭ mi, riproĉas
Severe por prokrasto de la venĝo!
Por kio taŭgas homo, se la tempon
Li uzas nur por manĝi kaj por dormi?
Nenio pli ol bruto! La Kreinto
Al ni kapablon de pensado donis,
Por povi vidi posten kaj antaŭen,
Li donis al ni saĝon ne por tio,
Ke ĝi en ni sen uzo pereadu.
Ĉu mi ĝin nomos bruta forgesado?
Ĉu mi ĝin nomos tima dubo, kiu
Tro longe pensas pri la rezultato, –
Pripensemeco tia en si havas
Kvaronon nur de la prudento vera
Kaj tri kvaronojn de malnobla timo.
Por kio mi nun vivas? Por eterne
Nur ripetadi: “Tion ĉi vi faru” –
Kaj tamen resti sen farado, kiam
Por ĝi mi havas kaŭzon kaj la volon
Kaj forton kaj rimedojn por plenumi!
Kaj ĉio min instigas! Jen ekzemplo:
Mi vidis nun potencan soldataron, –
Ĝin juna princ’ kondukas; en gloramo
Li riskas por la duba rezultato
Kuraĝe sian vivon, li ne timas
Klopodojn kaj danĝerojn, – kaj pro kio?
Pro nuksa ŝelo! Esti vere granda
Signifas: sin ne movi sen bezono,
Sed eĉ pro pajlo forte ekbatali,
Se ĝin postulas la honor’. Kaj mi?
La morto de la patro, malhonoro
De la patrino, sango kaj prudento
Instigas min, – kaj mi nenion faras!
Kun honto antaŭvidas mi la morton
De dudek mil soldatoj, kiuj iras
Pro bagatelo, pro fantom’ de gloro
Al tombo. Kaj la pec’, pro kiu ili
Batalas, ne sufiĉas eĉ por doni
Al ili ĉiuj lokon por batalo
Aŭ por enpreni ĉiujn mortigotajn!
De nun, ho mia kapo, vi laboru
Nur por la venĝo, aŭ ekdormu tute!

(Foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.