La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 4.

Sceno 6.

Alia ĉambro en la palaco.
Horacio kaj servanto.

Horacio:

Kun mi paroli iu volas? Kiu?

Servanto:

Maristoj. Ili diras, ke por vi
Leterojn ili havas.

Horacio:

Ili venu!

(La servanto foriras.)

Neniu en la tuta mondo, ŝajnas,
Saluton ian povus al mi sendi,
Se ne Hamleto.

(Eniras du maristoj.)

Unua maristo:

Dio benu vin, sinjoro!

Horacio:

Kaj vin ankaŭ!

Unua maristo:

Li tion faros, sinjoro se ĝi plaĉos al Li.
Jen estas letero por vi, sinjoro.
Ĝi estas de la sendito, kiu devis veturi
Anglujon, se via nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi.

Horacio:

(Legas.)

“Horacio, kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo; ili havas leterojn por li. Apenaŭ ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis ĉasi nin: ĉar nia ŝipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri kuraĝon, kaj en la daŭro de la batalo mi transiris sur la ŝipon de la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian ŝipon, kaj tiel mi sola fariĝis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj, sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo. Zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al mi kun tia rapideco, kvazaŭ vi kurus de la morto. Mi diros al vi en la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas ankoraŭ tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj ĉi homoj alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern daŭrigas sian vojaĝon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi. Adiaŭ. Eterne, kiel vi scias, la via – Hamleto.”

(Al la maristoj.)

Nun venu, ni transdonos la leterojn,
Kaj tiom pli rapide, ke ni iru
Al tiu, kiu ilin al vi donis.

(Ĉiuj foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.