La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 4.

Sceno 7.

Alia ĉambro en la palaco.
La reĝo kaj Laerto.

Reĝo:

Nun via konscienco mem ja devas
Min senkulpigi, kaj en vian koron
Vi devas min kiel amikon meti,
Ĉar vi ja aŭdis per oreloj propraj,
Ke tiu sama, kiu vian patron
Mortigis, volis min mem pereigi.

Laerto:

Jam mi ne dubas. Tamen al mi diru,
Pro kia kaŭzo tian grandan krimon,
Intencon tre danĝeran kaj punindan
Vi lasis sen konvena puno, kiun
Postulis via saĝo, via indo?

Reĝo:

Pro du apartaj kaŭzoj, kiuj eble
Al vi aperos forte sensignifaj,
Por mi do ili estas forte gravaj.
Patrino lia amas lin varmege
Kaj certe ne transvivus lian punon;
Kaj, mi – ĉu el pasio aŭ el virto –
Al ŝi mi estas tiel alligita,
Ke, kiel stelo nur en sia rondo
Sin povas movi, tiel mi sen ŝi
Ne povas vivi. Kaj la dua kaŭzo,
Pro kiu mi silentis, estas tio,
Ke lin tre amas la popolamaso:
La mankojn liajn la popolo trempas
En sian amon, kiu, kvazaŭ fonto,
Turnanta lignon en malmolan ŝtonon,
El la mallaŭdo faras laŭdon, tiel,
Ke miaj sagoj, tro malmultepezaj
Por tia vento, ne la celon trafus,
Sed al pafarko mia returniĝus.

Laerto:

Kaj tiel mi la noblan patron perdis,
Kaj tiel senespere nun pereis
Fratino mia, kiu la plej alte
En nia tempo staris, kvazaŭ luma
Modelo, por elvoki imitadon.
Sed venĝo venos!

Reĝo:

Dormu nur trankvile.
Ne pensu vi, ke mi kreita estas
El tia velka ŝtofo, ke mi lasos
Al la danĝero pinĉi mian barbon
Kaj prenos ĝin por ŝerco. Baldaŭ aŭdos
Vi iom pli. Mi amis vian patron,
Kaj ankaŭ ĉiu amas ja sin mem;
El tio, mi esperas, vi komprenos...

(Eniras Sendito.)

Reĝo:

Nu, kio nova?

Sendito:

Via reĝa moŝto,
Leteroj de Hamleto; jen por vi,
Kaj jen por la reĝino.

Reĝo:

De Hamleto?
Sed kiu do alportis la leterojn?

Sendito:

Mi aŭdis, ke maristoj; mi ne vidis.
Al mi Klaŭdio ilin donis, kiu
Ricevis ilin de la alportintoj.

Reĝo:

Laerto, aŭdu!

(Al la Sendito.)

Vi jam povas iri.

(La sendito foriras. La reĝo legas.)

“Potenca reĝo! Sciu, ke mi nuda estas realportita en vian landon. Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la kaŭzon de mia subita kaj stranga reveno. – Hamleto.”

Nekompreneble! Ĉu ili revenis?
Kio fariĝis? Kiel? Povas esti,
Ke ĉio estas trompo?

Laerto:

Ĉu vi konas
La skriban karakteron de l’ letero?

Reĝo:

Ĝi estas mano de Hamleto. “Nuda!”
Videble sola, sen siaj gardantoj!
Ĉu vi al mi konsili ion povas?

Laerto:

Ne, mi nenion scias. Sed li venas!
Pli freŝa nun fariĝas mia koro,
Mi ĝojas, ke mi rekte al li iros
Kaj diros al li: “tion ĉi vi faris!”

Reĝo:

Se tion vi decidis – kaj alie
Vi ja ne povas agi – ĉu vi volas,
Ke mi al la renkonto vin preparu?

Laerto:

Jes, mia reĝo, se nur ne al paco
Vi volas min prepari.

Reĝo:

Nur al paco
Kun via propra saĝo kaj animo.
Se li revenis laca de vojaĝo
Kaj jam ne volos ree forveturi,
Mi inklinigos lin al unu provo,
De mi jam tre mature pripensita,
Ĉe kiu li pereon ne evitos;
Kaj lia morto estos tiel glata,
Ke eĉ ne estos ombro de suspekto.
Eĉ la patrino ruzon ne divenos
Kaj nomos ĝin nur bato de la sorto.

Laerto:

Mi vin obeos, reĝo, tiom pli,
Se vi aranĝos la aferon tiel,
Ke li per mi ricevu sian morton.

Reĝo:

Jes, ĝuste tiel. Kiam vi forestis,
La famo multe gloris vin pro io,
Per kio vi laŭ famo multe brilas.
Hamleto aŭdis vian gloron; ĉiuj
Talentoj viaj kune kolektitaj
Ĉe li envion tian ne elvokis,
Kian elvokis tiu unu sola
Talento, kiun mi ne multe ŝatis.

Laerto:

Pri kia do talento vi parolas?

Reĝo:

Ludilo bagatela de l’ juneco,
Kaj tamen ankaŭ grava, ĉar la plumoj
Kaj la rubandoj al la junularo
Konvenas en ne malpli alta grado,
Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj
Konvenas al maturaj maljunuloj. –
Jen antaŭ du monatoj nin vizitis
el Normandujo unu kavaliro.
Mi bone konas francojn el milito,
Mi scias, kiel bone ili rajdas;
Sed tiu ĉi bravulo certe povus
Konkuri eĉ kun la diablo mem:
Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo
Kaj kun ĉevalo sia elfardis
Li tiel miregindajn artifikojn,
Ke oni povus pensi, ke li mem
Prezentas vivan parton de l’ ĉevalo.
Kaj la imago mia mem ne povis
Elpensi eĉ en pura fantazio
Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn,
Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis.

Laerto:

Kaj li normando estis?

Reĝo:

Jes, normando.

Laerto:

Mi estas preta ĵuri, ke ĝi estis
Lamordo.

Reĝo:

Jes, li mem.

Laerto:

Mi konas lin.
Li estas efektive la juvelo
De la nacio sia.

Reĝo:

Li rakontis
Al ni pri vi, kaj li vin forte laŭdis
Pro via majstra arto en skermado,
Precipe per rapiroj. Li certigis,
Ke estus tre belege, se troviĝus
Ankoraŭ unu homo, kiu povus
Kun vi kuraĝi stari al batalo.
Li ĵuris, ke en lia tuta lando
Skermantoj la plej bonaj ne posedas
Eĉ la duonon de lerteco via.
Raportoj liaj vekis en Hamleto
Envion tiel grandan, ke de tiam
En tago kaj en nokto li senĉese
Nur sopiradis, ke vi la plej baldaŭ
Revenu, por ke li kun vi ekprovu
Batalon. Nun konkludo plej natura...

Laerto:

Konkludo? Kia?

Reĝo:

Diru nun, Laerto,
Ĉu via patro estis al vi kara?
Aŭ kiel la malĝojo sur pentraĵo
Vi estas nur vizaĝo, sed sen koro?

Laerto:

Por kio la demando?

Reĝo:

Mi ne tial
Demandas vin, ke mi eĉ iom dubus
Pri via amo al la patro; tamen
Mi scias, ke la amo ofte estas
Nur sklavo de la tempo: ĝi naskiĝas
Per tempo, kaj la sperto ankaŭ montras,
Ke tempo ĝin tre ofte moderigas
Kaj eĉ estingas ĝian tutan flamon.
Jes, en la mezo de la ama flamo
Sin trovas preskaŭ ĉiam ia speco
De meĉa debrulaĵo, kiu baldaŭ
La helan flamon forte mallumigas.
Nenio restas en bonec’, eterna:
Boneco tro matura baldaŭ mortas
De l’ prem’ de sia propra troforteco.
Se oni volas agi, oni agu
En la minutoj de la volo, ĉar
La volo povas baldaŭ malfortiĝi,
Trovante tiom da malhelpoj, kiom
Troviĝas langoj, manoj kaj okazoj.
Kaj tiam la deziro kaj la devo
Fariĝas nur sopiro fanfarona,
Sopiro sen plenumo faciliga.
Sed nun al la afero! Jen Hamleto
Revenos baldaŭ. Kion vi intencas
Nun fari, por vin montri inda filo
De via kara patro, sed per faroj
Pli ol per nudaj vortoj?

Laerto:

Lin mortigi,
Se eĉ en la preĝejo.

Reĝo:

Mi konsentas,
Ke la krimulo en nenia loko
Rifuĝon devas trovi kaj la venĝo
Ne devas scii limojn. Sed, Laerto,
Se tion ĉi vi faros, tiam vi
Ja devos mem vin kaŝi en la domo.
Hamleto, reveninte, devas scii,
Ke vi jam estas tie ĉi. Ni faros,
Ke oni antaŭ li vin forte laŭdos
Kaj la lertecon vian en skermado
Al li oni prezentos en koloroj
Ankoraŭ pli brilantaj kaj pli helaj,
Ol tion faris eĉ la franco mem.
Per unu vorto – ni aranĝos tiel,
Ke vi batalos ambaŭ, kaj ni faros
Konkursan veton pri la kapoj viaj.
Kun sia karaktero la sincera,
Libera, nobla kaj nesupozema,
Li ne esploros certe la rapirojn;
Vi dume povos ŝanĝi la rapirojn,
Anstataŭ la malakra preni akran
Kaj per ekbato lerta inde pagi
Al li por morto de la patro via.

Laerto:

Mi faros ĝin, kaj eĉ por tiu celo
Mi ŝmiros per veneno mian glavon.
Ĉar unu ĉarlatano al mi vendis
Rimedon tian, ke se oni trempas
En ĝin nur la pinteton de tranĉilo
Kaj gratas nur sangeron el la haŭto, –
Nenia sanigilo en la mondo
Jam povos savi de senduba morto.
Per tiu ĉi veneno mi nun ŝmiros
La pinton de la glavo mia tiel,
Ke se mi eĉ facile lin ekgratos,
Li tuj pereos per senduba morto.

Reĝo:

Mature ni pripensi ankaŭ devas
Diversajn cirkonstancojn, kiuj povas
Al la ating’ de nia celo helpi.
Se nia entrepreno ne prosperus
Aŭ se per nelerteco en plenumo
Montriĝus nia penso kaj intenco, –
Pli bone tiam estus ne komenci.
Kaj tial nia plano devas havi
Eliron en rezervo por l’ okazo,
Se la unua provo ne prosperos.
Ni ĝin pripensu! Jen, kion ni faros:
Ni en solena formo faros veton
Pri tiu, kiu el vi ambaŭ venkos.
Kaj kiam vi de la batalo estos
Tre varmigitaj kaj soifaj (penu,
Ke tio estu
)
kaj li volos trinki,
Mi tiam lasos doni al li glason
Da vino jam tiele preparita,
Ke se li nur eĉ guton de ĝi trinkos,
Li ne evitos jam la morton, kiun
La bato via eble ne alportis.
Sed aŭdu! Kia bruo?

(Eniras la reĝino.)

Reĝo:

Nu, reĝino?

Reĝino:

Unu malĝojo sekvas tuj la duan!
Laerto, la fratino via mortis!

Laerto:

Fratino mia mortis? Kiel? Kie?

Reĝino:

Saliko staras super la rivero
Kaj speguliĝas en la pura akvo;
Ŝi tie plektis fantaziajn kronojn
El plej diversaj floroj de la kampo.
Ŝi rampis sur la arbon, por dispendi
Sur la branĉaro siajn kronojn; tiam
Sub ŝi rompiĝis la malforta branĉo,
Kaj kune kun la kronoj ŝi rapide
En la riveron falis. Ŝiaj vestoj
Sin disetendis kaj malgrandan tempon
Kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis,
Dum ŝi kantadis melodiajn kantojn,
Danĝeron sian tute ne sentante,
Kvazaŭ la akvo estus ŝia hejmo.
Sed baldaŭ ŝiaj vestoj, penetritaj
Per peza akvo, ŝin malsupren tiris,
La malfeliĉan, al terura morto.

Laerto:

Kaj ŝi droniĝis?

Reĝino:

Jes, ho ve, droniĝis!

Laerto:

Vi havas nun tro multe jam da akvo,
Fratino malfeliĉa. – tial larmojn
Mi nun retenas! Tamen la naturo
Konservas sian moron, kion ajn
La honto dirus. Ili nur foriru –
En ni montriĝos tuj la virineco. –
Adiaŭ, reĝo! Flamaj vortoj volas
El mi eksplodi, se malsaĝaj larmoj
Nur ilin ne estingos.

(Foriras.)

Reĝo:

Ni lin sekvu!
Kun granda malfacilo kvietigis
Mi lian furiozon! Nun mi timas,
Ke ĝi denove blinde ne eksplodu, –
Ni tial sekvu lin rapide!

(Ambaŭ foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.