La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HAMLETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto 1.
1 2 3 4 5
Akto 2.
1 2
Akto 3.
1 2 3 4
Akto 4.
1 2 3 4 5 6 7
Akto 5.
1 2

AKTO 1.

Sceno 1.

Teraso antaŭ la palaco.
Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.

Bernardo:

He! Kiu?

Francisko:

Halt’! Respondu: kiu iras?

Bernardo:

La reĝo vivu!

Francisko:

Ĉu Bernardo?

Bernardo:

Jes!

Francisko:

Vi akurate venis al la servo!

Bernardo:

Dekdua horo sonis. Iru dormi.

Francisko:

Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,
Kaj mi min sentas nun ne tute bone.

Bernardo:

Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?

Francisko:

Eĉ mus’ ne preterkuris.

Bernardo:

Bonan nokton!
Se vidos vi Marcellon, Horacion,
Kolegojn miajn, rapidigu ilin!

Francisko:

Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?

(Horacio kaj Marcello venas.)

Horacio:

Amikoj de la lando.

Marcello:

Kaj de l’ reĝo.

Francisko:

Nu, bonan nokton!

Marcello:

Bonan al vi dormon!
Vin kiu anstataŭas nun?

Francisko:

Bernardo.
Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.)

Marcello:

He! Bernardo!

Bernardo:

Ĉu Horacio?

Horacio:

Peco de li mem.

Bernardo:

Salut’ al vi, Marcello, Horacio!

Horacio:

Ĉu la apero nun denove venis?

Bernardo:

Nenion vidis mi.

Marcello:

Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom’ terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom’ parolu.

Horacio:

He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.

Bernardo:

Sidiĝu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont’ orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.

Horacio:

Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
Kaj vi rakontu.

Bernardo:

En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ĉiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Troviĝis, tiam ni – mi kaj Marcello –
Ekvidis...

Marcello:

Haltu! Jen ĝi mem aperas!

(Montras sin spirito en armaĵo.)

Bernardo:

Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!

Marcello:

(Al Horacio.)

Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li!

Bernardo:

Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem!

Horacio:

Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas.

Bernardo:

Li volas, ke kun li oni parolu.

Marcello:

Parolu, Horacio!

Horacio:

(Al la spirito.)

Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin priĵuras per ĉielo: diru!

Marcello:

Li estas ofendita.

Bernardo:

Li foriras.

Horacio:

En nomo de ĉielo! Restu! Diru!

(La spirito foriras.)

Marcello:

Li iris for, respondi li ne volis.

Bernardo:

Ha, Horacio, kio al vi estas?
Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli,
Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?

Horacio:

Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
Okuloj.

Marcello:

Ne simila al la reĝo?

Horacio:

Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
En la batalo kontraŭ la Norvegoj,
Li ĝuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange!

Marcello:

Tiel
Li jam du fojojn kun minaca vido
Aperis antaŭ ni en sama horo.

Horacio:

Ne povas mi precize ĝin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land’ malbonon antaŭdiras.

Marcello:

Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial
Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj
Nun estas pretigataj ĉiam novaj,
El l’ eksterlando venas bataliloj,
Rapide ŝipoj estas konstruataj
En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj
Ne ĉesas la prepara laborado?
El kia kaŭzo tiu rapidado
Kaj laborad’ en tago kaj en nokto?
Ĉu povas iu diri?

Horacio:

Jes, mi povas,–
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
La lasta reĝo, kies la figuro
Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam
Vokita – vi ĝin scias – al batalo
De la Norvega reĝo Fortinbras.
Hamleto, nia brava, glora reĝo,
En la batalo venkis Fortinbrason.
Laŭ la kontrakto antaŭsigelita
Kaj sankciita de la rajt’ kaj moro
Post morto de l’ venkita Fortinbras
La tuta lando de l’ venkita reĝo
Transiris en posedon de l’ venkinto.
Se la venkinto estus Fortinbras,
Al li transiri devus nia lando.
Sed nun la juna fil’ de Fortinbras,
Kuraĝigita eble per la morto
De nia reĝo, amasigis aron
Da kuraĝuloj kaj aventuristoj
Por entrepreno, kiun nia regno
Komprenas bone; lia celo estas:
Per forta mano de la bataliloj
Elŝiri nun el nia man’ la landon,
Perditan per batal’ de lia patro.
Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo
De niaj prepariĝoj kaj gardado
Kaj laborado en la tuta lando.

Bernardo:

Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas
Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe
Nun vizitadas nokte nian gardon
Terura la fantomo en armaĵo
De l’ reĝo, kiu kaŭzis la militon.

Horacio:

Ne! Mi alion timas de l’ fantomo!
En la plej glora temp’ de l’ granda Romo,
Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,
Mortintoj sin ellevis el la tomboj.
Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
Kaj sanga roso, makulita suno,
Mallumigita luno, – ĉio tio
Aperis tiam kiel antaŭsignoj
De granda malfeliĉo. Tiel ofte
Antaŭ la veno de renversoj grandaj
Sin montras strangaj kaj teruraj signoj
En la naturo. Al ni ankaŭ certe
Nun la ĉielo sendas tian signon...

(La spirito denove aperas.)

Horacio:

Sed ha! denove li aperas! Nepre
Mi nun kun li parolos, se eĉ morto
Al mi per ĝi minacos! Halt’, fantomo!
Se voĉon vi posedas kaj parolon,–
Parolu! Se per ia bona faro
Al vi trankvilon povas mi alporti,–
Parolu! Se danĝero al la lando
Minacas kaj ankoraŭ estas eblo
La landon antaŭsavi, – ho, parolu!
Kaj se en via vivo vi kolektis
Trezorojn kaj enfosis en la teron
Kaj nun pro ili vagas en la noktoj, –
Parolu! Diru! Restu kaj respondu!

(Koko krias.)

Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!

Marcello:

Ĉu piki lin per mia halebardo?

Horacio:

Jes, piku lin, se li ne volas stari!

Bernardo:

Jen ĝi!

Horacio:

Jen ĝi! Ho, halt’!

Marcello:

Ha, ĝi foriris!

(La spirito foriras.)

Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco
Ni venas kun sovaĝa atakado!
Kiel aer’ li estas nevundebla,
Kaj nia atakado estas vana!

Bernardo:

Li volis jam paroli, sed la koko
Ekkriis.

Horacio:

Kaj subite li ektremis,
Simile al estaĵo pekoplena
Ĉe krio de teruro. Oni diras,
La koko, trumpetisto de l’ mateno,
Per sia laŭta, forta, hela voĉo
El dormo vekas dion de la tago,
Kaj laŭ la krio de la koko tuj
El akvo, fajro, tero kaj aero
Spirito ĉiu, kie ajn li vagas,
Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
Al ni, ke tio estas ne malvero.

Marcello:

Li malaperis ĉe la koka krio.
Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska,
En kiu sur la teron venas Kristo,
La koko krias tra la tuta nokto:
Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj
Sin montri, kaj la nokto estas pura,
La steloj ne minacas, la koboldoj
Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas:
Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.

Horacio:

Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.
Sed vidu, la mateno purpurvesta
Leviĝas sur la roson de l’ monteto:
Ni povas jam forlasi la postenon,
Kaj mi konsilas: tion, kion vidis
Ni en la nokto, ni rakontu ĉion
Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras,
Ke la spirito, por ni tiel muta,
Al li parolos. Ĉu konsentas vi,
Ke ni al li raportu, kiel amo
Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas?

Marcello:

Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,
En kia loko ni lin certe trovos.

(Ĉiuj foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.