Ĉapitro 28: Fine

Je vido de Jane, krioj de ĝojo kaj trankviliĝo saltis de ĉiu lipo, kaj kiam la aŭto de Tarzan haltis apud la alia, Profesoro Porter ekbrakumis sian filinon.

Dum momento neniu rimarkis Tarzanon, kiu sidis silente.

Clayton la unua rememoris, kaj, turnante sin, etendis la manon.

"Kiel ni povas danki vin?" li ekdiris. "Vi savis ĉiujn nin. Vi uzis mian nomon ĉe la dometo, sed mi ŝajne ne povas memori vian, kvankam mi sentas familiarecon pri vi. Estas kvazaŭ mi konis vin ege bone, en ege aliaj kondiĉoj, antaŭ longa tempo."

Tarzan ridetante akceptis la proponitan manon.

"Vi tute pravas, Sinjoro Clayton," li diris, franclingve. "Pardonu min se mi ne parolos angle kun vi. Mi nun lernas ĝin, kaj kvankam mi sufiĉe bone ĝin komprenas, mi ĝin parolas tre aĉe."

"Sed kiu vi estas?" insistis Clayton, ĉifoje mem parolante france.

"Tarzan de la Simioj."

Clayton surprizite paŝis malantaŭen.

"Je Jupitero!" li eldiris. "Ja estas."

Kaj profesoro Porter kaj s-ro Philander premis sin antaŭen por aldoni siajn dankojn al tiuj de Clayton, kaj por esprimi siajn surpriziĝon kaj ĝojon, vidante sian ĝangalan amikon tiom for de lia sovaĝa hejmo.

La grupo tiam eniris la modestan hoteleton, kie Clayton baldaŭ aranĝis por ilia distrado.

Ili estis sidantaj en la malgranda, neaerumata sidĉambro, kiam la mallaŭta motorbruo de alproksimiĝanta aŭto allogis ilian atenton.

S-ro Philander, sidanta apud la fenestro, rigardis eksteren kiam la aŭto videbliĝis, finfine haltante apud la aliaj aŭtoj.

"Benu min!" diris s-ro Philander, kun nuanco de malkontenteco en la voĉo. "Jen s-ro Kanler. Mi esperis -- nu -- mi supozis, aŭ -- tamen -- ni estu feliĉaj, ke lin ne kaptis la fajro," li lame finis.

"Tamen! S-ro Philander," diris profesoro Porter. "Tamen! Mi ofte admonas miajn lernantojn, ke ili nombru ĝis dek antaŭ ol malfermi la buŝojn. Se mi estus vi, s-ro Philander, mi nombrus almenaŭ ĝis mil, kaj poste restus diskrete silenta."

"Benu min, jes!" konsentis s-ro Philander. "Sed kiu estas tiu pastreca sinjoro apud li?"

Jane paliĝis.

Clayton malkviete moviĝis sur sia seĝo.

Profesoro Porter maltrankvile deprenis siajn okulvitrojn kaj spiris kontraŭ ilin, sed remetis ilin sur la nazon sen viŝado.

La ĉiea Esmeralda ekgruntis.

Tarzan sola ne komprenis.

Roberto Kanler baldaŭ enkuris la ĉambron.

"Dank' al Dio!" li kriis. "Mi timis la plej malbonan, ĝis mi vidis vian aŭton, Clayton. Mi iĝis barata ĉe la suda vojo, kaj devis reiri en la urbon, kaj poste veturi orienten al ĉi tiu vojo. Mi opiniis, ke ni neniam atingos la dometon."

Neniu montris apartan entuziasmon. Tarzan rigardis Roberton Kanler same kiel Sabor rigardas sian predon.

Jane ekrigardis lin kaj nervoze tusetis.

"S-ro Kanler," ŝi diris, "jen sinjoro Tarzan, longtempa amiko."

Kanler turnis sin kaj etendis la manon. Tarzan ekstaris kaj faris riverencon tian, kian D'Arnot sola povus instrui al ĝentlemano, sed li ŝajnigis ne vidi la manon de Kanler.

Ankaŭ Kanler ŝajnigis ne rimarki tiun preteratenton.

"Jen la Pastro sinjoro Tousley, Jane," diris Kanler, turnante sin al la pastreca ulo malantaŭ si. "Sinjoro Tousley, Fraŭlino Porter."

Sinjoro Tousley riverencis kaj ĝoje ridetis.

Kanler prezentis lin al la ceteraj.

"Ni povos tuj okazigi la ceremonion, Jane," diris Kanler. "Poste, vi kaj mi povos trafi la noktomezan trajnon en la urbo."

Tarzan tuj komprenis la planon. Li ekrigardis al Jane preter duone fermitaj palpebroj, sed li ne moviĝis.

La junulino hezitis. Streĉis en la ĉambro pro la silenteco de rigidaj nervoj.

Ĉiuj turnis siajn okulojn al Jane, atendante ŝian respondon.

"Ĉu ni povos atendi kelkajn tagojn?" ŝi petis. "Mi estas tute nervoza. Mi tiom spertis hodiaŭ."

Kanler sentis la malamikecon, kiu radiis al li de ĉiu ano de la grup. Tio kolerigis lin.

"Ni jam atendis tiom longe, kiom mi intencas permesi," li malĝentile diris. "Vi promesis edziniĝi kun mi. Ne plu vi povos priludi min. Mi havas la rajtigilon, kaj jen la pastro. Venu, s-ro Tousley; venu, Jane. Troviĝas sufiĉe da atestantoj -- pli ol sufiĉe," li aldonis, kun malagrabla tono; kaj, preninte Jane-on je la brako, li komencis tiri ŝin al la atendanta pastro.

Sed post nur unu paŝo, peza mano ekkaptis lian brakon per ŝtala teno.

Alia mano ĵetiĝis al lia gorĝo, kaj post momenteto li estis skuata alte super la planko, kiel kato povus skui museton.

Jane kun horora surpriziĝo turnis sin al Tarzan.

Kaj, rigardante lian vizaĝon, ŝi vidis tiun karmezinan strion sur lia frunto, kiun ŝi vidis je tiu alia tago en fora Afriko, kiam Tarzan de la Simioj impetis en ĝismorta luktego kontraŭ la granda simiego -- Terkoz.

Ŝi sciis, ke murdo kuŝas en tiu sovaĝa koro, kaj kun hororkrieto ŝi saltis antaŭen por pledi kun la simiulo. Sed ŝi pli timis por Tarzan ol por Kanler. Ŝi komprenis la severan punon, kiun justeco liveras al murdinto.

Sed antaŭ ol ŝi povis atingi ilin, Clayton saltis al Tarzan kaj provis tiri Kanler el ties manoj.

Unufoje balaate per unu potenca brako, la anglo ĵetiĝis trans la ĉambron, kaj tiam Jane metis firman blankan manon sur la pojnon de Tarzan kaj rigardis supren al liaj okuloj.

"Por mi," ŝi diris.

Malstreĉiĝis la teno je la gorĝo de Kanler.

Tarzan rigardis malsupren al la bela vizaĝo antaŭ si.

"Ĉu vi deziras, ke ĉi tio vivu?" li surprizite demandis.

"Mi ne deziras, ke li mortu sub viaj manoj, kara amiko," ŝi respondis. "Mi ne deziras, ke vi fariĝu murdinto."

Tarzan demetis la manon de la gorĝo de Kanler.

"Ĉu vi liberigas ŝin de ŝia promeso?" li demandis. "Jen la prezo de via vivo."

Kanler anhelegante kapjesis.

"Ĉu vi foriros kaj neniam plu molestos ŝin?"

La viro ankoraŭfoje kapjesis; lia vizaĝo estis tordiĝinta pro timo de la tiel proksima pereo.

Tarzan delasis lin, kaj Kanler stumblis al la pordo. Post momento, li malaperis, kaj la terurita pastro same.

Tarzan turnis sin al Jane.

"Ĉu mi rajtos paroli kun vi dum momento, en soleco?" li petis.

La junulino kapjesis kaj ekiris al la pordo, kiu kondukis al la mallarĝa verando de la hoteleto. Ŝi eliris, atendonte Tarzanon, kaj tial ne aŭdis la tujpostan konversacion.

"Atendu," kriis profesoro Porter, kiam Tarzan komencis sekvi.

La profesoro surprizite mutiĝis pro la rapidaj evoluoj de la ĵusaj minutoj.

"Antaŭ ol ni progresos, sinjoro, plaĉus al mi klarigo pri la ĵusaj okazaĵoj. Kio rajtigas vin, sinjoro, interveni inter mia filino kaj sinjoro Kanler? Mi promesis ŝin al li, sinjoro, kaj malgraŭ niaj personaj preferoj, sinjoro, tiu promeso estas plenumenda."

"Mi intervenis, profesoro Porter," respondis Tarzan, "pro tio, ke via filino ne amas sinjoron Kanler -- ŝi ne volas ediniĝi kun li. Sufiĉas, ke mi sciu tion."

"Vi ne scias, kion vi faris," diris profesoro Porter. "Nun li sendube rifuzos edzinigi ŝin."

"Li nepre rifuzos," emfaze diris Tarzan.

"Cetere," aldonis Tarzan, "ne necesas, ke vi timu, ke via fiereco suferos, profesoro Porter, ĉar vi povos pagi al tiu Kanlera ulo vian ŝuldon, tuj kiam vi atingos vian hejmon."

"Tamen, sinjoro!" elkriis profesoro Porter. "Kion vi volas diris, sinjoro?"

"Via trezoro estas retrovita," diris Tarzan.

"Kio -- kion vi diras?" kriis la profesoro. "Sinjoro, vi frenezas. Tio ne povas esti!"

"Tio tamen estas. Ĝin ŝtelis mi, ne sciante aŭ ĝian valoron aŭ ĝian posednaton. Mi vidis la maristojn enterigi ĝin, kaj, kiel simio, mi devis elfosi ĝin kaj reenterigi ĝin en alia loko. Kiam D'Arnot sciigis min pri tio, kio ĝi estas kaj kion ĝi signifis por vi, mi reiris al la ĝangalo kaj prenis ĝin. Ĝi jam estigis tiom da krimo kaj suferado kaj malfeliĉo, ke D'Arnot opiniis, ke estos pli bone ne alporti la trezoron mem ĉi tien, kio estis mia intenco; do mi anstataŭe havas por vi kreditleteron."

"Jen ĝi, profesoro Porter," kaj Tarzan eltiris koverton el sia poŝo kaj enmanigis ĝin al la miranta profesoro, "ducent kvardek unu mil dolaroj. La trezoron zorge aprezis spertuloj, sed se restos demando en via menso, D'Arnot mem aĉetis ĝin kaj retenas ĝin por vi, se vi preferos la trezoron super la kredito."

"Al la jam peza ŝarĝo de niaj ŝuldoj al vi, sinjoro," tremvoĉe diris profesoro Porter, "nun aldoniĝis ĉi tiu plej granda el ĉiuj servoj. Vi donis al mi la rimedon por rehavi mian honoron."

Nun revenis Clayton, kiu foriris el la ĉambro momenton post Kanler.

"Pardonon," li diris, "sed mi opinias, ke ni prefere provu atingi la urbon antaŭ noktiĝo kaj forveturu de ĉi tiu arbaro per la unua trajno. Lokano ĵus preterrajdis el la nordo, raportante, ke la incendio malrapide moviĝas ĉidirekten."

Tiu anonco ĉesigis daŭrigon de la konversacio, kaj la tuta grupo eliris al la atendantaj aŭtoj.

Clayton, kun Jane, la profesoro kaj Esmeralda troviĝis en la aŭto de Clayton, dum Tarzan akceptis sinjoron Philander.

"Benu min!" ekdiris sinjoro Philander, kiam la aŭto ekmoviĝis post Clayton. "Kiu supozus tion! Kiam mi lastfoje vidis vin, vi estis sovaĝulo, ludanta inter la branĉoj de tropika afrika arbaro, kaj nun vi veturigas min laŭ viskonsina ŝoseo en franca aŭtomobilo. Benu min! Tio estas ege rimarkinda."

"Jes," konsentis Tarzan, kaj tiam, post paŭzo, "Sinjoro Philander, ĉu vi memoras detalojn pri la trovo kaj enterigo de tri skeletoj, kiuj estis en mia kabano apud tiu afrika ĝangalo?"

"Ege bone, sinjoro, ege bone," respondis sinjoro Philander.

"Ĉu estis ia strangaĵo pri iu ajn el tiuj skeletoj?"

Sinjoro Philander zorge rigardis Tarzanon.

"Kial vi demandas?"

"Scii tion signifus multegon por mi," respondis Tarzan. "Via respondo povus solvi misteron. Ĉiukaze, ĝi povus minimume lasi tion mistera. Dum la pasintaj du monatoj mi pripensadis teorion pri tiuj skeletoj, kaj mi deziras, ke vi respondu mian demandon laŭ tio, kiun vi scias -- ĉu la tri skeletoj enterigitaj de vi estas ĉiuj homaj?"

"Ne," diris sinjoro Philander, "la plej malgranda, tiu trovita en la lulilo, estis la skeleto de simio homsimila."

"Dankon," diris Tarzan.

En la antaŭa aŭto, Jane pensadis, rapide kaj furioze. Ŝi sentis tion, kial Tarzan petis kelkan interparolon kun ŝi, kaj ŝi sciis, ke ŝi devos esti preta por respondi al li en la baldaŭa estonteco.

Li ne estis tia homo, kian oni povus atendigi, kaj iel tiu penso mem scivoligis ŝin pri tio, ĉu ŝi ne vere timas lin.

Kaj ĉu ŝi povus ami tiun, kiun ŝi timas?

Ŝi konstatis la sorĉon, kiu kaptis ŝin tie en la profundaĵoj de tiu fora ĝangalo, se ĉi tie en ordinara Viskonsino troviĝas neniu tia sorĉo.

Kaj tiu senmakulo juna franco ne allogas la pratempan virinon en ŝi, kiel faris la fortika arbara dio.

Ĉu ŝi amis lin? Tion ŝi ne sciis -- nun.

El la flanko de la okulo ŝi rimarkis Clayton-on. Ĉu tiu ne estas viro edukita en la sama medio, en kiu ŝi estas edukita -- viro kun socia graveco kaj kulturo, kion laŭ ŝia eduko estis la ĉefaj esencaĵoj por amika kunvivado?

Ĉu ŝia plej bona juĝo ne elektus tiun junan anglan nobelon, kies amo, ŝi sciis, estas tia, kian devus sopiri civilizitino, en la logika edzo por virino kiel ŝi?

Ĉu ŝi povus ami Clayton-on? Ŝi vidis nenian kialon por ne ami lin. Jane en sia personeco ne estis frosta kalkulemulino, sed edukado, medio kaj heredo ĉiuj kombiniĝis por instrui al ŝi rezoni eĉ en aferoj de la koro.

Ke ŝi estas emociiĝinta pro la forteco de la juna giganto, kiam liaj brakegoj ĉirkaŭis ŝin en la fora afrika arbaro, kaj denove hodiaŭ, inter la viskonsinaj arboj, tio ŝajnis al ŝi la rezulto de provizora mensa erupto ŝiaflanke -- al la psikologia allogo de la pratempa viro al la pratempa virino en ŝia personeco.

Se li neniam plu tuŝos ŝin, ŝi pensis, ŝi neniam plu sentos allogon al li. Ŝi do ne amis lin. Temis pri nenio krom provizora halucino, kreita de ekscitiĝo kaj korpa kontaktiĝo.

Se ŝi edziniĝus kun li, ekscitiĝo ne ĉiam troviĝus en iliaj estontaj rilatoj, kaj la potencon de korpa kontaktiĝo finfine malakrigos la familiareco.

Ŝi rerigardis Clayton-on. Li estis tre bela kaj tutplene ĝentlemana. Ŝi certe fieros pri tia edzo.

Kaj tiumomente li ekparolis -- unu minuton antaŭe aŭ poste, tio eble farus mondskuan ŝanĝon al tri vivoj -- sed la kaprico intervenis kaj montris al Clayton la psikologian momenton.

"Nun vi estas libera, Jane," li diris. "Mi petas, diru jes -- mi dediĉos mian vivon por feliĉigi vin."

"Jes," ŝi flustris.

Tiun vesperon, en la malgranda atendejo ĉe la stacidomo, Tarzan kaj Jane troviĝis dum momento solaj.

"Nun vi estas libera, Jane," li diris, "kaj mi venis trans epokoj el la malhela kaj fora estinteco, el la kaŝejo de la pratempa homo, por preni vin -- por vi, mi fariĝis civilizito -- por vi, mi transiris marojn kaj kontinentojn -- por vi, mi estos tia, kian ajn vi deziras. Mi povas feliĉigi vin, Jane, en la vivo, kiun vi plej bone konas kaj amas. Ĉu vi geedziĝos kun mi?"

La unuan fojon ŝi komprenis la profundecon de la amo de tiu viro -- ĉion, kiun li faris en tiel mallonga tempo, nur pro amo al ŝi. Forturnante la kapon, ŝi kaŝis la vizaĝo en la brakoj.

Kion ŝi faris? Timante cedi antaŭ la pledoj de ĉi tiu giganto, ŝi detruis siajn pontojn post si -- pro sia senbaza timo, ke ŝi faros teruran eraron, ŝi faris eĉ pli teruran.

Kaj tiam ŝi konfesis ĉion -- konfesis la verecon, vorton post vorto, ne provante kaŝi sin aŭ pardonigi sian eraron.

"Kion ni povos fari?" li demandis. "Vi konfesis, ke vi amas min. Vi scias, ke mi amas vin; sed mi ne konas la etikon de la socio, kiu regas vin. Mi lasos al vi la decidon, ĉar vi plej bone scias, kio estos konvena por via fina bonfarto."

"Mi ne povas diri tion al li, Tarzan," ŝi diris. "Ankaŭ li amas min, kaj li estas bonulo. Mi neniam povus fronti vin, aŭ alian honestan personon, se mi nuligus mian promeson al sinjoro Clayton. Mi devos plenumi ĝin -- kaj vi devos helpi al mi porti tiun ŝarĝon, kvankam ni neniam revidos unu la alian post ĉi tiu nokto."

Nun la aliaj envenis la ĉambron, kaj Tarzan turnis sin al la fenestreto.

Sed li vidis nenion ekstere -- interne, li vidis herbejon ĉirkaŭitan de implikita amaso de belegaj tropikaj plantaĵoj kaj floroj, kaj, supere, la ondumantan foliaron de arbegoj, kaj, super ĉio, la bluon de ekvatora ĉielo.

Meze de la herbejo, junulino sidis sur tumuleto, kaj apud ŝi sidis juna giganto. Ili manĝis bongustajn fruktaĵojn kaj rigardis unu la alian je la okuloj, kaj ridetis. Ili estis feliĉaj, kaj ili estis solaj.

Liajn pensoj rompis la staciestro, kiu envenis demandante, ĉu en la grupo troviĝas sinjoro laŭnome Tarzan.

"Mi estas sinjoro Tarzan," diris la simiulo.

"Jen mesaĝo por vi, plusendita de Baltimoro; ĝi estas telegramo de Parizo."

Tarzan akceptis la koverton kaj ŝire malfermis ĝin. La mesaĝo estis de D'Arnot.

Ĝi tekstis jene:

Spuroj pruvas vin Greystoke. Gratulon.

D'Arnot

Kiam Tarzan finlegis, Clayton envenis kaj aliris lin kun etendita mano.

Jen la viro, kiu posedis la titolon de Tarzan, la bienoj de Tarzan, kiu edzinigis la virinon, kiun Tarzan amis -- la virinon, kiu Tarzanon amis. Unu vorto de Tarzan povus ege ŝanĝi la vivon de tiu viro.

Ĝi senigus lin je lia titolo kaj liaj bienoj kaj liaj kasteloj, kaj -- ĝi ankaŭ senigus Jane-on Porter je ili.

"Nu, karulo," kriis Clayton, "mi ĝis nun ne povis danki vin pro ĉio, kiun vi faris por ni. Ŝajnas kvazaŭ vi estis tute okupata, savante nin en Afriko kaj ĉi tie.

"Mi tre feliĉas, ke vi venis ĉi tien. Ni pli bone konatiĝu. Mi ofte pensas pri vi, kaj pri la rimarkindaj cirkonstancoj de via loĝmedio.

"Se mi rajtas demandi, kiel, diable, vi troviĝis en tiu freneza ĝangalo?"

"Mi naskiĝis tie," kviete diris Tarzan. "Mia patrino estis simio, kaj ŝi kompreneble ne povis diri multon pri la afero al mi. Mi neniam sciis, kiu estis mia patro."


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo