Ĉapitro 26: Ĉe la centro de civilizo

Post ankoraŭ unu monato, ili alvenis ĉe grupeto da konstruaĵoj buŝe de larĝa rivero, kaj tie Tarzan ekvidis multajn boatojn, kaj vidante multajn homojn li ekpleniĝis de la timemo de la sovaĝa estaĵo.

Li laŭgrade alkutimiĝis al la strangaj bruoj kaj la nekonataj kutimoj de la civilizo, kaj baldaŭ neniu povis scii, ke antaŭ du nuraj monatoj tiu bela franco en senmakulaj blankaj tikaĵoj, kiu ridis kaj babilis kun la plej gajaj el ili, svingis sin nuda tra praaj arbaroj por fali sur iun neprudentan viktimon, kiu, nekuirite, plenigos lian sovaĝan ventron.

La tranĉilon kaj forketon, kiujn antaŭ monato li tiel malestime forĵetis, Tarzan nun manipulis same bele kiel la rafinita D'Arnot.

Tiel lerta lernanto li estis, ke la juna franco laboregis por fari el Tarzan de la Simioj rafinitan ĝentlemano, almenaŭ rilate ĝentilecon de konduto kaj parolado.

"Kara, Dio faris vin ĝentlemano en la koro," D'Arnot diris; "sed ni deziras, ke Liaj verkaĵoj montriĝu ankaŭ ekstere."

Tuj kiam ili atingis la havenurbeton, D'Arnot telegramis al sia registaro pri sia vivanteco, kaj petis trimonatan ferion, kiun oni tuj permesis.

Li ankaŭ telegramis al sia banko por mono, kaj la trudita atendo unumonato, kiu ĝenis ilin ambaŭ, devenis de la neebleco lui ŝipeton por reveni al la ĝangalo de Tarzan por preni la trezoron.

Dum ilia restado en la marborda urbo "Sinjoro Tarzan" fariĝis mirindaĵo por kaj blankuloj kaj nigruloj pro kelkaj okazaĵoj, kiuj, al Tarzan, ŝajnis nuraj neniaĵoj.

Unu fojon, nigrulego, drinkinte ĝis freneziĝo, amokis kaj teruris la urbon, ĝis lia malgajiga sorto gvidis lin al la loko, kie la nigrahara franca giganto ripozis sur la hotela verando.

Irinte supren laŭ la larĝaj ŝtupoj kaj minacante per tranĉilego, la nigrulo rekte celis kvar homojn kiuj sidis ĉe tablo kaj drinketis la neeviteblan absinton.

Alarmite kriante, la kvar ekforkuris, kaj tiam la nigrulo rimarkis Tarzanon.

Muĝante, li atakis la simiulon, dum duoncento da kapoj elrigardis elsub ŝirmantaj fenestroj kaj sojloj por vidi la buĉadon de la kompatinda franco fare de la nigrulego.

Tarzan renkontis la impeton kun tiu batalema rideto, kiun la batalĝojo ĉiam surlipigis al li.

Kiam la nigrulo trafis lin, ŝtalaj muskoloj ekkaptis la nigran artikon de la levita tranĉilmano, kaj unusola rapida tordo lasis la manon pendanta sub rompita osto.

Pro dolorego kaj surprizo, la frenezeco forlasis la nigrulon, kaj dum Tarzan refalsidis sur sia seĝo, la ulo turnis kaj, kriante pro angoro, kaj rapide forkuregis al la indiĝena vilaĝo.

Alian fojon, dum Tarzan kaj D'Arnot sidis vespermanĝante kun pluraj aliaj blankuloj, oni komencis diskutadi pri leonoj kaj leonĉasado.

Oni ne povis konsenti pri la kuraĝo de la reĝo de bestoj -- kelkaj insistis, ke tiu estas evidente senkuraĝulo, sed ĉiuj konsentis, ke kun sento de pli granda sekureco ili premtenis siajn ĉasfusilojn kiam la ĝangala monarĥo muĝis ĉirkaŭ bivakejo en la nokto.

D'Arnot kaj Tarzan jam konsentis, ke ili tenu sekreta lian pasintan vivon, kaj pro tio neniu krom la franca oficiro sciis pri la vastaj scioj de la simiulo rilate la ĝangalajn bestojn.

"Sinjoro Tarzan ne esprimis sian opinion," diris unu en la grupo. "Viro kun lia kapableco, kiu pasigis iom da tempo en Afriko, kion faris laŭ mia kompreno Sinjoro Tarzan, certe renkontis leonojn -- ĉu jes?"

"Kelkajn," seke respondis Tarzan. "Sufiĉe multajn por scii, ke ĉiu el vi pravas pri via juĝo de la ecoj de la leonoj -- kiujn vi renkontis. Sed oni povus egale bone juĝi ĉiujn nigruloj laŭ tiu ulo, kiu pasintsemajne amokis, aŭ decidi, ke ĉiuj blankuloj estas senkuraĝuloj ĉar oni iam renkontis senkuraĝan blankulon.

"Individueco inter la malsupraj bestoj, ĝentlemanoj, estas tiom ofta, kiom inter ni. Hodiaŭ ni eble eliros kaj trafos leonon, kiu estas ultratimema -- ĝi forkuros de ni. Morgaŭ ni renkontos lian onklon aŭ ĝemelon, kaj niaj amikoj scivolos, kial ni ne revenis el la ĝangalo. Mi mem ĉiam supozas, ke leono estas feroca, kaj tiel mi neniam surpriziĝas."

"Ne plezura estus la ĉasado," reagis la unua parolinto, "se oni timus tion, kiun li ĉasas."

D'Arnot ridetis. Tarzan, timi!

"Mi ne tute, kion signifas por vi 'timo'," diris Tarzan. "Same kiel leonoj, timo estas malsama afero por malsamaj homoj, sed por mi la sola plezuro de ĉaso estas la scio, ke la ĉasato havas egalan povi detrui min kiel mi ĝin. Se mi elirus kun du fusiloj kaj fusilportanto, kaj dudek aŭ tridek alarmistoj, por ĉasi leonon, mi ne sentus, ke la leono havos ŝancon, kaj tial la plezuro de la ĉaso malpliiĝus proporcie al la kreskinta sekureco ĉe mi."

"Mi do supozu, ke Sinjoro Tarzan preferus nude eniri la ĝangalon, armite nur per poŝtranĉileto, por mortigi la reĝon de bestoj," ekridis la alia, bonkore sed kun nuanceto de sarkasmo en la tono.

"Kaj ŝnuro," aldonis Tarzan.

Tiumomente aŭdiĝis la laŭta muĝo de leono el la fora ĝangalo, kvazaŭ por defii tiun, kiu kuraĝus ekbatali kontraŭ ĝi.

"Jen via eblaĵo, Sinjoro Tarzan," humuremis la franco.

"Mi ne malsatas," simple diris Tarzan.

Ĉiuj ridis krom D'Arnot. Tiu sola sciis, ke sovaĝa besto estas elparolinta sian simplan rezonadon elinter la lipoj de la simiulo.

"Sed vi timas, same kiel iu el ni, eliri tien nude, armite nur per tranĉilo kaj ŝnuro," diris la humuremulo. "Ĉu ne?"

"Ne," respondis Tarzan. "Nur stultulo senkiale agas."

"Kialo estos kvinmil frankoj," diris la alia. "Mi vetos kontraŭ vi tiun sumon, ke vi ne povos revenigi leonon el la ĝangalo laŭ la nomitaj kondiĉoj -- nude kaj armite nur de tranĉilo kaj ŝnuro."

Tarzan ekrigardis al D'Arnot kaj kapjesis.

"Dekmil," diris D'Arnot.

"Konsentite," respondis la alia.

Tarzan ekstaris.

"Mi devos lasi miajn vestaĵojn ĉe la limo de la kolonio, tial ke se mi ne revenos antaŭ tagiĝo, mi havos ion por kovri min sur la stratoj."

"Vi nepre ne iros nun," elkriis la vetinto, "nokte?"

"Kial ne?" demandis Tarzan. "Numa nokte promenadas -- estos tiom pli facile trovi lin."

"Ne," diris la alia, "mi ne volas respondeci pri via sango. Estos sufiĉe malsaĝe eliri en la tago."

"Mi iros nun," respondis Tarzan, kaj iris al sia ĉambro por preni siajn tranĉilon kaj ŝnuron.

La viroj kuniris al la limo de la ĝangalo, kie li lasis siajn vestaĵon en varejeto.

Sed kiam li estis enironta la nigrecon de la arbustaro, ili provis malpersvadi lin; kaj la vetinto inter ĉiuj plej insistis, ke li rezignu pri tiu freneza aventuro.

"Mi konsentos pri via sukceso," tiu diris, "kaj la dekmil frankoj estos viaj, se vi nur rezignos pri ĉi tiu malsaĝa penado, kiu nepre rezultigos vian pereon."

Tarzan ekridis, kaj post momento la ĝangalo estis lin glutinta.

La viroj silente staris dum kelkaj momentoj, kaj tiam malrapide turnis sin kaj marŝis reire al la hotela verando.

Enirinte la ĝangalon, Tarzan tuj supreniris al la arboj, kaj kun sento de ĝojiga libereco li denove svingiĝis tra la arbaraj branĉoj.

Ha, kia viv'! Ha, kiom li ĝin amis! En la mallarĝa, ĉirkaŭanta sfero de la civilizo, limiga pro siaj reguloj kaj kutimoj, troviĝis nenio tia. Eĉ vestaĵoj estis malhelpo kaj ĝenaĵo.

Finfine li estis libera. Li ne estis konsciinta, kiom li estas kaptito.

Kiel facile estus, rekurbi al la marbordo, kaj tiam celu la sudon kaj liajn ĝangalon kaj kabanon.

Nun li ekflaris la odoron de Numa, ĉar li iris kontraŭ la venton. Liaj lertaj oreloj baldaŭ detektis la konatan sonon de remburitaj piedoj kaj la viŝado de felkovrita korpego tra la arbustaro.

Tarzan silente iris alsuper la nesuspektema besto kaj silente sekvis tiun ĝis ĝi eniris brilon de lunlumo.

Tiam la rapida maŝo falis kaj streĉiĝis ĉirkaŭ la flava kolo, kaj, kiel li jam faris cent fojojn en la estinteco, Tarzan ligis ĝin al fortika branĉo kaj, dum la besto luktis kaj batadis per siaj ungoj por liberiĝi, falis al la tero malantaŭ ĝi, kaj saltante sur la dorsegon, plonĝigis sian longan mallarĝan klingon dek fojojn en la ferocan koron.

Tiam, kun sia piedo sur la kadavro de Numa, li laŭtvoĉe elkriegis la teruran venkokrion de sia sovaĝa tribo.

Tarzan momente staris sendecide, baraktante inter la konfliktaj emocioj de lojaleco al D'Arnot kaj sopirego al la libereco de sia ĝangalo. Finfine tiun fascinan bildon pri lia antaŭa vivo, kiun li enmensigis al si, malaperigis vizio de bela vizaĝo kaj la memoro de varmaj lipoj premitaj al la liaj.

La simiulo surŝultrigis la varman kadavron de Numa kaj denove supreniris al la arboj.

La viroj sur la verando jam sidis unu horon, preskaŭ tute silente.

Ili senefike provis konversacii pri diversaj temoj, kaj ĉiun fojon la afero plej supra en iliaj mensoj silentigis la konversacion.

"Mon Dieu," finfine diris la vetinto, "mi jam ne povas toleri ĝin. Mi iros en la ĝangalon kun mia ĉasfusilo kaj revenigos tiun frenezulon."

"Mi iros kun vi," diris alia.

"Kaj mi" -- "Kaj mi" -- "Kaj mi," ĥoris la ceteraj.

Kvazaŭ la sugesto rompus la sorĉon de iu hororiga koŝmaro, ili rapidis al siaj ĉambroj, kaj baldaŭ celis la ĝangalon -- ĉiu kun fortaj armiloj.

"Dio! Kio estis tio?" subite ekkriis unu el la grupo, anglo, kiam la sovaĝa krio de Tarzan mallaŭte atingis iliajn orelojn.

"Mi iam aŭdis tion," diris belgo, "kiam mi estis sur gorila tereno. Miaj portistoj diris, ke tio estas la krio de virsimiego, kiu ĵus mortigis."

D'Arnot rememoris la priskribon de Clayton pri la terura muĝo, kiun Tarzan elkriis por anonci siajn mortigojn, kaj li duonridetis malgraŭ la hororo, kiu plenigis lin kiam li pensis, ke tiu strangaĉa sono povus eliri el homa gorĝo -- elinter la lipoj de amiko.

Kiam la grupo finfine staris apud la limo de la ĝangalo, debatante pri la plej bona distribuo de siaj fortoj, ilin surprizis mallaŭta ekrido proksima, kaj, turninte sin, ili ekvidis aliri al ili gigantan formon, kiu portis sur siaj larĝaj ŝultroj mortintan leonon.

Eĉ D'Arnot estis fulmfrapita, ĉar ŝajnis neeble, ke la ulo povus tiel rapide mortigi leonon pere de la armiletoj, kiujn li kunportis, aŭ ke li sole povus porti la kadavregon tra la implikita ĝangalo.

Kun multaj demandoj la viroj ĉirkaŭis Tarzanon, sed lia sola respondo estis rida malgravigo de lia faro.

Por Tarzan, estis kvazaŭ oni laŭdegus buĉiston pro ties heroismo je mortigo de bovino, ĉar Tarzan tiel ofte mortigis por manĝi kaj por savi sin, ke al li la ago ŝajnis tute ne rimarkinda. Sed li ja estis heroo antaŭ la okuloj de tiuj viroj -- viroj jam delonge alkutimiĝintaj ĉasadi bestegojn.

Cetere, li akiris dekmil frankojn, ĉar D'Arnot insistis, ke li retenu la tuton.

Tio estis tre grava al Tarzan, kiu estis komencanta kompreni la potencon, kiu kuŝis malantaŭ tiuj metalaĵetoj kaj paperetoj, kiuj ĉiam iris de mano al mano kiam homoj rajdis, aŭ manĝis, aŭ dormis, aŭ vestis sin, aŭ trinkis, aŭ laboris, aŭ ludis, aŭ ŝirmis sin de la pluvo aŭ malvarmo aŭ suno.

Evidentiĝis al Tarzan, ke oni sen mono nepre pereos. D'Arnot estis dirinta, ke li ne ĝenu sin pri la afero, ĉar tiu posedis sufiĉe por ambaŭ, sed la simiulo estis lernanta multajn aferojn, kaj unu el tiuj estis, ke homoj malestimas tiun, kiu akceptas monon de alia, ne rekompencante per io egalvalora.

Tuj post la leonĉasa epizodo, D'Arnot sukcesis lui antikvan boataĉon por la marborda vojaĝo al la terŝirmata haveno de Tarzan.

Por ambaŭ la mateno estis feliĉa, kiam tiu ŝipeto levis sian ankron kaj celis la maron.

Nenio okazis dum la vojaĝo al la strando, kaj la matenon post kiam ili ankris antaŭ la kabano, Tarzan, denove vestita en sia ĝangala kostumo kaj portanta ŝovelilon, sole ekiris al la amfiteatro de la simioj, kie kuŝis la trezoro.

Li revenis malfrue je la posta tago, portante la kestegon sur sia ŝultro, kaj je sunleviĝo la ŝipeto trairis la buŝon de la haveno kaj ekvojaĝis norden.

Post ankoraŭ tri semajnoj, Tarzan kaj D'Arnot estis pasaĝeroj sur franca vaporŝipo al Liono, kaj post kelkaj tagoj en tiu urbo, D'Arnot venigis Tarzanon al Parizo.

La simiulo volis pluiri al Usono, sed D'Arnot insistis, ke li unue kunvizitu Parizon; kaj li rifuzis konfesi la kialon de la urĝeco de sia postulo.

Tuj post ilia alveno, D'Arnot aranĝis viziti longtempan amikon, gravan oficialulon de la polico; kaj kun li devis iri Tarzan.

D'Arnot lerte gvidis la konversaciadon de punkto al punkto, ĝis la policano klarigis al la interesita Tarzan multajn metodojn modajn por kapti kaj identigi krimulojn.

Aparte interesa al Tarzan estis la rolo de fingropremaj spuroj en tiu fascina scienco.

"Sed kiel povas valori tiuj spuroj," demandis Tarzan, "kiam, post kelkaj jaroj, la linioj sur la fingroj entute ŝanĝiĝas pro la triviĝo de la malnova haŭto kaj la kreskado de nova?"

"La linioj neniam ŝanĝiĝas," respondis la oficialulo. "De infanaĝo ĝis senileco la spuroj de homo ŝanĝiĝas nur je grandeco, krom se vundoj aliigas la kirlaĵoj. Sed se oni registris spurojn de la dikfingro kaj kvar fingroj de ambaŭ manoj, oni devas perdi ĉion por eviti identiĝon."

"Tio estas mirinda," kriis D'Arnot. "Mi scivolas, kiel aspektas la linioj sur miaj fingroj."

"Ni povos baldaŭ vidi tion," respondis la policano, kaj per sonorilo li alvokis helpanton, al kiu li diris instrukciojn.

La viro eliris el la ĉambro, sed baldaŭ revenis kun eta ligna skatolo kiun li metis sur la skribtablon de sia superulo.

"Nu," diris la oficiro, "post sekundo vi havos viajn spurojn."

El la skatoleto li prenis kvadraton el vitro, tubon kun densa inko, kaŭcukan rulilon, kaj kelkaj neĝblankajn kartonpecojn.

Premante inkoguton sur la vitraĵon, li disvastigis ĝin per la kaŭcuka rulilo ĝis la tutan supraĵon de la vitro kontentige kovris tre maldika kaj uniforma inktavolo.

"Metu la kvar fingrojn de via dekstra mano sur la vitron, tiel," li diris al D'Arnot. "Nun la dikfingron. En ordo. Nun metu ilin sammaniere sur ĉi tiun karton, ĉi tie, ne -- iomete dekstre. Ni devos lasi spacon por la dikfingro kaj fingroj de la maldekstra mano. Jen, bone. Nun same je la maldekstra."

"Venu, Tarzan," kriis D'Arnot, "ni vidu, kiel aspektas viaj kirlaĵoj."

Tarzan rapide obeis, proponante multajn demandojn al la oficiro dum la fingropremado.

"Ĉu la spuroj montras rasajn ecojn?" li demandis. "Ĉu oni ekzemple povus konstati, nur laŭ la spuroj, ĉu la identigoto estas nigrulo aŭ blankulo?"

"Mi opinias, ke ne," respondis la oficiro.

"Ĉu la spuroj de simio estus distingeblaj de tiuj de homo?"

"Verŝajne, ĉar tiuj de la simio estus multe pli simplaj ol tiuj de la pli altdevena estaĵo."

"Sed estaĵo duonsimia-duonhoma eble montrus la ecojn de iu ajn generinto?" daŭrigis Tarzan.

"Mi opinias tion verŝajna," respondis la oficilaulo; "sed la scienco ne sufiĉe progresis por ekzaktigi tiajn aferojn. Mi ne fidus je ĝiaj eltrovaĵoj sufiĉe krom por diferencigi inter unuopuloj. Tie, temas pri absoluteco. Neniuj du homoj naskitaj en la mondo iam ajn havis samajn liniojn sur ĉiuj fingroj. Estas ege dubinde, ke iu ajn unuopa spuro estos la preciza egalaĵo de iu ajn fingro krom tiu, kiu faris ĝin."

"Ĉu la komparo bezonas multe da tempo aŭ laboro?" demandis D'Arnot.

"Ordinare nur kelkajn momentojn, se la premaĵoj estas facile videblaj."

El sia poŝo D'Arnot prenis nigran libreton kaj komencis turni la paĝojn.

Tarzan surprizite rigardis la libron. Kiel D'Arnot povas havi lian libron?

D'Arnot baldaŭ haltis ĉe paĝo sur kiu troviĝis kvin ŝmiraĵetoj.

Li enmanigis al la policano la malfermitan libron.

"Ĉu tiuj spuroj similas la miajn aŭ tiujn de Sinjoro Tarzan, aŭ ĉu vi povos diri, ke ili estas identaj kun iu el la du?"

La oficiro prenis potencan magnifikilon el sia skribtablo kaj zorge esploris ĉiujn tri specimenojn, samtempe notante sur notbloko.

Tarzan nun komprenis, kial ili vizitas la policanon.

En tiuj etaj ŝmiraĵoj troviĝis la respondo al la enigmo de lia vivo.

Kun nervoj streĉitaj li sidis, klinante sin antaŭen sur la seĝo, sed subite li malstreĉiĝis kaj refalis, ridetante.

D'Arnot surprizite ekrigardis lin.

"Vi forgesas, ke dum dudek jaroj la kadavro de la infano, kiu faris tiujn spurojn, kuŝis en la kabano de sia patro, kaj ke mian tutan vivon mi vidis ĝin kuŝantan tie," amare diris Tarzan.

La policano mirigite levis la rigardon.

"Daŭrigu vian esploron, kapitano," diris D'Arnot, "ni poste rakontos al vi la historion -- se Sinjoro Tarzan konsentos."

Tarzan kapjesis.

"Sed, kara D'Arnot, vi frenezas," li insistis. "Tiuj fingretoj estas enterigitaj ĉe la okcidenta marbordo de Afriko."

"Pri tio mi ne scias, Tarzan," respondis D'Arnot. "Tio eblas, sed se vi ne estas la filo de Johano Clayton, kiel diable vi troviĝis en tiu sendia ĝangalo, kie neniu blankulo alia ol Johano Clayton iam ajn paŝis?"

"Vi forgesas -- Kalan," diris Tarzan.

"Ŝin mi eĉ ne konsideras," respondis D'Arnot.

La amikoj estis marŝintaj al la larĝa fenestro super la bulvardo dum ili parolis. Ili staris tie dum iom da tempo, rigardante la rapideman homaron sube kaj ĉiu el ili pensanta siajn pensojn.

"Necesas iom da tempo por kompari spurojn," pensis D'Arnot, turnante sin por rigardi la polican oficiron.

Li surpriziĝante vidis la oficialulon, kiu estis reklinita sur sia seĝo, rapide tralegante la enhavon de la nigra taglibreto.

D'Arnot ektusis. La policano levis sian rigardon kaj, frontante lin, levis sian fingron por admoni pri silento. D'Arnot returnis sin al la fenestro, kaj la policano baldaŭ parolis.

"Sinjoroj," li diris.

Ambaŭ turnis sin al li.

"Tre gravaj aferoj evidente pli-malpli dependas je la absoluta ĝusteco de ĉi tiu komparo. Mi do petas, ke vi lasu la tutan aferon en miaj manoj ĝis revenos nia spertulo, Sinjoro Desquerc. Tio okazos post nemultaj tagoj."

"Mi esperis tuj scii," diris D'Arnot. "Sinjoro Tarzan morgaŭ ekvojaĝos al Usono."

"Mi promesas, ke vi povos telegrami al li raporton post du semajnoj," respondis la oficiro; "sed kia estos la enhavo, tion mi ne kuraĝas diri. Troviĝas similaĵoj, tamen -- nu, pli bone, ke ni lasu tion por solviĝi de Sinjoro Desquerc."


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo