Ĉapitro 17: Enterigoj

Ĉar jam estis tage, la grupo, el kiuj neniu manĝis aŭ dormis post la antaŭa mateno, komencis movi sin por pretigi manĝon.

La ribelintoj de la Sago jam surbordigis etan provizon da sekigitaj viandoj, enladigitaj supoj kaj legomoj, biskvitoj, faruno, teo, kaj kafo por la kvin forlasitoj, kaj el tiuj ili rapide ĉerpis por kontentigi la sopiradon de longe malsatantaj apetitoj.

La posta tasko estis, loĝebligi la kabanon, kaj tiucele oni decidis tuj forigi la teruraĉajn restaĵojn de la tragedio, kiu okazis tie je iu fore pasinta tago.

Al profesoro Porter kaj s-ro Philander ege interesis esplorado de la skeletoj. Ili deklaris, ke la du pli grandaj estis tiuj de viro kaj virino el unu el la pli altaj blankaj rasoj.

La plej etan skeleton ili nur mallonge atentis, ĉar ĝia situo, en la lulilo, lasis nenian dubon, ke temis pri la infana ido de tiu malfeliĉa paro.

Kiam ili pretigis la skeleton de la viro por enterigo, Clayton eltrovis pezan ringon, kiu evidente cirklis la fingron de la viro okaze de lia morto, ĉar unu el la mallarĝaj fingrostoj ankoraŭ kuŝis en la ora ornamaĵo.

Levante ĝin por esplori ĝin, Clayton mirante ekkriis, ĉar la ringo portis la blazonon de la Domo Greystoke.

Jane samtempe eltrovis la librojn en la ŝranko, kaj malferminte la kovrilon de unu el ili ŝi vidis la nomon, John Clayton, Londono. En dua libro, kiun ŝi rapide esploris, troviĝis la sola nomo, Greystoke.

"S-ro Clayton," ŝi kriis, "kion signifas ĉi tio? Jen nomoj de kelkaj el via propra familio en ĉi tiuj libroj."

"Kaj ĉi tie," li serioze respondis, "estas la granda ringo de la Domo Greystoke, perdita de kiam mia onklo, John Clayton, la antaŭa Lordo Greystoke, malaperis, supoze perdita en la maro."

"Sed kiel vi klarigas, ke ĉi tiuj aĵoj estas ĉi tie, en ĉi tiu sovaĝa afrika ĝangalo?" diris la junulino.

"Ĝi estas nur unumaniere klarigebla, f-ino Porter," diris Clayton. "La lamentata Lordo Greystoke ne dronis. Li pereis ĉi tie, en ĉi tiu kabano, kaj ĉi tiu kompatindaĵo sur la planko estas ĉio kiu restas de li."

"Do ĉi tiu nepre estis Damo Greystoke," respekte diris Jane, montrante la kompatindan ostaron sur la lito.

"La bela Damo Alicia," respondis Clayton, "pri kies multaj virtoj kaj rimarkinda persona beleco mi ofte aŭdis de miaj gepatroj. Kompatindulin," li malgaje murmuris.

Respektege kaj solene oni enterigis la kadavrojn de la forpasintaj Lordo kaj Damo Greystoke apud ilia eta afrika kabano, kaj inter ili oni metis la etan skeleton de la ido de Kala, la Simiego.

Dum s-ro Philander kovris la malfortikajn ostojn de la infano en peco de veltolo, li zorge esploris la kranieton. Tiam li alvokis profesoron Porter, kaj la du mallaŭte diskutis dum kelkaj minutoj.

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde," diris profesoro Porter.

"Benu min," diris s-ro Philander, "ni devos tuj informi s-ron Clayton pri nia eltrovo."

"Tamen, s-ro Philander, tamen!" riproĉis profesoro Archimedes Q. Porter. "'La forpasinteco enterigu la forpasintojn.'"

Kaj tial la blankhara maljunulo deklamis la enterigan servon super tiu stranga tombo, dum liaj kvar kunuloj staris kun klinitaj kaj malkovritaj kapoj ĉirkaŭ li.

El la arboj Tarzan de la Simioj spektis tiun solenan funebradon; sed pliparte li rigardis la dolĉan vizaĝon kaj gracian formon de Jane Porter.

En lia sovaĝa, neklera brusto sentiĝis novaj emocioj. Li ne povis sondi ilin. Li scivolis, kial li sentas tiel grandan intereson pri tiuj homoj -- kial li tiom penis savi la tri virojn. Sed li ne scivolis, kial li fortrenis Saboron de la tenera karno de la stranga junulino.

Certe la viroj estis stultaj kaj ridindaj kaj senkuraĝaj. Eĉ Manu, la simieto, estis pli inteligenta ol ili. Se tiuj estis de lia propra speco, li dubis, ĉu indis lia antaŭa fiereco pri sia sango.

Sed la junulino, ha -- jen tute alia afero. Li ne rezonis pri tio. Li sciis, ke ŝi estas kreita por esti protektata, kaj ke li estas kreita por protekti ŝin.

Li scivolis, kial ili fosis grandan truon en la tero nur por enterigi sekajn ostojn. Certe tio ne havas sencon; nenio volas ŝteli sekajn ostojn.

Se restus karno sur ili, li povus kompreni, ĉar nur tiel oni povas gardi sian viandon kontraŭ Dango, la hieno, kaj la aliaj rabistoj de la ĝangalo.

Kiam la tombo estis plenigita de tero, la grupeto returnis sin al la kabano, kaj Esmeraldo, ankoraŭ ploreganta por la du, pri kiuj ŝi neniam aŭdis antaŭ tiu tago, kaj kiuj estis jam dudek jarojn mortintaj, hazarde rigardis la havenon. Ŝiaj larmoj subite ĉesis flui.

"Rigardu tiujn fiajn blankulaĉojn tie!" ŝi raŭkis, indikante la Sagon. "Ili fo'lasas nin, ĝuste sur ĉi tiu deserta insulo."

Kaj tute certe, la Sago tralaboris la enirejon de la haveno, al la vasta maro.

"Ili promesis lasi por ni armilojn kaj municiojn," diris Clayton. "La senkompataj bestoj!"

"Estas pro tio ulo nomita Snipes, pri tio mi certas," diris Jane. "King estis kanajlo, sed li havis ioman senton de humaneco. Se ili ne mortigus lin, mi scias, ke li certigus, ke oni ĝuste provizus nin antaŭ lasi nin al nia sorto."

"Mi bedaŭras, ke ili ne vizitis nin antaŭ forveli," diris profesoro Porter. "Mi intencis peti, ke ili lasu ĉe ni la trezoron, alie mi estus ruinigito se tio perdiĝus."

Jane malfeliĉe rigardis sian patron.

"Ne gravas, kara," ŝi diris. "Tio ne efikus, ĉar sole pro la trezoro ili mortigis siajn oficirojn kaj forlasis nin sur ĉi tiu terura bordo."

"Tamen, karulino, tamen!" respondis profesoro Porter. "Vi estas bona knabino, sed pri praktikaj aferoj sensperta," kaj profesoro Porter forturnis sin kaj malrapide forpromenis al la ĝangalo, kun manoj kuntenataj sub la longaj frakvostoj kaj la okuloj turnitaj al la tero.

Lia filino rigardis lin kun kompata rideto sur la lipoj, kaj tiam, turninte sin al s-ro Philander, ŝi flustris:

"Mi petas, ne permesu, ke li forvagu kiel li hieraŭ faris. Komprenu, ke ni dependas de vi por prizorgi lin."

"Ĉiun tagon li fariĝis pli malfacile traktebla," respondis s-ro Philander, ĝemante kaj kapneante. "Mi supozas, ke li nun ekiras por raporti al la zoestroj, ke unu el iliaj leonoj eskapis hieraŭ nokte. Ho, f-ino Jane, vi ne scias, kiajn problemojn mi havas."

"Jes, mi scias, s-ro Philander; sed kvankam ni ĉiuj amas lin, nur vi plej taŭgas por limigi lin; ĉar, ne gravas kion li diras al vi, li estimas vian grandan klerecon, kaj do ege fidas vian juĝkapablon. La kompatindulo ne povas distingi inter eruditeco kaj saĝeco."

S-ro Philander, kun iomete konfuzita mieno, turnis sin por sekvi profesoron Porter, kaj en sia menso li esploradis la demandon, ĉu li estu komplimentita aŭ insultita pri la iom duflanka komplimento de f-ino Porter.

Tarzan vidis la konsternon gravuritan sur la mienoj de la grupeto dum ili rigardis la forveturon de la Sago; do, ĉar ankaŭ la ŝipo estis por li mirindan novaĵon, li decidis rapidi al la terpinto norde de la havena buŝo por havigi al si pli proksiman vidon de la boato, krom por ekscii, se eble, la direkton de ĝia fuĝo.

Rapidege svingante sin tra la arboj, li atingis tiun pinton nur momenton post ke la ŝipo pasis el la haveno; tial li havis bonegan vidon de la mirindaĵoj de tiu stranga, flosanta domo.

Sur la ferdeko estis eble dudek homoj, kiuj kuradis tien-reen, tiregante ŝnurojn.

Blovis terventeto, kaj la ŝipo jam trapasis la havenbuŝon kun magra velaro, sed nun kiam ili estis preteririnta la pinton, oni vastigis ĉiun haveblan eron da dreliko tial, ke ĝi povu kiel eble plej lerte almariĝi.

Tarzan admiregante rigardis la graciajn movojn de la ŝipo, kaj sopiris esti sur ĝi. Liaj klarvidaj okuloj baldaŭ rimarkis etan suspektaĵon da fumo ĉe la fora norda horizonto, kaj li scivolis pri la kialo de tia fenomeno sur la vasta akvo.

Preskaŭ samtempe la gvatisto sur la Sago ŝajne rimarkis ĝin, ĉar post kelkaj minutoj Tarzan vidis, ke la veloj estas movataj kaj mallongigataj. La ŝipo turniĝis, kaj baldaŭ li komprenis, ke ĝi reboardas al la tero.

Ulo ĉe la pruo senĉese ĵetadis en la maron ŝnuron, al kies ekstremaĵo estis ligita etaĵo. Tarzan scivolis, kion celas tiu agado.

Finfine la ŝipo rekte celis la venton; oni faligis la ankron; oni deprenis la velojn. Oni rapide diskuradis sur la ferdeko.

Enakviĝis boato, kaj sur ĝin oni metis kestegon. Tiam deko da maristoj streĉis sin ĉe la remiloj kaj rapide celis la pinton, kie Tarzan kaŭris en la branĉoj de arbo.

Kiam la boato proksimiĝis, Tarzan vidis sur ĝia pobo la ratvizaĝulon.

Post nur kelkaj minutoj la boato ektuŝis la strandon. Elsaltis la viroj, kaj levis la kestegon al la sablo. Ili estis sur la norda flanko de la terpinto, tial ilia ĉeesto estis kaŝita de tiuj ĉe la kabano.

La viroj kolere disputis dum momento. Tiam la ratvizaĝulo, kun kelkaj kunuloj, supreniris laŭ la malalta krutaĵo, sur kiu staris la arbo kaŝanta Tarzanon. Ili ĉirkaŭrigardis dum kelkaj minutoj.

"Jen bona loko," diris la ratvizaĝa maristo, montrante lokon sub la arbo de Tarzan.

"Ĝi estas tiel bona kiel ie ajn," respondis unu el la kunuloj. "Se ili kaptos nin kun la trezoro enŝipe, ĝi ĉiukaze entute konfiskiĝos. Pli bone, ke ni enterigu ĝin ĉi tie, esperante, ke kelkaj el ni eskapos de la pendigilo por poste reveni kaj ĝui ĝin."

Nun la ratvizaĝulo alvokis la homoj restintaj ĉe la boato, kaj ili malrapide supreniris kun pioĉoj kaj ŝoveliloj.

"Rapidu, vi!" kriis Snipes.

"Ĉit!" reagis unu el la viroj, malafablavoĉe. "Vi ne h'estas flotestro, damninda salikokaĉo."

"Sed mi 'stas ŝipestro ĉi tie, komprenu, ŝvabisto," ŝrikis Snipes, terure sakradante.

"Kvietu, buboj," avertis unu al la viroj, kiu antaŭe ne parolis. "Nenion ni algajnos batalante inter ni."

"H'estas prave," respondis tiu maristo, al kiu malplaĉis la aŭtokrata tono de Snipes; "sed gajnos nenion, h'ankaŭ, ke h'iu reĝu h'en ĉi tiu fi'a grupo."

"Vi uloj, fosu jene," diris Snipes, montrante lokon sub la arbo. "Kaj dum vi fosadas, Petro povas mapon fari pri la loko, tial ke ni povu retrovi ĝin. Vi, Tomĉjo, kaj Vilĉjo, venigu unu-du aliajn kaj venigu la keston."

"Kaj kion vi faros?" demandis tiu de la antaŭa disputo. "H'estros?"

"Ekokupu vin," graŭlis Snipes. "Ĉu vi s'pozis, ke via Ŝipestro ŝovelilos, ĉu?"

Ĉiuj viroj levis kolerajn rigardojn. Al neniu el ili plaĉis Snipes, kaj tiu malagrabla elmontro de aŭtoritatemo, post ke li murdis King-on, la veran estron kaj gvidanton de la ribelintoj, nur hejtis la flamojn de ilia malamo.

"Ĉu vi volas diri, ke vi ne h'intencas preni ŝovelilon kaj 'elpi pri ĉi laboro? Via ŝultro ne h'estas vundita tiel damninde severe," diris Tarrant, la maristo kiu antaŭe parolis.

"Damne ne," respondis Snipes, maltrankvile tuŝante la tenilon de sia revolvero.

"Je Dio," respondis Tarrant, "se vi ne h'akceptos ŝovelilon, do pioĉon."

Tion dirinte, li levis sian pioĉon super la kapo kaj, pezbate, ŝovis la pinton en la cerbon de Snipes.

Dum momento, la viroj silente ĉirkaŭstaris, rigardante la rezulton de tiu malgaja humuro. Tiam unu el ili parolis.

"Tute konvene por tiu aĉulo," li diris.

Unu el la ceteroj komencis apliki sian pioĉon ĉe la tero. La grundo estis mola, kaj li flankenĵetis sian pioĉon kaj prenis ŝovelilon; tiam la aliaj kune eklaboris. Oni ne plu komentis pri la mortigo, sed la viroj laboris pli feliĉe ol iam ajn post ke Snipes transprenis la estradon.

Kiam ili faris tranĉeon sufiĉe grandan por enterigi la kestegon, Tarrant sugestis, ke ili pligrandigu ĝin kaj lasu la kadavron de Snipes sur la kesto.

"Eble 'elpos trompi tiujn, kiuj h'okaze fosas ĉi tie," li klarigis.

La ceteraj vidis la ruzecon de la sugesto, kaj sekve la tranĉeon oni longigis por akcepti la kadavron, kaj en la centro oni elfosis pli profundan truon por la kestego, kiun oni unue volvis en veldreliko kaj poste mallevis al ĝia loko, kio lasis ĝian supron eble 30 centimetrojn sub la fundo de la tombo. Oni enŝovelis grundon kaj trete malmoligis ĝin ĉirkaŭ la kestego, ĝis la fundo de la tombo montriĝis plata kaj unuforma.

Du el la viroj senceremonie rulis la ratvizaĝan kadavron en la tombon, post senigi ĝin je armiloj kaj diversaj aliaj aĵoj, kiujn la grupanoj sopiris posedi.

Ili poste plenigis la tombon de grundo, kaj tretis sur ĝi ĝis kiam neniom plu ĝi akceptis.

La ceteron de la loza grundo oni disĵetis, kaj amason da mortintaj arbustoj oni disvastigis laŭ maniero kiel eble plej natura super la nove farita tombo, por malaperigi ĉiun indikon, ke la tero estis tie perturbita.

Farinte sian laboron, la maristoj revenis al la boateto kaj rapide remis al la Sago.

La vento jam atentinde kreskis, kaj ĉar la fumo sur la horizonto estis nun facile videbla en atentinda kvanto, la ribelintoj tute ne atendis por levi ĉiujn velojn kaj celi la sudokcidenton.

Tarzan, interesita spektanto de ĉio okazinta, sidis kaj pensis pri la strangaj agoj de tiuj strangaj estaĵoj.

La homoj ja estas pli malsaĝaj kaj kruelaj ol la ĝangalaj bestoj! Kiom bonŝance por li, ke li loĝas en la paco kaj sekureco de la granda arbaro!

Tarzan scivolis, kion entenis la kestego, kiun ili enterigis. Se ili ne deziris ĝin, kial ne simple ĵeti ĝin en la akvon? Tio estus multe pli facila.

Ha, li pensis, tamen ili deziras ĝin. Ili kaŝis ĝin ĉi tie ĉar ili intencas poste reveni por ĝi.

Tarzan falis al la tero kaj komencis esplori la terenon ĉirkaŭ la fosloko. Li volis vidi, ĉu iu el tiuj estaĵoj eble postlasis ion, kiun plaĉus al li posedi. Li baldaŭ eltrovis fosilon kaŝitan de la arbustoj kiujn ili kuŝigis sur la tombon.

Li ekprenis ĝin kaj provis utiligi ĝin kiel faris la maristoj. Pri tio li estis mallerta, kaj la laboro doloris al liaj nudaj piedoj, sed li persistis ĝis li parte malkovris la kadavron. Tiun li trenis el la tombo kaj kuŝigis flanke.

Tiam li daŭre fosis ĝis li elterigis la kestegon. Ankaŭ tiun li trenis al la flanko de la kadavro. Tiam li plenigis la malpli grandan truon sub la tombo, remetis la kadavron kaj la teron ĉirkaŭ kaj super ĝi, kovris ĝin per arbustoj, kaj turnis sin al la kestego.

Kvar maristoj ŝvitis sub la ŝarĝo de ĝia pezo -- Tarzan de la Simioj levis ĝin kvazaŭ ĝi estus malplena valizo, kaj kun la fosilo ligita al lia dorso per ŝnurpeco, forportis ĝin al la plej densa parto de la ĝangalo.

Kun tiu mallerta ŝarĝo li ne povis facile negoci sian vojon tra la arboj, sed li restis sur vojetoj, kaj tiel sukcesis rapidi.

Li kelkajn horojn iris iomete norden de la oriento, ĝis li trafis nepentreblan muron da mataj kaj plektitaj vegetalaĵoj. Tiam li eniris la malaltajn branĉojn, kaj post ankoraŭ dek-kvin minutoj li elvenis en la amfiteatron de la simiegoj, kie ili kunvenis por konsiliĝi aŭ por festi la ritojn de la Dum-Dum.

Apud la centro de la senarbejo, nelonge for de la tamtamo, aŭ altaro, li komencis fosi. Temis pri malpli facila laboro ol elfosi la freŝe fositan grundon ĉe la tombo, sed Tarzan de la Simioj estis persistema, kaj tial li daŭrigis sian laboron ĝis lin rekompencis truo sufiĉe profunda por akcepti la kestegon kaj efektive kaŝi ĝin for de la vido.

Kial li faris tiom da laboro, ne sciante la valoron de la enhavo de la kestego?

Tarzan de la Simioj havis la formon kaj cerbon de homo, sed laŭ edukiĝo kaj medio li estis simio. Lia cerbo informis lin, ke en la kestego troviĝas io valora, alie la viroj ne kaŝus ĝin. Lia edukiĝo lernigis al li imiti novaĵojn kaj nekutimaĵojn, kaj nun lia natura scivolemo, komuna al homoj kaj simioj, instigis al li malfermi la kestegon kaj esplori ĝian enhavon.

Sed la peza seruro kaj fortaj feraj bendoj baris kaj lian ruzemon kaj lian fortegecon, do li devis enterigi la kestegon, ne kontentiginte sian scivolemon.

Kiam Tarzan ĉasante revenis al la regiono de la kabano, dumvoje manĝante, jam estis tute senlume.

En la eta konstruaĵo brulis lumilo, ĉar Clayton trovis nefermitan ladon da oleo, kiu restis netuŝita dum dudek jaroj, parto de la provizo postlasita kun ges-roj Clayton de Nigra Miĥaelo. Ankaŭ la lanternoj ankoraŭ uzeblis, kaj tial la interno de la kabano ŝajnis tage brila por la mireganta Tarzan.

Li ofte scivolis pri la preciza tasko de la lanternoj. Lia legado kaj la bildoj jam informis lin, kio ili estas, sed li tute ne sciis, kiel produktigi ĉe ili la mirindan sunlumon, kiun laŭ kelkaj el liaj bildoj ili disradiis sur ĉiuj ĉirkaŭaj aĵoj.

Venante al la fenestro plej proksima al la pordo, li vidis, ke la kabano estas apartigita en du ĉambroj per kruda vando el branĉoj kaj veldreliko.

En la antaŭa ĉambro troviĝis la tri viroj; la du maljunaj profunde disputis, dum la juna, reklininta sin al la muro sur tabureto, atente legis unu el la libroj de Tarzan.

Tamen, Tarzan ne aparte interesiĝis pri la viroj, kaj li aliris la alian fenestron. Jen la junulino. Kiel belaj ŝiaj trajtoj! Kiel delikata ŝia neĝeca haŭto!

Ŝi skribis ĉe la tablo de Tarzan mem, sub la fenestro. Sur amaso da herboj aliflanke de la ĉambro, la nigrulino kuŝis dormante.

Dum unu horo Tarzan okule festenis ĉe ŝi dum ŝi skribis. Kiom li sopiris paroli kun ŝi, sed li ne kuraĝis provi, ĉar li estis konvinkita, ke, same kiel la juna viro, ŝi ne komprenos lin, kaj li ankaŭ timis, ke eble li fortimigos ŝin.

Finfine ŝi ekstaris, lasante la manuskripton sur la tablo. Ŝi iris al la lito, sur kiu estis dismetitaj kelkaj tavoloj da mola herbaro. Tiujn ŝi rearanĝis.

Tiam ŝi malligis la molan amason da ora hararo, kiu kronis ŝian kapon. Kiel brilanta falakvo kiu fariĝis polurita metalo pro subiranta suno, ĝi ekfalis ĉirkaŭ ŝia ovoforma vizaĝo; ondante, ĝi etendiĝis sub ŝian talion.

Tarzan estis ravita. Tiam ŝi estingis la lanternon, kaj interne de la kabano ĉion volvis la senlumeco de Cimerio.

Tarzan ankoraŭ rigardis. ŝtelirante proksimen sub la fenestro, li atendis, aŭskultante, duonan horon. Finfine lin rekompencis la sonoj de la laŭregula spirado, interne, kiu indikas dormadon.

Li zorge enmetis sian manon inter la kvadratoj de la krado ĝis lia tuta brako estas en la kabano. Li zorge palpis sur la skribtablo. Finfine li ekkaptis la manuskripton, kiun verkis Jane Porter, kaj li same zorge retiris siajn brakon kaj manon, tenante tiun altvaloran trezoron.

Tarzan faldis la foliojn al malgranda pakaĵeto, kiun li metis en sian sagujon kun la sagoj. Tiam li forfandiĝis kun la ĝangalo same mallaŭte kaj sensone kiel ombro.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo